Saveljiĉ ekgrakinte komencis klarigi:
«Tio estas, karulo, registro de la sinjora havaĵo, ŝtelita de la rabistoj»…
«De kiuj rabistoj?» minace demandis Pugaĉov.
«Mi petas pardonon, mi eraris, via moŝto: ne rabistoj, sed viaj bubegoj ĉion traserĉis kaj forrabis. Bonvolu ne koleri: eĉ kvar piedoj de ĉevalo ne savas ĝin de falo. Ordonu finlegi, via moŝto!»
«Legu plu!» diris Pugaĉov.
La sekretario daŭrigis:
«Katuna litkovrilo, alia kovrilo, silka, vatita — 4 rublojn. Vulpofela pelto kovrita per ruĝa sateno — 40 rublojn. Krom tio la leporfela palto, donacita al via moŝto en la gastejo — 15 rublojn».
«Kio ĝi estas fine?» ektondris Pugaĉov, briligante siajn flamajn okulojn.
Mi devas konfesi: en tiu momento mi ektimis pro mia malfeliĉa vartisto. Li estis rekomenconta siajn klarigojn, sed Pugaĉov lin interrompis.
«Kiel vi arogis tedi min per tiaj bagateloj?» kriis li, eltiris la paperon el la manoj de la sekretario kaj ĵetis ĝin al Saveljiĉ en la vizaĝon. «Malsaĝa maljunulo! Oni vin prirabis? Kia malfeliĉo! Vi devus, maljunulaĉo, eterne petegi Dion por mi kaj por miaj homoj, pro tio, ke vi kun via sinjoro ne pendas tie ĉi kune kun miaj malobeuloj… Leporfela palto! Mi montros al vi leporfelan palton! Ĉu vi scias, ke mi havas la povon ordoni, ke oni senhaŭtigu vin vivanta kaj el via haŭto faru felpalton?»
«Kiel vi volas», respondis Salveljiĉ, «Sed mi estas servutulo, mi devos respondi pri la havaĵo de mia sinjoro».
Pugaĉov videble havis paroksismon de grandanimeco. Li sin forturnis kaj ekrajdis, ne dirinte vorton. Ŝvabrin kaj la kozaka estraro sekvis lin. La bando en plena ordo formarŝis el la citadelo. La popolo ekkuris post ili. Mi restis sur la placo sola kun Saveljiĉ. Mia vartisto tenis en la manoj sian registron kaj rigardis ĝin kun profunda bedaŭro.
Vidante miajn konkordajn rilatojn kun Pugaĉov, li certe estis dezirinta utiligi ilin, sed lia sagaca entrepreno malsukcesis.
Mi insultis lin pro lia neĝustloka servista fervoro, sed mi ne povis min deteni de rido.
«Ridu, sinjoro, ridu! Sed kiam ni devos denove aranĝi nian mastrumaĵaron, tiam vi vidos, ĉu ridinda ĝi estos!»
Mi kuris en la pastran domon por vidi Marjan Ivanovnan. La edzino de la pastro venis renkonte al mi kun malĝoja sciigo. Nokte Marja Ivanovna malsaniĝis je forta febro. Ŝi kuŝas nun senkonscia kaj deliras. La edzino de la pastro enirigis min en ŝian ĉambreton. Senbrue mi aliris la liton. Ŝia ŝanĝiĝinta vizaĝo min frapis. Ŝi ne rekonis min. Longe mi staris antaŭ ŝi, ne aŭdante, kiel patro Gerasim kaj lia edzino min konsoladis. Malĝojegaj pensoj ekposedis min. La situacio de la kompatinda orfino, sendefenda, forlasita inter la kanajlaj ribeluloj, mia propra senforteco min teruris. Ŝvabrin plej turmentis mian imagon. Ricevinte regadpovon el la manoj de la uzurpulo mem, li, la estro de citadelo, en kiu restas la kompatinda knabino — la senkulpa objekto de lia malamo — li povos fari al ŝi kian ajn malbonaĵon. Kio restis al mi por fari? Kiamaniere helpi al ŝi? Kiamaniere liberigi ŝin el la manoj de la kanajlo? Restis unu sola rimedo: mi decidis senprokraste veturi Orenburgon por plirapidigi la rekonkeron de la citadelo. Mi do adiaŭis la pastron kaj lian edzinon, varmege komisiante al iliaj zorgoj tiun, kiun mi jam konsideris mia edzino. Mi prenis la manon de la knabino kaj kisis ĝin, verŝante larmojn.
«Adiaŭ!» diris al mi la edzino de la pastro, kiam ni kune eliris el la domo, «Adiaŭ, Petro Andreiĉ. Ni esperu, ke ni revidos unu la alian en pli bona tempo. Ne forgesu nin, skribu ofte. La malfeliĉa Marja Ivanovna nun havas neniun konsolanton krom vi, neniun protektanton».
Sur la placo mi haltis momenton, alrigardis la pendigilon, pie klinis antaŭ ĝi la kapon, forlasis la citadelon kaj ekiris laŭ la vojo al Orenburgo, akompanata de Saveljiĉ, kiu penadis ne postresti.
Mi paŝis enprofundiĝinte en meditado, kiam subite mi aŭdis post mi ĉevalan piedfrapadon. Mi rigardis returne kaj vidis: el la citadelo galope postrajdas al mi kozako, tenanta baŝkiran ĉevalon je la brido kaj de malproksime faranta al mi signojn. Mi haltis kaj baldaŭ rekonis nian policiston. Alrajdinte, li malsupreniris de sia ĉevalo kaj transdonis al mi la kondukilojn de la dua ĉevalo, dirante:
«Via moŝto! Nia patro-imperiestro donacas al vi la ĉevalon kaj sian propran pelton (al la selo estis alligita ŝafofela pelto). Krom tio», balbute aldiris la policisto, «Lia moŝto bonvolis donaci al vi duonrublon, sed mi ĝin perdis rajdante, — bonvolu pardoni al mi».
Saveljiĉ deflanke lin alrigardis kaj murmuris: «Perdis rajdante? Kio do tintas en via surbrustaĵo? Senhontulo!»
«En mia surbrustaĵo?» ripetis la policisto tute ne konfuzita. «Gardu vin Dio, maljunulo! Tintas ne moneroj, sed la brido»…
«Bone!» interrompis mi la disputon, «Transdonu mian dankon al tiu, kiu vin sendis: la perditan duonrublon penu retrovi, rajdante returne, kaj prenu ĝin kiel trinkmonon».
«Multajn dankojn al via moŝto!» li diris, returnante la ĉevalon, «Eterne mi estos preĝanta al Dio por via moŝto!»
Li ekgalopis returne, tenante per unu mano la surbrustaĵon, kaj post momento malaperis el la vido.
Mi min vestis per la pelto, kaj ni duope surĉevaliĝis.
«Jen vi vidas, sinjoro», diris la maljunulo, «Ne vane mi prezentis mian petskribon al la kanajlo: honton li eksentis. Kvankam la baŝkira longkrura ĉevalaĉo kune kun la ŝafpelto ne valoras eĉ duonon de tio, kion la kanajlaro de ni ŝtelis, kaj de tio, kion vi mem estas al li donacinta, tamen eĉ tio ĉi nun estos utila: de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas».
Ĉapitro X
La sieĝo de Orenburgo
Post kiam li okupis montojn kaj herbejojn,
Li kiel aglo nun la urbon rigardadis De l’supro de la monto;
Post la tendaro li aranĝis bastionojn,
Por el tie nokteĵeti fulmojn al la urbo.
Apud Orenburgo ni vidis aron da punlaboristoj kun razitaj kapoj, kun vizaĝoj kripligitaj per ekzekutista mano. Ili laboris ĉe la fortikaĵo sub gardo de garnizonaj invalidoj. Iuj en ĉaretoj forveturigis rubon el la fosaĵo, aliaj per fosiloj elfosadis teron; masonistoj alportadis brikojn sur la remparon, riparante la urban muregon. Ĉe la pordego nin haltigis la gardostarantoj kaj postulis niajn pasportojn. Aŭdinte, ke ni venas el la Bjelogorska citadelo, la serĝento tuj kondukis min en la domon de la generalo.
Mi trovis lin en lia ĝardeno. Li esplorrigardis siajn pomarbojn, senfoliigitajn de la aŭtuno, kaj helpate de maljuna ĝardenisto, zorge envolvis ilin per pajlo. Lia mieno spiris trankvilecon, bonfarton kaj bonkorecon. Li ĝoje min akceptis kaj petis rakonti pri la teruraj okazintaĵoj, kies atestanto mi estis. Mi rakontis al li ĉion. La maljunulo aŭskultis min atente, samtempe fortranĉante sekajn branĉojn.
«Malfeliĉa Mironov!» li diris, kiam mi finis mian malĝojan rakonton, «Kia domaĝo! Li estis brava oficiro! Ankaŭ sinjorino Mironova estis bona sinjorino kaj majstre peklis fungojn. Sed kie do estas Maŝa, la filino de la kapitano?»
Mi respondis, ke ŝi restis en la citadelo, sub zorgado de la edzino de la pastro.
«Ne bone, ne bone», rimarkigis la generalo, «Oni tute ne povas fidi je ilia rabista disciplino! Kio fariĝos al la kompatinda fraŭlino!»
Mi respondis, ke la Bjelogorska citadelo ja ne estas malproksima, ke certe lia ekscelenco senprokraste sendos taĉmenton por liberigi la malfeliĉan loĝantaron. La generalo malkonfide balancis la kapon.
«Ni vidu, ni vidu!» li diris, «Pri tio ni ankoraŭ poste parolos. Bonvolu viziti min por trinki tason da teo: hodiaŭ mi aranĝas militan interkonsiliĝon. Vi povos doni al ni precizajn sciigojn pri la sentaŭgulo Pugaĉov kaj pri lia armeo. Dume iru ripozi!»
Mi iris en la loĝejon al mi destinitan, kie Saveljiĉ jam mastrumis, kaj mi malpacience atendis la horon de la kunveno. La leganto povas bone prezenti al si, ke mi ne prokrastis aperi antaŭ la konsilantaro, kiu estis havonta tian influon je mia sorto. Je la destinita horo mi jam estis ĉe la generalo.