Выбрать главу

- Ce la reenkarniĝo, formalaperas la antaŭjuĝoj pri rasoj kaj kastoj, ĉar la sama Spirito povas renaskiĝi riĉa aŭ malriĉa, grandsinjoro aŭ proleto, mastro aŭ subulo, liberulo aŭ sklavo, viro aŭ virino. El ĉiuj argumentoj, prezentitaj kontraŭ la maljusteco de servuteco kaj sklaveco, kontraŭ la subigo de la virino al la leĝo de l' pli forta, neniu superas, per logikeco, la materian fakton de la reenkarniĝo. Se do la reenkarniĝo sidigas sur iu natura leĝo la principon de la universala frateco, sur la sama leĝo ĝi sidigas tiun pri la egaleco de la sociaj rajtoj kaj sekve tiun de la libereco.

- Forprenu de la homo la Spiriton liberan, sende- pendan, postvivantan la korpon, kaj el li vi faros ian organizi- tan maŝinon, havantan nek celon nek respondecon; sen alia brido krom la civila leĝo kaj taŭgan por ekspluatado kiel inteligenta besto. Car li nenion esperas post la morto, tial nenio detenas lin pli multigi la ĝuojn en la nuna vivo; se li suferas, li nur havas, kiel perspektivon, la malesperon, kaj kiel rifuĝejon, la nenion. Pro la certeco pri la estonteco, pri la retrovo de tiuj, kiujn li amis, kaj pro la timo revidi tiujn, kiujn li ofendis, ĉiuj liaj ideoj ŝanĝiĝas. Eĉ se ĝi nur forigus de la homo la dubon pri la estonta vivo, Spiritismo multe pli farus por lia morala pliboniĝo ol ĉiuj disciplinaj leĝoj, kiuj lin kelkfoje detenas sed lin ne transformas.

38. - Sen la antaŭekzistado de la animo, la doktrino de la origina peko estus ne nur nekonforma al la dia justeco, kiu respondecigus ĉiujn homojn pri la eraro de unu sola: ĝi ankaŭ estus sensencaĵo kaj des malpli pravigebla, ĉar, laŭ tiu doktri- no, la animo ne ekzistis en tiu tempo, al kiu oni volas etendi ĝian respondecon. Ce la antaŭekzisto, la homo kunportas, renaskiĝante, la ĝermon de siaj neperfektaĵoj, de la malbonaj kvalitoj, de kiuj li sin ne korektis kaj kiuj manifestiĝas per la naturaj instinktoj kaj la inklinoj al tiu aŭ tiu alia malvirto. En tio ja konsistas lia vera origina peko, kies sekvojn li nature suferas, sed kun tia diferenco, ke li suferas pro siaj propraj eraroj, ne pro aliulaj; kaj kun tiu alia diferenco, samtempe konsola, kuraĝiga kaj superege justa, nome ke ĉiu ekzistado disponigas al li rimedojn por sin mem elaĉeti per la riparado kaj progresi, ĉu sin liberigante de iu neperfektaĵo, ĉu akirante novajn sciojn, kaj tiel ĝis li, sufiĉe puriĝinta, ne plu bezonos la enkorpan vivon kaj povos vivi ekskluzive la spiritan vivon, eternan kaj feliĉan.

Pro la sama kialo, tiu, kiu morale progresis, kunportas, renaskiĝante, naturajn kvalitojn, same kiel tiu, intelekte progresinta, kunportas denaskajn ideojn; alkonformiĝinta al la bono, li ĝin praktikas sen peno, sen kalkulo kaj, por tiel diri, sen pensi pri ĝi. Tiu, devanta kontraŭbatali siajn malbonajn inklinojn, ankoraŭ vivas en lukto; la unua jam venkis, la dua estas survoje al la venko. Ekzistas do la origina virto, krom ankaŭ la origina sciado, same kiel la peko, aŭ pli ĝuste, la malvirto origina.

- La eksperimenta Spiritismo studis la proprecojn de la spiritaj fluidoj kaj ties efikon sur la materion. Gi elmontris la ekziston de la perispirito, suspektatan ekde la antikveco, kaj kiun Sankta Paŭlo nomis spirita korpo, tio estas, fluideca korpo de la animo post la pereo de la fizika korpo. Oni hodiaŭ scias, ke tiu envolvaĵo estas nedisigebla de la animo; ke ĝi estas unu el la konsistaj elementoj de la homa estaĵo; ke ĝi estas la transigilo de la penso kaj ke, dum la korpa vivo, ĝi servas kiel ligilo inter la Spirito kaj la materio. La perispirito ludas tiel gravan rolon en la organismo kaj en granda nombro da afekcioj, ke ĝi tuŝas la fiziologion kaj la psikologion.

- La studo de la perispiritaj proprecoj, de la spiritaj fluidoj kaj de la fiziologiaj atributoj de la animo malfermas novajn horizontojn al la scienco kaj havigas la ŝlosilon por granda nombro da fenomenoj ĝis nun ne komprenataj pro nekonado de la leĝo ilin reganta - fenomenoj neataj de materialismo pro tio, ke ili havas spiritecan karakteron, kaj klasataj de aliaj kredoj kiel mirakloj aŭ sorĉaĵoj. Tio estis, interalie, la fenomenoj de duobla vidado, transvidado, natura kaj nenatura somnambulismo, psikaj efikoj de katalepsio kaj letargio, antaŭsciado, antaŭsentoj, aperaĵoj, transfiguriĝo, transssendo de la penso, fascinado, subitaj resanigoj, obsedoj kaj posedoj, ktp. Elmontrante, ke tiuj fenomenoj sidas sur leĝoj naturaj, kiel ankaŭ la elektraj fenomenoj, kaj en kiuj kondiĉoj ili povas ekesti, Spiritismo eldetruas la potencon de tio mirakleca kaj de tio supernatura, sekve la fonton de la plej- parto el la superstiĉoj. Se ĝi kredigas la eblecon de certaj fenomenoj, de iuj rigardataj kiel ftimeraj, ĝi ankaŭ kontraŭ- staras la kredon je multaj aliaj, kies neeblecon kaj neraciecon ĝi elmontras.

- Spiritismo tute ne neas aŭ detruas la Evangelion, sed male konfirmas, eksplikas kaj disvolvas, per la novaj leĝoj de la Naturo, kiujn ĝi rivelas, ĉion, kion la Kristo diris kaj faris; ĝi klarigas la obskurajn punktojn de lia instruado en tia maniero, ke tiuj, por kiuj certaj partoj de la Evangelio estis ne kompreneblaj aŭ ŝajnis neakcepteblaj, ilin senpene komprenas kaj akceptas helpe de Spiritismo; ili pli klare vidas ĝian gravecon kaj povas distingi inter la realo kaj la alegorio; la Kristo montriĝas al ili pli granda: jam ne plu temas simple pri ia filozofo, sed ja pri Dia Mesio.

- Krom tio, se oni konsideras la moraligan povon de Spiritismo, pro la celo, kiun ĝi asignas al ĉiuj agoj en la vivo, kaj pro la fakto, ke ĝi faras preskaŭ palpeblaj la sekvojn de bono kaj malbono; se oni konsideras la moralan forton, la kuraĝon, la konsolojn, kiujn ĝi havigas ĉe la afliktoj pere de neŝanĝebla fido al la estonteco, per la penso, ke ĉiu havas proksimaj al si tiujn personojn, kiujn li amis, per la certeco ilin ĉiujn revidi, per la ebleco kun ili interparoli; fine per la certeco, ke ĉio, kion oni faris, kion oni akiris koncerne inteligentecon, sciadon kaj moralecon, ĝis la lasta horo de la vivo, neniel estas perdita, sed male estas plene profita al la progreso, oni do nepre agnoskas, ke Spiritismo plenumas ĉiujn promesojn de la Kristo koncerne la anoncitan Konsolanton. Nu, ĉar kiu prezidas en la granda regenera movado, tiu estas la Spirito de Vero, tial la promeso pri lia veno estas tiamaniere plenumita, ĉar efektive ĝi estas la vera Konsolanto.

- Se al tiuj rezultatoj oni aldonas la miregindan rapidecon, kun kiu Spiritismo disvastiĝas, malgraŭ ĉio farata por ĝin pereigi, oni ne povas nei, ke ĝia alveno estas providen- ca, ĉar ĝi ja triumfas super ĉiuj fortoj kaj ĉia malbonvolo de l' homoj. La facileco, kun kiu granda nombro da personoj ĝin akceptas, sen trudo kaj pro la nura potenco de la ideo, pruvas, ke ĝi respondas al unu bezono, nome ke la homo ion kredu por plenigi la vakuon faritan de nekredemo, kaj ke ĝi tial alvenis en la ĝusta tempo.

- Granda estas la nombro de la afliktitoj; ne mirindas do, ke tiom da personoj akceptas doktrinon, kiu konsolas, prefere al doktrinoj, kiuj malesperigas, ĉar Spiritismo sin turnas ja al la malfavoritoj, prefere al la ĉi-mondaj feliĉuloj.

1 Multaj gepatroj priploras la tro fruan morton de siaj infanoj, por kies edukado ili faris grandajn oferojn, kaj ili diras al si mem, ke ĉio estis pura perdo. Sed ĉe la lumo de Spiritismo ili ne bedaŭras tiujn oferojn kaj ja pretus ilin fari, eĉ havante la certecon, ke la infanojn ili vidus morti, ĉar ili scias, ke, se ĉi tiuj ne profitis tiun edukadon en la nuna vivo, ĝi antaŭ ĉio utilos al ilia progreso kiel Spiritoj; kaj plie, ke ĝi reprezentos novan akiron por nova ekzistado kaj ke, kiam ili revenos al ĉi tiu mondo, ili disponos intelektan havaĵon, kiu faros ilin pli kapablaj por la akiro de novaj scioj. Tiaj estas tiuj infanoj, kiuj, ĉe la naskiĝo, kunportas denaskajn ideojn kaj kiuj, por tiel diri, scias sen la bezono lerni.