Выбрать главу

La reĝo ne komprenis tion, sed li etendis sian manon al sia zono, kiam oni proksimiĝis al li. Sed la stiristo, kiu ĝis nun staris en iu angulo silente, nun li rigardis sur la Komandanton kun malgaja senkulpigo kaj ĵetis malgrandan poton da floro al la kapo de lia reĝa moŝto. La eventoj sekvis unu la alian kun drameca rapideco. Oni ŝnurligis la reĝon, bandaĝis lian kapon per gazo kaj portis lin kaj lian akompanantaron el la apartamento en malpli komfortan ejon, kiu en la malnovaj belaj tempoj estis la templo de Minerva, kaj tial ĝi havis grandegajn, bronzajn pordojn.

– Kial vi faris tion…? – demandis Edna, kiam ili restis solaj.

– Mi esperas, ke ni povos peti liberan foriron por tiu rabisto kaj por la plano de la ribelo. En la plej proksima oazo mi kontaktiĝos kun la militestraro.

– Mi komprenas… Kaj Allan Bruce restos tie, kie li estas. Kaj en tiu ĉi okazo vi pensas tion, ke mi edziniĝos al vi, kaj vi uzurpos kun mi la havaĵon de homo, puŝita en la morton. Tial vi faris ĉion!

Jimmy sentis tiel, ke li devas tuj morti. Li torporiĝis pro tiu sento. Tiaĵo tute ne venis en lian kapon. Li ekkriis malespeiĝinte:

– Kion vi kuraĝis?… Eksciu do… Eksciu do… – Sed lia gorĝo kuntiriĝis ĝis sufokiĝo. La rompo de la honoro kaj ĵuro ne eliĝis tra ĝi. Vane… Morti estus pli facile. Li nur staris tie kun malfermita buŝo kaj malesperiĝinte, ke ankaŭ Edna timiĝis pro li. Poste li turniĝis subite kaj forkregis.

– Stiristo! Ĉu venos kun mi?!

– Kien?!

– Nek mi scias tion!

– Kompreneble. Ni tuj povas ekiri.

– Knaboj! Mi nun foriros ien! Se mi ne revenos post dekkvar tagoj, sekvu la ordonojn de la Komandanto en ĉio, aliĝu al la negroj, aŭ faru tion, kion vi volas, ĉar mi jam ne vivo.

– Ĉu mi? – interesiĝis la stiristo.

– Nek vi. Ĉu tiuokaze vi ne venos?

– Kial vi kverelas? Ĉu jam ne estas permesate demandi?!

Post unu horo ili estis survoje al okcidento en la dezerto.

– Ĉu vi ne konsideros scivolemo – interesiĝis la fordiboĉanto de la Ŝanhaja Trogo, - se mi demandas, kial mi devas morti?

– Mi ne volis diri tion antaŭ la knaboj. Estas neakceptebla situacio, ke lando, kiu havas ŝtatsekretarion kaj asesoron de kuratoroficejo, ĝi ne havu ambasadoron.

– Jam ankaŭ mi pensis multe pri tio – kapjesis la stiristo.

– Nu temas pri tio. Nun ni iros misie. Ni haltigos la trajnon de la soldatoj ĉe El Gao… Kio estas al vi, ĉu vi vertiĝas?

– Ĉu vi miras pri tio? Oni tuj arestos vin, certe ankaŭ min. Sinjoro, la ŝtelo de ŝipo tre longe preskriptiĝos.

– Tio certas, ke ĝi ne estos entrepreno por dorlotita, timema sinjorido. Estus pli bone, se vi returniĝus.

– Bonvolu fermi vian buŝon!

…Dum rekorda tempo, dum du tagoj ili atignis la ĝangalon super El Gao, kaj dum duontago ili atingis la ĝangalon apud Niĝero, preterirante la oazon Arua.

Tie ili ekvidis la mallarĝan relparon, kiu penetris en la ĝangalon. Tiam ili turniĝis norden por haltigi la trajnon en la dezerto post la oazo Mogram. Ili bivakis du tagojn, kiam aperis la refletkoro el la malproksimo.

…En Morgam la etŝpura trajno de Saharo, per kiu la senegala regimento veturis, haltis por duonhoro. La oficiroj de la ĉefstabo spiregis en la salonvagono. Sur la kaduka, prove konstruita nova fervojo, la trajno longe ripozi en tiel malgranda oazo. Oni frapetis la radojn, oleis, prenis akvon kaj hejtmaterialon.

– Nom du nom… – diris divizia generalo Frederiko. – Estas varme… Sed mi opinias, ke ĝi meritos la penon… La maltrankviligaj informoj, kiujn ni ricevis de iuj triboj, baldaŭ ĉesos. Ni zorgos pri tio…

– Alvenis la tempo neniigi tiun rabistan neston ĉe Niĝero – diris majoro Thiers. – Nia amiko Culunga faros ankoraŭ multe da problemoj.

La etŝpura trajno komencis skuĝadi malrapide. Poste ĝi veturis sufiĉe rapide en la nokto. La lokomotivo, hejtita per ligno ĵetadis la fajrerojn el la fumtubo, kiel bengalan fajron. La trajno subite bremsi. Pakaĵoj defalis, la homoj puŝiĝis unu al la alia. Kio okazis?! La soldatoj elrigardis scivoleme, sed ili ne rajtis forlasi la vagonojn sen ordono. Sed la oficiro tuj desaltadis. Grandega fajro flagris inter la reloj. Du homoj kaŭris apud ĝi.

– Kial vi ekbruligis fajron?! – kriis la majoro.

– Por ke ĝi lumu – respondis tre trampa, blankhara, variolcikatra homo. – Mi nomiĝas Manfredo, kaj tiu sinjoro, mia amiko, Rolando Edmundo, volas paroli kun la sinjoroj oficiroj.

– Mi raportas obeeme – diris Jimmy soldatece, - la fervoja ponto estas subminita ĉe El Gao. Tial ne estus bone, se la trajno veturus plu, ĉar la eksplodo estus tre danĝera, rilate la pasaĝerojn.

Post kvin minutoj Jimmy kaj la stiristo estis en la salonvagono. Post aliaj kvin minutoj la plimulto de la regimento kun fusiloj ekmarŝis silente en la nokto al El Gao.

– Kiuj vi estas?

– La pesonaro de la Flava Garnizono sendis nin, kiel delegacion.

– Vi do estas dizertintoj! Mi arestas vin…

– Pardonon, sed tio ne eblas. En la historio de la franca armeo ankoraŭ ne okazis, ke oni arestu parlamentarion, alvenintan kun mesaĝo. Ĉu dizertintaj soldatoj, ĉu arabaj rabistoj sendis lin…

La oficiroj silentis. Ĝi estis speciala situacio. Malgraŭ tio, Jimmy rakontis ĉion sincere. La proponon de la negra reĝo kaj la konduton de la Flava Garnizono. Nur la personon de Edna Dilling li prezentis alie.

– Nia komandantino ŝajne konsentis la planon de la reĝo, sed, kiam Culunga foriris, ĉar ni tamen ne kuraĝis aresti lin…

– Estas domaĝe… – murmuris iu oficiro riproĉe.

– Sinoro divizia generalo, ankaŭ la temerareco havas limon. Ni riskis nian vivon sufiĉe, kiam evitinte Culunga-on, ni staris je la flanko de la kolonia armeo, kiel unu homo.

– Ĉio ĉi estas tre bela. Se tio estas vera, kion vi diris, tiel vi faris grandan servon por Francio.

Oni regalis la du venintojn per manĝaĵo kaj trinkaĵo, poste oni ordonis, ke la trajno ekveturu malrapide. Aŭrore ili renkontiĝis kun la revenantaj soldatoj. Ili kunportis ĉirkaŭ kvindek ŝnurligitajn indiĝenojn. Ili ĉirkaŭfermis la ponton el ambaŭ direktoj kaj kaptis tiujn multe da ŝtelumantaj negroj, havantajn bonegajn armilojn. Ambaŭ flankoj de la ponto estis subminitaj per nekredeble alta kvanto da dinamito.

Sinjoroj! – diris la divizia generalo al Jimmy kaj al la stiristo. – Revenu al tiuj, kiuj sendis vin delegacie. Diru al viaj amikoj, ke tiu via ago estos treege aprecata.

– Sinjoro divizia generalo! Vi devas certigi plenan amnestion kaj liberan foriron por la Flava Garnizono.

– Juna amiko mia, la amnestio ne apartenas al la agosfero de la ĉefstabo.

– Sinjoro divizia generalo! – diris Jimmy tre aplombe – nek la savo de la vivo de la ĉefstabo apartenis al la agosfero de la Flava Garnizono. Se mizeruloj tiom transpaŝis sian agosferon, mi ne kredas, ke altrangaj sinjoroj oficiroj povus fari malpli multe.

Sekvis longa silentado. Poste la divizia generalo ekparolis mallaŭte:

– Mi opinias, ke vi pravas… Diru al viaj amikoj, ke la oficiraro ne restos ŝultanta al vi, rilate la esksperimentadon de la transpaŝo de la agosfero. Ni nun veturos plu. Adiaŭ.

La oficiroj unu post la alia prenis la manon de Variolcikatrulo kaj Jimmy. Sed la skoto subite eturniĝis el la pordo de la kupeo:

– Sinjoro divizia generalo: negoco!

– Kiel?

– Mi havas negocon por la sinjoroj. Kion vi donos, se mi transdonos al vi la ŝnurligitan Culunga-on, tiun malagrablan, maljunan elefanton?

– Tridek mil frankoj estas anoncitaj por lia kapo…

– Mi ne akceptos eĉ unu centimon, laŭ la kutima maniero mi inteŝanĝos ĝin por arestito.