Выбрать главу

En tio konsistas la supereco de la Spiritoj antaŭ la korpa homaro, kaj ja pro tio iliaj konsiloj povas esti, laŭ ilia grado de progreso, pli saĝaj kaj pli neprofitamaj ol tiuj de la enkarnuloj. Cetere, la medio, en kiu ili sin trovas, permesas al ili inici nin pri aferoj rilataj al la estonta vivo, kiujn ni ne konas kaj kiujn ni ne povas malkovri en nia medio. Gis nun, la homo nur elpensis hipotezojn pri sia estonteco; kaj en tio kuŝis la kaŭzo, kial liaj koncernaj kredoj dividiĝis en tiel multenombrajn kaj inter si malakordajn sistemojn, ekde la neniismo ĝis la fantastaj konceptoj pri la infero kaj la paradizo. Hodiaŭ estas ĝuste la vidatestantoj, la rolantoj mem sur la transtomba scenejo, kiuj al ni venas diri tion, kio ĝi ja estas, kaj nur ili povus tion fari. Tiuj manifestiĝoj do servis por al ni konatigi la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas kaj pri kiu ni ne suspektis; kaj tiu sola scio estus esence grava, eĉ se la Spiritoj povus nenion pli instrui al ni.

Ironte al nekonata lando, ĉu vi rifuzus la informojn de la plej humila kampulo, kiun vi renkontus? Cu vi ne demandus lin pri la stato de la vojo nur pro tio, ke li estas nura kampulo?

Vi certe ne esperos ricevi de li vastampleksajn klarigojn, sed laŭ tio, kiel li statas en sia rondo, li povos, pri certaj punktoj, informi al vi pli bone ol sciencisto, kiu ne konus tiun landon. Vi tiros el liaj indikoj konkludojn, kiujn li mem ne kapablus tiri, sen ke tio senigus lin je la karaktero de instrumento utila al viaj observoj, kvankam li nur servis por konatigi al vi la kutimojn de la kampuloj. Same okazas koncerne la rilatojn kun la Spiritoj, el kiuj la plej malgranda povas utili, instruante nin pri iu ajn afero.

62. - Vulgara komparo igos nin ankoraŭ pli bone kompreni la aferon.

Sipo plena de migruloj forveturas al malproksima loko, transportante ĉiaklasajn homojn, parencajn al tiuj, kiuj restas surtere. Tiam oni ekscias, ke la ŝipo dronis, lasis nenian postesignon, kaj pri ĝia sorto alvenas nenia sciigo. Oni pensas, ke la vojaĝantoj pereis, kaj funebro regas iliajn familiojn. Sed la tuta ŝipanaro, escepte de eĉ ne unu sola homo, atingis la bordon de nekonata lando, riĉega kaj grasa, kie ĉiuj ekvivas feliĉaj sub malavara ĉielo. Sed tion neniu scias. Nu, unu tagon alia ŝipo albordiĝas al tiu lando kaj tie trovas la dronintojn sanaj kaj sekuraj. La ĝojiga novaĵo disvastiĝas kun fulma rapideco. Ciuj ekkrias: "Niaj amikoj ne estas perditaj!", kaj ili eldiras dankon al Dio. Ili ne povas intervidiĝi, sed ili korespon- das inter si, interŝanĝas reciprokajn elmontrojn de amikeco, kaj tiel ĝojo anstataŭe sekvas malĝojon.

Tia estas la bildo de la vivo surtera kaj de la transtomba vivo, antaŭ kaj post la moderna revelacio; ĉi tiu lasta, simile al la dua ŝipo, portas al ni la bonan novaĵon pri la postvivo de niaj karuloj kaj la certecon, ke ni iam rekolektiĝos al ili; la dubo pri ilia kaj pri nia sorto ĉesas ekzisti; senkuraĝeco forneniiĝas antaŭ espero.

Sed aliaj rezultatoj fekundigas tiun revelacion. Rigar- dante la homaron matura por penetri la misteron de sia destino kaj sentime kontempli novajn mirindaĵojn, Dio permesis la levon de la vualo, kiu apartigis la videblan de la nevidebla mondo. La manifestiĝoj havas nenion eksterhoman; tio estas la spirita homaro, kiu venas interparoli kun la korpa homaro kaj diri al ili:

"Ni ekzistas, do ne ekzistas la nenio; jen kio ni estas kaj kio vi iam estos; la estonteco apartenas al vi, same kiel al ni. Vi paŝas en mallumo, ni venas klarigi al vi la vojon kaj starigi al vi la itineron; vi iras sencele, ni montras al vi la celon. La surtera vivo ĉion signifis por vi, ĉar vi nenion vidis transe de ĝi; ni venas diri al vi, montrante la spiritan vivon: la surtera vivo estas nenio. Via vidado haltis ĉe la tombo; ni malfermas al vi transan, splendan horizonton. Vi ne sciis, kial vi suferas sur la Tero; nun, en la sufero vi vidas la justecon de Dio. La bono ŝajnis doni nenian frukton en la estonteco, sed de nun ĝi havos celon kaj ja estos necesa; la frateco estis nenio alia krom bela teorio, sed nun ĝi sidas sur natura leĝo. Sub la regado de l' kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo, la senlimaĵo estas malplena, egoismo mastre regas inter vi, kaj via devizo estas: "Ciu por si!". Ce la certeco pri la estonto, la senfinaj spacoj senlime loĝatiĝas kaj nenie ekzistas malpleno kaj soleco; solidareco interligas ĉiujn estaĵojn trans kaj cis la tombo. Tio estas la regno de la karitato, portanta la devizon: "Unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu". Fine, ĉe la estingiĝo de la vivo, vi diradis porĉiaman adiaŭon al viaj karuloj; nun vi diras al ili: "Gis baldaŭa revido!"

Jen, resume, la rezultatoj de la nova revelacio, kiu venis plenigi la vakuon faritan de la nekredemo, relevi la korojn senkuraĝigitajn de la dubo aŭ de la perspektivo de l' nenio, kaj doni al ĉiuj aferoj ties pravon de ekzisto. Cu tiuj rezultatoj do malhavus gravecon nur tial, ke la Spiritoj venas ne por solvi la problemojn de la scienco, nek por havigi scion al malkleruloj, nek por liveri al pigruloj rimedojn por riĉiĝi senlabore? Sed koncernas ne sole la estontecon la fruktoj, kiujn la homo devas rikolti el la revelacio. Li ilin ĝuos sur la Tero per la transforma- do, kiun la novaj kredoj nepre estigos en lia karaktero, en liaj gustoj, en liaj inklinoj, kaj sekve en la moroj kaj en la sociaj interrilatoj. Metante finon al la regno de egoismo, orgojlo kaj nekredemo, ili preparas tiun de la bono, kiu estas la regno de Dio anoncita de la Kristo.

1 La antaŭmeto de la artikolo al la vorto Kristo (el la greka Christos, sanktoleito), uzata laŭ absoluta senco, estas pli ĝusta, se ni konsideras, ke tiu vorto ne estas la nomo de la Mesio el Nazareto sed ja substantivigita kvalito. Oni do diru: Jesuo estis Kristo; li estis la anoncita Kristo; la morto de la Kristo sed ne de Kristo, dum oni diras: la morto de Jesuo sed ne de la Jesuo. En Jesuo-Kristo, ambaŭ vortoj, kunigitaj, formas unu solan propran nomon. Samkiale oni diras: la Budho; Gotama akiris la Budhecon per siaj virtoj kaj aŭsteraj moroj; la vivo de la Budho, samkiel oni diras: la armeo de la Faraono sed ne de Faraono; Henriko IV estis reĝo; la titolo de reĝo; la morto de la reĝo sed ne de reĝo.

Capitro II

DIO

Ekzisto de Dio - Pri la dia naturo - La Providenco La vido de Dio

Ekzisto de Dio

- Estante la primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, la origino de ĉio ekzistanta, la bazo, sur kiu sidas la konstruaĵo de la kreado, Dio estas la punkto, kiun ni nepre konsideru antaŭ ĉio.

- Estas elementa principo, ke oni juĝas pri kaŭzo laŭ ties efiko, eĉ se oni tiun kaŭzon ne vidas.

Se, fendante la aeron, birdo estas atingita de mortiga plumbero, oni konkludas, ke lerta pafisto ĝin trafis, eĉ se oni lin ne vidas. Ne ĉiam necesas do vidi ion, por scii, ke ĝi ekzistas. Estas do per observado de la efikoj, ke oni venas al la konado de la kaŭzoj.

- Alia same elementa principo, iĝinta aksiomo pro sia vereco, estas, ke ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon.

Se oni demandus, kiu estas la konstruinto de lerte elpensita maŝino, kion oni pensus pri tiu, kiu respondus, ke ĝi estiĝis per si mem? Rigardante artan aŭ industrian majstrover- kon, oni diras, ke ĝin produktis genia homo, ĉar nur eminenta inteligento povus ĝin koncepti; oni tamen rekonas, ke temas ja pri homa faro, ĉar konstateblas, ke ĝi ne transpasas la homan kapablon; sed al neniu venas la penso aserti, ke ĝi fontis el la cerbo de idioto aŭ de malklerulo, nek, des malpli, ke ĝi estas verko de besto aŭ produkto de la hazardo.