Leginte la leteron, mi preskaŭ freneziĝis. Mi ekgalopegis en la urbon, senkompate spronante mian ĉevalon. Rajdante, mi trapensis tion kaj jenon por savi la kompatindan knabinon, sed nenion mi povis elpensi. Galopinte ĝis la urbo, mi tuj direktis min al la generalo kaj vive enkuris en lian domon.
La generalo paŝis tien kaj reen en la ĉambro, fumante sian pipon. Vidinte min, li haltis. Kredeble mia vizaĝesprimo lin frapis: li kompate informiĝis pri la kaŭzo de mia urĝa veno.
«Via ekscelenco!» mi diris, «Mi venas al vi kvazaŭ al mia propra patro. Pro Dio, ne malakceptu mian peton: tio koncernas la feliĉon de mia tuta vivo!»
«Kio okazis, mia kara?» demandis la maljunulo mirigite, «Kion mi povas al vi fari? Parolu do!»
«Via ekscelenco, permesu al mi kunpreni roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj kaj lasu min liberigi la Bjelogorskan citadelon!»
La generalo atente min alrigardis, kredeble pensante, ke mi freneziĝis. (Tio estis ja preskaŭ vera.)
«Kiel? Liberigi la Bjelogorskan citadelon?» li demandis fine. «Mi garantias al vi sukceson», mi respondis kun ardeco, «Nur donu al mi permeson tien veturi».
«Ne, junulo», li diris, balancante la kapon, «Je tia granda distanco la malamiko facile povos disigi nin de la komunikiĝo kun la ĉefa strategia punkto kaj plene nin venkobati. La barita komunikiĝo»…
Mi ektimis, vidante lin enprofundiĝanta en taktikaj konsideroj, do mi rapide interrompis lin:
«La filino de kapitano Mironov skribis al mi leteron. Ŝi petas pri helpo. Ŝvabrin devigas ŝin edziniĝi je li!»
«Ĉu vere? Ha, tiu Ŝvabrin estas vera „Schelm“[45], kaj se li iam venos en miajn manojn, mi ordonos juĝi lin en 24 horoj, kaj ni lin mortpafos sur nia remparo. Sed dume oni devas alpreni paciencon[46]»…
«Alpreni paciencon!» kriis mi indignite, «Sed li ja edziĝos je Marja Ivanovna!»
«Ho!» rediris la generalo, «Tio ankoraŭ ne estos malfeliĉo. Si estu dume edzino de Ŝvabrin. Li povas protekti ŝin, sed kiam ni lin mortpafis, tiam kun Dia helpo troviĝos por ŝi alia fianĉo. Amindaj vidvinoj ne longe restas needziniĝintaj, t. e. mi volis diri, ke vidvino pli facile ol fraŭlino trovas por si edzon».
«Prefere mi konsentus morti!» kriis mi furioze, «Ol cedi ŝin al Ŝvabrin»…
«He, he, he!» diris la maljunulo. — «Nun mi komprenas… Vi certe estas enamiĝinta je Marja Ivanovna… Tiukaze la afero ŝanĝiĝas. Vi kompatindulo!.. Tamen mi ne povas doni al vi roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj. Tia ekspedicio estus malprudenta. Mi ne povas preni sur min la respondecon».
Mi mallevis la kapon; malespero ekposedis min. Subite trakuris mian kapon ideo: kia ĝi estis, la leganto ekscios el la sekvonta ĉapitro, kiel parolis antikvaj verkistoj de romanoj.
Ĉapitro XI
La ribelula antaŭurbo
Satega estis tiutempe la leono,
Kvankam leono estas denature kruelega.
«Pro kio vi nun venas en kavernon mian?»
Demandis ĝi afable.
El la domo de la generalo mi rapidis en mian loĝejon. Saveljiĉ akceptis min kun sia kutima admonado.
«Por kio vi, sinjoro, batalas kontraŭ la ebriaj rabistoj? Ĉu tio konvenas al bojara filo? Ĉio povas okazi: pereos vi pro nenio! Se vi almenaŭ kontraŭ turkoj aŭ svedoj batalus, sed nun — estas honto eĉ diri — kontraŭ kiu».
Mi interrompis lian paroladon per demando, kiom da mono mi havas.
«Sufiĉos por vi», li diris kontente, «Kvankam la friponoj ĉion traserĉis, tamen mi sukcesis kaŝi ĝin al ili!»
Li eltiris el la poŝo trikitan monujon, plenan je arĝentaj moneroj.
«Saveljiĉ», mi diris al li, «Donu nun al mi la duonon, la reston prenu por vi. Mi rajdas en la Bjelogorskan citadelon». «Kara Petro Andreiĉ!» diris la bona vartisto per tremanta voĉo. «Timu Dion! Kiel vi kuraĝas vojaĝi nun, kiam la tuta ĉirkaŭejo estas okupita de rabistoj! Kompatu almenaŭ viajn gepatrojn, se vi vin mem ne kompatas! Kien vi bezonas rajdi? Por kio? Atendu iomete: alvenos al ni nova taĉmento, kaptos ĉiujn friponojn, tiam forrajdu, kien ajn vi volos».
Sed mia intenco estis neŝancelebla.
«Vane vi perdas la vortojn», mi diris al la maljunulo, «Mi devas esti en la Bjelogorska citadelo, kaj mi estos tie. Ne malĝoju, Saveljiĉ! Dio estas favorkora. Eble ni ankoraŭ revidos unu la alian. — Nun pri vi: ne ĝenu vin kaj ne avaru. Aĉetu, kion vi bezonos, eĉ se altpreze. Ĉi tiun monon mi donacas al vi. Se post tri tagoj mi ne revenos»…
«Kion vi parolas?» interrompis min Saveljiĉ, «ĉu mi lasos vin rajdi sola? Pri tio vi min eĉ en sonĝo ne petu! Se vi jam efektive decidis forrajdi, mi sekvos vin, eĉ se piede, mi vin ne forlasos. Ĉu vi volas, ke mi sidu sen vi malantaŭ la urbaj muroj? Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi volas aŭ ne volas, mi vin ne forlasos, kara sinjoro!»
Mi sciis, ke disputi kontraŭ Saveljiĉ estas senutile, do mi permesis al li sin prepari por la vojaĝo. Post duonhoro mi jam sidis sur mia bona ĉevalo kaj Saveljiĉ sur maldika lamanta ĉevalaĉo, kiun senpage fordonis al li iu urbano, al kiu mankis furaĝo por la ĉevalo. Ni alrajdis al la urba pordego, la gardistaro nin ne retenis, kaj ni forlasis Orenburgon.
Vesperiĝis. Mia vojo kondukis preter la Berda antaŭurbo, la tiama loĝloko de Pugaĉov. La ĉefa vojo estis superŝutita de neĝo, sed tra la tuta stepo estis videblaj ĉevalaj postsignoj, ĉiutage renovigataj. Mia ĉevalo rapide ektrotis. Saveljiĉ pene povis sekvi min je sufiĉe granda distanco kaj ĉiumomente kriis al mi:
«Pli malrapide, pro Dio, pli malrapide. Mia malbenita ĉevalaĉo ne povas kuratingi vian longkruran diablon. Kien vi rapidas? Ĉu por festeno? Eble eĉ sub hakilon?.. Petro Andreiĉ… sinjoro Petro Andreiĉ… Dio Sinjoro, pereos la sinjora infano»…
Baldaŭ ekbrilis la lumoj de la antaŭurbo. Ni alrajdis al la terkavaĵoj, la natura fortikaĵo de la antaŭurbo. Saveljiĉ ne perdis min el la vido, ne ĉesante min plende petegi. Mi esperis feliĉe ĉirkaŭrajdi la antaŭurbon, kiam subite, en la mallumo antaŭ mi, mi vidis kvin kamparanojn, armitajn per bastonegoj; tio estis la antaŭgvardio de la tendaro de Pugaĉov. Oni alvokis min. Ne konante la signalfrazon, mi volis silente preterrajdi, sed ili min tuj ĉirkaŭis, kaj unu el ili prenis mian ĉevalon je la brido. Mi elingigis la sabron kaj frapis la viron sur la kapon; lia ĉapo savis lin, tamen li ŝanceliĝis kaj ellasis la bridon el la mano. La ceteraj konfuziĝis kaj kuris flanken; mi uzis la momenton, spronis mian ĉevalon kaj forgalopis.
La komenciĝinta nokta mallumo povus savi min de kia ajn danĝero, sed subite, rigardinte posten, mi konstatis, ke Saveljiĉ ne estas post mi. La kompatinda maljunulo sur sia lama ĉevalaĉo ne povis forgalopi de la rabistoj. Kion mi devis fari? Atendinte lin dum kelke da minutoj kaj certiĝinte, ke li efektive estas militkaptita, mi galopigis la ĉevalon returne por lin liberigi.