Jenő Rejtő
La Flava Garnizono
tradukis: László Balázs
Unua ĉapitro
La sitelo, kiel moderna trafikilo
La Flava Garnizono!
Ĝi estas tia legendo en la legio, kiel la fabelo pri la brontosaŭroj, eĉ nun ekzistantaj en la ĝangaloj de Brazilio, aŭ la fama “terra incognita”, kiu ekscitis la fantazion de tiom da ŝipistoj ĝis la malkovro de Aŭstralio. Se freneziĝas legiano, kaj li ĵetas sin en la ĝangalon, kiel amokulo, oni diras: “li iris en la Flavan Garnizonon.” La sablo de la dezerto estas flava. La ostoj de la pereinta soldato estas blankaj. La maljunaj soldatoj opinias, ke ie en la profundo de la dezerto vere ekzistas la Flava Garnizono! Ĝi estas mirinda urbo en la dezerto, dizertintaj legianoj fondis tion, ili reĝo estas freneza usona milionulo, kiu konstruas konstante tiun sekretan urbon. Tie estas ĉio: brando, radio, belegaj, junaj virinoj, elektra lumo kaj sufiĉe da tabako, nur malfacile oni povas atingi ĝin. La plimulto de la legianoj ridas pri tio, ili scias, ke ĝi estas fabelo. Kia vivo ja povus elkreski el la dezerto?
Precipe en tia loko oni temas pri ĝi, kiel ekzemple la garnizono El Matala. Tie jam nur la legendoj esperigas la homojn, aŭ nek tiuj. Ĝi estas tiel nomata “antaŭenŝivita garnizono” en Saharo, mult-mil kilometrojn malproksime de la civilizita norda parto. Kelkaj damnitaj, malfeliĉan sorton havantaj legianoj vivas en tiu terura kazamato.
Ili vivas en rondforma fortikaĵo, konstruita el abodo. Ĉirkaŭ la fortikaĵo troviĝas kelkaj palmoj, kaj ĉie, ĝis la vidlimo estas samformaj sablodunoj. Ĝi estas Saharo. La terura varmego, la senlima dezerto, la eterna, monotona silento, la ŝvebanta polvo, difektanta la okulojn, laringon, naztruojn, faras ĉiun minuton neeltenebla.
La garnizono jam la kvaran monaton forte tenas sin, kvazaŭ marŝante en la koto. Aŭ en la polvo.
La soldatoj vagaĉas en la fortikaĵo tiel, kiel soifaj blankaj ursoj en iu bestĝardeno de Eŭropo.
En la dormoĉambrego kelkaj nudaj homoj kuŝas duonsvene sur la lito. Maljuna legiano tajlas piedtuokojn el sia foruzita tolaĵo, dume li spiregas astme, kaj kelkfoje li ŝmiras siajn vuĝajn, inflamajn okulojn per io, el la tiglo, troviĝanta apud lia lito. La pikedo eĉ en leĝera kamizolo duonmorte atendas, ke oni deŝanĝu ilin. Ĉio algluiĝas al ili, kies vestaĵo, tramalsekiĝinta de la ŝvitado haladzas pro la rapide vaporiĝanta humido.
Post le deŝanĝo ankaŭ ili iras en la kantinon. Sed kiomope ili sidas interne, prema silento regas tie. Estas la kvara horo posttagmeze…
Amaso da muŝoj zumas, humidaj, langvoraj vizaĝoj gaprigardas, kaj subite, kvazaŭ ĝi ne ĉi tie okazus, malfermiĝas la pordo freŝe, iu enpaŝas energie kaj krias gaje:
– Alo! Maljunaj patromurdistoj! Ragas tiel granda silento ĉi tie, kvazaŭ ne kantino estus tiu loko, sed ia kunveno en la parlamento, kie ankaŭ la parolanto ekdormis. – Kompreneble Jimmy Fool estis la enpaŝinto. Infera homo. Ne venkas lin Saharo. Kie apopleksio ĉirkaŭas maljunajn beduenojn pro la vermego, tie li kvaronhoron ŝuklak-dancas pro veto, kaj li konstante ridaĉas. Tial nomis lin la angla adjutanto Jimmy “Fool”, almetinte la epiteton “fola” al lia persona nomo, Tiu organismo, enkonstruita en ŝajne malfortan korpon, estas vera miraklo de la naturo. La svelta, mezalta junulo estas Jimmy Fool, kun iom kuspa nazo, kun larĝa, rikananta buŝo.. Tamen li estas beleta bubo, diable lerta kaj terure forta. Foje li donis tiel grandan vangofrapon al la rusa Matieff per sia relative malgranda mano, ke ties makzelo rompiĝis. De tiam li estas lia plej bona amiko. La ruso kuŝis du semajnojn en la lito, Jimmy Fool sidis du semanojn en la karcero, kaj la afero finiĝis laŭ la regulo de la kavalireco. Ke Jimmy ne estis normala, lia konstanta dancado montirs tion. Li povis eniri en la kontoron de la serĝento tiel, kiel ĉefbaletistino dankas la aplaŭdon: li ensaltis starante sur la pinto de siaj piedfingroj, eklevinte iomete sian maldekstran kruron, li etendis sian dekstran manon al la serĝento kaj per la maldekstra li ĵetis kison al li. La serĝento, kiu havis tre malmulte da sentumo al la baleto, li honoris la okulfrape karan manifestiĝon de la senranga soldato per kvin taga enkarcerigo.
Nur tial mi rakontis ĉion ĉi, ke la leganto estu klarvida pri la karakterizado de nia heroo. Nia heroo kelkfoje li komencis fajfi aŭ danci sen ia kaŭzo kaj ridis tiel laŭte, ke la manĝilaro ektremis sur la tablo. Nia heroo, kiel ĝenerale la herooj, malestimis la morton, ĝuste tiel, kiel la vivon, ĉar jam dum lia junaĝo ŝanceliĝis lia kredo pri tio, ĉu absolute ekzistas seriozaj ka gravaj aferoj en la mondo? Kiam li eniris en la kantinon, neniu ekatentis lin. Li piedbte forigis seĝon el sia vojo, li saltis super tablo, lia alvenis piedfingre antaŭ la verŝ-stablon, en bonega baletpozo kaj petis grogon kun tre multe da rumo, bladaŭ ĵetinte kison al la drinkejmastro, li turniĝis ĉirkaŭ sia akco kaj eksidis. Ĝuste al tiu malgaj, silentema kanbo, kiu lernis angle tiel fervore, kvazaŭ sekvonttage li devus vojaĝu en Londonon, kie li devus okupi gravan postenon.
– How do you do?! – li alkriis lin kaj forte frapetis sur la ŝultron de la soldato, nomata Lambert. – Ĉu vi jam scias iomete paroli angle?
– Jes, mi jam povas – li respondis angle, kun langvora voĉo.
– Ne “povas”, sed: scias. La gramatiko tre gravas. Vi aspektas malbone. Ĉu vi ne malvarmumis? En Londono oni kutimas preni ian ŝvitigan medikamenton en la simila situacio. Kompreneble ĝi estas superflua ĉi tie.
– Ĉio estas superflua – daŭrigis Lamber eĉ plu angle. – Mi mortos ĉiel.
– Kio do estas la problemo efektive? Ĉu? What is the matter with you?
– Ĉio… – respondis Lambert nun jam france. – Ni ne eltenos tion plu… La dezerto… kaj tiu terura varmego.
Karad studento. Li fordiboĉis sian monon antaŭ sia lasta ekzameno kaj dungiĝis al la legio por la timo de siaj gepatroj. Ankaŭ tio estas starpunkto. Kiuj gepatroj povas esti tiel severaj kaj kruelaj, kiel la legio?
Li decidis savi tiun karan knabon. Cetere la fuĝo estas pli agrabla en duopo.
– Aŭskultu min, Lambert. Mi ne volas interveni en viajn privatajn aferojn, do ne prenu kiel ofendon, se mi demandas: ĉu vi persistas restadi en tiu aĉa fortikaĵo? Ĉar mi foriros.
– Ĉu vi volas dizerti?
– Jes, karuleto mia…
– Kiel vi volas fuĝi de tie ĉi?
– Adiaŭŝpare. Mi ne informos miajn superulojn. Ili nur saĝumadus. Ĉu ne? Ni prenos nian havĵon kaj foriros.
– Kiel vi imagas tion?
– Ĉiu iros tiel, kiel li povas. Estus bonvene akiri ĉenradan aŭton aŭ simplan aŭtomobilon Ford aŭ eble kamelon, ĉar ni ne havas ĉion ĉi, ni fuĝos laŭ individua maniero.
– Per kio?
– Kun sitelo, infano mia. Mi iros ĝis Maroko kun ununura sitelo! Mi kunvenigos ankaŭ vin per tiu veturilo. Bonaj animoj havas lokon eĉ en malmulte da loko. Mi esperas, ke spite al tio, ni ne interkverelos.
Dua ĉapitro
Turka fabelo pri la sorĉita sitelo. Ili konatiĝas kun la variolcikatra stiristo kaj serĉas la “Flavan Garnizonon”
Unuavice ili devis havi tiel bonan amikecon kun la radiisto, kian Jimmy havis kun tiu soldato. Dum batalo li savis ties vivon. Se iu dizertis de sia depoto, la radiisto dissendis trifoje ĉiutage dum unu semajno la reserĉigon, kaj ĉiu stacio transprenis la informon. La radiisto de la garnizono de El Matala promesis al sia amiko, ke eĉ unu fojon ne estos ŝaltita la elsendilo, kiam li anoncos la dizerton. Al kiu ekideus kontroli, ĉu la aparato efektive funcias dum la dissendo? La radiisto raportas, ke li dissendis ĝin, la suboficiro povas aŭdi bone tion, kion li diras en la mikrofonon, kaj fino.
Sed tio ankoraŭ ne signifas liberiĝon. Ĉar legianoj povas marŝi ĉi-regione nur kun taĉmentoj, aŭ kiel kuriero. La araba loĝantaro kaj la ĝendarmoj ĉiupaŝe, en ĉiu oazo kaptas la dizertinton. Oni pagas altan premion por la arestita legiano. Kiam iu alvenas en iun oazon, oni tuj kolektiĝas. Mi diras, ke Jimmy estas tute freneza. Li ne fuĝos plu, ol la unua palmobosko, kiun li atingos facile dum du tagoj eĉ piedirante, sed oni tuj kaptos lin tie. Kion li kunportos por la vojo? Sitelon kaj farb-penikon kaj tiun ŝlemilan studenton, Lambert-on. Li estas freneza, eĉ blindulo vidas tion. Maten oni jam ne trovos ilin ĉi tie. Ĉiu simpla soldato scias, ke ili grimpis tra la muro noktomeze. Ĝenerale tiuj deziris al ili multe da bonŝanco. La kapitano sendas patrolon post ilin, tiuj kompreneble revenas kun malplena mano vespere. Faras nenion. La radiisto dissendas la reserĉigilon. Tiuj du frenezuloj certe ne irios plu, ol oazo Bukhtar. Tie oni draste traktos lin, diris la kapitano.