Выбрать главу

«Sagaca fabelo», mi respondis. «Sed, miaopinie, vivi per mortigado kaj rabado egalas manĝadon de mortintaĵo». Pugaĉov mire min alrigardis kaj nenion respondis. Ni ambaŭ silentis, ĉar ĉiu el ni enprofundiĝis en propra meditado. La tataro per tirata voĉo kantis malgajsonan kanton; Saveljiĉ dormetante balanciĝis sur la konduksidloko. La sledo flugkuregis sur la glata vintra vojo… Subite mi vidis ĉe la kruta bordo de Uralo vilaĝeton kun traba barilo kaj sonorilejo, — post kvaronhoro ni enveturis en la Bjelogorskan citadelon.

Ĉapitro XII

La orfino

Kiel pomarbeto nia Staras senpinta, senbranĉa, Same princidino nia Vivas sen paĉjo, sen panjo: Por edziĝsoleno, kiu do ornamos ŝin? Kiu donos benon al la fianĉin’?
Edziĝa kanto

La sledo haltis ĉe la perono de la kapitana domo. La loĝantaro rekonis la sonorileton de Pugaĉov kaj amase kuris post ni. Ŝvabrin atendis sur la perono. Li estis vestita kiel kozako, eĉ barbeton li por si kreskigis. La perfidulo helpis al Pugaĉov eliĝi el la sledo, per humilegaj vortoj esprimante siajn ĝojon kaj fervoron. Vidinte min, li iom konfuziĝis, sed tuj sin regis, etendis al mi la manon kaj diris:

«Ankaŭ vi apartenas al ni! De longe vi devus tion fari».

Mi min forturnis, nenion dirante.

Mia koro ekdoloris, kiam ni eniris la de longe konatan ĉambron, kie surmure pendis ankoraŭ la diplomo de la mortinta citadelestro kiel malgaja epitafo de la pasintaĵo. Pugaĉov sidiĝis sur la sama kanapo, sur kiu iam dormetadis Ivan Kuzmiĉ, enlulata de murmurado de sia edzino. Ŝvabrin mem enverŝis por li brandon. Pugaĉov trinkis glaseton kaj diris: «Regalu ankaŭ lian moŝton!»

Ŝvabrin aliris al mi kun sia pleto, sed mi la duan fojon min forturnis de li. Li videble sentis sin ĝenata. Kiel homo ne malsaĝa, li konjektis, ke Pugaĉov estas pri li ne kontenta. Li timis Pugaĉovon, kaj min li rigardis kun forta malfido. Pugaĉov informiĝis pri la stato de la citadelo, pri la famoj koncerne la malamikon kaj t. p. Subite li demandis lin tute neatendite:

«Diru, mi petas, kiun knabinon vi havas ĉi-tie arestita? Montru ŝin al mi!»

Ŝvabrin morte paliĝis.

«Via imperiestra moŝto», li diris per tremanta voĉo, «Via imperiestra moŝto, ŝi ne estas arestita, ŝi estas malsana, ŝi kuŝas en la subtegmenta ĉambro».

«Konduku min al ŝi», diris la uzurpulo leviĝante.

Ne estis eble malobei. Ŝvabrin kondukis Pugaĉovon en la subtegmentan ĉambreton de Marja Ivanovna. Mi sekvis ilin.

Ŝvabrin haltis sur la ŝtuparo.

«Via imperiestra moŝto! Vi rajtas postuli de mi ĉion, kion vi volas, nur bonvolu ne permesi, ke flanka persono eniru la dormoĉambron de mia edzino».

Mi ektremetis.

«Do vi estas edziĝinta»… mi diris al Ŝvabrin, preta lin disŝiri.

«Trankvilon!» interrompis min Pugaĉov, «Tio estas mia afero. Sed vi», li sin turnis al Ŝvabrin, «Ne saĝumu kaj ne afektu: ĉu ŝi estas aŭ ne estas via edzino, tio por mi estas indiferenta, mi enirigos al ŝi tiun, kiun mi volas. Via moŝto, bonvolu sekvi min!»

Ĉe la pordo de la ĉambro Ŝvabrin ree haltis kaj diris per interrompata voĉo:

«Via imperiestra moŝto, mi avertas vin, ke ŝi havas fortan febron kaj jam la trian tagon seninterrompe deliras».

«Malŝlosu!» ordonis Pugaĉov.

Ŝvabrin palpserĉis en siaj poŝoj kaj diris, ke li ne kunprenis la ŝlosilon. Pugaĉov piedpuŝis la pordon, la seruro forsaltis, la pordo malfermiĝis, ni eniris.

Mi rigardis kaj rigidiĝis. Sur la planko sidis Marja Ivanovna, pala, maldika, kun senorde pendantaj haroj, en ĉifonita kamparanina vesto. Antaŭ ŝi staris kruĉo da akvo, kovrita per peco da pano. Vidante min, ŝi ektremis kaj ekkriis. Kion mi tiam sentis, mi nun ne memoras.

Pugaĉov rigardis Ŝvabrinon kaj diris kun maldolĉa rideto: «Belan malsanulejon vi havas!» Poste, alirante al Marja Ivanovna, li demandis: «Diru, karulino, pro kio via edzo vin tiel punas? Kio estas via kulpo?»

«Mia edzo?» ŝi ripetis; «Li ne estas mia edzo. Mi neniam estos lia edzino. Mi decidis prefere morti, kaj mi mortos, se oni min ne liberigos».

Pugaĉov minace alrigardis Ŝvabrinon.

«Vi arogis trompi min», li diris, «Ĉu vi ne scias, sentaŭgulo, kion vi meritas?»

Ŝvabrin falis surgenuen. En tiu momento malestimo silentigis en mi malamon kaj koleron. Kun abomeno mi vidis nobelon kuŝanta ĉe la piedoj de forkurinta kozako. Pugaĉov mildiĝis.

«Mi indulgas vin ĉi-tiun fojon», li diris al Ŝvabrin, «Sed sciu, ke ĉe via unua kulpo plia mi ne forgesos ankaŭ ĉi-tiun». Poste li karese diris al Marja Ivanovna: «Eliru, belulino, mi donacas al vi liberecon. Mi estas la imperiestro».

Marja Ivanovna fluge rigardis lin kaj komprenis, ke antaŭ ŝi estas la mortiginto de ŝiaj gepatroj. Ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj falis senkonscia. Mi min ĵetis al ŝi, sed en la sama momento enkuris en la ĉambron mia iama konatino Palaŝka kaj ekflegis sian fraŭlinon. Pugaĉov eliris. Ni triope malsupren venis en la gastoĉambron.

«Nu, via moŝto!» ridante diris Pugaĉov, «Jen ni savis la belulinon. Kiel vi opinias, ĉu ni eble venigu la pastron kaj ordonu al li fari la geedziĝan riton por vi kaj lia nevino? Mi volonte konsentas esti via edzbena patro, Ŝvabrin estu fianĉokunulo, ni drinkadu, festenadu, la pordegon ni fermadu[51]

Nun okazis tio, kion mi time estis atendanta.

Ŝvabrin, aŭdinte la proponon de Pugaĉov, perdis la ekvilibron.

«Via imperiestra moŝto!» li diris preskaŭ freneza, «Mi estas kulpa: mi mensogis al vi, sed ankaŭ Grinjov vin trompas. Ĉi tiu knabino ne estas nevino de la ĉi-tiea pastro, ŝi estas filino de Ivan Mironov, ekzekutita dum la venkobato al nia citadelo».

Pugaĉov fiksis sur min siajn fajrajn okulojn.

«Kio ĝi estas?» li demandis miregigite.

«Ŝvabrin diris la veron», respondis mi per firma voĉo.

«Sed vi ja tion al mi ne diris antaŭe», rimarkigis Pugaĉov, kaj lia vizaĝo malsereniĝis.

«Konsideru mem, mi petas», mi diris al li, «ĉu estis eble konigi al vi antaŭ viaj homoj, ke la filino de Mironov vivas? Ili ja estus pereigintaj ŝin. Nenio povus ŝin savi».

«Prave vi diras», ridante jesis Pugaĉov, «Miaj drinkuloj ne estus indulgintaj la kompatindulinon. Bone faris tiam la edzino de la pastro, trompante ilin».

«Aŭskultu», mi daŭrigis, vidante lian bonvolon, «Mi ne scias, kiel oni devas vin nomi, kaj mi eĉ ne volas tion scii… Sed Dio vidas, ke mi per mia vivo pagus al vi pro tio, kion vi por mi faris. Nur ne postulu de mi tion, kio estus kontraŭa al mia honoro kaj kristana konscienco. Vi estas mia bonfaranto. Bonvolu finigi tion, kion vi komencis: permesu al mi kaj al la kompatinda orfino forveturi tien, kien Dio nin alvokas. Ni ambaŭ ĉiun tagon preĝos al Dio por via peka animo, kie ajn vi estos kaj kia ajn estos via sorto».

Ŝajne lia kruda animo estis kortuŝita.

«Estu laŭ via volo!» li diris. «Aŭ plej severe ekzekuti, aŭ plene korfavori, — tio estas mia ĉiama kutimo. Nun prenu vian belulinon, veturigu ŝin, kien vi volas, kaj Dio donu al vi ambaŭ prudenton kaj amon».

Poste li sin turnis al Ŝvabrin kaj ordonis, ke li senprokraste preparu por mi paspermeson por ĉiuj vojoj kaj citadeloj, regataj de Pugaĉov. Ŝvabrin staris rigida, preskaŭ neniigita. Pugaĉov iris por revizi la citadelon. Ŝvabrin lin akompanis; mi restis en la domo sub preteksto, ke mi devas min prepari por la vojaĝo.

вернуться

51

Rusa popoldiro.