Выбрать главу

56. - Kiel utilas la morala doktrino de la Spiritoj, se ĝi estas la sama kiel tiu de la Kristo? Cu la homo ja bezonas ian revelacion? Cu li ne povas trovi en si mem ĉion, kio al li estas necesa, por ke li sin gvidu?

El la morala vidpunkto, estas eksterdube, ke Dio donis al la homo, kiel gvidilon, la konsciencon, kiu lin admonas: "Ne faru al la homoj, kion vi ne volas, ke ili faru al vi." La natura moralo certe estas enskribita en la koro de l' homoj, sed ĉu ĉiuj scias ĝin legi en tiu libro? Cu oni neniam malŝatis ĝiajn saĝajn preskribojn? Kion oni faris el la moralo de la Kristo? Kiel ĝin praktikas tiuj mem, kiuj ĝin instruas? Cu ĝi ne fariĝis senvaloraĵo, ia bela teorio, sekvenda por la aliaj sed ne por ili? Cu vi riproĉos patron, ke li dekfoje, centfoje rediras la samajn instruojn al siaj filoj, kiuj ilin ne sekvas? Kiel Dio agus malpli bone ol patro de familio? Kial Li ne sendus, de tempo al tempo, specialajn kurierojn al la homoj kun la komisio ilin realvoki al iliaj devoj kaj rekonduki ilin sur la bonan vojon, kiam de ĝi ili deflankiĝas? malfermi la okulojn de la inteligento al tiuj, kiuj ilin tenas fermitaj, tiel same kiel la pli progresintaj homoj sendas misiistojn inter sovaĝulojn kaj barbarojn?

La Spiritoj instruas la moralon de la Kristo ja tial, ke ne ekzistas alia pli bona. Sed por kio do utilas ilia instruado, se ili nur ripetas, kion ni scias? La samon oni povus diri pri la moralo de la Kristo, kiun kvincent jarojn antaŭ li estis instruata de Sokrato kaj Platono per preskaŭ identaj vortoj; ankaŭ pri ĉiuj moralistoj, kiuj ripetas la samajn aferojn ĉiatone kaj ĉiaforme. Nu bone! La Spiritoj venas simple kaj nure pligran- digi la nombron de la moralistoj, sed kun la diferenco, ke, komunikiĝante ĉialoke, ili sin aŭdigas kiel en palaco, tiel ankaŭ en kabano, kiel al kleruloj, tiel ankaŭ al sensciuloj.

Kion la instruado de la Spiritoj aldonas al la moralo de la Kristo, tio estas la konado de la principoj regantaj la rilatojn inter mortintoj kaj vivantoj, kiuj principoj kompletigas la svagajn instruojn, kiujn li havigis pri la animo, pri ties pasinte- co kaj estonteco, kaj kiuj al ilia doktrino donas, kiel sankcion, la leĝojn mem de la Naturo. Helpe de la novaj lumoj alportitaj de Spiritismo kaj de la Spiritoj, la homo komprenas la solida- recon interligantan ĉiujn estaĵojn; karitato kaj frateco montriĝas kiel socia bezono; li faras pro konvinkiteco, kion li faris nur pro devo, kaj ĝin faras pli bone.

Nur kiam ili praktikos la moralon de la Kristo, la homoj povos aserti, ke ili ne plu bezonas moralistojn, enkarniĝintajn aŭ elkarniĝintajn. Sed tiam, Dio ne plu ilin sendos.

57. - Unu el la plej gravaj demandoj, el tiuj prezentitaj en la komenco de ĉi tiu ĉapitro, estas jena: kian aŭtoritaton havas la spiritisma revelacio, konsiderante, ke ĝi fontas el estaĵoj, kies lumoj estas limitaj kaj kiuj ne estas neeraremaj?

La obĵeto estus grava, se tiu revelacio konsistus nur el la instruoj de la Spiritoj, se ni devus ĝin ricevi ekskluzive de ili, ĝin akcepti kun fermitaj okuloj; sed tiu obĵeto senvaloriĝas, se nur la homo al ĝi donas la kunhelpon de sia inteligento kaj de sia ekzameno; se la Spiritoj limigas sin meti lin sur la vojon al la induktoj, kiujn li povas tiri el la observado de la faktoj. Nu, la manifestiĝoj kaj iliaj sennombraj varioj ja estas faktoj, kiujn la homo studas por el ili indukti la koncernan leĝon, kaj en tiu laboro lin helpas ĉiuklasaj Spiritoj, kiuj estas pli ĝuste kunlabo- rantoj ol revelaciantoj, laŭ la komunuza signifo de ĉi tiu vorto. Li submetas iliajn dirojn al la kontrolo de la logiko kaj de la komuna saĝo: ĉi-maniere li profitas, sen rezigni la propran racion, el la specialaj scioj, kiujn la Spiritoj posedas dank' al sia pozicio.Car la Spiritoj estas nenio alia, ol la animoj de la homoj, ni, komunikiĝante kun ili, ne troviĝas ekster la kadro de la homaro, kio estas grava, konsiderinda cirkonstanco. La geniaj homoj, kiuj estis lumiloj por la homaro, do venis el la mondo de la Spiritoj kaj tien revenis, forlasinte la Teron. Se do la Spiritoj povas komunikiĝi kun la homoj, tiuj genioj povas ilin instruadi sub spirita formo, same kiel ili faris sub la korpa formo. Ili povas ilin instrui postmorte, tute same kiel ili faris dumvive; la sola diferenco kuŝas en tio, ke ili nun, anstataŭ videblaj, estas nevideblaj. Iliaj sperto kaj sciado ne devas esti malpli grandaj ol antaŭe, kaj se ilia parolo, kiel homoj, estis aŭtoritata, ĝi nun ne povas esti malpli nur pro tio, ke ili troviĝas en la mondo de la Spiritoj.

- Ja manifestiĝas ĉiaklasaj Spiritoj, ne nur la superaj, kaj tio estis necesa por inici nin pri la vera karaktero de la spirita mondo, montrante ĉiujn ĝiajn aspektojn. Dank' al tio, la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj estas pli intimaj kaj pli evidenta ilia interligiteco; ni pli klare vidas, de kie ni venas kaj kien ni iros: tia estas la esenca celo de tiuj manifestiĝoj. Ciuj Spiritoj do, kiun ajn progreso-gradon ili atingis, ja ion instruas al ni; sed ĉar ili estas pli aŭ malpli kleraj, tial koncernas nin distingi, en ilia parolo, inter tio bona kaj tio malbona kaj kiel eble profiti el ilia instruado. Nu, ĉiuj, kiaj ajn ili estas, povas nin instrui aŭ al ni riveli aferojn, kiujn ni ne konas kaj pri kies ekzisto ni, sen ili, neniam ekscius.

- La eminentaj enkarniĝintaj Spiritoj nekontesteble estas potencaj individuoj sed kies agado efikas malvastlime kaj tre lante disetendiĝas. Eĉ se unu sola el ili, ĉu Elija aŭ Moseo, Sokrato aŭ Platono, venus nuntempe malkaŝi al la homoj la staton de la spirita mondo, - kiu ja pruvus la verecon de iliaj asertoj en niaj tempoj de skeptikeco? Cu oni lin ne rigardus kiel revemulon aŭ utopiiston? Kaj eĉ se li dirus la absolutan veron, jarcentoj devus flui antaŭ ol la homamasoj agnoskus liajn ideojn. Dio, laŭ sia saĝeco, ne volis, ke tiel okazu; li volis, ke la instruadon havigu la Spiritoj mem, ne la enkarnuloj, por ke ĉi tiuj konvinkiĝu pri ilia ekzisto; Dio ankaŭ volis, ke tio samtempe okazu sur la tuta Tero, ĉu por ke la instruado pli rapide disvastiĝu, ĉu por ke oni vidu en tiu koincideco de la instruado unu pruvon de la vero, kaj tiel ĉiu havu la rimedon por sin mem konvinki.

60. - La Spiritoj venas ne por liberigi la homon el la studoj kaj esploroj, nek por alporti al li iun tute pretan scien- con; koncerne tion, kion li mem povas trovi, ili lasas lin al liaj propraj fortoj, kion la spiritistoj nun tre bone scias. De antaŭ longe la sperto demonstris la eraron de la opinio, ke la Spiritoj havus la tutan saĝon, la tutan scion, kaj ke sufiĉus sin turni al la unue veninta Spirito por ekscii ĉiujn aferojn. Eliĝintaj el la homaro, la Spiritoj estas unu el ties partoj; same kiel sur la Tero, inter li ankaŭ ekzistas tiuj superaj kaj tiuj vulgaraj, kaj sekve multaj, kiuj filozofie kaj science scias malpli ol certaj homoj; la Spiritoj diras, kion ili scias, nek pli, nek malpli; same kiel inter la homoj, la pli progresintaj kapablas nin instrui pri pli da aferoj, esprimi al ni pli saĝajn opiniojn, ol kiel povas la malpli progresintaj. Peti konsilojn al la Spiritoj ne signifas sin turni al supernaturaj potencoj, sed ja interrilati kun egaluloj, kun tiuj mem, al kiuj oni sin turnus en ĉi tiu mondo, nome al siaj parencoj, al siaj amikoj, al personoj pli kleraj ol li. Pri tio do gravas, ke oni konvinkiĝu, kaj tion ne scias tiuj, kiuj, ne studinte Spiritismon, faras al si ideon tute falsan pri la naturo de l' mondo de la Spiritoj kaj pri la transtombaj interrilatoj.

61. - Kian utilon do havas tiuj manifestiĝoj, aŭ, se vi volas, tiu revelacio, se la Spiritoj ne scias pli ol ni aŭ se ili ne diras al ni ĉion, kion ili scias?

Unue, kiel ni diris, ĉar ili sin detenas havigi al ni, kion ni povas akiri per laboro; due, ĉar estas aferoj, kies malkaŝo ne estas al ili permesata pro tio, ke ilin ne eltenus nia progreso- grado. Sed, flanklase de tio, la kondiĉoj de ilia nova vivo vastigas la limojn de ilia perceptado; ili vidas, kion ili ne vidis sur la Tero; liberaj el la materiaj baroj, el la zorgoj de la korpa vivo, ili juĝas la aferojn de pli alta, kaj do pli saĝa, vidpunkto; ilia sagaceco ampleksas pli vastan horizonton; ili komprenas siajn erarojn, reĝustigas siajn ideojn kaj liberiĝas de la homaj antaŭjuĝoj.