Tamen Vasilisa Jegorovna, ne sukcesinte ion ekscii en la pastra domo, revenis hejmen, kaj jen ŝi aŭdas, ke dum ŝia foresto ĉe Ivan Kuzmiĉ okazis interkonsiliĝo, ke Palaŝka sidis enŝlosita en la provizejo. Ŝi konjektis, ke ŝia edzo ŝin trompis, kaj tuj alpaŝis al esplorado de la afero. Sed Ivan Kuzmiĉ estis jam sin preparinta por la atako. Tial li tute ne konfuziĝis kaj vigle respondis al sia scivolema edzino:
«Niaj kozakinoj elpensis hejti fornojn per pajlo, sed ĉar ĝi povus kaŭzi malfeliĉon, mi eldonis severan malpermeson, kaj ili estonte hejtadu per seka branĉajo».
«Sed kial vi enŝlosis Palaŝkan?» demandis la edzino. «Kial la malfeliĉa knabino sidis en la provizejo ĝis ni revenis?»
Por tiu demando Ivan Kuzmiĉ ne sin estis preparinta: li implikiĝis en klarigado kaj ekbalbutis ion sensencan. Vasilisa Jegorovna komprenis la ruzecon de la edzo, sed sciante, ke nun ŝi nenion de li ekscios, ĉesigis la demandadon kaj ekparolis pri peklitaj kukumoj, kiujn Akulina Pamfilovna preparas en sia propra maniero. Dum tiu tuta nokto Vasilisa Jegorovna ne povis dormi kaj neniel povis diveni, kio okazas en la kapo de la edzo, pri kio ŝi ne rajtas scii.
En la sekvanta mateno, revenante el la preĝejo, ŝi vidis Ivanon Ignatjeviĉ eltiranta el la pafilego ĉifonojn, ŝtonetojn, lignaĵetojn, ostojn kaj ĉiuspecan balaaĵon, enŝovitan internen de la loka infanaro. «Kion povas signifi tiuj ĉi militaj preparoj?» ŝi pensis. «Eble oni atendas kirgizan atakon. Sed dubeble Ivan Kuzmiĉ estus kaŝinta al mi tian bagatelon».
Ŝi alvenigis Ivanon Ignatjiĉ kun la firma decido eldemandi la sekreton, kiu suferigis ŝian scivolan virinan naturon.
Vasilisa Jegorovna faris al li kelkajn rimarkigojn pri la mastrumado, komencante, kiel sperta juĝa esploristo, per demandoj tute flankaj, alcelante per tio tuj de la komenco paralizi la singardemon de la juĝato. Post kelkminuta silentado ŝi profunde ekspiris kaj diris, balancante la kapon: «Dio sinjoro! Kiaj novaĵoj! Kio el tio fariĝos?»
«Bonvolu ne maltrankviliĝi, sinjorino», diris Ivan Ignatjeviĉ, «Dio estas favorkora. Ni havas sufiĉajn soldatojn, multan pulvon, la pafilegon mi ĵus purigis. Sendube, ni sukcesos rebati Pugaĉovon. Dio ne perfidas, se homo lin fidas».
«Sed diru, kia homo estas tiu Pugaĉov?» demandis la edzino de la kapitano.
Tiam la maljuna leŭtenanto komprenis, ke li elbabilis la sekreton, kaj volis nenion diri plu. Sed estis jam tro malfrue. Vasilisa Jegorovna devigis lin malkaŝi ĉion, promesante al neniu ion rakonti. Ŝi plenumis la promeson, kaj al neniu diris eĉ vorton, escepte de la edzino de la pastro, al kiu ŝi ne povis ne diri ion, ĉar la pastra bovino ankoraŭ sin paŝtis en la stepo kaj riskis esti kaptota de la ribelintoj.
Baldaŭ ĉiuj ekparolis pri Pugaĉov. La onidiroj estis diversaj. La citadelestro sendis la policiston kun la komisio plej bone esplori, kio estas parolata en apudaj vilaĝoj kaj citadeloj. La policisto revenis post du tagoj kaj raportis, ke en la stepo, je distanco de 60 verstoj, li vidis multajn fajrojn, kaj ke li aŭdis de baŝkiroj pri alproksimiĝo de nekonata militistaro. Cetere li povis komuniki nenion pozitivan, ĉar rajdi pli malproksimen li ne riskis.
En la citadelo estis rimarkata eksterordinara ekscitiĝo inter la kozakaro: sur ĉiuj stratoj ili grupe kunvenadis, mallaŭte interparolante kaj tuj disirante, kiam aliris dragono aŭ garnizona soldato. Al la kozakoj estis alsenditaj militspionoj. Baptita kalmiko Julaj vizitis la kapitanon por fari al li gravan raporton: la lasta raporto de la policisto, laŭ la certigo de Julaj, estis falsa, ĉar, reveninte el sia esplorekskurso, la ruza kozako rakontis al siaj kamaradoj, ke li estis ĉe la ribelantoj, estis parolinta kun ilia estro, kiu bonvolis permesi al li kisi lian manon kaj longe interparolis kun li. La citadelestro tuj arestis la policiston, anstataŭigante lin per Julaj. Tio vekis inter la kozakoj evidentan malkontenton. Ili malkaŝe plendis, kaj Ivan Ignatjiĉ, la plenuminto de tiu kapitana ordono, per propraj oreloj aŭdis, kiel oni parolis: «Atendu, vi havos, kion vi meritas, garnizona rato!» La citadelestro intencis esplordemandi sian arestiton en la sama tago, sed la policisto forkuris el la arestejo, verŝajne helpata de siaj samideanoj.
Nova cirkonstanco plifortigis la maltrankvilon de la kapitano: oni militkaptis baŝkirojn kun ribeligaj proklamaĵoj. La citadelestro denove kunvenigis siajn oficirojn kaj por tio ree estis eldomigonta Vasilisan Jegorovnan per bonŝajna preteksto. Sed ĉar Ivan Kuzmiĉ estis homo plej sincera, plej verema, li trovis neniun alian rimedon krom la unufoje jam uzita.
«Aŭskultu, Vasilisa Jegorovna», li diris tusetante, «Patro Gerasim, laŭdire, ricevis el la urbo»…
«Ĉesu mensogi, Ivan Kuzmiĉ», interrompis lin la edzino, «Videble vi denove bezonas aranĝi interkonsiliĝon kaj en mia foresto interparoli pri Jemeljan Pugaĉov; sed ĉi-tiun fojon vi min ne trompos».
Ivan Kuzmiĉ larĝe malfermis la okulojn:
«Nu, patrino»[30], li diris, «Se vi jam ĉion scias, restu, mi petas: ni povas interparoli en via ĉeesto».
«Jes, jes, patro», respondis ŝi, «Ne por vi ekzistas ruzeco. Bonvolu kunvenigi la oficirojn!»
Ni refoje kunvenis. Ivan Kuzmiĉ en ĉeesto de sia edzino legis al ni la alvokon de Pugaĉov, skribitan de iu duone analfabeta kozako. La rabisto proklamas sian intencon senprokraste ataki nian citadelon, invitas la kozakojn kaj soldatojn aliĝi al lia bando; la estrojn li admonas, ke ili submetiĝu, minacante per ekzekuto en okazo de kontraŭstaro. La alvoko estis verkita en vulgara, sed potenca stilo kaj sendube devis danĝere impresi niajn simplulojn.
«Kia fripono!» indignis la edzino de la kapitano. «Kion li arogas proponi al ni! Eliri renkonte al li kaj meti la standardojn al liaj piedoj? Ha, hunda filo! Ĉu li ne scias, ke ni militservas jam 40 jarojn kaj, dankon al Dio, ni jam ĉion estas vidintaj? Ĉu iuj citadelestroj jam obeis la rabiston?»
«Dubeble», diris Ivan Kuzmiĉ, «Tamen laŭdire la rabisto jam konkeris multajn citadelojn».
«Do efektive en lia posedo estas granda militista forto», diris Ŝvabrin.
«Ni tuj tion ekscios», diris la estro. «Vasilisa Jegorovna, donu al ni la ŝlosilon de la grenejo. Ivan Ignatjiĉ, bonvolu alvenigi la baŝkiron, kaj ordonu al Julaj alporti skurĝojn». «Atendu, Ivan Kuzmiĉ», diris la edzino de la kapitano leviĝante, «Lasu min forkonduki Maŝan, alie ŝi, aŭdante kriojn, ektimos. Por diri la veron, ankaŭ mi ne ŝatas perskurĝan esploradon. Bonan sukceson!»
En tiu epoko torturado estis tiel forte enradikiĝinta en la moroj, ke la bonfara leĝo ĝin nuliganta, ankoraŭ longtempe restis neaplikata. Oni kredis, ke propra konfeso de krimulo estas necesa, por lin definitive kulpatesti, — ideo ne nur ne vera, sed eĉ tute kontraŭa al la ĝusta jurkoncepto; ĉar se la malkonfeso ne estis rigardata kiel pruvatesto pri senkulpeco de juĝato, kiom malpli lia konfeso devus esti pruvatesto pri lia kulpeco. Eĉ nun mi aŭdas iafoje maljunajn juĝistojn plendi kontraŭ nuligo de tiu barbara kutimo. Sed en nia epoko ne ekzistis eĉ dubo pri la neceso de torturado, nek inter la juĝistoj, nek inter la juĝatoj mem. Do la ordono de nia estro neniun el ni mirigis nek maltrankviligis.
Ivan Ignatjiĉ iris por venigi la baŝkiron, kiu sidis enŝlosita en la grenejo de Vasilisa Jegorovna, kaj post kelkaj minutoj oni enkondukis la malliberulon en la antaŭĉambron. La citadelestro ordonis prezenti la enkondukiton al li.
La baŝkiro kun granda peno transpaŝis la sojlon (li surhavis piedhaltigilon) kaj, demetinte sian altan ĉapon, haltis ĉe la pordo. Mi alrigardis lin kaj ektremetis. Neniam mi forgesos tiun viron. Li estis verŝajne 70-jara. Li havis nek nazon nek orelojn. Lia kapo estis razita, anstataŭ barbo pendis kelke da grizaj haroj de sur lia vizaĝo; li estis de malalta kresko, maldika, kurbiĝinta, sed liaj mallarĝaj okuloj ankoraŭ fajre brulis.