– Dependas de tio, kiu estas la arestito. Sed se vi vere povos kapti Culunga-on…
– Mi entreprenos tion devige. Se vi transdonos la senrangulon Allan Bruce, tenitan en kaptiteco en la bagno apud El Gao, kiu estas kondamnita pro rompo de disciplino, tiam mi transdonos al vi la ŝnurligitan Culunga-on, la reĝon de la rabistoj.
– Eh, bone! Tiun tagon, kiam vi trandonos al ni Culunga-on, mi ordonos meti Allan Bruce-on en liberan staton.
– Nu do. Ni povas fari la interŝanĝon. Ĉar la Flava Garnizono devas timi la venĝon de la adeptoj de Culunga. Sinjoro divizia generalo sendu plotonon da soldatoj helpi aŭ aresti ilin, ĉar tiu formalaĵo estas nemalhavebla okaze de amnestio. Tiuj kunportu Allan Bruce-on, kaj se mi donos vizitkarton al ili, ke ili venis de mi, tiam oni transdonos al ili Culunga-on, kiun ni tenas en kaptiteco. Ĉar ni ne lasis libera Culunga-on, kiel mi diris ĵus, sed ni batis, ŝnurligis kaj fermis lin.
– Brave! Ĉu vi temeraris fari tion?
– Sinjoro divizia generalo! La temereareco ne havas limon!
…Ili galopis kune en la dezerto kun oficiro kaj kun kompanio da soldato al El Gao por liberigi Allan Bruce-on.
– Sinjoro sendito – diris Variolcikatrulo sincere, - vi vere estas freneza homo.
– Via ekscelenco flatas min. La ceterajn vi jam scias. Nun mi lasos vin sola kun la franca armeo, kaj mi foriros.
– Ĉu vi ne revenos en la garnizonon?
– Ne.
– Kial?
– Oni ofendis min. Mi havis la honoron.
– Homo! Kien vi volas iri tiel, kun ununura kamalo?
– Mastrumadi en la skotlanda Feney Creek. Adiaŭ al vi.
Kaj li forgalopis. Sur ununura kamelo. Li nur simple turnis sian dorson al la tuto, kaj li iris, kiel la fajra fulmo, ne kredante, ke ankaŭ al li povas okazis malbono. Variolcikatrulo longe rigardis post lin tre serioze, kaj liaj lipoj tremis iomete.
Poste li sekvis la trupon kaj longe murmuris ankoraŭ en si malbonhumore. Por hundoj estas jam la tuta Saharo… Ĉiu honesta homo forlasa ĝin. Ankaŭ li foriros de tie ĉi, reen al la flavaj akvoj. Se iu ja havas ankoraŭ kvindek sep jarojn, tiu ne nenifaradu ĉi tie komforte, pro la sinjora vivo kaj bona pozicio…
La loĝantoj de la garnizono ariĝis timiĝinte, ekvidinte la brilantajn stiletojn en la dezerto. La soldatoj tendumis iom pli malporksime, poste homo sur kamelo eliĝis el ili. Variolcikatrulo!
Fulmorapide, ornamite kun la bezonataj troigoj, li rakontis ĉion. La plej malgranda plenumaĵo de Jimmy estis tio en lia rakonto, kiam li saltis sur la veturegantan trajnon, kaj per sia iu mano li kaptis la gorĝon de la maŝinisto, per la alia li bremsis la sovaĝe kuegantan lokomotivon.
Post nelonge la oficiro, la stiristo kaj la barbostopla Allan Bruce kun ŝanceliĝanta irado, kun idiota rigardo aperis antaŭ la Komandanto.
– Fraŭlino Dilling – diris la oficiro, kiam li prezentis sin, - la franca armeo estas dankema pro via boneco. Ĉi-momente tiuj homoj estas miaj arestitoj, sed post nelonge ili ĉiuj estos liberaj.
– Kaj kiel… kiel okazis… – demandis Edna, dume ŝi nur atendis, sed vane, ke proksimiĝus ankaŭ konataj dancpaŝoj. La stiristo rakontis, ke ili haltigis la trajnon, kaj sukcesis malhelpi la atencon, pro kio la divizia generalo promesis al Jimmy, ke li helpos ilin.
– Kie estas… sinjoro Fool?
– Li diris… – kaj li glutis, - ke li iros hejmen en Skotlando mastumadi en Feney Creek-on… ĉar oni ofendis lin. Cetere li kun mirinda genio liberigis kaj venigis Allan Bruce-on ĉi tien. Li estas tiu homo… He, ne dormu starante, kiel la ĉevaloj!
Allan Bruce! Kaj li venigis lin! Li liberigis lin, poste li forrajdis. Ŝia koro doloras, sed ŝi ankaŭ ĝojas. Doloris, ke ŝi estis maljusta kaj kruda al Jimmy, sed ŝi estis feliĉa, ke la gajaj okuloj rigardis al ŝi ne el la kranio de ĉarlatano.
– Stiristo… Ordou transdoni la rabistojn al la soldatoj. Mi volas resti sola kun tiu ĉi homo.
– Stranga gusto – diris Variolcikatrulo profunde kliniĝinte kaj foriris. La oficiro sekvis lin. Edna longe silentante rigardis la homon kun enkvaiĝintaj okuloj, kun malalta frunto, kies preskaŭ sensentiĝintaj vizaĝnervoj donis al li larvosimilan aspekton. Ĉu tio fariĝis el lordo Austin Brannisford?
– Kiu vi estas?
– Allan Bruce… Mi petas vin, sinjorinja moŝto… donu al mi cigaredon.
Li poponis cigaredon al li. Hm… Impresas tre primitive, kiel li parolas. “Sinjorinja moŝto”, tiun vorton uzas nur la plej simpla popoltavolo. Ĉu tiu homo edukiĝis inter la elegantaj muroj de la historia Oksfordo?
– Iam oni pensis pri vi, ke vi estas identa kun lordo Brannisford.
– Tio estis bonega… – li diris plenbuŝe ridaĉante. – Mi kaŝiĝadis en Londono, ĉar mi pikadis iun per tranĉilo, krome mi ne kuraĝis surŝipiĝi pro la policistoj, sed mi volis veturi en Parizon. Iun tagon mi vekiĝis je tio, ke oni kovris min per surtuto, ties ĉiuj poŝoj estis plena de juveloj kaj mono… Ĉu vi bonvolas vidi? De tiam mi havas tiujn horloĝon kaj cigaredujon… La sekvan tagon mi aĉetis vestaĵon el la multe da mono kaj vojaĝbileton ĝis Parizo laŭ tiu nomo, kaj mi tuj kaŝiĝis en mia kajuto. Mi pensis, se vidos mian nomon policisto sur la nomlisto de la pasaĝeroj, li ne kuraĝos ĝeni la elegantulon… Poste en Parizo oni arestis min pro la tranĉilpikado kaj trovis ĉe mi… Oni kredis, ke mi ŝtelis la dokumentojn, la horoloĝon kaj la cigaredujon. Ĉar mi jam dungiĝis al la legio, tuj post la tranĉilpikado, la policistoj do akompanis min al la kazerno kaj redonis ĉion, ĉar ili ne volis skribi akton pri legiano…
Kaj li ridaĉis denove… Ne! Tiu homo ne povas esti angla lordo! Nek la plej fama aktoro de la mondo povas fari tian komedion. Ho, kompatinda Austin Brannisford. Li do en la realo foĵetis ĉion, kio ligiĝis al lia nomo, kaj li sternis tion ĝuste sur tiun ĉi vagabondon. Nun ŝi staras ĉi tie post tiom da suferoj kaj malhelpoj; ŝi liberigis ĝisostan krimulon. Sed kiel konjektis tion Jimmy Fool…?
– Vidu, aiko mia, mi liberigis vin helpe de tre saĝa, bonanima homo. Nek de nun mi lasos vin en peklo. Mi veturigos vin hejmen en Londonon, kaj tie ni parolos pri la futuro. Bonvolu vendi al mi la valoraĵojn de tiu kompatinda lordo, la horloĝon kaj la cigaredujon.
…Ne perdiĝu ĉe vagabondo la blazona juvelo de Brannisford. La vagabondo transdonis malnovmodan, oran horloĝon kun duobla fermoplato kaj cigaredujon. En ambaŭ objektojn estis gravurita la blazono.
– Bonvolu scii, ke ili estis miaj amuletoj. Tamen mi vendos tiujn al via sinjorinja moŝto pro dankemo. Precipe mi ŝatis la horloĝon, ĉar en ties fermoplato esta la bildo de du viroj, tio certas, ke iu estis tiu, kiu helpis min…
Edna klak-malfermis la fermoplaton.
Sur la fermoplato de la horloĝo estis en emajlon ĉizita arta kopiaĵo de familia bildo: kun la portret-foto de la maljuna kaj la pli juna lordo Brannisford.
…Allan Bruce timiĝinte kriis de sur la verando:
– Bonvolu veni! La sinjorinjo falis sur la plankon.
…La Komandanto vespere sidis malgaje en sia loĝio. Nekutime gaja bruo de ĝojsolenaĵo aŭdiĝis de malsupre. Nun ŝi kompenis ĉion. Kiel sciis Jimmy Fool antaŭe, ke Allan Bruce estas fripono. Ŝi tre ofendis lin, la knabo pravis pri tio. En la malvarma dezerta vespero, kvazaŭ ĝi estus ia forlasita tombejo, torsoj kaj marmorŝtonoj brilis en la lunlumo. Jimmy Fool, aŭ lordo Brannisford nun certe galopas sola inter la sablodunoj, dronintaj en la mallumo kaj kantas per sia sonoranta voĉo:
“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto,
Venu kaj ne timu…”
Ŝi klinis sian kapon sur la malvarman ŝtono kaj ploris silente.
Sub la aŭtuna ĉielo migraj birdoj flugis kun pigre moviĝantaj flugiloj, malalte. La malpuraĵo de la aŭtuna velkado sursidas sur la kotajn kampojn kun brunaj, kadavraj lividaĵoj, kaj la vento grincigis la duone deŝiriĝintan pordon de kampgardista kabano, farita el lignotabuloj. Jimmy dum la tuta tago vagadis sur la stoplejo, havtante sian fusilon surŝultre, en la societo de sia halthundo, sed li neniam kunportis ĉasaĵon hejmen kaj neniam pafis per sia fusilo. Li nur promenetis en tiu malseke nuba, skota, vilaĝa regiono kaj neniam kantis.