«Kion vi tie murmuras, maljunulaĉo?» kriis Ĥlopuŝa; «mi montros al vi la disŝiritajn naztruojn; atendu, venos ankaŭ via tempo: se Dio volas, vi ankaŭ konatiĝos kun la varmega pinĉilo… Dume, gardu vin, ke mi ne elŝiru vian barbaĉon»… «Sinjoroj generaloj!» gravmiene diris Pugaĉov, «Ĉesu interdisputi. Ne estus malfeliĉo, se ĉiuj Orenburgaj hundaĉoj balancus la piedojn sub unu pendigila transtrabo, sed estus malfeliĉo, se niaj virhundoj sin intermordus. Nu, nu, repaciĝu!»
Ĥlopuŝa kaj Bjeloborodov, ne dirante vorton, malafable rigardis sin reciproke. Mi trovis necese fari finon al la interparolado, kiu povus havi por mi la plej malfavoran rezulton; do mi min turnis al Pugaĉov kaj diris gajaspekte:
«Ha! mi preskaŭ forgesis danki vin pro la ĉevalo kaj la pelto: sen via komplezo mi dubeble estus atinginta Orenburgon; certe mi estus frostmortinta survoje».
Mia ruzaĵo efikis: Pugaĉov gajiĝis.
«Servo postulas reservon», li diris, palpebrumante kaj fermetante la okulojn. «Sed diru, mi petas, kial vin interesas la knabino, kiun Ŝvabrin ofendas? Ĉu eble via moŝto enamiĝis?» «Ŝi estas mia fianĉino», mi respondis al Pugaĉov, vidante la favoran ŝanĝon de la vetero kaj ne trovante necese kaŝi la veron.
«Via fianĉino?» kriis Pugaĉov, «Kial vi tion ne diris antaŭe? Ni vin geedzigos, ni festenos okaze de via geedziĝo!» Kaj sin turnante al Bjeloborodov: «Aŭskultu, ĉefmarŝalo! Mi kaj lia moŝto estas malnovaj amikoj, do ni altabliĝu nun kaj vespermanĝu. Post dormo trankvila ja venos bona konsilo! Morgaŭ ni vidu, kion ni devos fari por li».
Mi volonte forrifuzus la proponitan honoron, sed nenio estis farebla. Du junaj kozakinoj, filinoj de la dommastro, kovris la tablon per blanka tablotuko, alportis panon, fiŝsupon kaj kelkajn botelegojn da brando kaj biero, kaj la duan fojon mi estis manĝonta kun Pugaĉov kaj liaj teruraj kamaradoj.
La orgio, kies nevola atestanto mi estis, daŭris ĝis malfrua nokto. Fine ebrieco ekposedis la kunfestantojn. Pugaĉov side dormetis. Liaj kamaradoj leviĝis kaj per signoj komprenigis al mi, ke mi lin forlasu. Mi kune kun ili eliris el la domo. Laŭ ordono de Ĥlopuŝa la gardostaranto kondukis min en la oficejon, kie mi trovis Saveljiĉon, kaj kie oni nin ambaŭ enŝlosis. Mia vartisto estis tiel mirigita de ĉio okazinta, ke li eĉ pri nenio min demandis. Li kuŝiĝis en la mallumo kaj longe maldormis, ofte ekspirante kaj ekĝemante, fine li ekronkis, dum mi enprofundiĝis en meditado, kio ne permesis al mi dormeti eĉ por momento.
Matene oni venis kaj vokis min al Pugaĉov. Mi ekiris. Ĉe lia pordego staris sledo kun tri aljungitaj tataraj ĉevaloj. Sur la strato amasiĝis la popolo. En la vestiblo mi renkontis Pugaĉovon, porvojaĝe vestitan per pelto kaj kirgiza ĉapo. Liaj hieraŭaj kunuloj estis apud li, sed hodiaŭ ilia konduto estis plaĉa, tute kontraŭa al ĉio, kies atestanto mi estis hieraŭ vespere. Pugaĉov gaje min bonmatenigis kaj ordonis al mi sidiĝi apud li en la sledo. Ni ambaŭ enigis nin.
«En Bjelogorskan citadelon», diris Pugaĉov al la larĝeŝultra tataro, kiu starante en la sledo direktis la ĉevalojn.
Mia koro forte ekbatis. La ĉevaloj ektrotis, la sonoriletoj ektintis, la veturilo rapide ekglitis…
«Haltu, haltu!» aŭdiĝis voĉo, bone de mi konata, kaj mi vidis Saveljiĉon kuranta renkonte al ni. Pugaĉov ordonis halti.
«Sinjoro Petro Andreiĉ!» kriis mia vartisto, «Ne forlasu min maljunulon meze inter tiuj ĉi frip»…
«Ha, maljunulaĉo!» diris al li Pugaĉov, «Denove Dio nin kunvenigis. Nu, sidiĝu sur la konduksidloko!»
«Dankon, via imperiestra moŝto, dankon mia patro, Dio donu al vi sanon por cent jaroj pro tio, ke vi eĉ maljunulon atentis kaj trankviligis. Eterne mi preĝos al Dio por vi, kaj pri la leporfela palto mi neniam plu parolos»…
Tiu leporfela palto povos fine serioze kolerigi Pugaĉovon. Feliĉe li aŭ ne aŭdis, aŭ intence malatentis la neĝustlokan aludon. La ĉevaloj trotegis; ĉiuj sur la strato haltis kaj salutis, kliniĝante ĝiszone. Pugaĉov ambaŭflanken kapsalutis. Post momento ni forlasis la antaŭurbon kaj rapide glitis sur la glata vintra vojo.
Miaj tiamaj sentoj estas facile imageblaj. Post kelke da horoj mi estis vidonta la fraŭlinon, kiun mi jam konsideris por mi perdita. Mi prezentis al mi la momenton de nia revido. Mi pensis ankaŭ pri la viro, en kies manoj troviĝis nun mia sorto kaj kiu, dank’ al stranga interplektiĝo de la cirkonstancoj, estis mistere kun mi kunligita. Mi rememoris la senpripensan kruelecon, la sangavidajn kutimojn de tiu, kiu nun sin proponis kiel liberigonto de mia amata fianĉino! Pugaĉov ne sciis, ke ŝi estas filino de kapitano Mironov; Ŝvabrin kolerante povos tion malkaŝi al li; Pugaĉov povos ekscii pri tio ankaŭ alimaniere. Kio estos tiam kun Marja Ivanovna? Frosto trakuris miajn membrojn, miaj haroj stariĝis…
Subite Pugaĉov interrompis mian meditadon, sin turnante al mi kun demando:
«Pri kio vi enpensiĝis, via moŝto?»
«Kial ne enpensiĝi?» mi respondis, «Mi estas oficiro kaj nobelo; ankoraŭ hieraŭ mi militis kontraŭ vi, kaj jen mi sidas en via sledo, kaj la feliĉo de mia tuta vivo dependas de vi». «Nu?» li demandis. «Ĉu vi timas, via moŝto?»
Mi respondis, ke post kiam mi unu fojon jam estis de li amnestiita, mi ankaŭ nun esperas ne nur lian indulgon, sed eĉ lian helpon.
«Vi estas prava, je Dio, prava!» diris la uzurpulo. «Vi vidis, ke miaj kunuloj ne afable vin alrigardis; la maljunulo ankoraŭ hodiaŭ insistis pri tio, ke vi estas spiono, ke oni devus vin torturesplori kaj pendigi. Sed mi ne donis mian konsenton», daŭrigis li per mallaŭtigita voĉo, por ke ne aŭdu lin Saveljiĉ kaj la tataro, «Memorante vian glason da brando kaj la leporfelan palton. Vi vidas ja, ke mi ne estas tia sangavidulo, kiel min pentras viaj sampartianoj».
Mi tuj rememoris la almiliton de la Bjelogorska citadelo, sed mi ne trovis necese refuti lian parolon, do mi nenion respondis.
«Kion oni parolas pri mi en Orenburgo?» li demandis post mallonga silentado.
«Oni parolas, ke ne facile estas vin venkobati. Jes, oni devas konfesi, vi vere famiĝis».
Lia mieno vidigis kontentigitan ambicion.
«Jes», li diris gajmiene, «Mi ne malbone militas. Ĉu oni scias ĉe vi en Orenburgo pri la batalo apud Juzeeva? Kvardek generaloj estis mortigitaj, kvar armeoj militkaptitaj. Kiel vi opinias, ĉu la prusa reĝo povus konkuri kun mi?»
La fanfaronado de la rabisto ŝajnis al mi amuza. «Sed kion vi mem opinias», mi demandis, «ĉu vi povus venkobati Frederikon?»
«Ĉu mi povus? Kial ne? Mi ja venkobatas viajn generalojn, kiuj estas lin venkintaj pli ol unu fojon. Ĝis nun miaj bataliloj portis al mi feliĉon. Atendu: ne tio ankoraŭ estos, kiam mi militmarŝos al Moskvo».
«Ĉu vi intencas marŝi kontraŭ Moskvo?»
La uzurpulo post pripenso diris duonvoĉe:
«Dio scias. Mia strato estas mallarĝa. Mi ne havas sufiĉan liberecon. Miaj homoj ne estas facile disciplineblaj. Ili estas rabuloj. Mi devas esti tre singarda: ĉe mia unua malsukceso ili elaĉetos sian vivon per mia kapo».
«Jen, vi ja mem vidas!» mi diris, «ĉu ne estus preferinde senprokraste ilin forlasi kaj peti la imperiestrinon pri indulgo?»
Pugaĉov maldolĉe ekridetis.
«Ne», li diris, «Tro malfrue jam estas por pentofari. Indulgon mi ne povos ricevi. Mi daŭrigu tion, kion mi komencis. Kiu scias? Eble mi havos sukceson. Griĉjo Otrepjev ja regis super Moskvo».
«Sed vi ja scias, per kio li finis? Oni lin ĵetis el la fenestro, senkapigis, forbruligis la kadavron, kaj per la cindro ŝargis pafilegon!»
«Aŭskultu!» diris Pugaĉov kun ia sovaĝula emfazo, «Mi rakontos al vi fabelon, kiun mi kiel infano aŭdis de maljuna kalmikino[50]. Foje aglo demandis korvon: „diru, korvo, pro kio vi vivas 300 jarojn, sed mi nur 33 jarojn?“ — „Pro tio, patro,“ respondis la korvo, „ke vi trinkas sangon de vivuloj, kaj mi min nutras per mortintaĵo!“ La aglo pensis: „mi provu min nutri sammaniere“. Konsentite. Ekflugis la aglo kaj la korvo. Jen ili vidis ĉevalan kadavron, malsuprenflugis kaj sidiĝis sur ĝi. La korvo manĝis kaj laŭdis. Li aglo bekpikis unu fojon, du fojojn, svingis la flugilojn kaj diris al la korvo: „ne, frato-korvo, prefere mi unu fojon sattrinku sangon de vivulo, ol mi dum 300 jaroj min nutru per mortintaĵo. Poste estu, kion Dio volas!“ — Ĉu plaĉas al vi la kalmika fabelo?»