Pugaĉov forkuris, persekutata de Ivan Ivanoviĉ Mihelson. Baldaŭ ni sciiĝis, ke li estas definitive venkobatita. Fine Zurin ricevis la sciigon, ke Pugaĉov estas militkaptita, kaj la ordonon haltigi nian marŝadon. La milito estis finita. Fine mi estis povonta veturi al miaj gepatroj. La penso ĉirkaŭpreni ilin, vidi Marjan Ivanovnan, pri kiu mi havis neniujn sciigojn, min entuziasmigis. Mi saltis kiel infano. Zurin ridetis kaj parolis, levante la ŝultrojn: «Ne, vi ne plu estas savebla! Vi edziĝos kaj pereos pro nenio!»
Tamen stranga sento venenis mian ĝojon: la penso pri la malbonulo, surŝprucita per sango de tiom da senkulpaj viktimoj, pri la ekzekuto lin atendanta, maltrankviligis min kontraŭ mia volo. «Emelĉjo, Emelĉjo!» pensis mi ĉagrenite, «Kial vi ne igis vin trapiki per bajoneto aŭ vundi per kartoĉo? Nenion pli bonan vi povus por vi elpensi». Kion mi devis fari? La penso pri li estis en mi nedisigebla de la rememoro pri tio, kiel li en unu el la plej teruraj momentoj de mia vivo min indulgis kaj kial li liberigis mian fianĉinon el la manoj de la malnobla Ŝvabrin.
Zurin donis al mi forpermeson. Post kelke da tagoj mi estis ree vidonta mian familion, mian Marjan Ivanovnan… Subite trafis min neatendita malfeliĉo.
En la tago destinita por mia forveturo, en la momento mem de mia elveturo, Zurin eniris mian loĝejon kun papero en la mano kaj kun mieno zorgoplena. Io kvazaŭ pikis mian koron. Mi eksentis timon, ne sciante mem kial. Li foririgis mian servosoldaton kaj diris, ke li havas por mi aferon.
«Kio okazis?» mi demandis maltrankvile. «Malgranda malagrablaĵo», li respondis, donante al mi la paperon, «Legu, kion mi ĵus ricevis!»
Mi legis: tio estis konfidenca ordono, adresita al ĉiuj taĉmentestroj, aresti min, kie ajn mi estus trovata, kaj senprokraste sendi min al Kazanjo, al speciala propugaĉova esplorkomisiono.
La papero preskaŭ elfalis el miaj manoj.
«Nenio estas farebla!» diris Zurin. «Mia devo estas plenumi la ordonon. Kredeble la famoj pri via amika vojaĝado kun Pugaĉov iamaniere atingis la orelojn de la registaro. Mi esperas, ke la afero ne havos malbonajn sekvojn, kaj ke vi senkulpigos vin antaŭ la komisiono. Ne malĝoju, sed veturu tuj!» Mia konscienco estis pura; la juĝon mi ne timis, sed teruris min la perspektivo prokrasti la dolĉan intervidiĝon eble ankoraŭ por multaj monatoj.
La veturilo estis preta. Zurin amike min adiaŭis. Mi eniĝis en la veturilon, apud mi sidiĝis du husaroj kun nudigitaj sabroj, kaj ni ekveturis laŭ la ĉefvojo.
Ĉapitro XIV
La juĝo
Famoj mondaj estas maraj ondoj.
Mi estis certa, ke ĉion kaŭzis mia propradecida nereveno al Orenburgo. Mi povis min tre facile senkulpigi: en tiu epoko oni ne nur ne malpermesis, sed eĉ ĉiel aprobadis similan militistan agadon de izolaj rajdistoj. Oni povis imputi al mi troan fervoron, sed ne malobeon. Tamen miaj amikaj rilatoj kun Pugaĉov povus esti priatestataj de multaj personoj kaj devis ŝajni almenaŭ tre suspektindaj. Dum la tuta vojaĝo mi meditis pri la esplordemandado min atendanta, mi preparis miajn respondojn, decidinte deklari al la juĝistaro la puran veron, konsiderante tian manieron de senkulpigo plej simpla kaj samtempe plej fidinda.
Mi enveturis Kazanjon, dezertigitan kaj bruligitan. Sur la stratoj anstataŭ domoj kuŝis amasoj da karbo kaj staris fumnigrigitaj muroj sen tegmentoj kaj fenestroj. Tiaj estis la postsignoj lasitaj de Pugaĉov.
Oni veturigis min en la fortikaĵon, restinta nedifektita meze de la forbrulinta urbo. La husaroj transdonis min al deĵoranta gardoficiro. Li ordonis venigi forĝistojn. Oni metis sur miajn piedojn katenojn kaj kunforĝis ilin. Poste oni forkondukis min en malliberejon kaj lasis min sola en malvasta malluma kamero kun nudaj muroj kaj malgranda fenestreto kun fera krado.
Tia komenco antaŭdiris nenion bonan. Tamen mi ne perdis kuraĝon, nek esperon. Mi uzis la kutiman konsolan rimedon de ĉiuj suferantoj: unuafoje en mia vivo mi sentis la tutan dolĉecon de preĝado fluanta el koro pura, sed disbatita; poste mi trankvile ekdormis, ne zorgante pri tio, kio sekvos.
En la sekvanta mateno la mallibereja gardisto min vekis kaj raportis, ke oni vokas min en la komisionon. Du soldatoj kondukis min tra la korto ĝis la domo de la estro; tie ili restis en la antaŭĉambro kaj lasis min sola iri en la internajn ĉambrojn.
Mi eniris salonon sufiĉe grandan. Ĉe tablo, kovrita per paperoj, sidis du viroj: nejuna generalo kun severa kaj rigida aspekto kaj juna gvardia kapitano ĉirkaŭ 28-jara kun fizionomio impona, kun sintenado senĝena kaj plena de gracio. Ĉe fenestro, antaŭ aparta tablo, sidis protokolisto kun plumo inter la orelo kaj la kapo, kliniĝante super la paperoj, preta skribi miajn respondojn. Komenciĝis esplordemandado. Oni demandis, min pri miaj nomo kaj rango. La generalo deziris scii, ĉu mi estas filo de Andreo Petroviĉ Grinjov. Ricevinte mian jesan respondon, li diris: «Domaĝe estas, ke tia respektinda homo havas tian malindan filon». Mi respondis trankvile, ke, kia ajn estus la akuzo min ŝarĝanta, mi esperas forigi ĝin per sincera konfeso de nura vero. Mia konvinkiteco ne plaĉis al la generalo.
«Tro memfida vi estas», li diris, sulkigante la brovojn, «Sed por ni tio ne estas io nova».
Nun la juna oficiro sin turnis al mi, demandante, kial kaj kiam mi ekokupis oficon ĉe Pugaĉov kaj por kiaj komisioj mi estis de li uzata.
Mi indignite respondis, ke mi, kiel oficiro kaj nobelo, ne povis okupi kian ajn oficon ĉe Pugaĉov aŭ plenumi kiajn ajn komisiojn de li.
«Kial do!» daŭrigis mia esplordemandanto, «La oficiro kaj nobelo sola estis indulgata de la uzurpulo, dum ĉiuj liaj kamaradoj estas kruele mortigitaj? Kial tiu sama oficiro kaj nobelo amike festenis kun la ribeluloj, akceptis el la manoj de ilia ĉefo donacojn: pelton, ĉevalon kaj duonrublon? Kio estas la kialo de tiu stranga amikeco? Je kio ĝi povis bazi krom perfido aŭ almenaŭ malnobla kaj krima kuraĝomanko?»
Mi sentis min profunde ofendita per la parolo de la gvardia oficiro kaj komencis flame klarigi mian senkulpecon. Mi rakontis, kiel komenciĝis mia konateco kun Pugaĉov en la stepo dum ŝtormo; kiel li min rekonis kaj indulgis ĉe lia invado en la Bjelogorskan citadelon. Mi konfesis, ke mi ne hontis akcepti de la uzurpulo donace ĉevalon kaj pelton, sed mi certigis, ke mi ĝis la lasta ebleco defendis la citadelon kontraŭ la invadintoj. Fine mi petis informiĝi ĉe mia generalo, kiu povus atesti pri mia fervora militista agado dum la malfeliĉa Orenburga sieĝado.
La severaspekta maljunulo prenis de la tablo leteron kaj legis ĝin voĉe:
«Je la oficiala demandoj de via moŝto pri la signojunkro Grinjov, kiu laŭdire partoprenis la lastan ribelon kaj havis kun la uzurpulo rilatojn kontraŭajn alĵurdevo kaj nepermeseblajn poroficiro, mi havas la honoron raporti, ke la dirita signojunkro Grinjov servis en Orenburgo de oktobro de la pasinta 1773-a jaro ĝis la 24-a defebruaro de la nuna jaro, je kia dato li forlasis la urbon kaj ne revenis plu sub mian komandon. De kelkaj forkurintoj ni aŭdis, ke Grinjov estis en la tendaro de Pugaĉov, ke li kune kun Pugaĉov vizitis la Bjelogorskan citadelon, en kiu li antaŭe estis servinta; pri lia konduto mi povas»…
Ĉi tie li interrompis sian legadon kaj diris al mi severe: «kion vi diros nun por vin senkulpigi?»
Mi volis daŭrigi la komencitan klarigon pri mia amo al Marja Ivanovna tiel same sincere, kiel ĉion alian, sed subite mi sentis nevenkeblan abomenon. Mi pensis, ke se mi nomus ŝin, la komisiono postulus, ke ankaŭ ŝi estu esplordemandata, kaj la perspektivo enmiksi ŝian nomon en la malnoblan kalumnion de miaj spionoj kaj meti ŝin okulo kontraŭ okulo kun ili, — tiu terura perspektivo konsternis min tiel, ke mi ekŝanceliĝis kaj konfuziĝis.