Выбрать главу

«He, he!» diris la estro, rekonante en li laŭ la teruraj postsignoj unu el la ribeluloj punitaj en 1741, «Videble vi, maljuna lupo, jam estis en nia kaptilo. Certe vi ne ribelas jam unuafoje, ĉar via kapaĉo estas tiel glate razita. Venu pli proksimen, diru, kiu vin sendis?»

La maljuna baŝkiro nenion respondis, rigardante la kapitanon kun aspekto de plena nekompreno.

«Kial do vi silentas?» daŭrigis Ivan Kuzmiĉ. «Ĉu eble vi tute ne konas la rusan lingvon? Julaj, demandu lin en via lingvo, kiu alsendis lin en nian citadelon?»

Julaj ripetis la demandon de la estro en tatara lingvo. Sed la baŝkiro rigardis lin kun la sama vizaĝesprimo kaj nenion respondis.

«Bone!» diris la kapitano, «Vi tuj ekparolos. Soldatoj! demetu de li la arlekenan striitan kaftanon kaj strivipu lian dorson! Nu, Julaj, bone lin vipu!»

Du invalidoj komencis senvestigi la baŝkiron. La fizionomio de la kompatindulo vidigis nun maltrankvilon. Li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj flankoj, kvazaŭ besteto kaptita de infanoj. Sed kiam unu invalido prenis liajn brakojn, metis ilin ĉirkaŭ sian kolon kaj levis la maljunulon sur siajn ŝultrojn, kiam Julaj prenis skurĝon kaj eksvingis ĝin, — la baŝkiro ekĝemis per voĉo malforta, peteganta kaj, skuante la kapon, malfermis la buŝon, en kiu anstataŭ lango moviĝis mallonga stumpo.

Kiam nun mi rememoras, ke tio okazis dum mia vivo, kaj ke nun mi ĝisvivis la humanan regadon de imperiestro Aleksandro[31], mi ne povas ne miri pri la rapida progresado de la civilizacio kaj pri la nuna disvastiĝo de humanaj ideoj. Junulo! se mia memorskribo venos en viajn manojn, rememoru, ke plej bonaj, plej firmaj reformoj estas tiuj, kiuj devenas de plimildigataj moroj sen iu perforta agado.

Ĉiuj estis konsternitaj.

«Nu!» diris la citadelestro. «Videble, ni havos de li neniun utilon. Julaj, rekonduku la baŝkiron en la grenejon. Sed ni, sinjoroj, interparolu ankoraŭ!»

Ni pridiskutis nian situacion, kiam subite Vasilisa Jegorovna spiregante eniris la ĉambron, treege ekscitita.

«Kio estas al vi?» demandis la mirigita estro.

«Malfeliĉo, patro!» respondis la virino. «La citadelo Niĵneozerna estas hodiaŭ prenita de la uzurpulo. ĵus revenis de tie laboristo de patro Gerasim. Li vidis la batalon. La citadelestro kaj ĉiuj oficiroj estas pendigitaj, ĉiuj soldatoj — militkaptitaj. Ciumomente la rabistoj povas esti ĉi-tie».

La neatendita novaĵo treege nin frapis. Mi konis la estron de la Niĵneozerna citadelo, delikatan, modestan junan oficiron: antaŭ du monatoj li, preterveturante el Orenburgo kun sia juna edzino, gastis ĉe Ivan Kuzmiĉ. La Niĵneozerna citadelo troviĝis proksimume dudek verstojn de nia. Do ĉiuhore ni povis atendi atakon de Pugaĉov. La sorto de Marja Ivanovna vive pentriĝis antaŭ miaj okuloj, kaj mia koro kunpremiĝis.

«Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ!» mi diris al la kapitano. «Nia devo estas defendi la citadelon ĝis nia lasta spiro, pri tio ne penvaloras eĉ paroli. Sed ni devas zorgi pri la sendanĝereco de la virinoj. Lasu ilin veturi Orenburgon, se la vojo ankoraŭ ne estas okupita, aŭ eble en iun pli fidindan malproksiman citadelon, kien la rabistoj ankoraŭ longe ne povos penetri».

Ivan Kuzmiĉ sin turnis al la edzino kaj diris:

«Prave diras Petro Andreiĉ: efektive, patrino, eble estus pli bone sendi vin ien pli malproksimen, ĝis kiam ni venkobatis la ribelulojn?»

«Bagatelo!» ŝi diris. «Kie troviĝas tia citadelo, en kiun penetrus neniu kuglo? Kial nia Bjelogorska citadelo ne estas fidinda? Dankon al Dio, la dudekduan jaron ni en ĝi loĝas. Ni vidis baŝkirojn kaj kirgizojn. Sendube, ankaŭ kontraŭ Pugaĉov ni ĝin ŝirmos».

«Nu, bone, patrino, restu», diris Ivan Kuzmiĉ, «Restu, se vi esperas je nia citadelo. Sed kion ni faros kun Maŝa? Estos bone, se ni sukcesos elteni la sieĝon aŭ ricevos helpon, sed se la rabistoj nin venkobatos kaj prenos la citadelon?»

«Nu tiam»… Vasilisa Jegorovna ne finis la frazon kaj eksilentis kun videbla granda ekscitiĝo.

«Ne, Vasilisa Jegorovna», daŭrigis la kapitano, vidante, ke lia parolo havis ĝustan efikon eble unuafoje en lia vivo, «Maŝa ne restu ĉi-tie. Ni forveturigu ŝin Orenburgon al ŝia baptopatro: tie ili havas multajn soldatojn, sufiĉe multajn pafilojn kaj ŝtonajn muregojn. Al vi mi ankaŭ konsilas forveturi; kvankam vi estas maljunulino, mi ne dezirus vidi, kio okazos al vi, se ili venkobatos nian citadelon».

«Bone», diris la edzino de la kapitano, «Mi konsentas, ni forveturigu Maŝan. Sed min ne petu eĉ en sonĝo, mi ne forveturos; ne decas al mi en miaj maljunaj jaroj forlasi vin kaj serĉi senfamilian tombon en fremda lando. Kune ni vivis, kune ni mortos!»

«Vi estas prava», diris la estro. «Nu, ni ne prokrastu. Tuj iru por prepari ĉion por la vojaĝo de Maŝa. Morgaŭ frumatene ŝi forveturos; ni liveros al ŝi eskorton, kvankam ni ne havas superfluajn homojn. Kie do estas Maŝa?»

«Ĉe Akulina Pamfilovna: ŝi sentis kapturniĝon, eksciinte pri la falo de la Niĵneozerna citadelo; mi timas pro ŝi, ke ŝi malsaniĝos. Dio Sinjoro, kion ni ĝisvivis!»

Vasilisa Jegorovna iris por aranĝi la forveturon de la filino. La interkonsiliĝo ĉe la estro daŭris, sed mi ĝin ne partoprenis kaj nenion plu aŭdis. Marja Ivanovna venis al la vespermanĝo pala kaj kun plorruĝaj okuloj. Ni manĝis silente kaj pli rapide ol ordinare; adiaŭinte la tutan familion, mi iris hejmen, — sed mi intence forgesis mian spadon kaj revenis por ĝin preni; mi antaŭsentis, ke mi trovos Marjan Ivanovnan sola. Efektive, ŝi venis renkonte al mi kaj transdonis al mi la spadon.

«Adiaŭ, Petro Andreiĉ», ŝi diris plorante, «Oni forveturigos min Orenburgon. Vivu kaj estu feliĉa! Eble Dio volos, ke ni vidu ankoraŭ unu la alian. Se ne»…

Ŝi ekploregis. Mi ĉirkaŭprenis ŝin.

«Adiaŭ, mia anĝelo!» mi diris. «Adiaŭ, mia kara, mia aspirata! Kio ajn okazu al mi, kredu, ke mia lasta penso, mia lasta preĝo estos por vi!»

Mi ploregis ŝin alpremante al mia brusto. Mi varmege ŝin kisis kaj rapide elkuris el la ĉambro.

Ĉapitro VII

La atako

Kapo mia kapo, Kapo de soldato! Servis mia kapo Tridek kaj tri jarojn.
Ne akiris mi, servante, Gojon nek profiton, Ne akiris mi laŭdadon, Nek honoran rangon,
Kaj nenion mi meritis, Nur du altajn trabojn, Kaj transtrabon el acero Kun maŝo el silko.
Popolkanto

En tiu nokto mi ne dormis kaj eĉ ne demetis la veston. Mi intencis ĉe matenrugo iri al la citadela pordego, el kiu Marja Ivanovna estis forveturonta, kaj tie lastfoje adiaŭi ŝin. Mi sentis en mi grandan ŝanĝon: mia nuna ekscitiĝo estis por mi multe malpli turmenta ol la melankolio, kun kiu mi vivis antaŭ nelonge. Kun malĝojo de disiĝo kuniĝis en mi ne klaraj, sed dolĉaj esperoj, malpacienca soifo je danĝeroj kaj sento de nobla gloramo.

La nokto pasis nerimarkite. Mi jam estis elironta, kiam mia pordo malfermiĝis kaj venis kaporalo kun anonco, ke niaj kozakoj en tiu nokto forlasis la citadelon, perforte kunprenante Julajon, kaj ke apud la citadelo vagas nekonataj rajdantoj. La penso, ke Maŝa ne povos elveturi, min teruris; rapide mi faris al la kaporalo kelkajn ordonojn kaj tuj rapidegis al la citadelestro.

вернуться

31

Aleksandro I.