Выбрать главу

Mi trovis tie urban oficiston, ŝajne doganestron, dikan kaj ruĝvangan maljunulon en orŝtofa kaftano. Li demandis min pri la sorto de Ivan Kuzmiĉ, kiun li nomis baptano, kaj interrompadis mian rakonton per multaj aldonaj demandoj kaj moralaj sentencoj, kiuj evidentigis en li ne nur homon kompetentan pri la milita scienco, sed atestis ankaŭ pri lia saĝo kaj natura prudento. Dume kunvenis la ceteraj invititoj.

Kiam ĉiuj sidiĝis kaj ĉiu ricevis tason da teo, la generalo klare kaj detale raportis pri la temo de la interkonsiliĝo.

«Nun, sinjoroj», daŭrigis li, «Estas necese decidi, kiel ni agu kontraŭ la ribelintoj, ĉu atake aŭ defende? Ĉiu el ambaŭ manieroj de agado havas sian profitan kaj sian malprofitan flankon. Atakado prezentas pli grandan esperon je pli baldaŭa ekstermo de la malamiko; defendado estas rimedo pli certa kaj pli sendanĝera. Do ni kolektu la voĉojn laŭ leĝa ordo, t. e. komencante de la plej malaltrangaj oficiroj. Sinjoro signojunkro!» li sin turnis al mi, «Bonvolu eldiri vian opinion!»

Mi leviĝis kaj per malmultaj vortoj rakontis pri Pugaĉov kaj lia bando; poste mi kategorie certigis, ke la uzurpulo ne povos kontraŭstari la regule aplikatan militforton.

Mia opinio estis akceptata de la oficistaro kun evidenta malbonvolo. Oni vidis en ĝi junulan senpripensemon kaj arogantecon. Oni ekmurmuris ĉirkaŭ mi, kaj mi klare aŭdis la duonvoĉe diritan epiteton «flavbekulo». La generalo kun rideto min alparolis:

«Sinjoro signojunkro! La unuaj voĉoj en ĉiuj militaj konsiliĝoj ordinare subtenas atakadon: tia jam estas la kutimo! Ni daŭrigu la voĉdonadon. Sinjoro kolegia konsilanto! vian opinion mi petas».

La maljunulo en orŝtofa kaftano rapide fintrinkis sian trian tason da teo kun sufiĉa almikso de rumo kaj respondis:

«Mi opinias, ekscelenco, ke ni devas agi nek atake, nek defende».

«Kiel do, sinjoro kolegia konsilanto!» demandis la mirigita generalo, «La taktiko ja ne havas aliajn manierojn de agado: aŭ atakado aŭ defendado»…

«Via ekscelenco, bonvolu apliki subaĉetadon».

«He, he, he! via opinio estas tre prudenta. Subaĉetado estas permesata de la taktiko, kaj ni uzos vian konsilon. Oni povas promesi por la kapo de la uzurpulo… 70 rublojn… eĉ 100 rublojn… el la sekreta sumo».

«Kaj tiam», interdiris la doganestro, «Estu mi ne kolegia konsilanto, sed kirgiza virŝafo, se tiuj ribeluloj ne perfidos sian hetmanon, ne alveturigos lin al ni kun katenitaj kruroj kaj brakoj!»

«Ni tion ankoraŭ pripensos kaj priparolos», respondis la generalo. «Tamen ĉiuokaze oni devas apliki militajn rimedojn… Sinjoroj, bonvolu voĉdoni laŭ la leĝa ordo!»

Ĉiuj opinioj montriĝis kontraŭaj al mia. Ĉiuj oficistoj parolis pri nefidindeco de la armeo, pri necerteco pri sukceso, pri singardemo kaj t. p. Ĉiuj opiniis, ke estos pli prudente resti malantaŭ la fortikaj masonitaj muroj sub la ŝirmo de pafilegoj, ol elprovi la fortunon sur batalkampo. Fine la generalo, aŭskultinte ĉies opiniojn, forŝutis cindron el sia pipo kaj diris jenon: «Sinjoroj! Mi devas sciigi al vi, ke mi plene aliĝas al la opinio de sinjoro signojunkro, ĉar tiu opinio estas bazita sur ĉiuj reguloj de prudenta taktiko, kiu preskaŭ senerare preferas atakan movadon ol la defendan».

Li haltis, ŝtopante sian pipon. Mia ambicio triumfis. Mi fiere rigardis la oficistojn, kiuj dume intermurmuretis kun videbla malkontento kaj maltrankvilo.

«Sed, sinjoroj», daŭrigis li, elspirinte densan tabaknubon: «Mi ne kuraĝas preni sur min tiel grandan respondecon, kiam temas pri la sekureco de la provinco, komisiita al mi de ŝia imperiestrina moŝto mem, de nia korfavora regnestrino. Do mi konsentas kun la plimulto da voĉoj, kiu decidis, ke plej prudente kaj plej sendanĝere estas atendi sieĝon inter la urbaj muregoj kaj rebatadi malamikajn atakojn per nia artileria forto kaj, se eble, per eliratakado».

Nun la oficistoj siavice moke rigardis min. La konsilantaro disiĝis. Mi ne povis ne bedaŭri pri la fortomanko de tiu respektinda militisto, kiu, malgraŭ sia propra konvinko, decidis agi laŭ la opinioj de homoj nekompetentaj kaj nespertaj.

Kelke da tagoj post tiu rimarkinda interkonsiliĝo ni eksciis, ke Pugaĉov, plenumante sian promeson, alproksimiĝas al Orenburgo. Mi jam vidis la ribelulan armeon de la supro de la urba murego. Al mi ŝajnis, ke ilia nombro dekobliĝis de post la lasta atako, kies atestanto mi estis. Ili kunveturigis la pafilegojn, prenitajn de Pugaĉov en malgrandaj citadeloj de li venkitaj. Memorante la decidon de la konsilantaro, mi antaŭvidis longdaŭran sieĝadon de la urbo kaj preskaŭ ploris pro ĉagreno.

Mi ne intencas priskribi la sieĝon de Orenburgo, ĉar tio estas objekto de historio pli multe ol tiu de familia memorskribo. Mi diros nur per malmultaj vortoj, ke tiu sieĝado, pro la nesingardemo de la loka estraro, montriĝis pereiga por la loĝantaro, kiu devis terure suferi pro malsato kaj ĉiuspecaj mizeroj. Oni facile imagas, ke la vivo en Orenburgo estis tute netolerebla. Ĉiuj malgaje atendis la decidon de sia sorto; ĉiuj plende ĝemadis pro kareco, kiu efektive estis terura. La loĝantoj alkutimiĝis al kugloj, enflugantaj en iliajn kortojn; eĉ la atakado de Pugaĉov ne altiris plu grandan scivolemon. Mi preskaŭ mortis pro enuo. La tempo pasis. El la Bjelogorska citadelo mi tute ne ricevis leterojn. Ĉiuj vojoj estis baritaj. La malkuna vivado kun Marja Ivanovna fariĝis por mi netolerebla. Nesciado pri ŝia sorto min suferigis. Mia sola distriĝo estis rajdsporto. Dank’ al Pugaĉov mi posedis bonan ĉevalon, kun kiu mi dividis mian malabundan nutraĵon kaj sur kiu mi ĉiutage elrajdis ekster la urbon por reciproka interpafado kun rajdistoj de Pugaĉov. En tiu interpafado la rabistoj, sataj, ebriaj kaj bonĉevalaj, ordinare havis superecon. La malforta Orenburga rajdistaro ne povis ilin venkobati. Iafoje eliris eksterurben ankaŭ nia malsata infanterio, sed profunda neĝo malhelpis al ĝi sukcese agi kontraŭ disaj malamikaj rajdistoj. La artilerio senrezulte tondris de la supro de la remparo, sed elirante sur la batalkampon, ĝi dronis en neĝo kaj ne moviĝis antaŭen pro niaj malbone nutrataj ĉevaloj. Tia estis nia militista agado. Jen kian agadon la Orenburgaj oficistoj estis nomintaj singarda kaj prudenta!

Foje, kiam mi sukcesis iamaniere disrajdigi kaj forpeli sufiĉe grandan taĉmenton, mi rajdatingis kozakon, restintan malantaŭ siaj kamaradoj; mi estis jam fraponta lin per mia turka sabro, kiam li subite demetis sian ĉapon kaj kriis: «Bonan tagon, Petro Andreiĉ! Ĉu vi bone fartas?»

Mi rekonis nian policiston. Mi nedireble ekĝojis.

«Bonan tagon, Maksimiĉ!» mi diris. «Ĉu antaŭ longe vi estis en la Bjelogorska citadelo?»

«Ne, Petro Andreiĉ, nur hieraŭ mi venis de tie. Mi havas letereton por vi».

«Kie ĝi estas?» mi kriis ruĝiĝante.

«Ĉi tie, mi ĝin kunprenis», diris Maksimiĉ, metante la manon en sian surbrustaĵon, «Mi promesis al Palaŝka trovi rimedon por transdoni al vi la letereton».

Li transdonis al mi falditan paperon kaj tuj forgalopis. Mi malvolvis ĝin kaj tremetante legis la sekvantajn liniojn:

«Dio volis senigi min samtempe je miaj patro kaj patrino. Mi ne havas nun sur la tero parencojn nek protektantojn. Mi min turnas nun al vi, sciante, ke vi ĉiam deziras al mi la bonon kaj ke vi ĉiam estas preta helpi al ĉiu. Mi petegas Dion, ke atingu vin ĉi-tiu mia letero. Maksimiĉ promesis liveri ĝin al vi. Palaŝka aŭdis de Maksimiĉ, ke li ofte vidas vin dum eliratakoj, kaj ke vi vin tute negardas kaj ne pensas pri tiuj, kiuj plorante preĝas al Dio por vi. Longe mi estis malsana. Kiam mi resaniĝis, Aleksej Ivanoviĉ, kiu nun estas nia komandanto anstataŭ mia karmemora patro, devigis patron Gerasimon elliveri min al li, minacante per Pugaĉov. Mi loĝas en nia estinta domo subgardo. Aleksej Ivanoviĉ devigas min fariĝi lia edzino. Li diras, ke li savis al mi la vivon, ĉar li ne perfidis la trompaĵon de Akulina Pamfilovna, kiam ŝi estis diranta al la rabisto, ke mi estas ŝia nevino. Sed por mi estus pli facile morti, ol fariĝi edzino de tia homo, kia estas Aleksej Ivanoviĉ. Li traktas min kruelege kaj minacas, ke se mi ne ŝanĝos mian decidon kaj ne konsentos, li forveturigos min en la tendaron de Pugaĉov, kaj tie mi havos la saman sorton kiel Elizabeto Ĥarlova. Mi petis lin lasi min pripensi. Li konsentis atendi ankoraŭ tri tagojn, sed se mi post tri tagoj ne edziniĝos je li, li min plu ne indulgos. Kara Petro Andreiĉ! vi sola estas mia protektanto. Defendu min, malfeliĉan! Petegu la generalon kaj ĉiujn estrojn plej urĝe sendi al mi helpon, kaj ankaŭ vi mem alveturu ĉi-tien se eble.