– Mi ricevis ĝin de la drinkejestro. Ĉu vi ne vidis, ke mi vizitis la gastejestron dum duonhoro en ambaŭ lokoj? Se mi faras oficvojaĝon, mi kontrolas, ĉu tiuj insolentuloj ne rompas la leĝon? Ĉu ili ne havas kontrabanditan viskion?
– Ĉu vi kontrolis?
– Kiel vi imagas tion? Ni estas sinjoroj. La drinkejmastro ĵuris je sia honorvorto, ke li ne havas viskion. Li donis kvarcent frankojn al mi, kaj mi kredis lin. Se li donis sian vorton false, tio estas lia problemo. Foje ĝi evidentiĝos, kaj tiam neniam en la vivo li povos fariĝi membro de honesta klubo en Londono. – Kaj li kantis: – “Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto… venu kaj ne timu…”
En la sekva oazo – kaj ĝi jam vere estis signifa trafik-nodo – Jimmy descendis tiel de sur sia kamelo, kiel generalo, alveninta por fari inspekton. Kun krakanta, ordona voĉo li sendis iun por venigi la ĝendarmon, li mem montris sian “legitimilon” al la ĝendarmo dirante, ke li ellasu ĉiun arestiton fari kalkadon, ili vespere iros plu, kaj se oni ne faros la laboron ĝis tiam, ili kun la plej granda bedaŭro ne povos ĝisatendi ties finon, kaj la konsekvencojn, el tio devenantajn, li transigos al la ĝendarmoj. Post unu horo dudek homoj laboris, unu ĝendarmoj iradis inter ili, mezurante ĉie la sesdek centimetrojn; oni miksis la kalkon kun akvo, klakis la kalkpenikoj. Jimmy kaj lia amiko ekkuŝis por dormi en la niĉo malantaŭ la drinkejo. Je la naŭa vespere ĝendarm-suboficiro vekis ilin kaj diris, ke ĉiu arbo estas farbita.
Tiam ili eksidis vespermanĝi.
– Ni alvenis ĝis ĉi tie. Eble ni atingos eĉ plu – diris Lambert, - sed kio okazos, se ni alvenos en pli civilizitan regionon norde? Kie troviĝas ankaŭ garnizonoj? Tie oni ne kredos, ke du soldatoj estas senditaj kun du siteloj el la fino de Saharo por farbi arbojn.
Jimmy enbuŝigis grandan pecon da viando.
– Ni evite ĉirkaŭiros la urbojn, kaj ekster la ĝardenoj… Eh, mi tute ne scias! Kial cerbumi pri tio, kio okazos?
– Kvankam estus bone – ekparolis vingusta voĉo en ilia proksimo. Ili returniĝis timeme.
La plej trampa homo en la mondo staris malantaŭ ili. Liaj vestaĵo, blankaĵo unuiĝis en malpuraj ĉifonoj, lia plurtage nerazita vizaĝo brilis grase, kaj liaj larĝaj, dikaj lipoj rikanis ironie.
– Ne estus malutile pensadi pri la afero. Tiu farbado de la palmoj per kalko estas la plej bela, kion mi aŭdis dum mia tuta vivo, kaj anticipe mi konvulsiis pro la ridego dum minutoj, kiam mi ekvidis ĝin, sed nur sude vi povas trompadi la mondon per tio.
– Kiu vi estas? – demandis Jimmy.
– Tio ne koncernas vin.
– Vi pravas. Sed mi devas nomi vin iel, ĉu ne?
– Nomu mi, kiel vi volas. Ni ne interkverelos pro tio. Nomu min trankviele Manfredo!
– Ĉu vi nomiĝas tiel?
– Ne. Sed ĝi estas tre bela nomo. Ni ne ĝenu unu la alian. Ĉu ne? Nun egalas la nomo. Gravas la fortuno. Se vi permesas, mi eksidos. Do vi, kara Olivero, kaj vi tre estimata Rolando estas dizertintaj legianoj, kaj vi atingis ĝis ĉi tie kun admirinda artifiko. Sed baldaŭ vi estus kaptitaj, kvankam vi ne maritus tion. Tial mi decidis savi vin.
– Ĝi sonas iomete nekredebla, kara Adalberto.
– Se mi povus peti vin, ni restu ĉe la nomo Manfredo. Ĝi estas tiel bela nomo. Bonvolu kredi, ke mi vere povas savi vin.
– Ĉu mi rajtas demandi, kian profesion vi havas?
– Mi estas ŝtatsekretario – respondis la trampo simple, sed aplombe.
– Mi pensis tion. Sed mi esperas, ke via pozicio estas sanigebla.
– Bonvolu aŭskulti min….
– Mi ne povas fari tion. El vi, ekscelenco, haladzas la alkoholaĵo, vi diras nekompreneblajn aferojn, el kiuj niarilate nur tio gravas, ke vi ne denuncu nin post nia foriro, se vi jam divenis la aferojn…
– Tion, ke la alkoholaĵo haladzas el mi, mi ne kontestas. Ĝi estas en ordo. Sed mi ne estas ebria. Ĉu vi jam aŭdis ion pri la Flava Garnizono?
– Ni scias pri tiu lulfabelo…
– Ĝi ne estas fabelo! La oazo de la dizertintaj legianoj ekzistas, kaj se vi volas, vi povas veni kun mi en la Flavan Garnizonon, se ne, vi povas iri plu, kaj via vojo finiĝos en iu puntendaro. Nu, ĉu vi venos?
– Ni iros – diris Jimmy.
– Nu, jes, vi konsideis, ke mi pravas.
– Mi ne scias tion. Sed la afero interesas min.Mi devas vidi tiaĵon. Mi ŝatus pagi!
Tria ĉapitro
La ŝtatsekretario demetas sian inkogniton. La pereo de la ŝipo “Ŝanhaja Trogo. La lasta lingvoleciono.
Kiu estis tiu malserioza Jimmy Fool?
Laŭ la tuta nomo li estis lordo Austin Brannisford, li povintus esti la lasta vira membro de la plej riĉa kaj la plej malnova, nobela familio de Anglio, se li volus. Lordo Austin Brannisford, havinte dek jarojn, li ankoraŭ estis malriĉa lernanto, infano de simplaj skotaj gepatroj, kaj li nomiĝis Jimmy Wichley. Ĉio okazis subite, kiel ĝi okazas en la fabeloj: Lordo Charles Barannisford dum siaj maljunaj tagoj, ĉar li ne havis infanon, kaj li volis tion, ke la praa nomo kaj la havaĵo eĉ plu konserviĝu, li adoptis la filon de malproksima parenco kun aparta reĝa favoro. Tiel fariĝis Jimmy lordo Austin Brannisford. La esence rigora lordo ne montris rimarkeblan amon al la infano. Li edukis la knabon dece al lordo, eĉ li ne havis pretekston kontraŭ liaj folaj pasioj. Lordo Austin Brannisford estis ĝenerale ŝatata dando, kutima vizitanto de teartoj, li dancis pasie, li direktis aŭton duonfreneze, li boksis, remis, skermis, kartludis – ĝis sia dudek dua jaro. Tiam subite kaj nekompreneble fremdiĝis la kontakto inter li kaj lia tutelpatro. La maljuna lordo faris moralajn insturojn, li opiniis la vivmanieron de Austin malŝparema, li provokis kverelojn ĉiupaŝe, kaj fine li diris rekte al la vizaĝo de la knabo, ke li estas neniu kaj nenio, nur frivola parazito danka’ al lia favorkoreco. Austin iom paliĝis, sed ridetis, kaj jen tiel li adiaŭis sian adoptopatron poreterne:
– Nun mi redonas al vi, sinjoro, la favorkore donacitan nomon lordo Austin Brannisford; neniam plu en la vivo mi uzos ĝin, neniam plu mi mencios al iu, ke mi havas ian komunan al tiu nomo, kaj mi neos eĉ tion, ke mi iam aŭdis la nomon lordo Brannisford. Mi donas mian honorvorton. Eĉ mi ĵuras je tio. Tiel min helpu Dio. Post ĉio ĉi mi dankas, ke vi estis bona al mi. Good night.
Li salutis kaj iris! Li vagaĉis sur la bordo de Tamizo… Li decidis, ke li ne rehejmeniros en la malriĉiĝintan, nobelan bienon. Li promenaĉis en senhoma, suburba kvartalo. Li ekvidis maldikan, palan homon ĉe iu piliero de ponto, kiu dormis tiriĝinte en iun niĉon. Verŝajne li kaŝiĝadas, kaj dumtempe la dormo ekregis la malsatan, elĉerpiĝintan, lacan homon ĉi tie. Lordo Austin Brannisford malplenigis siajn poŝojn. Li metis siajn horloĝon, monujon, ĉiujn siajn valoraĵojn en sian surtuton, poste li sternis ĝin singarde sur la dormanton kaj iris plu.
Apenaŭ sentebla humido ŝvebis maldense en la nebula nokto. Li suprenfaldis la kolumon de sia jako, enpoŝigis siajn manojn kaj fajfante, per etaj dancpaŝoj kuris sur la malseka pavimo de la riverbordo. Li havis nek monon, nek legitimilon, nek nomon, nek paseon, nek estantecon, li havis nenion, nur sian junecon kaj tiun folan bonhumoron, per kio li dancis tra la suburbaj kvartaloj de Londono ĝis la bohemejoj de Parizo. Poste li estis kelnero en Deaŭbille, amuzej-pianisto en Liono, dok-laboristo en Marseljo, kaj fine li provis ankaŭ la legion, sed vane: ĉar nenio malagrabligis lian bonhumoron kaj junecon.. Nek en Caucasienne de Parizo li kantis pli gaje kaj kun pli granda konvinkiĝo, ke
“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto,
Venu kaj ne timu…”
Kiel ĉi tie post noktomezo, inter la helflave brilantaj sablodunojj, etendiĝantaj ĝis la senlimo, en la lunluma Saharo, kie nun li galopis Lambert, la studento, kaj Manfredo, la plej trampa ŝtatsekretario en la mondo. Lia sonoranta, milda tenoro aŭdiĝis malproksimen en la nokto, kaj muzikemaj hienoj respondadis el la lontano.