Nur lia frato vivis ankoraŭ, kiam li alvenis. Li sidis apud la kameno kun siaj pipo kaj ĵurnalo, kie li vidis lin lastfoje antaŭ jaroj. La bona, olda Roberto… Li jam longe ĝojis tiel. Li kaj lia halthundo. La senprudenta besto nur kuradis tien-reen, ĝi saltis ĝis lia vizaĝo por leki tion, poste ĝi sidis sur siajn malantaŭajn piedojn kaj tirbojis tiel amare pro la doloro de la neeldirebla ĝojo, ke estis malbone aŭskulti tion. De tiam reduktiĝis iomete ilia ĝojo. Li estis la trian monaton hejme, sed sendube: la fola, kantema Jimmy fariĝis moroza homo. Sur tiu malriĉiĝinta, malnova bieno de la familio Wichley, li ludadis en sia infanaĝo, de tie oni forportis lin por fari lordon el li, el etnobelulo, kaj forĵetinte la aristokratan nomo, li revenis ĉi tien, kiel erarinta malriĉegulo.
Vespere li alvenis hejmen. El la manĝoĉambro Roberto venis por akcepti lin.
– Via iu superulo estas ĉi tie el la tempo, kiam vi soldatservis en Afriko kaj preterveturinte venis viziti vin.
– Kiu estas tiu…
La komandanto de la Flava Garnizoni venis renkonte al li. Jimmy ekhaltis, kaj dum momento antaŭenkliniĝinte li rigardis Edna-on kun elstariĝintaj okuloj. Poste mansvinginte li diris lakone:
– Mi ne konas vin!
Edna staris senpere antaŭ lin kaj metis sian manon sur lian ŝultron
– Ĉu ĝi estas tutcerta, sinjoro Wichley?
Jimmy tre ruĝiĝis.
– Aŭ… kvazaŭ mi jam estus vidinta vin ie…
Roberto fermis la pordon silente malantaŭ si.
– Jimmy! Mi konfesas, ke mi estis maljusta al vi, kaj mi venis nur por peti pardonon.
– Se venis nur tial, mi ne pardonos vin. – Kaj subite akriĝis lia voĉo. – Vi suspektis min pri tiu friponaĵo…
– Kaj vi arestigis min en mia propra lando. Ni estas kvitaj!
– Se vi estus viro, pro tio mi interbatadus kun vi, ĝis mi mortigus vin!
– Ĉar mi estas virino, vi nur kisos min. – Kaj ŝi ĉirkaŭbrakis lian kolon. Jimmy ekkisis ŝin. Poste Roberto ekatentis pri delonge ne aŭdita fajfado. Jimmy reakiris sian voĉon…
– Kaj vi devas akcepti kompatindan ulon en vian bienon – diris Edna poste. – Allan Bruce-on. Li estas tiu, sur kiun vi sternis vian surtuton, kiam vi forĵetis la nomon Brannisford.
– Kian nomon?… Jam denove tiun Bratis-on… Ankoraŭ neniam en mia vivo mi aŭdis tiun nomon. Sed se sinjoro Komandanto volas tiel, mi volonte akceptos iun en mian bienon
Poste li ekdancis kun Edna kaj kantis…