«Ne, Petro Andreiĉ», respondis Maŝa, «Mi ne edziniĝos je vi sen la beno de viaj gepatroj. Sen ilia beno ni ne havos feliĉon. Ni submetiĝu al la Dia volo! Se vi trovos edzinon, por vi destinitan de la sorto, se vi ekamos iun fraŭlinon, Dio tion volu, Petro Andreiĉ, — tiam mi por vi ambaŭ preĝ»…
Ŝi ekploris kaj foriris de mi; mi volis iri post ŝi en ŝian ĉambron, sed mi sentis min ne kapabla regi min mem, kaj mi reiris hejmen.
Mi sidis profunde enpensiĝinte, kiam subite Saveljiĉ interrompis mian meditadon.
«Jen, sinjoro», li diris, prezentante al mi per skribaĵo kovritan paperfolion, «Rigardu, mi petas, ĉu mi estis la denuncinto de mia sinjoro, kaj ĉu mi klopodis fari malpacon inter la patro kaj la filo».
Mi prenis el liaj manoj la paperon; tio estis lia respondo je la ĵus ricevita letero. Jen tiu letero, de vorto al vorto:
«Sinjoro Andreo Petroviĉ, nia patro favorkora! Vian afablan leteron mi ricevis, en kiu vi bonvolas koleri kontraŭ mi, via sklavo, kaj vi skribas, ke mi hontu ne obei la sinjorajn ordonojn; sed mi ne estas maljuna hundaĉo, sed via fidela servisto, kaj viajn sinjorajn ordonojn mi obeas, kaj mi ĉiam fervore al vi servis, ĝis mi jam akiris grizajn harojn. Pri la vundo de Petro Andreiĉ mi ne skribis al vi, por vin ne maltrankviligi senbezone, ĉar, kiel mi aŭdis, nia sinjorino Avdotja Vasiljevna ja malsaniĝis pro timego. Pro ŝia sano mi preĝos al Dio. Petro Andreiĉ havas vundon surbruste, sub la dekstra ŝultro, sub la osto, vundon unu verŝokon kaj duonan profundan; li kuŝis en la domo de la citadelestro, kien ni lin estis alportintaj tuj de la riverbordo; kuracis lin nia ĉi-tiea barbiro Stepano Paramonov. Nun Petro Andreiĉ, dank’ al Dio, estas sana, do pri li mi povas skribi nenion krom bone. La estraro, laŭdire, estas pri li kontenta; por Vasilisa Jegorovna li estas kvazaŭ propra filo. Certe, okazis al li tiu malfeliĉo, sed bonvolu konsideri: „Ĉiu estis junulo, ĉiu estis petolulo“, kaj: „eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas defalo[28]“. Via sinjora moŝto bonvolis skribi, ke vi al mi ordonos paŝti porkojn, nu, vi ja havas por tio vian sinjoran volon. Sed mi vin sklavhumile salutas.
Mi ne povis ne rideti, legante la skribaĵon de la bona maljunulo. Respondi al la patro mi ne povis, por trankviligi la patrinon sufiĉas miaopinie la letero de Saveljiĉ.
De tiam mia situacio ŝanĝiĝis. Marja Ivanovna preskaŭ ne parolis plu kun mi kaj ĉiel klopodis eviti min. La domo de la estro perdis por mi ĉian ĉarmon.
Iom post iom mi alkutimiĝis pasigi la tempon hejme en soleco. Vasilisa Jegorovna en la komenco ofte riproĉis min pro tio, sed vidante mian obstinon, lasis min trankvila. Kun Ivan Kuzmiĉ mi subtenis nur oficajn interrilatojn; Ŝvabrinon mi vidis malofte kaj ne volonte, tiom pli, ke mi rimarkis lian malsimpation por mi, kio igis min certiĝi pri miaj suspektoj. Mia vivo fariĝis netolerebla. Mi falis en malgajan melankolion, kiun subtenis mia soleco kaj la nenionfarado. Mia amo fariĝis en la soleco ĉiam pli arda kaj turmentis min pli kaj pli forte. La inklino al libroj kaj al literaturo malaperis. Mia spirito malplialtiĝis. Mi povus aŭ freneziĝi aŭ fariĝi diboĉulo. Neatenditaj okazintaĵoj, kiuj havis grandan influon je mia tuta vivo, subite donis al mia animo potencan kaj bonfaran ekskuon.
Ĉapitro VI
La ribelo de Pugaĉov
Antaŭ ol mi komencos rakonti la strangajn okazintaĵojn, kies atestanto mi estis, mi diru kelkajn vortojn pri la situacio de la Orenburga gubernio ĉe la fino de 1773.
Tiu vasta kaj riĉa gubernio estis loĝata de multaj duonsovaĝaj popoloj, kiuj antaŭ nelonge subiĝis al la rusa regno. Iliaj oftaj ribeloj, ilia nesufiĉa alkutimiĝo al la juro kaj civila vivo, ilia facilanimeco kaj krueleco igis la registaron seninterrompe vigle observadi ilin por subteni necesan disciplinon. En kelkaj treege danĝeraj lokoj estis aranĝitaj citadeloj, loĝigataj precipe de kozakoj, kiuj jam delonge estis posedantoj de la bordoj de Uralo. Sed la uralaj kozakoj, devigataj gardi la sendanĝerecon kaj pacon en tiu regiono, de kelka tempo mem fariĝis regatoj ne pacaj, sed eĉ danĝeraj por la registaro. En 1772 okazis ribelo en ilia ĉefurbo. La kaŭzo de tiu ribelo estis la severaj rimedoj, aplikitaj de la ĉefgeneralo Traubenberg por atingi decan disciplinon de la kozaka armeo. Sekve de tio Traubenberg estis barbare mortigita, la tuta administrantaro estis kontraŭleĝe eksigita, kaj fine la ribelo estis registare kvietigita per kartoĉoj kaj kruelaj punoj.
Tio okazis kelkan tempon antaŭ mia alveno en la Bjelogorska citadelo. Nun ĉio estis jam kvieta aŭ ŝajnis kvieta; la registaro tro facilanime kredis je la ŝajnigata pento de la rusaj ribeluloj, kiuj kaŝe malice insidis, atendante nur favorajn kondiĉojn por renovigi la ribelon.
Mi revenas al mia rakontado.
Foje vespere (tio estis en la komenco de oktobro 1773) mi sidis en mia hejmo tute sola, aŭskultante la muĝadon de la aŭtuna vento kaj rigardante tra fenestro al nubegoj, preterkurantaj la lunon. Oni venis por voki min al la citadelestro. Mi tuj iris. Ĉe la estro mi trovis Ŝvabrinon, Ivanon Ignatjiĉ kaj la kozakan policiston. En la ĉambro forestis Vasilisa Jegorovna kaj Marja Ivanovna. La estro salutis min kun mieno zorgoplena. Li fermis la pordon, invitis nin ĉiujn sidiĝi, krom la policisto staranta ĉe la pordo, eltiris el la poŝo paperon kaj diris: «Sinjoroj oficiroj, grava novaĵo! Bonvolu aŭskulti, kion skribas lia generala moŝto». Li surmetis okulvitrojn kaj legis jenon:
«Al sinjoro citadelestro de la Bjelogorska citadelo, kapitano Mironov — konfidence.
Per ĉi-tio mi sciigas al vi, ke la Dona[29] kozako kaj skismulo Jemeljan Pugaĉov, forkurinta el la arestejo, faris nepardoneblan arogantaĵon, uzurpante por si la nomon de la mortinta imperiestro Petro III; li kunigis bandon da krimuloj, okazigis ribelon en kelkaj apuduralaj vilaĝoj kaj jam venkoprenis kaj ruinigis kelkajn citadelojn, ĉie rabante kaj mortigante. Do, post ricevo de tiu ĉi ordonskribo, vi, sinjoro kapitano, estos devigata tuj apliki la necesajn rimedojn porrebati la atakon de la dirita krimulo kaj nomuzurpulo kaj por eventuale lin plene venkobati, se li sin direktos al la de vi administrata citadelo».
«Apliki la necesajn rimedojn», relegis la estro, demetis la okulvitrojn kaj kunvolvis la paperon. — «Tio estas facile direbla. La krimulo, videble, estas forta, dum ni posedas nur 30 homojn, ne enkalkulante la kozakojn, ne tute fidindajn, ne ofendiĝu, Maksimiĉ! (la policisto ekridetis). Tamen, nenio estas farebla, sinjoroj oficiroj! Estu ĉe vi ĉio bonorda! Ni aranĝu gardostaradon tagan kaj noktan; en okazo de atako ni fermu la pordegon kaj elirigu la soldatojn. Maksimiĉ, vigle observu viajn kozakojn. Oni kontrolu la pafilegon kaj bone purigu ĝin. Sed — kio estas la plej necesa afero, — bonvolu teni ĉion en absoluta sekreto, por ke neniu en la citadelo povu pri tio ekscii antaŭtempe».
Disdoninte tiujn ordonojn, Ivan Kuzmiĉ permesis al ni foriri. Mi eliris kune kun Ŝvabrin, pridiskutante la ĵus aŭditan novaĵon.
«Kio estas via opinio, per kio tio finiĝos?» mi demandis. «Dio scias», li respondis. «Ni rigardu. Nenion gravan mi vidas ĝis nun. Sed se»…
Li enpensiĝis kaj distrite ekfajfis francan arieton.
Malgraŭ ĉiuj niaj antaŭgardaj rimedoj la novaĵo pri Pugaĉov disvastiĝis tra la citadelo. Kiom ajn Ivan Kuzmiĉ respektis sian edzinon, li por nenio en la mondo malkaŝus al ŝi la sekreton, konfiditan al li laŭofice. Kiam li estis ricevinta tiun ordonskribon de la generalo, li lerte liberiĝis de sia Vasilisa Jegorovna, dirante al ŝi, ke patro Gerasim ĵus ricevis el Orenburgo iajn mirigajn novaĵojn, kiujn li tenas en granda sekreto. Vasilisa Jegorovna, kompreneble, tuj ekdeziris viziti la edzinon de la pastro kaj, laŭ konsilo de Ivan Kuzmiĉ, kunprenis Maŝan, por ke ŝi ne ekenuu, restante hejme. Ivan Kuzmiĉ, post ilia foriro, tuj venigis nin, enferminte Palaŝkan en la provizejo, por ke ŝi ne povu nin subaŭskulti.