La kvaran tagon jam ankaŭ la stiristo spiregis fajfante, kiel ia malbona kaldronego. Troviĝas unu el mil homoj, kiu eltenus tian vojon, en kvardek kvin-kvindek celsisusgrada varmego averaĝa, nokte en minus kvin gradoj, sen unusola palmo, sen akceptebla ripozloko. La kapo de Bill la Variolcikatra pendis dekstren-maldekstren. Kaj tiu folulo, kvazaŭ li farus promenrajdadon en agrabla aleo, tiel indiferente li batetas sian cigaredon al la ungo de sia dikfingro, antaŭ ol ekfumi.
La stiristo ektiris la bridon de sia kamelo.
– Mi devas halti por momento… – li stertoris. – Ĉu vi pensas, ke ĉiu havas tiel krustiĝintan haŭton, kiel vi?! Vane hardis min la vivo! Mi estis sinjorido, nu… Mi jam spiregas dum kelktaga, dezerta vojo. Nun ankoraŭ ĝi estas nenio… Sed kio okazos, se mi maljuniĝos iam?
– Kiom da jaroj vi havas?
– Kvindek sep. Sed mi ne restos kvindek sep jara eterne. Subite alvenos la aĝo, kiam oni sentas sinpezaj kaj komencas balbuti.
– La maljunuloj ne balbutas.
– Sed ili balbutas. Dufoje ili devas ekbati iun, ke tiu foje svenu. Ĝi estas la vera balbuto… Nu ek, ni iriu plu!
Malgraŭ tio, ke li estis sinjorido, li tute bone eltenis la vojon, kaj sevan tagon aperis la Flava Garnizono malantaŭ monteto. Ĝi estis fortikaĵo, ĉirkaŭbarita per regula muro el abodoj. Tamen ĝi povis esti terura loko, ĉar eĉ unu palmo ne videbliĝis en ties proksimo. La suno bruligis la Flavan Garnizonon libere. Kial ekloĝis la dizertintoj ĉi tie? – li demandis Jimmy Foold sin mem. Alveninte en la fortikaĵon, li ricevis la responon al tiu demando. Je lia plej granda miro, li alvenis en malnovan, romian urbon. Multaj tiaj antikvaj urboruinoj restis iel en la dezerto, ne kovritaj de sablo. Certe tiuj kelkaj dizertintaj legianoj kaŝiĝis inter ĉi ruinoj, kiuj fondis tiun strangan garnizonon. Ili konstruis denove la plimulton de la enfalintaj, malnovaj domoj, sub la gvido de multaj spertaj homoj, preskaŭ rekontruinte la iamajn domojn el ties restaĵoj. Oni havis sufiĉe da ombraj lokoj. Oni trapontis la vid-al-vidajn kolonojn per tegmento, kaj en la mezo de la loko, la nemalhavebla “forumo” de la latina urbokonstruado kun la multe da kolonrestaĵoj ebligis, ke oni faru tegaĵon super granda tereno. Ĉiutage la homoj laboris ĉi tie, ankaŭ dezerta puto kun abunda akvo troviĝis en la proksimo, kiun oni rekonstruis unuarange kaj ĉirkaŭis ĝin per grandega abod-cilindro, kiel kutime en Afriko ĉie. La vivo viglis en la urbo. La timige maldikaj, skeltosimilaj homoj kun elstaraj vizaĝosto kelkloke laboris fervore, ialoke ili parolis grupe. Preskaŭ vera miksaĵo de uniformoj de la kolonia armeo kolektiĝis ĉi tie, de la striaj militistaj prizonvestaĵoj ĝis la ruĝa uniformo de la saharianoj. Pezaj soldataj jaroj, malfacilaj dezertaj bataloj, malsato kaj la morta memoro de la puntendaroj sidis sur ili neforviŝeble. Ne kun granda vigleco, sed rilate la ĝeneralan, indiferentan atmosferon, oni akceptis la novajn dizertintojn kun sufiĉe granda interesiĝo.
– Kie vi soldatiĝis? – demandis iu skeletulo raŭke ridaĉante.
Poste, kiel kutime en la militistaro, oni elektis, kiun suboficiron aŭ senrangulon oni konas en la forlasita garnizono de Jimmy.
– Iru! – diris Bill la Variolcikatra. – unuavice vi devas anonciĝi ĉe la Komandanto. Vi devus scii tion. – Poste li diris al la ĉirkaŭstarantoj. – La popolo malfermu vojon, ĉar mi piedbatos ilin.
Kia miraklo de la vivo! Pensis Jimmy. Li iris sur dumil jara, iom trivita, tamen sendifekta marmor-pavimo. Kiom da torturoj, kiom da veado kaj morto estis bezonata al tio, pene transporti tiun marmoron ĉi tien… Du-tri homoj drinkadas inter kelkaj restaŭritaj muroj, kaj jen vidu! Iu legas ian ilustritan magazinon. Kaj antaŭ ili forviŝiĝinte, sed klare legeblas la kutima surskribo de la romiaj domoj, gravurita en ŝtonon, “gardu vin de la hundo”:
“CAVE CANEM”
– Ĉu vi miras? – diris la stiristo fiere. – Ni rekonstruis tiun urbon precize. Ĝi estas pli aĝa ol mia paavo, kaj ni konstruis eĉ la kafejon sur tiun lokon, kien la grekoj gravuris tion, ke CAVE… Ĝi signifas tion, ke en tiu sama loko, kie nun kelkaj ĉefdirektoroj ŝtelas la tagon, iam la grekaj toreistoj legis la ilustritajn magazinojn…
Ili iris sur kelkaj ŝtupoj supren, irante tra tegita loĝio, kie staris kelkaj potoj da floroj, poste ili atingis grandan, rondforman ejon, meze estis ruinoj de fontano, en kiu nun kreskis ĉiamverdaj plantoj. Ĉirkaŭ ĝi estis marmoraj benkoj, multe da kuŝenetoj, tapiŝoj, librobretoj, tablo kun kelkaj bagateloj: aŭtomata fajrilo, cigaredujo, dosiero. Giganta, duonnuda negro tuj trarapidis en la najbaran, kurtenitan ĉambron, ekvidinte ilin. Tra la sama kurten-breĉo tuj aperis la Komandanto.
Jimmy gapis la enpaŝinton kun malfermita buŝo kaj preskaŭ falis surdorsen.
La Komandanto estis bela, juna virino!
En eleganta, blanka kuloto, ŝi portis lak-botojn, dekoltitan ĉemizon kun refalditaj manikoj, ŝi havis belajn, flegitajn ungojn, platen-blondan hararon.
– Ŝi estas la Komandanto de la Garnizono, nia suverena sinjoro kaj ordonanto, fraŭlino Edna Dillign. – Kun riverenco, malpraviganta lian trampecon li turnis sin al la Komandanto: – Ĉu mia ŝtatsekretaria ĉeesto estas bezonata?
– Dankon. Bill. Momente ne.
– Kun via permeso, mi zorgus pri la kameloj. Kaj li foriris. Jimmy Fool nun jam ridetante turnadis sian ĉapon en la mano. Interesa landeto ĝi estas.
– Venu pli proksimen. Kiel vi nomiĝas?
– Jimmy Fool. Sed oni jam nomis min ankaŭ Fola Skoto. Ĉar mi estas sufiĉe frenezulo. Sed tre sendanĝera.
La belvizaĝa Komandanto subpremis sian ridon. Ŝi tuj vidis, ke ŝi staras vid-al-vide al impertinentema homo.
– Sinjoro Fool – ŝi diris, ĉar ankaŭ la moknomo sufiĉas ĉi tie, se iu ne deziras sciigi sian alian nomon, - ĉi tie estas kune malfeliĉaj homoj, vipataj de la sorto, kaj mi havas eblon helpi ilin. Tial ili obeas min. Kiu vivas ĉi tie, tiu devas konsideri sin dungito de entrepreno, kaj mi estas la direktoro de tiu entrepreno. Ĉar la plimulto de la Flava Garnizono estas mia senkondiĉa adepto, mi facile bridas kelkajn malbonvolemulojn.
– Sed vi kutimas ekzekutigi neniun?
– Ne! – ŝi kriis kolere, ĉar tiu leĝera, provokema voĉo ĉikanis ŝin. – Sufiĉas al inteligenta viro, se oni hontigas lin. Kiu venas ĉi tien, tiu tuj identiĝas kun la aliaj por la komuna celo: liberiĝi de tie ĉi. Certe ĝi estas ankaŭ via plej arda deziro.
– Ah! Tute ne. Oni povus dungi min nek en Hollywood. Mi fartas bonege. Mi tuj deklaras, ke mi restos ĉi tie.
– Mi miras vin. Ĉiu laboras tage-nokte ĉi tie por fuĝi.
– Do: ĉar mi ne volas fuĝi, mi ne devas labori. Bonvolu kredi: ĉio havas sian avantaĝon. Mi petegas, kiel mi nomu vian komandanan moŝton?
– Mi opinias, ke vi havos malmulte da okazo nomi min! – ŝi diris kaj frapis kolere per la bastoneto sur la tablon. – Mi ne ŝatas konversacii en simila voĉtono. Cetere mi nomiĝas fraŭlino Dilling. Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?
– Jes.
– Kion?
– Ne eblas diri tion.
– Antaŭ ol mi petus vin foriri, mi atentigas vin pri io: ĉi tie la plej severa esceptleĝa juĝado malpermesas proksimiĝi al mi, kiel al virino. Kaj mi povas diri al vi, ke tiuj homoj senindulge uzos la esceptleĝan juĝadon, se ĝi estas bezonata. Ĝis nun ne estis precedento al tio.
Jimmy reveme rigardis la virinon kaj diris entuziasme:
– Nun estos!
– Folulo! – ŝi kriis ruĝiĝinte pro kolero. – Foriru!
Retirinte sian iun kruron, Jimmy kliniĝis antaŭen, poste li faris graclan pirueton, sed bedaŭrinde renversiĝis nana kakto en poto, kaj li forrapidis tuj.