Выбрать главу

- Sekvas do, ke neniu homo povas vidi Dion per la karnaj okuloj. Se tiu favoro estus konsentita al iuj, ĝi nur efektiviĝus en stato de ekstazo, kiam la animo sin trovas tiele liberiĝinta el la materiaj ligiloj, ke tia afero eblus dum la enkarniĝo. Cetere, unu tia privilegio ekskluzive apartenus al elitaj animoj, enkarniĝintaj por misio, ne por kulpelpago. Sed ĉar la Spiritoj el la plej altaj ordoj splendas per blindiga brilego, povas okazi, ke malpli progresintaj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, ege ravitaj de la brilego, kiu tiujn ĉirkaŭas, supozas, ke ili vidas Dion mem. Ja tiel same kiel iu, kiu, vidante ministron, lin prenas por la suvereno mem.

37. - Sub kia eksteraĵo Dio sin montras al tiuj, kiuj fariĝis indaj vidi lin? Cu sub ia formo? Laŭ homa bildo aŭ kiel lumsplenda fokuso? La homa lingvo estas nekapabla ĝin vortigi, ĉar por ni ekzistas nenia komparo taŭga por havigi al ni ian koncernan ideon. Ni estas kvazaŭ denaskaj blinduloj, al kiuj oni vane provus komprenebligi la sunbrilon. Nia lingvo estas limita de niaj bezonoj kaj de la rondo de niaj ideoj; tiu de la sovaĝaj popoloj ne povus priskribi la mirindaĵojn de la civilizacio; tiu de la pli civilizitaj popoloj estas treege malriĉa por priskribi la belegaĵojn de la ĉieloj, nia inteligento estas tre malvasta por ilin kompreni, kaj nia vidado, estante tre mal- forta, de ili certe blindiĝus.

ĈAPITRO III

BONO KAJ MALBONO

Origino de bono kaj malbono - Instinkto kaj inteligento Reciproka sindetruado de la vivaj estaĵoj

Origino de bono kaj malbono

- Ĉar Dio estas la principo de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj ĉar li havas la tutan saĝon, la tutan bonecon, la tutan justecon, sekve ĉio de li devenanta nepre posedas liajn atributojn, ĉar, kio estas senfine saĝa, justa kaj bona, povas produkti nenion malinteligentan, malbonan kaj maljustan. La malbono, kiun ni vidas, ne povas do deveni de li.

- Se malbono estus atributo de ia aparta estaĵo, ĉu oni lin nomas Arimano, ĉu Satano, tiam el du aferoj unu: aŭ tiu estaĵo estus egala al Dio kaj, sekve, tiel potenca kiel li, de la tuta eterna tempo, aŭ li estus malsupera al Dio.

En la unua okazo, ekzistus du konkurantaj potencoj en senĉesa luktado, unu provanta malfari, kion faris la dua, ambaŭ sin reciproke kontraŭstarantaj. Tiu hipotezo ne konfor- mas al la plan-unueco montriĝanta en la strukturo de la Universo.

En la dua okazo, tiu estaĵo, ĉar malsupera al Dio, estus al li subordigita. Ne povante esti ekzistinta, kiel Dio, de la tuta eterna tempo, sen esti al li egala, tiu estaĵo estus iam havinta komencon. Se li estis kreita, lin kreis neniu alia krom Dio, kiu do estus kreinta la Spiriton de malbono, kio implicus la neadon de la senfina boneco. (Vidu: La ĉielo kaj la Infero, ĉap. X, "La Demonoj".)

- Tamen, malbono ekzistas kaj havas ian kaŭzon.

La malbonoj ĉiuspecaj, fizikaj aŭ moralaj, kiuj turmen-

tas la homaron, prezentas du kategoriojn, kiujn nepras distingi: tiun de la malbonoj, kiujn la homo povas eviti, kaj tiun de la malbonoj ne dependantaj de ilia volo. Inter la unuaj intervici- ĝas la natur-katastrofoj.

La homo, kies fakultoj ja estas limitaj, ne povas penetri nek ampleksi la tutaĵon de la planoj de la Kreinto; li taksas la aferojn laŭ la vidpunkto de sia personeco, de siaj interesoj fiktivaj kaj konvenciaj, kiujn li kreis al si kaj kiuj ne apartenas al la Naturo; jen kial li ofte rigardas malbona kaj maljusta, kion li opinius justa kaj admirinda, se li vidus ties kaŭzon, celon kaj definitivan rezultaton. Se li serĉos la ekzisto-pravon kaj la utilon de ĉiu afero, li rekonos, ke ĉio portas la stampon de la senfina saĝeco, kaj li sin klinos antaŭ tiu saĝeco, eĉ rilate al aferoj por li nekompreneblaj.

- La homo ricevis, kiel dividitaĵon, inteligenton, kun kies helpo li povas deturni, aŭ almenaŭ mildigi, la efikojn de ĉiuj natur-katastrofoj. Ju pli li akiras scion kaj progresas laŭ la civilizacio, des malpli ruinigaj fariĝas tiaj katastrofoj. Per saĝa

1 Jam esperantigita kaj eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio. - Noto de la Trad.

kaj antaŭzorga sociala organizo, li eĉ sukcesos nuligi iliajn sekvojn, en la okazo se ili ne povos esti tute evitataj. Tiel, koncerne eĉ tiujn katastrofojn, kiuj havas sian utilon por la ĝenerala ordo de la Naturo kaj por la estonteco, sed kiuj damaĝas en la nuno, Dio havigis al la homo, en la fakultoj per kiuj li dotis ties Spiriton, la rimedojn por haltigi iliajn efikojn.

Tiamaniere li rebonigas nesalubrajn regionojn, imunigas kontraŭ pestodonaj miasmoj, igas fekundaj nekultivitajn terojn kaj lernas kiel ilin antaŭgardi kontraŭ inundoj; li ankaŭ konstruas siajn loĝejojn pli salubraj, pli solidaj por rezisti kontraŭ la ventoj tiel necesaj por la purigo de la atmosfero, kaj tiel li sin ŝirmas kontraŭ la malbonaj veteroj. Kaj tiel, fine, la neceso igis lin iom post iom krei la sciencojn, per kiuj li plibonigas la loĝeblecon de la mondo kaj pligrandigas sian propran bonstaton.

- Car la homo devas progresi, la malbonoj, al kiuj li estas elmetata, lin stimulas por la ekzercado de sia intelekto, de ĉiuj siaj fizikaj kaj moralaj kapabloj, lin instigante al serĉado de rimedoj por ilin eviti. Se li nenion devus timi, nenia bezono igus lin serĉi la plibonon; lia spirito malvigliĝus en la senfareco; li nenion elpensus nek eltrovus. La doloro estas la pikilo, kiu puŝas la homon antaŭen, sur la vojon de la progreso.

- Sed la plimulton el la malbonoj estigas la homo mem per siaj malvirtoj, kaj ili do fontas el lia orgojlo, egoismo, ambicio, avidemo, el liaj ekscesoj en ĉiuj aferoj: tie sidas la kaŭzo de la militoj kaj katastrofoj, kiujn ili kuntrenas, de la malpaciĝoj, de la opreso de l' fortaj kontraŭ la malfortaj, fine de la pliparto el la malsanoj.

Dio starigis leĝojn plenajn de saĝeco, kies sola celo estas la bono. La homo trovas en si mem ĉion necesan por ilin sekvi. La konscienco al li difinas la vojon, la dia leĝo estas gravurita en lia koro, kaj cetere Dio senĉese memorigas pri ili pere de siaj mesioj kaj profetoj, per ĉiuj enkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ricevis la mision lin instrui, moraligi, plibonigi, kaj, en la lastaj tempoj, per la amaso da elkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ĉie manifestiĝas. Se la homo skrupule submetiĝus al la diaj leĝoj, li sendube evitigus al si la plej akrajn malbonojn kaj vivus feliĉa sur la Tero. Se li tiel ne kondutas, tion li ŝuldas al sia libervolo, kaj li tiam suferas ties sekvojn. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, n-roj 4, 5, 6 kaj sekvantaj.)

- Sed Dio Plejbona metis la kuracilon apud la malsanon, tio estas, el la malbono li eltiras la bonon. Venas momento, kiam la eksceso de la morala malbono fariĝas netolerebla kaj trudas al la homo la bezonon ŝanĝi sian direkton. Instruita de la sperto, li estas devigita serĉi la kuraci­lon en la bono, ĉiam laŭ sia libera volo. Prenante pli bonan direkton, li agas laŭ sia volo kaj kaŭze de tio, ke li rekonis la malbonaĵojn de la alia direkto. La neceso do premdevigas lin morale pliboniĝi, por ke li estu pli feliĉa, same kiel ĝi ankaŭ lin devigis plibonigi la materialajn kondiĉojn de sia ekzistado (n-ro 5).

- Oni povas diri, ke malbono estas neesto de bono, same kiel malvarmo estas neesto de varmo. Kiel malvarmo ne estas ia aparta fluido, tiel same malbono ne estas aparta atributo; unu estas la negativo de la dua. Kie bono ne estas, tie nepre estas malbono. Ne fari malbonon jam estas la komenco de bono. Dio volas nur bonon; nur de l' homo venas malbo­no. Se en la kreaĵaro ekzistus ia estaĵo ekskluzive destinita al malbono, neniu povus gin eviti; sed ĉar la homo havas EN SI