Выбрать главу

Cetere, intelekto kaj instinkto ofte elmontriĝas simultane en la sama ago. Ĉe marŝado, ekzemple, la movo de la gamboj estas instinkta; la homo maŝine metas unu piedon antaŭ la duan sen ia pripenso; sed kiam li volas rapidigi aŭ malrapidigi siajn paŝojn, levi la piedon aŭ sin deturni por eviti ian obstak- lon, tiam estas kalkulo, decido; li agas laŭ decidita intenco. La nevola impulso de la movo estas la instinkta ago; la antaŭdeci- dita direkto de la movo estas la inteligenta ago. La karnoman- ĝa besto estas pelata de la instinkto sin nutri per karno, sed la antaŭzorgoj, kiujn ĝi faras kaj kiuj diversas laŭ la cirkonstancoj, por ke ĝi kaptu sian predon, krom ankaŭ ĝia antaŭvido pri la eventualaĵoj, estas agoj de la intelekto.

14. - Iu alia hipotezo, kiu krome perfekte kongruas kun la ideo pri unueco de principo, elfluas el la esence antaŭvide- ma karaktero de la instinkto kaj akordas kun tio, kion al ni instruas Spiritismo koncerne la rilatojn inter la spirita kaj la korpa mondoj.

Oni nun scias, ke, inter la elkarniĝintaj Spiritoj, iuj havas la mision prigardi la enkarnulojn, kies protektantoj kaj gvidan- toj ili estas; ke ili envolvas la enkarnulojn en siajn fluidecajn emanaĵojn; ke la homo multfoje agas nekonscie, sub la efiko de tiuj emanaĵoj.

Oni krome scias, ke la instinkto, kiu per si mem estigas nekonsciajn agojn, superregas ĉe la infanoj kaj, ĝenerale, ĉe la homoj kun malforta prudento. Nu, laŭ tiu hipotezo, la instinkto estus atributo nek de la animo, nek de la materio; ĝi propre ne apartenus al la vivanta estaĵo, ĝi ja estus ia efiko de la senpera agado de la nevideblaj protektantoj, kiuj helpus la nesufiĉecon de la intelekto, mem estigante la nekonsciajn agojn necesajn al la konservado de la estaĵo. Gi estus kvazaŭ paŝlernilo, per kiu oni subtenas la infanojn ankoraŭ ne sciantajn paŝi. Kaj kiel oni iom post iom forlasas la uzon de la paŝlernilo laŭmezure kiel la infano mem sin tenas, tiel same la protektantaj Spiritoj lasas siajn protektatojn agi per si mem, laŭmezure kiel ĉi tiuj povas sin gvidi per sia propra intelekto.

Tiel, anstataŭ ke ĝi estus la efiko de ia rudimenta kaj nekompleta intelekto, la instinkto ja estus la frukto de ia fremda inteligento en la pleneco de sia forto, inteligento protektanta, helpanta la nesufiĉecon, ĉu de iu inteligento pli juna, kiun la unua devigus fari, senkonscie, por sia bono, kion tiu ankoraŭ ne kapablus mem fari, ĉu de iu inteligento matura sed momente neebligita uzi siajn fakultojn, kiel ĉe la homo dum la infanaĝo kaj en la okazoj de idioteco kaj mensaj afekcioj.

Oni proverbe diras, ke ekzistas unu dio por la infanoj, frenezuloj kaj ebriuloj, kaj tiu proverbo estas pli vera ol oni supozas. Tiu dio estas neniu alia, ol la protektanta Spirito, kiu prigardas la estulon nekapablan sin mem protekti per la propra prudento.

15. - En ĉi tiu klaso de ideoj, oni povas iri ankoraŭ pli malproksimen. Tiu teorio, kiel ajn racia ĝi estas, ne solvas ĉiujn malfacilaĵojn de la demando.

Se oni observas la efikojn de la instinkto, oni unue rimarkas ian unuecon laŭ la planado kaj laŭ la tuto, ian certecon pri rezultoj, kiuj ĉesas, kiam la instinkton anstataŭas la libera intelekto. Krom tio, profunda saĝeco estas rekonata en la tiel perfekta kaj tiel konstanta alkonformiĝo de la instinktaj fakultoj al la bezonoj de ĉiu specio. Tia unueco de planado ne povus ekzisti sen la unueco de pensado, kaj ĉi tiu estas neakordigebla kun la diverseco de la individuaj kapabloj; nur ĝi povus estigi tiun tutaĵon tiel perfekte harmonian, kiu manifestiĝas ekde la origino de l' tempoj kaj en ĉiuj regionoj, kun reguleco kaj precizeco matematikaj, ne forestante iam ajn. La unuformeco en tio, rezultanta el la instinktaj fakultoj, estas karakteriza fakto, kiu nepre kuntrenas la unuecon de la kaŭzo. Se tiu kaŭzo estus esence propra al ĉiu individuo, ekzistus tiom da diversaj instinktoj, kiom da individuoj, ekde la vegetaĵo ĝis la homo. Efiko ĝenerala, unuforma kaj konstanta nepre devas havi kaŭzon ĝeneralan, unuforman kaj konstantan; efiko atestanta saĝon kaj antaŭvidon nepre devas havi kaŭzon saĝan kaj antaŭvidan. Nu, ĉar ia kaŭzo saĝa kaj antaŭvida nepre devas esti inteligenta, ĝi do tute ne povas esti ekskluzive materia.Car ne troviĝas en la kreitoj, enkarniĝintaj aŭ elkarni- ĝintaj, la kvalitoj necesaj por estigi tian rezultaton, tial oni devas iri pli supren, nome ĝis la Kreinto mem. Se oni denove legas la klarigon donitan pri tio, kiel oni povas koncepti la providencan agadon (ĉap. II, n-ro 24); se oni imagas ĉiujn ekzistaĵojn penetritaj de la dia, superege inteligenta fluido, oni komprenos la antaŭvidan saĝecon kaj la unuecon de planado, kiuj direktas ĉiujn instinktajn movojn por la bono de ĉiu individuo. Des pli aktiva estas tiu prizorgo, ju malpli da rimedoj la individuo havas en si mem kaj en sia intelekto. Jen kial ĝi sin montras pli granda kaj absoluta ĉe la bestoj kaj la malsuperaj estaĵoj, ol ĉe la homo.

Laŭ tiu teorio, oni komprenas, ke la instinkto ĉiam estas fidinda gvidanto. La patrina instinkto, el ĉiuj la plej nobla, sed kiun materialismo mallevas ĝis la nivelo de la altirfortoj de la materio, gajnas reliefon kaj noblecon. Pro siaj sekvoj, ĝi ne devus resti forlasita al la kapricaj eventualaĵoj de la intelekto kaj de la libervolo. Pere de la patrino, Dio mem prigardas siajn naskiĝantajn kreitojn.

- Tiu teorio neniel nuligas la rolon de la protektan- taj Spiritoj, kies kunhelpado estas fakto efektiva, pruvita de la sperto; sed rimarkindas, ke ilia agado estas esence individua; ke ĝi aliiĝas, laŭ la esence propraj kvalitoj de l' protektanto kaj ties protektato, kaj ke nenie ĝi prezentas la unuformecon kaj la ĝeneralecon de la instinkto. Dio, laŭ sia saĝeco, kondukas, li mem, la blindulojn, sed li konfidas al liberaj intelektoj la zorgon gvidi la klarvidulojn, por ke ĉiu havu la respondecon pri siaj agoj. La misio de la protektantaj Spiritoj estas devo, kiu al ili havigas rimedon por progresi, depende de la maniero kiel ili tiun devon plenumas.

- Ciuj tiuj manieroj konsideri la instinkton nepre estas hipotezaj, kaj neniu el ili posedas sufiĉan verecon por esti rigardata kiel definitiva solvo. Certe la demando iam solviĝos, kiam kolektiĝos la ankoraŭ mankantaj elementoj de observa­do. Dume ni devas limiĝi al tio, ke ni submetu la diversajn opiniojn al la provilo de la racio kaj de la logiko, atendante, ke la lumo fariĝu. La solvo plej proksima al la vero nepre estas tiu, kiu plej bone konformiĝas al la atributoj de Dio, nome al la superega boneco kaj al la superega justeco. (Cap. II, n-ro 19.)

- Car la animo havas, en la komenca fazo de sia disvolviĝo, la instinkton, kiel gvidanton, kaj la pasiojn, kiel instigantojn, kelkfoje unu kaj aliaj interkonfuziĝas ĉe siaj efikoj.

Estas tamen, inter ambaŭ principoj, diferencoj, kiujn oni nepre devas konsideri.

La instinkto estas fidinda, ĉiam bona gvidanto, kiu post certa tempo povas ja fariĝi senutila, sed kiu tamen neniam nocos. Gi malfortiĝas pro la superregado de la intelekto.

En la unuaj aĝoj de la animo, la pasioj havas tion komunan kun la instinkto, nome ke la estaĵoj tiam estas instigataj de egale nekonsciaj fortoj. La pasioj ĉefe originas el la korpaj bezonoj kaj pli dependas de la organismo ol kiel la instinkto. Distingas ilin de la instinkto ĉefe tio, ke ili estas individuaj kaj ne naskas, kiel ĉi tiu lasta, efikojn ĝeneralajn kaj unuformajn; male ili diversas, per la intenseco kaj per la naturo, laŭ la individuoj. Kiel stimuliloj, ili utilas ĝis la ekapero de la morala senso, kiu, el pasiva, faras racian estaĵon; en ĉi tiu momento la pasioj fariĝas ne nur senutilaj sed ja nocaj al la progreso de la Spirito, kies liberiĝon el la materio ili malfrui- gas; ili mildiĝas kun la disvolviĝo de la racio.

- La homo, kiu ĉiam agus nur laŭ la instinkto, povus ja esti tre bona, sed li tenus dormanta sian inteligenton; li similus infanon, kiu, ne forlasante la paŝlernilojn, ne scius uzi siajn membrojn. Kiu ne regas siajn pasiojn, tiu povas esti tre inteligenta sed samtempe tre malbona. La instinkto per si mem neniiĝas; la pasiojn oni povas bridi nur per la forto de la volo.