1 La vorto elemento estas ĉi tie uzata ne laŭ la senco de korpo simpla, elementa, el primitivaj molekuloj, sed laŭ la senco de konsista parto de tutaĵo. Ĉi-sence, oni povas diri, ke la spirita elemento aktive partoprenas en la ekonomio de la Universo, same kiel oni diras, ke la civila elemento kaj la militista elemento estas kalkulataj en la nombro de loĝantaro; ke la religia elemento estas entenata en la edukado; ke en Alĝerio ekzistas la araba elemento kaj la eŭropa elemento.
daĵojn de la spaco rigardon, kiun kelkaj homoj opiniis maldis- kreta, tiam la planedoj montriĝis al ni kiel simplaj mondoj similaj al la nia kaj la kastelo de l' miregindo tuta disfalis.
La samo okazas kun Spiritismo rilate al la magio kaj la sorĉarto, kiuj ankaŭ sin apogis sur la manifestiĝo de la Spiritoj, kiel la Astrologio sur la movo de la astroj; sed ne sciante pri la leĝoj regantaj la spiritan mondon, ili miksis kun tiuj rilatoj ridindajn praktikojn kaj kredojn, al kiuj la moderna Spiritismo, frukto de eksperimentado kaj observado, metis finon. Efektive, la distanco apartiganta Spiritismon de magio kaj sorĉarto estas pli granda ol tiu inter Astronomio kaj Astrologio, inter Kemio kaj Alkemio; ilin konfuzi estas pruvo, ke pri ili oni scias nenion.
- La nura fakto, ke al la homo eblas komunikiĝi kun la estuloj de la spirita mondo, alportas plej gravajn, netakse- blajn sekvojn; jen tuta nova mondo sin malkaŝas al ni, kio des pli gravas, ĉar al ĝi ĉiuj homoj senescepte revenos.
La konado de tiu fakto, ĝenerale disvastiĝante, ne povas ne estigi profundan ŝanĝon en la moroj, karakteroj, kutimoj, krom ankaŭ en la kredoj, kiuj ja forte influis la sociajn rilatojn. Temas pri tuta revolucio, ŝanĝanta la ideojn, revolucio des pli vasta, des pli potenca, ĉar ĝi ne limiĝas je unu popolo, je unu kasto, sed samtempe atingas, per la koro, ĉiujn klasojn, ĉiujn naciecojn, ĉiujn kultojn.
Prave do Spiritismo estas rigardata kiel la tria el la grandaj revelacioj. Ni vidu, per kio tiuj revelacioj diferencas inter si kaj per kio ili sin interligas, unu al la alia.
- Moseo, kiel profeto, revelacie konigis al la homoj la ekziston de la unusola Dio, Superega Mastro kaj Kreinto de ĉiuj ekzistaĵoj; li publike anoncis la leĝon de la Sinajo kaj starigis la fundamentojn de la vera fido; kiel homo, li estis leĝdonanto de la popolo, per kiu tiu primitiva kredo, puriĝan- te, devis disvastiĝi sur la tuta Tero.
- La Kristo, prenante el la antikva leĝo tion, kio estas eterna kaj dia, kaj forĵetante tion, kio estis transira, pure disciplina kaj homkonceptita, aldonis la revelacion pri la estonta vivo, pri kiu Moseo ne parolis, krom ankaŭ tiu pri la punoj kaj rekompencoj, kiuj atendas la homon post la morto.
- La parto plej grava de la revelacio de la Kristo, en la senco de primara fonto, angulŝtono de lia tuta doktrino, estas la tute nova vidpunkto, laŭ kiu li prezentas Dion. Ĉi tiu jam ne plu estas la Dio terura, ĵaluzema, venĝema de Moseo; la Dio kruela kaj senkompata, kiu priverŝas la teron per homa sango, kiu ordonas la masakron kaj la ekstermadon de la popoloj, ne domaĝante virinojn, infanojn kaj maljunulojn, kaj kiu turmentas tiujn, kiuj indulgas viktimojn; jam ne plu la Dio maljusta, kiu punas tutan popolon pro la kulpo de ties estro, kiu sin venĝas kontraŭ kulpinto en la persono de senkulpulo, kiu frapas filojn pro la pekoj de ties gepatroj; sed ja la Dio superege justa kaj bona, plena de indulgemo kaj korfavoro, kiu pardonas la pentintan pekulon kaj al ciu donas laŭ liaj faroj; jam ne plu la Dio de unu sola, privilegiita popolo, la Dio de la armeoj, gvidanta batalojn, por subteni sian propran intereson, kontraŭ la Dio de aliaj popoloj, sed ja la komuna Patro de la homa gento, kiu etendas sian protekton al ĉiuj siaj filoj kaj ilin ĉiujn vokas al si; ne plu la Dio, kiu nur rekompencas kaj punas pro la surteraj bonaĵoj, kiu igas la gloron kaj la feliĉon konsisti en la sklavigado de la malamikaj popoloj kaj en la multobleco de lia idaro, sed ja la Dio, kiu diras al la homoj: "Via vera patrolando ne estas en ĉi tiu mondo sed en la ĉiela regno, kie la korhumilaj estos altigitaj kaj la fieraj estos humiligitaj." Ne plu la Dio, kiu el venĝemo faras virton kaj ordonas, ke oni repagu okulon pro okulo, denton pro dento; sed ja la Dio korfavora, kiu admonas: "Pardonu la ofendojn, se vi volas esti pardonitaj; repagu malbonon per bono; ne faru al iu, kion vi ne volus, ke li faru al vi." Ne plu la Dio malgrandanima kaj pedanta, kiu trudas, per minaco de plej rigoraj punoj, la manieron, laŭ kiu li devas esti adorata, kiu ofendiĝas pro la malobservo de ia formulo; sed ja la Dio granda, kiu atentas la penson kaj ne sin gloras pro la formo. Fine, ne plu la Dio, kiu volas esti timata, sed la Dio, kiu volas esti amata.
- Car Dio estas la akso de ĉiuj religiaj kredoj kaj la celo de ĉiuj kultoj, la karaktero de ciuj religioj konformas al la ideo, kiun ili donas pri Dio. La religioj, kiuj el Dio faras estaĵon venĝeman kaj kruelan, kredas lin honori per agoj de krueleco, per ŝtiparumoj kaj torturoj; tiuj, kiuj faras el Dio estaĵon partian kaj ĵaluzan, estas netoleremaj kaj rigardas lin pli aŭ malpli makulita per la homaj malfortaĵoj kaj pitanimaĵoj.
- La tuta doktrino de la Kristo estas bazita sur la karaktero, kiun li atribuas al Dio. Per ia Dio senpartia, supere- ge justa, bona kaj korfavora, li povis fari el la amo de Dio kaj el la karitato al la proksimulo la nepran kondiĉon de la savo, kaj tiel admoni: Amu Dion super cio kaj vian proksimulon kiel vin mem; car ci tio estas la lego kaj la profetoj; ne ekzistas alia lego. Sur ĉi tiu kredo li sidigis la principon de la egaleco de l' homoj antaŭ Dio kaj tiun de la universala frateco. Sed ĉu estis eble ami la Dion de Moseo? Ne; oni povis nur timi lin.
Tiu revelacio pri la veraj atributoj de Dio, kune kun tiuj pri la senmorteco de la animo kaj pri la estonta vivo, profunde ŝanĝis la reciprokajn rilatojn inter la homoj, trudis al ili novajn devojn, igis ilin rigardi la nunan vivon el alia vidpunkto kaj devis, ĝuste pro tio, reagi sur la morojn kaj la sociajn rilatojn. En tio nekontesteble kuŝas, pro siaj sekvoj, la ĉefa punkto de la revelacio de la Kristo, kies gravecon oni ne sufiĉe kompre- nis, kaj, kun bedaŭro ni asertas, tio ankaŭ estas la punkto, de kiu la homaro pli malproksimiĝis, kiun ĝi malpli konsideris en la interpreto de liaj instruoj.
- Sed la Kristo aldonas: "Multon el tio, kion mi parolas, vi ankoraŭ ne komprenas, kaj multon alian mi havas por diri, kion vi ne komprenus; ja pro tio mi parolas al vi per paraboloj; sed mi poste sendos al vi la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu restarigos ĉiujn aferojn kaj ilin ĉiujn al vi klarigos." (Sankta Johano, ĉap. XIV, XVI; Sankta Mateo, ĉap. XIII.)
Se la Kristo ne diris ĉion, kion li povus diri, tio estas tial, ĉar li trovis konvena lasi certajn veraĵojn en la ombro tiel longe ĝis la homoj fariĝus kapablaj ilin kompreni. Kiel li mem konfesis, lia instruado estis nekompleta, ĉar li anoncis la venon de tiu, kiu ĝin kompletigos; li do antaŭvidis, ke oni misinter- pretos liajn parolojn, ke oni deflankiĝos de lia instruado; unuvorte, ke oni malfaros, kion li faris, ĉar ja ĉio devos esti restarigita; nu, oni restarigas nur tion, kio estis malfarita.
- Kial li nomas Konsolanto la novan mesion? Tiu signifoplena kaj nedubasenca nomo enhavas tutan revelacion. Li do antaŭvidis, ke la homoj bezonos konsolojn, kio implicas la nesufiĉecon de tiuj, kiujn ili trovos en la kredo, kiun ili estis fondontaj. Eble la Kristo neniam parolis tiel klare kaj eksplicite kiel ĉe tiuj lastaj vortoj, kiujn malmulte da personoj sufiĉe atentis, verŝajne tial ĉar oni evitis meti ilin en lumon kaj funde esplori ilian profetan sencon.