Выбрать главу

En tiu momento aŭdiĝis ebriaj krioj de la gastoj kaj la voĉo de patro Gerasim. La gastoj postulis brandon, la pastro vokis la edzinon. Tiam la edzino de la pastro ekrapidis:

«Iru hejmen, Petro Andreiĉ, nun mi ne povas kun vi paroli. Jen la rabistoj diboĉas. Okazos malfeliĉo, se ili en ebria stato vin vidos. Adiaŭ, Petro Andreiĉ! Estu kio estos! Ni esperu, ke Dio nin ne forlasos».

La edzino de la pastro foriris. Iom trankviligita, mi iris en mian loĝejon. Preterirante la placon, mi vidis ĉirkaŭ la pendigilo kelkajn baŝkirojn, kiuj, sin interpuŝegante, fortiris botojn de la pendigitoj. Kun granda peno mi forpremis mian indignon, sentante tutan senutilecon de mia nuna enmiksiĝo. Tra ĉiuj stratoj kuris rabistoj, prirabante la oficirajn loĝejojn. Ĉie sonis krioj de ebriaj ribeluloj. Mi venis en mian hejmon. Saveljiĉ renkontis min ĉe la sojlo.

«Dankon al Dio», li kriis, vidante min, «Mi jam estis timanta, ke la rabistoj vin denove kaptis… Kara Petro Andreiĉ, bonvolu kredi! ĉion ĉe ni la friponoj forrabis: vestojn, vazaron, ĉiujn aĵojn, nenion oni por ni lasis. Nu, ne grave! Ni danku Dion, ke vin oni lasis vivanta! Karulo, ĉu vi rekonis la hetmanon?»

«Ne. Kiu do li estas?»

«Do vi ne rekonis?.. Ĉu vi forgesis la drinkulon, kiu en la gastejo elpetis por si vian palton? palton leporfelan, tute novan; surtirante ĝin, la kanajlo eĉ la kunkudrojn krevigis». Mi ekmiris. Efektive, la simileco inter Pugaĉov kaj mia iama kondukinto estis okulfrapa. Mi estis certa, ke Pugaĉov kaj tiu viro estas la sama persono, kaj nun mi komprenis la kaŭzon de mia ĵusa pardoniĝo. Mi ne povis ne miri pri tiu stranga kunĉeniĝo de la cirkonstancoj: la infana palto, iam donacita de mi al vagulo, nun liberigis min de pendigila maŝo; drinkulo kiu iam vagadis tra gastejoj, en la nuna tempo sieĝas citadelojn kaj skuegas la regnon.

«Ĉu vi ne deziras manĝi?» diris Saveljiĉ, senŝanĝa pri siaj kutimoj. «Hejme ni nenion havas, sed mi tuj iros por serĉi ion kaj kuiros por vi».

Restante sola mi enprofundiĝis en meditado.

Kion nun mi devas fari? Resti en la citadelo, subiĝinta al la krimulo, aŭ aliĝi al lia bando — tio ne konvenis al oficiro. Mia ofica devo postulis, ke mi urĝe direktu min tien, kie mia servado povos ankoraŭ utili al la patrolando en la nunaj malfacilaj cirkonstancoj… Sed mia amo potence postulis, ke mi restu apud Marja Ivanovna, estu ŝia protektanto kaj defendanto. Kvankam mi antaŭvidis senduban kaj baldaŭan ŝanĝon de la cirkonstancoj, tamen mi ne povis ne tremi, prezentante al mi ŝian danĝeran situacion.

Miaj meditoj estis interrompataj de alkuranta kozako, kiu venis por anonci al mi: «Lia imperiestra moŝto postulas vin al si».

«Kie li nun estas?» mi demandis, preta obei.

«En la domo de la citadelestro», respondis la kozako. «Post la tagmanĝo lia moŝto bonvolis viziti ŝvitbanejon, kaj nun li dormas. Jen, via moŝto, laŭ ĉio estas videbla lia alta deveno: tagmanĝante li bonvolis formanĝi du rostitajn porkidojn, kaj en la ŝvitbanejo li ordonis hejti tiel varmege, ke eĉ Taraso Kuroĉkin ne eltenis, fordonis la branĉan balailon al Tomĉjo Bikbaev kaj kun peno reakiris la spiron, surverŝinte sin per malvarma akvo. Jes, mi konfesas, ĉiuj liaj manieroj estas tiel gravaj… Sin lavante en la ŝvitbanejo, li montris siajn carajn stampsignojn, kiujn li havas sur la brusto: ĉe unu flanko dukapan aglon, grandan kiel kvinkopeka monero, ĉe la dua lian propran portreton».

Mi ne trovis necese refuti la opiniojn de la kozako kaj mi iris kune kun li en la kapitanan domon, antaŭpentrante al mi mian intervidiĝon kun Pugaĉov kaj penante diveni, kia estos ĝia rezulto. La leganto certe bone prezentas al si, ke mi ne estis tute trankvila.

Krepuskiĝis, kiam mi aliris la domon de la citadela estro. La terura pendigilo kun siaj viktimoj konturiĝis kiel nigra silueto. La kadavro de la kompatinda edzino de la kapitano ankoraŭ kuŝis ĵetita sub la perono, antaŭ kiu garde staris du kozakoj. Mia akompananto eniris por anonci min kaj, tuj reveninte, enirigis min en la ĉambron, en kiu mi hieraŭ tiel emocie adiaŭis la karan Marjan Ivanovnan.

Mi ekvidis scenon neordinaran. Ĉirkaŭ la tablo, kovrita per tablotuko kaj surŝargita per boteloj kaj glasoj, sidis Pugaĉov kun dekkelko da kozakaj ĉefoj en ĉapoj kaj diverskoloraj ĉemizoj, ĉiuj jam varmegigitaj per brando, kun ruĝaj vizaĝaĉoj, kun brilaj okuloj. Inter ili ne estis Ŝvabrin, nek nia policisto, la novebakitaj perfiduloj.

«Ha, Moŝta sinjoro», diris Pugaĉov, vidante min, «Bonvenon; honoron al vi kaj lokon! Estu bonvena!»

Liaj kunuloj iom kunŝoviĝis. Mi silente sidiĝis ĉe la rando de la tablo. Mia najbaro, juna kozako, bonstatura kaj bela, enverŝis por mi glason da brando, kiun mi eĉ ne gustumis. Scivole kaj atente mi observis la kunvenintojn. Pugaĉov okupis la ĉefan lokon, kubutapoginte kaj subtenante la nigrabarban mentonon per sia potenca pugno. Liaj regulaj kaj sufiĉe agrablaj vizaĝtrajtoj tute ne vidigis kruelecon. Li ofte alparolis viron proksimume 50-jaran, nomante lin jen grafo, jen Simofejiĉ, iafoie eĉ onklo. Ĉiuj sin traktis reciproke kiel kamaradoj kaj montris neniun humilan preferon por sia hetmano. La konversacio koncernis la matenan atakon, la progresadon de la ribelo kaj la estontan agadon. Ĉiu sin laŭdegis, faris proponojn kaj senĝene kritikis la opiniojn de Pugaĉov. Ĉi tiu stranga milita konferenco faris la decidon marŝi kontraŭ Orenburgo, arogantaĵo, kiu preskaŭ estis kronata de bedaŭreginda sukceso. La militiro estis destinita por la morgaŭa tago.

«Nu, fratoj, antaŭ ol iri dormi, ni kantu nian amatan kanton! Ĉumakov! komencu!»

Mia najbaro alttenore ekkantis malgajsonan burlakan[38] kanton; ĉiuj aliaj hore kunkantis:

Verda kverkarbaro, ho, ne bruu, Ne malhelpu min bravulon meditadi; Ĉar mi iros morgaŭ al juĝisto, Juĝist’ plej severa, ĉar li estas car’!
Estos min la caro demandanta: «Kune kun kiu vi ŝtelis kaj rabadis? Ĉu grandnombra estis via kunular’?» «PIenan veron mi rakontos al vi tuj, Al vi, respektinda nia pia car’: Kvar kunulojn karajn nur posedis mi: La unua estis mallumega nokt’, Kaj la dua estis mia tranĉileg’, Mia tria estis mia rajdĉeval’, Mia kvara estisforta pafilark’. Akraj saĝoj estis mia senditar’». — «Gloron al vi, brava kamparan’! Brave rabis vi, brave respondas nun. Kaj pro tio nun donacos mi al vi Altan konstruaĵon meze de la kamp’, El du traboj kun supra transtrab’».

Ne estas eble rakonti, kiel forte emociigis min tiu popolkanto pri pendigilo, kantata de homoj, destinitaj al pendigo. Iliaj minacaj mienoj, la agorda kantado, la malgajiga nuancado de la teksto, per si mem plensignifa, ĉio ĉi plenigis mian poetan animon per vere tremiga teruro.

La gastoj trinkis ankoraŭ po unu glason da brando, leviĝis kaj adiaŭis Pugaĉovon. Mi volis eliri kun ili, sed Pugaĉov diris:

«Residiĝu! mi volas kun vi paroli».

Ni restis okulo kontraŭ okulo.

Dum kelke da minutoj daŭris nia ambaŭflanka silentado. Pugaĉov fikse min rigardis, de tempo al tempo fermetante la maldekstran okulon kun esprimo de friponeca ironio. Fine li ekridis kun tia sincera gajeco, ke ankaŭ mi, vidante tion, same ekridis, ne sciante pro kio.

вернуться

38

Burlakoj estis apudvolgaj laboristoj, kiuj en la epoko, kiam vaporŝipoj ankoraŭ ne ekzistis tie, multope tirtrenadis ŝipojn kaj barkojn per ŝnurego, irante laŭ la bordo kontraŭ la fluo de la rivero.

La unua ruslanda nomuzurpulo:, Grigorij Otrepjev, en la historio nomata Falsa Dimitrij, per trompo akiris la caran tronon 1605 kaj regis ĝis 1606, kiam li estis mortigita. Li ludis la rolon de Dimitrij, la plej juna filo de Ivano IV, kiu mortis (aŭ estis mortigita) en sia sepa jaro.