«Proksime», li respondis, «Jen, ĝi jam estas videbla».
Mi rigardis al ĉiuj flankoj, atendante vidi minacajn bastionojn, turojn kaj remparon, sed mi vidis nenion krom mizera vilaĝo, ĉirkaŭita de traba barilo. Ĉe unu flanko staris tri-kvar amasegoj da fojno, ĉe la alia flanko kurbiĝinta ventmuelejo kun bastaj flugiloj negliĝe pendantaj.
«Kie do estas la citadelo?» mi mire demandis.
«Jen ĝi estas», respondis la veturigisto, montrante la vilaĝon. En la sama momento ni veturis internen.
Ĉe la ĉefa pordego ni vidis malnovan pafilegon el kruda fero; la stratoj estis mallarĝaj kaj kurbaj, la dometoj malaltaj kaj plejparte pajlo-kovritaj.
Mi ordonis veturi al la citadelestro, kaj post momento la sledo haltis antaŭ ligna dometo, staranta sur altaĵo, apud preĝejo, same ligna.
Neniu venis al ni renkonte. Mi eniris la vestiblon kaj malfermis la pordon de la antaŭĉambro. Maljuna invalido, sidanta sur tablo, estis kudranta bluan flikaĵon al kubuto de verda uniforma surtuto. Mi petis lin, ke li min anoncu.
«Eniru, kara sinjoro», respondis la invalido, «La domanoj estas hejme».
Mi eniris puran ĉambreton, aranĝitan laŭ antikva modo. En angulo staris ŝranko kun vazaro; surmure pendis oficira diplomo en vitrumita kadro; apude — aliaj ornamaĵoj en formo de malmultekostaj pentraĵoj, prezentantaj la venkojn ĉe Kŭstrin kaj Oĉakov, ankaŭ la elektadon de fianĉino kaj la enterigon de kato. Apud la fenestro sidis maljunulino en talivesto kaj kun tuko sur la kapo. Ŝi estis okupita per malvolvado de fadenaro, kiun tenis per la disetenditaj brakoj maljunulo kun difektita okulo, en oficira uniformo.
«Kion vi deziras, karulo?» ŝi demandis, daŭrigante sian laboron.
Mi respondis, ke mi alveturis por militista servado, kaj ke mi venas nun al sinjoro kapitano, plenumante mian ofican devon. Mi jam estis min turnonta al la unuokula maljunulo, preninte lin por la citadelestro, sed la mastrino interrompis la de mi parkere lernitan parolon.
«Ivan Kuzmiĉ ne estas hejme», ŝi diris, «Li iris viziti patron[21] Gerasim; sed tio estas por vi indiferenta, karulo: mi estas lia edzino. Bonvolu nin ami kaj favori. Sidiĝu, mi petas!»
Ŝi vokis servistinon kaj ordonis venigi policiston. La maljunulo scivole rigardis min per sia sola vidanta okulo.
«Mi kuraĝas demandi, sinjoro», li diris, «En kiu regimento vi bonvolis servi?»
Mi kontentigis lian scivolon.
«Mi kuraĝas demandi», li daŭrigis, «Pro kio vi bonvolis ŝanĝi la gvardion por la garnizono?»
Mi respondis, ke tia estas la volo de mia estraro. «Kredeble pro la por gvardia oficiro ne tute konvena konduto?» daŭrigis la senlaca demandanto.
«Ĉesu babili sensencaĵon!» sin turnis al li la edzino de la kapitano, «Ĉu vi ne vidas, ke la juna sinjoro laciĝis de vojaĝo, do ne povas nun esti por li interesa via babilado. Tenu pli rekte la brakojn… Sed vi, karulo», ŝi daŭrigis, sin turnante al mi, «Ne malĝoju, ke oni vin sendis en nian dezerton! Vi ne estas la unua nek la lasta. Iom post iom vi alkutimiĝos. Aleksej Ivanoviĉ Ŝvabrin jam antaŭ tri jaroj estis al ni sendita — pro mortigo: Dio scias, kiel li lasis la pekon lin ekposedi. Jen, bonvolu ekscii: li estis eksterurbe kun kolego-leŭtenanto; ambaŭ havis ĉe si spadojn, — kaj jen Ili komencis sin pikadi reciproke, kaj Aleksej Ivanoviĉ mortigis la leŭtenanton en ĉeesto de du atestantoj! Kio estis farebla? De peko kaj mizero estas plena la tero»…
En tiu sama momento eniris policisto, juna belstatura kozako.
«Maksimiĉ!» diris al li la edzino de la kapitano: «vi devas serĉi loĝejon por sinjoro oficiro, — ion puran».
«Jes, Vasilisa Jegorovna», respondis la policisto, «ĉu eble ni enloĝigu lian moŝton ĉe Ivan Poleĵaev?»
«Ne fantaziaĉu, Maksimiĉ», diris la edzino de la kapitano, «ĉe Poleĵaev tute mankas loko; li ja estas mia baptano kaj ne forgesas, ke ni estas liaj geestroj. Loĝigu sinjoron oficiron… kia estas via nomo kaj via patra nomo, karulo?»
«Petro Andreiĉ».
«Loĝigu do sinjoron Petro Andreiĉ ĉe Simeono Kuzov. La fripono lasis sian ĉevalon sin paŝti en mia legomĝardeno. Nu, Maksimiĉ, ĉu ĉio estas en ordo?»
«Dankon al Dio, ĉio estas en ordo», respondis la kozako, «Nur kaporalo Prohorov interbatiĝis en la ŝvitbanejo kun Ustinja[22] Pegulina pro kuveto da varmega akvo».
«Ivan Ignatjiĉ», diris la maljunulino al la unuokula maljunulo, «Bonvolu esplori la malpacon inter Prohorov kaj Ustinja, kiu el ili estas prava, kiu malprava. Sed punu ilin ambaŭ! Nu, Maksimiĉ, iru kun Dio! — Petro Andreiĉ, Maksimiĉ tuj montros al vi vian loĝejon».
Mi adiaŭe salutis. La policisto alvenigis min al dometo, staranta sur alta riverbordo, ĉe la limo de la citadelo. Duono de la dometo estis okupata de la familio de Simeono Kuzov, la duan duonon oni destinis por mi. Ĝi konsistis el unu ĉambro, sufiĉe pura, duonigita per vando, ne atinganta la plafonon. Saveljiĉ tuj sin ekokupis per aranĝado de niaj aĵoj.
Mi rigardis tra la mallarĝa fenestro. Antaŭ mi etendiĝis malgajiga stepo. Ne rekte kontraŭ nia dometo staris kelke da kamparanaj domoj; sur la strato promenis kokinoj. Maljunulino staris sur perono kun trogeto, kunvokante porkojn, kiuj respondis al ŝi per amika gruntado. Jen en kia landangulo mi estis kondamnita pasigi mian junecon. Ĉagreno ekposedis min; mi foriris de la fenestro kaj enlitiĝis, ne vespermanĝinte, malgraŭ la admonoj de Saveljiĉ, kiu ripetadis ĉagrenite: «Sinjoro Dio! La infano nenion manĝas! Kion diros nia sinjorino, se la infano malsaniĝos!»
En la sekvanta mateno, kiam mi apenaŭ komencis min vesti, la pordo malfermiĝis, kaj en la ĉambron eniris juna, ne altkreska oficiro, kun vizaĝo brunhaŭta, ne bela, sed mirige moviĝema.
«Bonvolu senkulpigi min», li diris france, «Ke mi senceremonie venas por konatiĝi kun vi. Hieraŭ mi eksciis pri via alveno; la deziro denove vidi homan vizaĝon tiel ekregis min, ke mi ne eltenis. Vi tion komprenos, kiam vi estos travivinta ĉi-tie kelkan tempon».
Mi konjektis, ke tio estis la oficiro forsendita el la gvardio pro duelo. Ni rapide interkonatiĝis. Ŝvabrin estis homo inteligenta. Liaj paroloj estis spritaj kaj interesaj. Li gajhumore priskribis al mi la familion de nia citadelestro, lian konataron kaj la regionon, en kiun venigis min mia sorto. Mi tutkore ridis; sed venis la invalido, kiu hieraŭ flikis sian uniformon en la antaŭĉambro de la citadelestro, kaj je la nomo de Vasilisa Jegorovna invitis min al ili por tagmanĝo. Ŝvabrin proponis min akompani.
Alirante la domon de la citadelestro, ni vidis sur la placo dudek maljunajn invalidojn kun longaj harligoj kaj en triangulaj ĉapoj. Ili estis starigitaj fronte. Antaŭ ili staris la citadelestro, maljunulo vigla, altkreska, en konusa ĉapeto kaj en halato. Vidinte nin, li nin aliris, diris al mi kelkajn afablajn vortojn kaj daŭrigis la komandadon. Ni iom haltis por observi la militekzercadon, sed li petis nin iri al Vasilisa Jegorovna, promesante veni tuj post ni.
«Ĉi tie», li aldonis, «Vi havas nenion por rigardi».
Vasilisa Jegorovna akceptis min maloficiale kaj bonkore; ŝi traktis min kiel sian dejarcentan konaton. La invalido kaj Palaŝka preparis la tablon.
«Kial mia Ivan Kuzmiĉ hodiaŭ tiel longe instruas?» diris la edzino de la kapitano. «Palaŝka, voku la sinjoron por tagmanĝi! Kie do estas Maŝa?»
En la ĉambron eniris junulino 18-jara, rondvizaĝa, ruĝvanga, kun helblondaj haroj, glate kombitaj malantaŭen de la oreloj, kiuj en tiu momento arde brulis. Ĉe la unua rigardo ŝi ne tre plaĉis al mi. Mi rigardis ŝin kun antaŭjuĝo. Ŝvabrin estis priskribinta al mi Maŝan, la filinon de nia estro, kiel absolutan stultulinon. Marja Ivanovna sidigis sin en angulon kaj ekkudris. Dume oni alportis brasikan supon. Vasilisa Jegorovna, ne vidante la edzon, duan fojon sendis Palaŝkan por venigi la mastron.