Mi kuris en la subtegmentan ĉambreton. La pordo estis ŝlosita. Mi ekfrapis.
«Kiu venas?» demandis Palaŝka.
Mi diris mian nomon. La kara voĉeto de Marja Ivanovna eksonis post la pordo:
«Atendu, Petro Andreiĉ, mi min alivestas. Bonvolu iri al Akulina Pamfilovna, ankaŭ mi tuj venos al ŝi».
Mi obeis kaj iris en la pastran domon. La pastro kun la edzino elkuris renkonte al mi: Saveljiĉ jam estis ilin informinta.
«Bonan tagon, Petro Andreiĉ», diris la edzino de la pastro, «Dio volis, ke ni refoje renkontiĝu! Kiel vi fartas? Ĉiutage ni rememoris pri vi. La kompatinda Marja Ivanovna tiom suferis en via foresto!.. Unue, diru, karulo, kiamaniere vi aranĝis viajn rilatojn kun Pugaĉov? Pro kio li ne mortigis vin? Dankon al la rabisto, almenaŭ pro tio!»
«Ĉesu, maljunulino», interrompis ŝin patro Gerasim, «Ne ĉion diru, kion vi scias. Multe paroladi ne estas bonfaradi. Kara Petro Andreiĉ, eniru, mi petas! Estu bonvena! Kiel longe mi vin ne vidis!»
La edzino de la pastro regalis min per io kaj alio, seninterrompe babilante. Ŝi rakontis, kiel Ŝvabrin devigis ilin fordoni al li Marjan Ivanovnan; kiel Marja Ivanovna ploris kaj ne volis ilin forlasi; kiel ili dum la tuta tempo interrilatis kun Marja Ivanovna per Palaŝka (knabino energia, kiu eĉ la policiston scias obeigi al ŝi); kiel ŝi, la edzino de la pastro, konsilis al Marja Ivanovna skribi al mi leteron, kaj t. p. Miavice mi rakontis al ŝi per malmultaj vortoj mian historion. Ambaŭ geedzoj komencis sin signadi kruce, aŭdinte ke Pugaĉov scias pri ilia mensogo.
«Gardu nin Dio krucumita!» parolis Akulina Pamfilovna. «Dio preterportu la nubegon! Jen kia malbonega homo estas Aleksej Ivanoviĉ!»
En la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj Marja Ivanovna eniris kun rideto sur la pala vizaĝo. Ŝi estis formetinta sian kamparaninan veston kaj estis vestita kiel antaŭe, modeste, sed bele.
Mi kaptis ŝian manon kaj longe ne povis eldiri eĉ vorton. Ni ambaŭ silentis pro pleneco de niaj koroj. Niaj gemastroj eksentis, ke ili nun estas por ni superfluaj, kaj forlasis nin.
Ni restis solaj. Ĉio estis forgesita. Ni longe interparolis, kaj ĉiam ankoraŭ ŝajnis al ni nesufiĉe. Marja Ivanovna rakontis al mi ĉion, kio al ŝi okazis de post la falo de la citadelo; ŝi priskribis al mi ĉiujn siajn terurajn travivaĵojn, ĉiujn suferojn, al kiuj la malnobla Ŝvabrin ŝin estis elmetinta. Ni rememoris la iaman feliĉan tempon… Ni ambaŭ ploris… Fine mi klarigis al ŝi miajn planojn. Ŝi ne restu en la citadelo, regata de Pugaĉov kaj administrata de Ŝvabrin. Ŝi ankaŭ ne povus veturi Orenburgon, kie oni suferas ĉiujn mizeregojn de sieĝado. Ŝi ne havis eĉ unu parencon en la tuta mondo. Mi proponis al ŝi veturi al miaj gepatroj. En la komenco ŝi ŝanceliĝis: timigis ŝin la konata malfavora opinio de mia patro pri ŝi. Mi ŝin trankviligis. Mi sciis, ke la patro konsideros sia feliĉo kaj devo rifuĝigi en sia domo filinon de meritoplena militisto, pereinta pro la patrolando.
«Kara Marja Ivanovna», mi diris fine, «Mi konsideras vin mia edzino. Mirigaj cirkonstancoj kunligis nin nerompeble; nenio en la mondo nin povos disigi».
Marja Ivanovna aŭskultis min senafekte, sen ia ŝajnigita sinĝenemo, sen ceremoniaj elturniĝoj. Ŝi sentis, ke de nun ŝia sorto estas kunligita kun mia. Tamen ŝi ripetis, ke ŝi estos mia edzino nur post kiam ni ricevis la konsenton de miaj gepatroj. Mi ne kontraŭparolis. Ni kisis unu la alian varmege, tutkore, kaj tiamaniere ĉio inter ni estis decidita.
Post unu horo la policisto alportis al mi la paspermeson, subskribitan de Pugaĉov per iuj fuŝliteroj, kaj diris, ke Pugaĉov invitas nin al si. Mi trovis lin jam preta por forvojaĝi. Mi ne povas klarigi, kion mi sentis, adiaŭante la teruran viron, kiu por ĉiuj krom mi estis malbonegulo, monstro. Ĉu mi devas kaŝi la veron? En tiu momento sincera simpatio altiris min al li. Mi sentis ardan deziron elŝiri lin el la kompanio de rabuloj, kiujn li estris, kaj savi lian kapon, dum estis ankoraŭ tempo. Ŝvabrin kaj la homoj, amase sin interpuŝantaj ĉirkaŭ ni, malhelpis al mi eldiri ĉion, de kio estis superplena mia koro.
Ni disiĝis amike. Pugaĉov, rimarkinte en la popolamaso Akulinan Pamfilovnan, fingrominacis al ŝi kaj plensignife palpebrumis, poste li eniĝis en la sledon kaj ordonis veturi al la Berda antaŭurbo, kaj, kiam la ĉevaloj ektrotis, li ankoraŭ unu fojon elŝoviĝis el la veturilo kaj kriis al mi:
«Adiaŭ, via moŝto! Eble ni ankoraŭ intervidiĝos». Efektive, ni intervidiĝis… sed en kiaj cirkonstancoj!.. Pugaĉov forveturis. Longe mi rigardis al la blanka stepo, tra kiu galopegis lia ĉevaltrio. La popolamaso disiĝis. Ŝvabrin foriris. Mi revenis en la pastran domon. Ĉio estis preta por nia forveturo: mi ne volis ĝin prokrasti plu. Nia tuta havaĵo estis pakita kaj metita en malnovan kapitanan sledon. La veturigistoj unumomente jungis la ĉevalojn. Marja Ivanovna iris por adiaŭi la tombojn de siaj gepatroj, enterigitaj malantaŭ la preĝejo. Mi volis ŝin akompani, sed ŝi petis, ke mi lasu ŝin sola. Post kelke da minutoj ŝi revenis, senparole verŝante maldolĉajn larmojn. La sledo staris tute preta. Patro Gerasim kaj lia edzino eliris sur la peronon. Ni triope eniĝis en la sledon: Marja Ivanovna, Palaŝka kaj mi. Saveljiĉ surgrimpis la konduksidlokon.
«Adiaŭ, Marja Ivanovna, adiaŭ, mia kara! Adiaŭ, Petro Andreiĉ, nia kara falko!» parolis la edzino de la pastro. «Feliĉan vojaĝon! Dio bonvolu doni feliĉon al vi ambaŭ!»
Ni ekveturis. Ĉe la fenestro de la kapitana domo mi vidis Ŝvabrinon. Lia mieno vidigis nigran malamon. Mi sentis neniun deziron triumfi super mia neniigita malamiko, kaj mi turnis la okulojn al la kontraŭa flanko. Fine ni traveturis la citadelan pordegon kaj forlasis la Bjelogorskan citadelon por ĉiam.
Ĉapitro XIII
La aresto
«Bonvolu ne koleri, ĉar plenumas mi la devon,
Sinjoro, mi vin devas tuj aresti».
«Mi servopreta estas, sed esperas mi,
Ke la aferon rajtas mi klarigi!»
Tiel neatendite kunigita kun la aminda fraŭlino, pri kiu mi ankoraŭ hodiaŭ matene tiel dolore suferis, mi ne kredis al mi mem, kaj ĉio okazinta ŝajnis al mi nura sonĝo. Marja Ivanovna enpense rigardis jen min, jen al la vojo kaj ŝajne ankoraŭ ne plene konsciis la okazaĵojn. Ni silentis. Niaj koroj estis tro elturmentitaj. Tute nerimarkeble ni post du horoj estis jam en la plej proksima citadelo, ankaŭ regata de Pugaĉov. Tie oni ŝanĝis la ĉevalojn. Laŭ la maniero jungi la ĉevalojn, laŭ la humilega komplezemo de la longbarba kozako, promociita de Pugaĉov, estro de la citadelo, mi komprenis, ke dank’ al nia babilema veturigisto oni konsideris min favorato de la kortego de Pugaĉov.
Ni veturis plu. Krepuskiĝis. Ni proksimiĝis al urbeto, kie, laŭ la diro de la longbarba citadelestro, troviĝis forta taĉmento, kuniĝonta kun la armeo de la uzurpulo. Nin haltigis la gardostarantoj. Aŭdinte la demandon: «Kiu veturas?» nia veturigisto laŭtvoĉe respondis: «La imperiestra baptano kun sia edzino». Tuj amaso da husaroj nin ĉirkaŭis, kaj oni superŝutis nin per teruraj insultkrioj. «Eliru, diabla baptano!» sin turnis al mi liphara ĉefsoldato. «Atendu, baldaŭ oni havigos banon al vi kaj al via edzino!»
Mi eliris el la sledo kaj postulis, ke oni konduku min al ilia estro. Vidinte mian oficiran uniformon, la soldatoj ĉesis insulti. La ĉefsoldato kondukis min al la majoro. Saveljiĉ iris post ni, parolante duonvoĉe: «Jen ni vidos, kion signifas esti imperiestra baptano! Malantaŭe mizero, antaŭe malespero! Dio Sinjoro, per kio ĉio ĉi finiĝos?» La sledo malrapide treniĝis post ni.