Выбрать главу

52. - Krom tio, rimarkindas, ke nenie la spiritisma instruado estis komplete donita; ĝi rilatas al tiel granda nombro da observoj, al tiel malsamaj temoj, postulantaj specialajn konojn kaj mediumajn kapablecojn, ke estis neebla la kolektiĝo, en unu sola punkto, de ĉiuj necesaj kondiĉoj. Car la instruado devis esti ne individua sed kolektiva, la Spiritoj dividis la laboron, dissemante la temojn por studado kaj observado, same kiel en iuj fabrikoj la farado de ĉiu parto de unu sama objekto estas komisiata al diversaj laboristoj.

Tiel la revelacio estis parte donita, en diversaj lokoj, de granda nombro da perantoj, kaj same tiel ĝi ankoraŭ nun okazas, ĉar ne ĉio estas revelaciita. Ciu centro trovas, en la aliaj centroj, la komplementon de tio, kion ĝi ricevas, kaj ja estis la kolekto, la kunordigo de ĉiuj partaj instruoj, kio konsistigis la spiritisman doktrinon.

Estis do necese grupigi la dissemitajn faktojn por vidi ilian interrilatecon, kunmeti la diversajn dokumentojn, la instruojn donitajn de la Spiritoj pri ĉiuj punktoj kaj pri ĉiuj temoj, por ilin kompari, analizi, kaj studi iliajn analogiojn kaj diferencojn. Car la komunikaĵojn donis Spiritoj de ĉiuj klasoj, pli aŭ malpli kleraj, estis necese taksi la gradon de konfido, kiun la racio permesis konsenti al ili, distingi la sistemajn ideojn, individuajn kaj apartajn, disde tiuj sankciitaj de la ĝenerala instruado, la utopiojn disde la praktikaj ideoj; elimini tiujn malkonfirmitajn de la donitaĵoj de la pozitiva scienco kaj de la logiko, krom ankaŭ utiligi la erarojn, la informojn liveritajn de la Spiritoj, eĉ de tiuj plej malaltrangaj, por la konado de la stato de la nevidebla mondo kaj per tio formi homogenan tutaĵon.

Necesis, unuvorte, ia centro de ellaborado, sendependa de ĉia antaŭe preta ideo, de ĉia sekta antaŭjuĝo, celanta nepre akcepti la evidentiĝintan veron, eĉ se kontraŭan al personaj opinioj. Tiu ĉi centro formiĝis per si mem, per la forto de la aferoj kaj sen antaŭe preta decido.

53. - El tiu stato de la aferoj rezultis duobla fluo da ideoj: unuj irantaj de la ekstremoj al la centro; aliaj, de la centro al la cirklo. Tiel la doktrino rapide atingis la unuecon, malgraŭ la diverseco de la fontoj, el kiuj ĝi eliĝis; la neakor- dantaj sistemoj iom post iom falis, pro sia izoliteco, antaŭ la aŭtoritato de la opinio de l' plimulto, ĉe kiu ili ne renkontis simpation. De tiam stariĝis ia komuneco de ideoj inter la diversaj partiaj centroj; parolante la saman spiritan lingvon, ili interkompreniĝas kaj sin reciproke simpatias de unu ekstremo de la mondo ĝis la alia.

La spiritistoj pro tio sentis sin pli fortaj, pli kuraĝe luktis, marŝis pli firmpaŝe, ĉar ili vidis sin ne plu izolitaj, eksentis, ke ia apogpunkto, ia ligilo ilin altenas al la granda familio; la fenomenoj, kiujn ili ĉeestis, ne plu ŝajnis al ili strangaj, nenor- malaj, kontraŭdiraj, kiam ili povis rilatigi ilin al ĝeneralaj leĝoj, ĉirkaŭpreni per unu rigardo la konstruaĵon kaj vidi en la tuto grandiozan, homaman celon.

Sed kiel scii, ĉu iu principo estas ĉie instruata, aŭ ĉu ĝi nur esprimas personan opinion? Car la memstaraj grupoj ne troviĝis en favoraj kondiĉoj por scii, kion oni diras aliloke, ja necesis, ke ia centro kolektu ĉiujn instruojn por fari iaspecan voĉkontrolon kaj al ĉiuj transsendi la opinion de la plimulto.[2]

54. - Ekzistas neniu scienco, kiu estus elirinta kompleta el la cerbo de unu homo; ĉiuj senescepte rezultas el sinsekvaj observoj, sin apogantaj sur antaŭaj observoj, kiel sur konata punkto, por atingi tion nekonatan. Ja tiel agis la Spiritoj rilate al Spiritismo; tiakaŭze ilia instruado estas laŭgrada; ili pritrak- tas la demandojn nur post kiam la principoj, sur kiuj ili devas sidi, sufiĉe ellaboriĝis kaj jam tre maturiĝis la juĝo por ilin asimili. Eĉ rimarkindas, ke ĉiufoje kiam la apartaj centroj volis pritrakti antaŭtempajn demandojn, ili ricevis nenion alian krom kontraŭdiraj, neniel konkludigaj respondoj. Kiam, male, estas alveninta la oportuna momento, la instruo ĝeneraliĝas kaj fariĝas unueca ĉe preskaŭ ĉiuj centroj.

Ekzistas tamen inter la irado de Spiritismo kaj tiu de la sciencoj ia esenca diferenco, nome ke ĉi tiuj atingis sian celpunkton nur post longaj tempofluoj, dum al Spiritismo sufiĉis kelke da jaroj, se ne por atingi la kulminan punkton, almenaŭ por rikolti tre grandan kolekton da observoj kaj per ili formi iun doktrinon. Tio estas ŝuldata al la sennombra amaso da Spiritoj, kiuj, laŭ la volo de Dio, samtempe manifes- tiĝis kaj kunportis, ĉiu el ili, sian provizon da scioj. El tio rezultis, ke ĉiuj partoj de la doktrino, anstataŭ ellaboriĝi sinsekve dum longaj jaroj, tion atingis preskaŭ samtempe, en nur kelke da jaroj, kaj ke estis sufiĉe tiujn partojn kunigi, por ke el ili formiĝu unu tutaĵo.

Dio volis, ke tiel estu, unue por ke la konstruaĵo pli rapide venu al sia kulmino; due por ke oni povu, per kompa- rado, fari kontrolon por tiel diri tujan kaj konstantan pri la universaleco de la instruado, laŭ kiu universaleco ĉiu parto havus valoron kaj aŭtoritaton nur per sia konekseco kun la tuto kaj ĉiuj devus harmonii inter si, trovi sian konvenan lokon kaj alveni en la oportuna momento.

Ne komisiante al unu sola Spirito la taskon diskonigi la doktrinon, Dio cetere volis, ke tiel la malplej eminentaj kiel ankaŭ la plej eminentaj inter la Spiritoj kaj la homoj alportu sian ŝtonon al la konstruaĵo, por ke inter ili ekestu ligilo de kunlabora solidareco, kio mankis al ĉiuj doktrinoj eliĝintaj el unu sola fonto.

Aliflanke, ĉar ĉiu Spirito, same kiel ĉiu homo, disponis nur limitan kapitalon da scioj, ili individue ne kapablis pritrakti ex professo la sennombrajn demandojn, kiujn Spiritismo ampleksas.

En tio ankaŭ kuŝas la kaŭzo, kial la doktrino, por plenumi la planojn de la Kreinto, ne povus esti verko de unu sola Spirito, nek de unu sola mediumo; ĝi nepre devus eliĝi el la kolektiveco de la laboroj, kontrolitaj unuj de la aliaj.

55. - Plia kaj lasta karaktero de la spiritisma revelacio, rezultanta el la kondiĉoj mem, en kiuj ĝi fariĝas, estas ke, sin apogante sur faktoj, ĝi estas, kaj ne povas ne esti, esence progresiva kiel ĉiuj observosciencoj. Pro sia esenco, ĝi faras interligon kun la scienco, kiu, estante la elmontrado de certa klaso de faktoj, ne povas kontraŭstari la volon de Dio, aŭtoro de tiuj leĝoj. La malkovroj de la scienco gloras Dion, tute ne Lin malaltigas; ili detruas nur tion, kion la homoj konstruis sur la falsaj ideoj, kiujn ili faris al si pri Dio.

Spiritismo do starigas kiel absolutan principon nur tion, kio estas evidente demonstrita, aŭ tion, kio logike elfluas el la observado. Tuŝante ĉiujn branĉojn de la socia ekonomio, al kiuj ĝi donas la apogon de siaj propraj malkovroj, ĝi ĉiam asimilos ĉiujn progresivajn sciencojn, al kiu ajn klaso ili apartenas, atingintajn la staton de praktikaj veraĵoj kaj forlasintajn la regionon de l' utopio, sen kio ĝi sin mortigus; ĉesante esti, kio ĝi estas, ĝi malkonfesus sian originon kaj sian providencan celon. Marŝante kune kun la progreso, Spiritismo neniam estos superita, car, se novaj malkovroj elmontros, ke ĝi eraras pri iu punkto, gi ŝanĝiĝos ce tiu punkto; se riveligos nova verajo, ĝi tiun ci akceptos.