Kvin minutojn poste ni venis al dometo hele lumigita. La ĉefsoldato lasis min sub gardo de la soldatoj kaj iris por anonci min. Baldaŭ li revenis, dirante al mi, ke lia moŝto nun ne povas min akcepti, ke li estas okupita, ke li ordonis forkonduki min en la arestejon, sed la sinjorinon venigi al li.
«Kio?» kriis mi tute furioze. «Ĉu li eble freneziĝis?»
«Mi ne povas scii[52], via moŝto», respondis la ĉefsoldato. «Sed la moŝta majoro ordonis forkonduki vian moŝton en la arestejon, kaj ŝian sinjorinan moŝton lia moŝto ordonis venigi al si, jen ĉio, via moŝto!»
Mi min ĵetis en la domon. La gardostarantoj havis neniun intencon min haltigi, kaj mi enkuris rekte en la ĉambron, kie ses husaraj oficiroj ludis bankon[53]. La majoro ankaŭ kunludis. Kia estis mia mirego, kiam mi rekonis en li Ivanon Ivanoviĉ Zurin, pro kies kulpo mi iam malgajnis monon en la Simbirska gastejo.
«Ĉu eble?» ekkriis mi, «Ivan Ivanoviĉ, ĉu estas vi?»
«Ha, Petro Andreiĉ! Kiamaniere? De kie vi venas? Ĉu vi bone fartas? Ĉu vi volas kunludi?»
«Mi dankas. Prefere ordonu, ke oni destinu por mi loĝejon».
«Por kio loĝejon? Restu ĉe mi».
«Ne eble. Mi ne estas sola».
«Nu, kunvenigu vian kunulon».
«Mi ne havas kunulon: tie restis sinjorino»…
«Sinjorino? Kie vi ŝin kaptis? He, he, frato!»
Ĉe tiuj vortoj Zurin ekfajfis tiel plensignife, ke ĉiuj ekridegis, dum mi tute konfuziĝis.
«Nu, bone», daŭrigis Zurin, «Estu laŭ via volo! Vi havos loĝejon. Tamen domaĝe estas… Ni povus iom diboĉeti, laŭ la iama maniero. He, homo!.. Kial do oni ne venigas ĉi-tien la baptaninon de Pugaĉov? Ĉu ŝi obstinaĉas? Oni diru al ŝi, ke ŝi ne timu: la sinjoro ja estas bona kaj faros al ŝi nenion malbonan, — kaj oni dece pugnopuŝu ŝin je la kolo»…
«Kion vi parolas?» mi diris al Zurin, «Kiu baptanino de Pugaĉov? Ŝi estas la filino de mortinta kapitano Mironov. Mi liberigis ŝin el la kaptiteco, kaj nun mi veturigas ŝin en la bienon de mia patro, kie mi ŝin lasos!»
«Kiel? Do pri vi oni ĵus al mi raportis! Bonvolu pardoni! Kion ĉio ĉi signifas?»
«Poste mi ĉion al vi rakontos. Sed nun pro Dio trankviligu la kompatindan fraŭlinon, kiun viaj husaroj jam estas timigintaj».
Zurin tuj faris siajn ordonojn. Li mem eliris sur la straton por peti Marjan Ivanovnan pri pardono pro la kontraŭ lia volo okazinta malkompreniĝo kaj tuj ordonis veturigi ŝin en la plej bonan loĝejon de la urbeto. Mi restis por tranokti ĉe li.
Ni vespermanĝis kaj, kiam ni restis solaj, mi rakontis al li mian aventuron. Zurin aŭskultis min tre atente. Kiam mi finis, li balancis la kapon kaj diris:
«Ĉio tio estas bona, amiko, sed jen kio estas malbona: pro kiu diablo vi volas edziĝi? Mi estas honesta oficiro, mi ne deziras vin trompi; kredu do al mi, edziĝo estas malsaĝaĵo. Nu, ĉu konvenas al vi zorgi pri edzino, varti infanojn? Ne, kraĉu je tio[54]… Bonvolu min obei: forlasu la filinon de la kapitano. La vojo al Simbirsko estas jam de mi sendanĝerigita. Morgaŭ lasu ŝin sola veturi al viaj gepatroj, sed vi mem restu en mia taĉmento. Vi ne bezonas reveni Orenburgon, ĉar vi povus ankoraŭ fali en la manojn de la ribeluloj, kaj ĉi-tiun fojon vi dubeble sukcesus vin elturniĝi. Tiamaniere la amula malsaĝeco elvaporiĝus el vi, kaj ĉio estos bona!»
Kvankam mi ne plene samopiniis kiel li, tamen mi sentis, ke mia oficira devo postulas mian estadon en la armeo de la imperiestrino. Mi decidis sekvi la konsilon de Zurin: Marja Ivanovna veturu sola en nian bienon, kaj mi restu en lia taĉmento.
Saveljiĉ venis por senvestigi min; mi diris al li, ke morgaŭ li estu preta daŭrigi la vojaĝon kun Marja Ivanovna. En la komenco li protestis:
«Kion vi elpensis, sinjoro? Ĉu mi povas vin lasi sola? Kiu do zorgos pri vi? Kion diros viaj gepatroj?»
Konante la obstinecon de mia vartisto, mi preferis konsentigi lin per karesoj kaj sincereco.
«Mia kara amiko, Arhipo Saveljiĉ», mi diris. «Bonvolu ne rifuzi, estu mia bonfaronto. Servistoj ne mankos al mi ĉi-tie, sed mi ne restos trankvila, se Marja Ivanovna veturos sen vi. Servante al ŝi, vi servos ankaŭ al mi, ĉar mi definitive decidis edziĝi je ŝi tuj, kiam tion permesos la cirkonstancoj».
Tiam Saveljiĉ kunfrapis la manojn kun aspekto de nedirebla mirego.
«Edziĝi?» ripetis li. «La infano volas edziĝi! Sed kion diros la patro, la patrino?»
«Ili konsentos, sendube konsentos», mi diris, «Kiam ili konatiĝos kun Marja Ivanovna. Mi esperas ankaŭ je vi. Miaj gepatroj fidas je vi. Vi estos nia propetanto, ĉu ne, Saveljiĉ?» La maljunulo estis kortuŝita.
«Ho, sinjoro Petro Andreiĉ», li diris, «Kvankam tro juna vi volas edziĝi, sed efektive Marja Ivanovna estas tiel bona fraŭlino, ke estus peko, preterlasi la okazon. Estu laŭ via volo! Mi alveturigos ŝin, la dian anĝelon, kaj mi sklave raportos tie pri ŝi, ke tia fianĉino estos bona eĉ sen doto».
Mi dankis Saveljiĉon kaj kuŝiĝis por dormi en la sama ĉambro kun Zurin. Pro granda ekscitiĝo mi ne povis ĉesi babili. Zurin en la komenco partoprenis la interparoladon, sed iom post iom liaj respondoj fariĝis malpli oftaj, malpli trafaj; fine li, anstataŭ respondi iun el miaj demandoj, eksonigis raŭkan fajfadon. Tiam ankaŭ mi eksilentis kaj baldaŭ sekvis lian ekzemplon.
En la sekvanta mateno mi iris al Marja Ivanovna. Mi konigis al ŝi mian planon. Ŝi trovis ĝin prudenta kaj tuj donis sian konsenton. La taĉmento de Zurin estis forlasonta la urbeton en la sama tago. Neniu prokrasto estis ebla. Mi tuj adiaŭis Marjan Ivanovnan, komisiis ŝin al la zorgoj de Saveljiĉ, doninte al ŝi leteron por miaj gepatroj. Marja Ivanovna ekploris. «Adiaŭ, Petro Andreiĉ!» ŝi diris mallaŭtvoĉe; «ĉu ni povos intervidiĝi, ĉu ne, Dio, sola tion scias. Sed mi neniam vin forgesos, ĝis mia morto vi sola restos en mia koro!»
Mi nenion respondis. Tuj ĉirkaŭis nin fremdaj homoj. Mi ne volis en ilia ĉeesto vidigi la sentojn, kiuj bolis en mia koro. Fine ŝi forveturis. Mi revenis al Zurin malĝoja kaj silentema. Li volis min gajigi, mi ankaŭ deziris min distri, do ni pasigis tiun tagon gaje kaj bruege; vespere nia taĉmento jam ekmarŝis.
Tio okazis en la fino de februaro. La vintro, kiu multe malfaciligis la militistan aferon, estis finiĝanta, kaj niaj generaloj sin preparis por konkorda kunagado. Pugaĉov ankoraŭ ĉiam staris apud Orenburgo. Dume ĉirkaŭ Orenburgo niaj taĉmentoj interproksimiĝis, alirante al la rabula nestego. La ribelintaj vilaĝoj, ĉe la vido de nia militistaro, tuj fariĝis obeemaj; bandoj da rabistoj ĉie forkuris pro ni, ĉio antaŭpromesis baldaŭan kaj feliĉan finon.
Baldaŭ princo Golicin venkobatis Pugaĉovon ĉe la citadelo Tatiŝĉeva, dispelis liajn bandojn, liberigis Orenburgon kaj ŝajne finis la ribelon per lasta decidiga ekbato. Tiam Zurin estis sendita kune kun lia taĉmento kontraŭ bando da ribelintaj baŝkiroj, kiuj diskuris antaŭ ol ili nin vidis. Printempo sieĝis nin en tatara vilaĝeto. Disfluis ĉiuj riveretoj, la vojoj farigis netraireblaj. En nia senokupa vivo konsolis nin la penso pri baldaŭa finiĝo de la enuiga kaj mizera milito kontraŭ rabuloj kaj sovaĝuloj.
Tamen Pugaĉov ankoraŭ ne estis kaptita. Li reaperis en siberiaj fabrikoj, kolektis tie novajn bandojn kaj renovigis siajn kruelajn atakojn. Ree disvastiĝis famoj pri liaj sukcesoj. Ni sciiĝis pri ruinigo de siberiaj fortikaĵoj. Baldaŭ venis la novaĵo, ke Pugaĉov konkeris Hazanjon[55] kaj marŝas kontraŭ Moskvo, kaj tio maltrankviligis niajn senzorge kaj apatie vivantajn militestrojn, esperantajn je senforteco de la malŝatinda ribelulo. Zurin ricevis la ordonon transveturi Volgon.
Mi ne intencas priskribi nian militan marŝadon kaj la epilogon de tiu milito. Mi diru nur per malmultaj vortoj, ke niaj suferoj atingis la ekstremon. Administrantaro ĉie forestis; lokaj taĉmentoj sin kaŝis en arbaroj. Rabistaj bandoj ĉie furiozis; estroj de apartaj taĉmentoj aŭtokrate disdonis punojn kaj favorojn; la stato de tiu vasta teritorio, sur kiu furiozis la incendio[56], estis terura… Gardu nin Dio vidi rusan ribelon, sensencan kaj senindulgan!