Выбрать главу

Jimmy aŭskultis lin konsternite. Ĝi estis infera plano. Serioza frapo al la franca kolonia armeo.

– Vi forgesas – li rimarkis, - ke la francoj venos kun granda armeo puni vin.

– Sinjoro, vi estas tia, kiel la gorilo: maljuna kaj forta. Vi devas scii, ke komenci tiun pun-militiron: ĝi signifas dunjaron da sin preparo. Dume ankaŭ ni prepariĝos. Ni havos armiloj kaj blankajn oficirojn. Sed mi promesas al vi, se vi okupos la urbon, post unu semajno mi gvidos vin tien, kien vi volas. Pripensadu tion dum du tagoj, ĝis tiam mi estos via gasto.

Poste sekvis tagmanĝo, kaj ili ne plu parolis pri la afero. Post la tagmanĝo lia reĝa moŝto Colunga dorsapogiĝis en la brakseĝo, li piketis siajn dentojn per fontoplumo Winston kaj ekparolis jene:

– Kompreneble, se vi ne akceptos mian proponon, la ĝangalanoj konsideros vin, kiel malamikon, kion ni ne faris ĝis nun – Leviĝinte li ruktis kelfoje kvazaŭ adiaŭante kaj foriris en la apartamenton, kio estis rezervita por lia altranga persono.

– Ĝi estas granda problemo – diris Jimmy. – Kompreneble ni ne helpos la negrojn en tio, ke ili detruu la laboron de la civilizacio. Sed niaj municio kaj armiloj sufiĉos nek al kelkaj tagaj rezistoj.

– Sed tio certas, ke la reĝo povus liberiĝi nin, kaj transdoni ankaŭ Allan Bruce-on en nian manon – rimarkis la Komandanto. – La ribelo okazos ankaŭ sen ni, maksimume estos pli da masakrado dum la venkopreno de El Gao, se ili ne okupos ĝin per okupo.

– Ĉu vi ne imagas – diris Jimmy incitite, - ke iel ajn mi alianciĝos kun negraj rabistoj!

– Ne vi decidos sola en tiu demando, Jimmy

– Unu aferon ne forgesu, Edna. Ne ekzistas tiu eleganta angla virino, kiu evitus la mortkondamnon, se io ne sukcesus tiel…

– Ĉu vi volas influi min utiligante mian malkuraĝon?

…Diablo forportu tion! Li eliris kolere. La afero fariĝas ĉiam pli komplika. Li devas diri ĉion al Edna… Sed kiameniere? Kiel li rigardu Jimmy Wickley en siajn proprajn okulojn de nun, tute ne parolante pri la portreto de la multe da nobelaj antaŭuloj, en kies okulojn li devos rigardi hejme, se li rompos siajn ĵuron kaj honorvorton? Sed kial li devus rompi ĝin?! Se li mem malliberiĝadus tie, milfoje li prefere elektus la morton, ol akcepti tiun manieron de la liberiĝo… Nu, li montros al ŝia sinjorina moŝto, se ĝi estas nur Saharo, sed dank’ al Dio ni ankoraŭ ne estas en la ĝangalo, ke eŭropanoj estu pretaj je ĉio.

Vespere iom da oleo verŝiĝis sur la fajron. Alvenis el Timbuktu la grandega negro kun letero. La frato de Edna skribis en ĝi, ke Tera potenco verŝajne ne helpos Allan Bruce-on, ĝis li ne plenumos sian punon. Edna sendis iun por venigi reĝon Culunga.

– Negra reĝo! Mi decidis, kiel la Komandanto de la Flava Garnizono. Ni akceptas vian proponon, sed vi devas promesi, per sankta ĵuro, ke vi traktos bone la kaptitojn, kaj vi ne mortigos eĉ unu homon, kiu ne kontraŭstaros.

– Estos tiel, kiel vi volas, ho, avino de ĉiuj elefantoj. Cetere mi nur malofte estas sangosoifa kaj kruela.

Jimmy kaj la stiristo silentis mute.

– Iru, stiristo, kaj diru al la homoj, kiel mi decidis. – Kiam ili restis solaj, ŝi rigardis Jimmy-on. – Nu?

– Mi ne permesos, ke vi faru tiun stultaĵon. Allan Bruce restos en la infera… prizono, kion li meritas.

Terura suspekto ekideis al Edna. Jimmy dekomence estas kontraŭ tio, ke ŝi faru kion ajn por Bruce. Ĉu ne tion volas tiu homo, ke edziniginte ŝin, li akiru al Brannisford-havaĵon?… Ĉu eblas, ke tiuj sinceraj, gajaj okuloj rigardu el la kranio de ĉarlatano? Jam la unuan tagon, kiam li aŭdis la historion, li asertis, ke tiu Bruce estas ŝtelisto de mantelo…

– Jimmy Fool. Vi bedaŭros, se vi ne kunagos kun ni.

– Edna! Vi ne devus fari tion por drinkemulo…

– Sufiĉe! Diru nenion ofendan pri Allan Bruce! Mi liberigos lin, eĉ se oni pendumos min! Ĉu vi komprenas? – Kaj ŝi lasis lin tie.

Jimmy baŭmis-ŝaŭmis. Nu atendu avino de elefantoj! Vi ekscios, ke nek mi estas nun naskiĝinta krokodilo! Li promenis en la urbon. En ekscititaj grupoj oni pritraktis la okazaĵon ĉie.

Kaŝrigardante el malantaŭ la kurteno, Edna vidis lin malsupre en la korto. Tute certas, ke li estas ĉarlatano. Li volas malhelpi, ke el la mano de sia estonta edzino la Brannisford-havaĵo transiru al la rajta heredanto. Jen li irias tie! Li ridadas, kaj ankaŭ la aliaj ridadas ĉirkaŭ li. Larmoj ekfontis el ŝiaj okuloj. Aŭdinte, ŝi estus miranta, kion parolas Jimmy malsupre ridante.

Li iris de grupo al grupo kaj diris tiaĵojn:

– Ridu, knaboj, ĉar la Komandanto rigardas nin tra la fenestro. Kiomfoje mi ridas, ankaŭ vi ridu. Tiel… Dankon… Sciu, ke laŭ mi ĉiu legiano estas fia kanajlo, kiu alianciĝas kun negraj rabistoj kaj partoprenas la masakron de siaj kamaradoj… Mi restos ĉi tie kaj kraĉos sur vin, se vi faros tion… Ridu… Krome, farinte ĝin, tiu brosvizaĝa reĝo mortigos vin ĉiujn, aŭ li interŝanĝos vin, kiel negrajn kaptitojn kun francoj, kaj tiam vi ĉiuj estos pendumitaj… Ridu! Hahaha… Dankon… Pli laŭte… Tiel, ĝi estas bona… Laŭ mi, vi meritos tion, ke vi pendu… Ni devas malhelpi, ke la Komandanto faru tiun idiotaĵon… Ridu!

Edna ploris en la fenestro. Kiel ili ridas! Li arlekenas… Komediulo! Ĉarlatano…

Kaj Jimmy senlace faris la ridan agitadon, li konvinkis la legianojn kun nekredebla influa forto, ke ili kuregos en sian pereon kun la Komandanto, se ili ne akceptas lian konsilon.

Post kelkaj horoj ĉe la Komandanto okazis sceno, bone konata el historiaj dramoj. Dek homoj enpaŝis al Edna Dilling, gvidataj de Jimmy kaj la striristo.

– Kio ĝi estas?! – ŝi demandis mirante. La stiristo respondis.

– Mi raportas obeeme: ni ribelis. Kion mi faru?…

– Komandanto! – diris Jimmy kategorie. – Transdonu vian glavon. Eksplodis danĝera reibelo, kies gvidanto estas mi, vi estas la arestito de la lando, ekde nun decidos kvindek membra popolkomitato, kiu faros tion, kion mi diros.

– Jimmy! Se vi faros tion…

– Mi faros! Oni devas eltiri la venean dentegon de la elefanto! Pro via propra intereso. Vi povas iradi en la domo libere, sed mi atentigas vin, ke vi povas forlasi ĝin, se vi volas promeni sur la forumo!

La sango malleviĝis el la vizaĝo de Edna. Tiu sendanka veninto, kiun ŝi fidis kaj kredis, li forlogis tiujn homoj kun sia sorĉista konduto, pro kiuj li tiom multe faris, pri kiuj ŝi pensis, ke ili eĉ mortus por ŝi. En tiu momento enpaŝis lia reĝa moŝto. La ribeluloj anticipe venigis lin ĉi tien. Jimmy salutis lin afable.

– Ho, granda reĝo, kiu estas multe pli turpa, ol la du ĝibaj kameloj, ĉu vi scias, kio estas protezo?

– Kio okazis…? – demandis lia reĝa moŝto palpebrumante, ĉar li vekiĝis el sia dormo.

– La protezo estas artefarita maĉilo, aplikita anstataŭ elbatitaj dentoj. Tial nun lasu vin ŝnurligi, ke eĉ plu vi vivu en saĝa nescio, rilate la protezon.