«Por vi devas esti tute indiferente, kiu estas tiu Manjo», respondis mi, sulkigante la frunton. «Mi ne deziras aŭdi vian opinion nek viajn konjektojn».
«Ho, ho! Ambicia versfaristo kaj modesta amanto!» daŭrigis Ŝvabrin, min incitante ĉiam pli kaj pli. «Tamen sekvu mian amikan konsilon: se vi deziras havi sukceson, mi konsilas agi ne per kantetoj».
«Kion tio signifas, sinjoro? Bonvolu klarigi!»
«Volonte. Ĝi signifas, ke se vi volas, ke Marja Ivanovna vizitu vin en vesperaj horoj, donacu al ŝi orelringojn anstataŭ viajn amkantetojn».
Mia tuta sango ekbolis.
«Kial vi havas pri ŝi tian opinion?» mi demandis, pene retenante mian indignon.
«Kial?» ripetis Ŝvabrin kun infera rideto, «ĉar mi laŭsperte konas ŝiajn kutimojn kaj morojn».
«Vi mensogas, malnoblulo!» mi kriis tute furioza. «Vi mensogas plej senhonte»…
Lia vizaĝkoloro ŝanĝiĝis.
«Tio ne pasos por vi senrezulte: vi donos al mi kontentigon».
«Volonte. Kiam vi deziras?» respondis mi ĝojigite.
En tiu momento mi estis preta lin disŝiri.
Mi tuj iris al Ivan Ignatjiĉ kaj trovis lin sidanta kun kudrilo en la manoj: plenumante la komision de la edzino de la kapitano, li surfadenigis fungojn sekigotajn por vintra uzado.
«Ha, Petro Andreiĉ!» li diris, vidante min. «Bonvenon! Pro kio Dio vin alvenigis? Pro kiaj aferoj, se mi kuraĝas demandi?»
Per malmultaj vortoj mi klarigis al li, ke mi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ, kaj ke mi petas lin, Ivanon Ignatjeviĉ, esti mia duelatestanto. Li finaŭskultis min plej atente, fiksante sur min sian sole vidantan okulon.
«Vi bonvolis diri», li ripetis, «Ke vi volas mortpiki Aleksejon Ivanoviĉ, kaj ke vi deziras havi min kiel atestanton ĉe tio? Ĉu jes, se mi kuraĝas demandi?»
«Jes, jes!»
«Indulgu, Petro Andreiĉ! Kion vi elpensis? Vi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ? Kio grava ĝi estas? Insulto ne algluiĝas. Se li vin insultis, vi lin same insultu; se li vin frapis sur vizaĝon, vi frapu lin sur orelon, frapu duan fojon, trian fojon, — kaj vi disiĝu; poste ni vin repacigos. Ĉar ĉu bone estas mortpiki sian proksimulon, se mi kuraĝas demandi? Se efektive vi lin mortpikos, nu bone! ni lasu lin… mi mem lin ne ŝatas… Sed povas ja okazi, ke li vin traboros! Ĉu bona tio estos? Kiu tiam restos malsaĝulo, se mi kuraĝas demandi?»
La rezonado de la prudenta leŭtenanto min tute ne ŝancelis. Mia decido estis firma.
«Kiel vi volas», diris Ivan Ignatjiĉ, «Faru, kiel vi volas. Sed por kio do mi estu via atestanto? Por kio? Du viroj interbatiĝas, — ĉu neviditaĵo tio estas, se mi kuraĝas demandi? Dankon al Dio, mi partoprenis militon kontraŭ Svedujo, kontraŭ turkoj, multon ja mi estas vidinta».
Mi komencis koncize klarigi al li la devon de sekundanto, sed Ivan Ignatjiĉ neniel povis min kompreni.
«Via volo, sinjoro», li diris, «Se mi efektive devas enmiksiĝi en ĉi-tiun aferon, eble mi iru al Ivan Kuzmiĉ kaj raportu al li, laŭ mia ofica devo, ke en la citadelo estas intencata malbonago, malutilonta la regnajn interesojn: ĉu do sinjoro citadelestro ne bonvolos preni antaŭgardajn rimedojn?»
Mi ektimis kaj petis Ivanon Ignatjiĉ nenion diri al la citadelestro; kun granda peno mi sukcesis lin konvinki: li donis honorvorton, kaj mi foriris.
La vesperon mi pasigis laŭkutime ĉe la citadelestro. Mi penis ŝajnigi gajecon kaj trankvilanimecon, por ne veki suspekton kaj eviti tedan demandadon, sed, mi konfesas, al mi mankis la anima indiferenteco, pri kiu ordinare fanfaronas homoj, troviĝantaj en mia situacio. En tiu vespero mi estis inklina al sentimentaleco. Marja Ivanovna ravis min pli ol ordinare. La penso, ke eble mi vidas ŝin la lastan fojon, estis kortuŝa. Ankaŭ Ŝvabrin ĉeestis. Mi vokis lin flanken kaj informis lin pri mia interparolo kun Ivan Ignatjiĉ.
«Por kio ni bezonas sekundantojn?» li diris seke, «Ni ja povas aranĝi la aferon sen ili».
Ni interkonsentis dueli malantaŭ la fojnamasegoj apud la citadelo kaj veni tien morgaŭ matene antaŭ la sepa. Nia interparolo laŭvide estis tiel amika, ke Ivan Ignatjiĉ pro ĝojo preskaŭ elbabilis la sekreton.
«Jen, delonge vi devus same fari, kiel nun», li diris al ni kun kontenta mieno, «Pli multe valoras paco malbona ol malpaco plej bona, kontenteco ja estas pli bona ol riĉeco».
«Pri kio vi parolas, Ivan Ignatjiĉ?» demandis la edzino de la kapitano, kiu en angulo de la sama ĉambro dismetadis kartojn, sortodivenante, «Mi ne bone aŭdas».
Ivan Ignatjiĉ rimarkis miajn signojn de malkontento kaj, rememorante sian promeson, konfuziĝis kaj ne sciis, kion respondi. Ŝvabrin tuj rapidis helpi al li.
«Ivan Ignatjiĉ», li diris, «Aprobas nian repaciĝon».
«Kun kiu vi malpacis, karulo?»
«Okazis akra disputo inter mi kaj Petro Andreiĉ».
«Pro kio?»
«Pro vera bagatelo, pro kanteto».
«Bona kialo! Kanteto? Rakontu, Aleksej Ivanoviĉ, kiel okazis la afero?»
«Jen kiel! Petro Andreiĉ antaŭ nelonge verkis kanteton kaj, hieraŭ ekkantis ĝin en mia ĉeesto, sed mi interrompis lin, ekkantante mian amatan arion:
Kaj ni malpaciĝis. Petro Andreiĉ en la komenco ekkoleris, poste li konsentis, ke ĉiu estas libera, kanti kion ajn laŭ sia plaĉo. Per tio finiĝis la afero».
La senhonteco de Ŝvabrin min preskaŭ furiozigis. Sed neniu krom mi komprenis liajn trivialajn aludojn, almenaŭ neniu ilin atentis. La konversacio transiris de kantetoj al verkistoj, kaj la citadelestro diris, ke ĉiuj verkistoj estas diboĉuloj kaj drinkemuloj, kaj amike konsilis al mi ĉesigi versfaradon kiel okupon, malhelpantan bonan oficservadon kaj al nenio bona kondukantan.
La ĉeesto de Ŝvabrin estis por mi netolerebla. Mi baldaŭ adiaŭis la citadelestron kaj lian familion; reveninte hejmen, mi esploris mian spadon, ĝian akrecon kaj enlitigis, ordoninte al Saveljiĉ veki min morgaŭ antaŭ la sepa.
En la sekvanta tago mi jam staris je la destinita horo malantaŭ la fojnamasegoj, atendante mian kontraŭulon. Baldaŭ li venis.
«Oni povas nin surprizi», li diris, «Ni devas rapidi».
Ni demetis la surtutojn, restis en kamizoloj kaj elingigis la spadojn. En la sama momento de post la fojnamasegoj aperis Ivan Ignatjiĉ kaj kvin invalidoj. Li postulis, ke ni iru al la kapitano. Ni obeis kun granda bedaŭro; la soldatoj nin ĉirkaŭis, Ivan Ignatjiĉ iris antaŭen, kondukante nin kun triumfo kaj paŝante eksterordinare grave.
Ni eniris en la domon de la estro. Ivan Ignatjiĉ malfermis la pordon, solene raportante: «Jen mi alkondukis ilin!» Vasilisa Jegorovna venis renkonte al ni.
«Ha, karaj sinjoroj! Kion vi faris? Ĉu eble? Kio? Aranĝi mortigon en nia citadelo? Ivan Kuzmiĉ, tuj arestu ilin! Petro Andreiĉ, Aleksej Ivanoviĉ, tuj fordonu viajn spadojn, jes, fordonu! Palaŝka, forportu la spadojn en la provizejon. Petro Andreiĉ, tion ĉi mi ne atendis de vi. Ĉu vi ne hontas? Ni lasu Aleksejon Ivanoviĉ: li pro mortigo estas forpelita el la gvardio, li eĉ Dion ne kredas. Sed vi? Por kio vi lin imitas?»
Ivan Kuzmiĉ plene konsentis kun sia edzino kaj aldonis: «Aŭskultu do: Vasilisa Jegorovna diras la veron. Duelado estas oficiale malpermesita de la militista regularo».
Dume Palaŝka prenis niajn spadojn kaj forportis ilin en la provizejon. Mi ne povis ne ridi. Ŝvabrin konservis sian gravecon.
«Malgraŭ mia plena respekto por vi», li diris al Vasilisa Jegorovna kun mieno tute indiferenta, «Mi ne povas ne rimarkigi, ke vi vin senkaŭze maltrankviliĝas, elmetante vin al via juĝo. Lasu tion al Ivan Kuzmiĉ: tio ja estas lia afero».
«Ha, mia kara!» interrompis Vasilisa Jegorovna. «Ĉu edzo kaj edzino ne estas unu animo kaj unu karno? Ivan Kuzmiĉ, ne prokrastu! Tuj sidigu ilin en malsamajn angulojn por panakva aresto, por ke elvaporiĝu ilia tuta malsaĝo; patro Gerasim siavice surmetu sur ilin eklezian punon, por ke ili elpetu por si pardonon de Dio kaj pentu antaŭ la homoj».