- Cie la ĉeesto de l' homo estas rekonata per liaj verkoj. La ekzisto de la antaŭdiluvaj homoj pruviĝis ne nur per la homaj fosilioj, sed ankaŭ, kaj kun granda certeco, per la ĉeesto, en tiuepokaj terenoj, de objektoj ellaboritaj de homoj; fragmento de vazo, tajlita ŝtono, armilo, briko sufiĉos por atesti lian ĉeeston. Laŭ la krudeco aŭ perfekteco de la laboro oni ekkonos la gradon de inteligenteco kaj de progreso de tiuj, kiuj ĝin faris. Se, trairante landon loĝatan ekskluzive de sovaĝuloj, vi eltrovus statuon indan je Fidio, vi tute ne hezitus aserti, ke, ĉar la sovaĝuloj ne kapablas ĝin fari, ĝi devas esti verko de inteligento supera al tiu de la sovaĝuloj.
- Nu bone! ĵetante sian rigardon ĉirkaŭen, sur la kreaĵojn de la Naturo, rimarkante la providencon, la saĝon, la harmonion direktantajn tiujn kreaĵojn, oni rekonas, ke estas neniu, kiu ne translimus la plej vastan amplekson de la homa inteligento. Se la homo ne povas ilin fari, ili do estas produkto de iu inteligento supera al la homaro, krom se oni akceptus, ke estas efikoj sen ia kaŭzo.
- Al tio kelkaj obĵetas per jena rezonado:
La tiel nomatajn kreaĵojn de la Naturo produktas materiaj fortoj, kiuj agas mekanike pro la leĝoj de altiro kaj de repuŝo; la molekuloj de la inertaj korpoj agregiĝas kaj malagre- giĝas sub la potenco de tiuj leĝoj. La plantoj naskiĝas, ekĝer- mas, kreskas kaj multiĝas ĉiam per la sama maniero, ĉiu laŭ sia speco, pro la efiko de tiuj samaj leĝoj; ĉiu individuo similas tiun, el kiu ĝi devenis; la kreskado, la florado, la fruktiĝo, la koloro dependas de materiaj kaŭzoj, kiel varmo, elektro, lumo, humido, ktp. Same okazas al la bestoj. La astroj formiĝas per la molekula altiriĝemo kaj eterne moviĝas en siaj orbitoj pro la efiko de la gravito. Tiu mekanika reguleco en la agado de la naturaj fortoj vidigas nenian liberan inteligenton. La homo movas sian brakon, kiam kaj kiel li volas; sed tiu, kiu ĝin movus en la sama direkto ekde la naskiĝo ĝis la morto, estus ia aŭtomato; nu, la organaj fortoj de la Naturo ja estas pure aŭtomataj.Cio tio estas vera; sed tiuj fortoj estas efikoj, kiuj nepre havas ian kaŭzon, kaj neniu povas aserti, ke ili estas Dio mem. Ili estas materiaj kaj mekanikaj; kaj ke ili tute ne estas inteligentaj en si mem tio ankaŭ estas vera; sed ilin agigas, distribuas kaj konformigas al la bezonoj de ĉiu afero iu inteligento, kiu ne estas homdevena. La utila aplikado de tiuj fortoj estas ja inteligenta efiko elmontranta inteligentan kaŭzon. Pendolo moviĝas kun aŭtomata reguleco kaj ĝuste en tiu reguleco sidas ĝia valoro. La forto, kiu ĝin movas estas absolute materia, tute ne inteligenta, sed kiom valorus tiu pendolo, se iu inteligento ne estus kombininta, kalkulinta, distribuinta la aplikon de tiu forto por ĝin funkciigi kun ekzakteco? El tio, ke la inteligento ne troviĝas en la mekanis- mo de la pendolo kaj ke oni ĝin ne vidas, ĉu estus prave indukti, ke ĝi ne ekzistas? Oni ĝin induktas el ĝiaj efikoj.
La ekzisto de horloĝo atestas pri la ekzisto de horloĝisto; la lerta aranĝo de la mekanismo atestas pri la inteligenteco kaj la scio de la horloĝisto. Kiam horloĝo ĝustatempe havigas al vi la bezonatan indikon, ĉu al iu ajn venus la penso diri: jen tre inteligenta horloĝo?
Tio sama okazas rilate la mekanismon de la Universo: Dio ne sin montras, sed manifestiĝas per siaj verkoj.
- La ekzisto de Dio estas do realaĵo pruvita ne nur de la revelacio sed ankaŭ de la faktoj. La sovaĝaj popoloj ricevis nenian revelacion, sed tamen ili instinkte kredas la ekziston de ia superhoma potenco; ili vidas aferojn starantajn super la homa povo kaj el tio ili konkludas, ke tiuj aferoj devenas de ia estaĵo supera al la homaro. Cu ili ne sin montras pli logikaj ol tiuj asertantaj, ke tiuj aferoj fariĝis per si mem?
Pri la dia naturo
- Al la homo ne estas eble sondi la intiman naturon de Dio. Por kompreni Dion ankoraŭ mankas al ni la koncerna sento, kiun oni ne akiras krom per la kompleta elpuriĝo de la Spirito. Sed se li ne povas penetri la esencon de Dio, la homo, akceptante lian ekziston kiel premison, povas per rezonado ekkoni liajn necesajn atributojn: komprenante tion, kio li ne povas esti, ĉar li tiel ĉesus esti Dio, la homo induktas tion, kio li ja estas.
Sen la konado de la atributoj de Dio, estus neeble kompreni la verkon de la kreado. Tio estas la deirpunkto de ĉiuj religiaj kredoj, kaj ĝuste tial, ke ili tion ne konsideris, kvazaŭ lumturon kapablan ilin gvidi, la plimulto el la religioj eraris per siaj dogmoj. Kiuj ne atribuis al Dio la ĉiopovecon, tiuj konceptis plurajn diojn; kiuj ne atribuis al li superegan bonecon, tiuj faris el li ian Dion ĵaluzan, kolereman, partian kaj venĝeman.
- Dio estas la superega kajplejpotenca intelekto. La homa intelekto estas limita, ĉar li ne povas fari, nek kompreni ĉion, kio ekzistas. Tiu de Dio, kiu ampleksas la infiniton, nepre estas infinita. Se oni supozus ĝin limita ĉe iu ajn punkto, oni ja povus koncepti estaĵon pli inteligentan, kapablan kompreni kaj fari, kion la alia ne povus fari, kaj tiel plu senfine.
- Dio estas eterna, t.e., li ne havis komencon kaj ne havos finon. Se li estus iam komenciĝinta, li do estus elveninta el la nenio. Nu, ĉar la nenio ne ekzistas, ĝi nenion povas produkti. Aŭ lin estus kreinta iu alia antaŭekzistanta estaĵo, kaj do ĉi tiu estus Dio. Se oni supozas al li ian komen- con aŭ finon, oni do povus koncepti estaĵon jam ekzistintan antaŭ li, aŭ povantan lin postvivi, kaj tiel plu senfine.
- Dio estas neŝanĝema. Se li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj regantaj la Universon havus neniom da stabileco.
- Dio estas nemateria, t.e., lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie li ne estus neŝanĝema, ĉar li devus sperti la aliiĝojn de la materio. Dio ne havas formon koncepteblan por niaj sensoj, ĉar kontraŭe li estus materio. Ni diras: la mano de Dio, la okulo de Dio, la buŝo de Dio, ĉar la homo, konante nur sin mem, prenas sin por komparo rilate al ĉio, kion li ne komprenas. Ridindaj ja estas tiuj bildoj, per kiuj oni figuras Dion kiel maljunulon kun longa barbo kaj surha- vantan mantelon; ili kunportas la malbonaĵon malaltigi la superegan Estaĵon ĝis la mizeraj proporcioj de la homaro; de tie, ĝis oni atribuus al li la homajn pasiojn kaj el li farus ian Dion koleran kaj ĵaluzan, estas ne pli ol unu paŝo.
- Dio estas ĉiopova. Se li ne havus la superegan povon, oni povus koncepti pli povan estaĵon, kaj tiel plu sinsekve, ĝis tiu estaĵo, kiun neniu alia povus superi en potenco, kaj ĉi tiu ja estus Dio.
- Dio estas superege justa kaj bona. La providen- ca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj, kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri liaj justeco kaj boneco.
La infiniteco de ia kvalito forigas la eblecon de ekzisto de kontraŭa kvalito, kiu ĝin malgrandigus aŭ nuligus. Estaĵo senfine bona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da maliceco, same kiel estaĵo senfine malbona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da boneco; tiel same, ia objekto ne povus esti absolute nigra kun plej malforta nuanco de blanko, nek absolute blanka kun plej eta nigra makulo.