Выбрать главу

Ŝalom Alejĥem

La gimnazio

El la judgermana tradukis d-ro L. L. Zamenhof’

La plej malbona malamiko, mi diras al vi, ne faros al vi tion, kion homo povas fari mem al si, precipe se en la aferon enmiksiĝas virino, t.e. edzino. Pri kio, vi pensas, mi tion diras? nu, ĝuste pri mi mem. Jen, prenu ekzemple min: kiel vi min vidas, ŝajnas al vi, ke vi vidas nenion eksterordinaran; simpla hebreo, de meza klaso; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon, ĉu mi ne havas monon, ĉu mi eble sidas en ŝuldoj. Povas esti, ke iam mi efektive havis monon, kaj ne sole monon — mono nenion valoras — mi havis laborenspezojn, kaj mi havis ilin en honoro kaj kviete, mi ne flugis, mi ne bruis, kiel aliaj, kiuj amas «hi, hu, ha»… Ne, mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas pli bone. Kviete kaj nerapide mi butikis, kviete kaj nerapide mi kelkajn fojojn haltis, kviete kaj nerapide faris interaranĝon kun la komercistoj kaj kviete kaj nerapide denove komencis labori. Sed en la mondo ekzistas ja Dio; nu, Li favore donacis al mi edzinon… ŝi ne estas ja ĉi tie, sekve ni povas paroli malkaŝe… edzino, por tiel diri, kiel ĉiuj edzinoj; mi devas diri, ke laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla, jes, tuta «persono», Dio ŝin konservu, duoble pli granda ol mi, kaj ne malbela, eĉ belulino, oni povas diri, kaj ne malsaĝa, eĉ saĝa, oni povas diri, tre saĝa, multescia, tuta viro. Sed ĝuste ĉi tio estas la tuta malbono! Ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Kiel ajn saĝa ŝi estas, sed la Plejpotenca ja tamen kreis antaŭe Adamon kaj nur poste Evon! Sed iru, parolu kun ŝi, ŝi respondas: «ke la Plejpotenca kreis antaŭe vin kaj poste nin, tio», ŝi diras, «estas Lia afero; sed pri tio», ŝi diras, «ke Li donis al mi en la piedplaton pli da saĝo, ol vi havas en la kapo, pri tio», ŝi diras, «mi ne estas kulpa». — «Kiakaŭze», mi diras, «vi nun parolas pri tio»? — «Tiakaŭze», ŝi diras, «mi nun parolas pri tio, ke pri ĉio devus zorgi nur mia kapo; eĉ pri la enmeto de nia infano en la gimnazion», ŝi diras, «ankaŭ devas pensi nur mi». — «Kie», mi diras, «estas skribite „gimnazio“? Ĉu ne sufiĉos por mi, se li ellernos la sciencon hejme?» — «Mi jam diris al vi mil fojojn», ŝi diras, «ke vi neniam atingos mian konsenton, ke mi iru kontraŭ la moroj de la mondo; la moroj de la mondo postulas», ŝi diras, «ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion.» — «Laŭ mia cerbo», mi diras, «mi opinias, ke la mondo estas freneza.» — «Nur vi sola», ŝi diras, «havas normalan prudenton! se la mondo», ŝi diras, «agus laŭ via prudento, ĝi efektive bele aspektus!» — «Ĉiu homo», mi diras, «agas laŭ sia prudento.» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «kaj la malamikoj de miaj amikoj posedu tion en siaj poŝoj, en siaj kestoj kaj ŝrankoj, kion vi posedas en via kapo.» — «Ve estas», mi diras, «al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki.» — «Ve estas», ŝi diras, «al la virino, se ŝi havas tian edzon, ke virino devas lin kritiki!» Nu, iru, diskutu kun virino! Kiam vi diras al ŝi unu aferon, ŝi respondas al vi ion tute alian; kiam vi diras al ŝi unu vorton, ŝi redonas al vi dek du; kaj se vi decidas silenti, tiam ŝi subite komencas plori aŭ tute improvizite, pardonu mian esprimon, ŝi svenas. Nu, tiam vi estas jam vere enviinda!… Unuvorte, disputo post disputo, venkis fine ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?…

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Estis decidite «gimnazio»! Oni devas, ŝi diras, komenci preparadi la knabon, ke li eniru en la «komencon de ĉiu sago», en la «mladŝe prigotovitelne»[1]. Certe ĝi estas granda scienco! bagatelo, la «mladŝe prigotovitelne»! Mi pensas, ke ĉe ni la plej senkapabla ĥedera[2] bubo, la unua renkontita komencanto, povus ilin ĉiujn kaŝi en la poŝo, des pli ankoraŭ tia knabo kiel mia, pri kiu mi povas diri al vi, ke se vi traveturos tutan imperion, vi ne trovos duan similan! Mi estas ja patro, kaj mi ne devas laŭdi, sed mi povas diri al vi, ke li havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Kion mi longe rakontu al vi? Li iris, kaj li stariĝis al la ekzmeno, kaj li ekzameniĝis, kaj… ne sukcesis. Kiakaŭze? li ricevis «du»[3] el aritmetiko! Li estas, ili diras, malforta en la kalkulado, en la scienco de «matematiko», ili diras. Kiel plaĉas al vi tia historio? La knabo havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo, eĉ se vi traveturos tutan imperion, kaj ili rakontas al mi historiojn pri ia matematiko! Unuvorte, li malsukcesis en la ekzameno. Kompreneble, tio min tre forte ĉagrenis: Se li iris jam ekzameniĝi, mi dezirus almenaŭ, ke li sukcesu! Sed mi estas ja viro, ne virino, tial mi trankviliĝis kaj diris al mi: estu la afero propeka ofero, hebreo ja alkutimiĝis… Sed iru, parolu kun ŝi! Ŝi enbatis en sian kapon la frenezaĵon, unu fojon por ĉiam, nepre devas esti gimnazio! Mi parolas al ŝi: «diru al mi, mia kara, por kio vi tion bezonas? Kontraŭ la milita servo? Li, dank’ al Dio, estas ja garantiita», mi diras, «li estas ja solinfano; por laborenspezi», mi diras, «mi ankaŭ bezonas tion kiel balaaĵon; kion», mi diras, «ĝi min malhelpas, se li estos butikisto simile al mi, aŭ komercisto simile al ĉiuj aliaj hebreoj? kaj se eble la sorto decidos, ke li estu riĉulo, bankiero, tio min ankaŭ ne afliktus». Tiel mi parolas kaj admonas. Sed ĉu la muro ion aŭdas? «Pli bone estas», ŝi diras, «ke li ne eniris en la „mladŝe prigotovitelne“; ne granda malfeliĉo; pli bone estos, se li eniros, rekte en la „starŝe prigotovitelne“.»[4] — Nu, kion fari! Vi volas «starŝe prigotovitelne», — estu «starŝe prigotovitelne»; ĝi certe estas por mi tre grava afero! la knabo havas ja kapon, kian vi ne trovos, eĉ se vi traveturos tutan imperion… Sed kio estis la fino? Kiam venis la ĝusta prezentiĝo, li denove ricevis «du», jam ne de matematiko: lia skribado estas ne tute, kiel oni bezonas! tio estas, li skribas bone, sed nur pri unu litero li estas iom ne tute en ordo, pri la litero «jat»[5]; por diri pli ĝuste, li skribas ĝin, la literon «jat», — kial li ĝin ne skribus? sed lia malmerito estas, ili diras, li skribas ĝin ne tie, kie oni devas. Efektive, granda malfeliĉo! Mi tute ne scias, kiamaniere mi veturos al Poltavo aŭ al Łódź por la foiro, se li, Dio gardu, ne skribos la «jat» tie, kie ili tion deziras! Nu, mi diras al vi, kiam oni sciigis al ni la novaĵon, tiam ŝi, kompreneble, fariĝis tute furioza: ŝi flugis al la direktoro, ŝi diskutis, ŝi klarigis, ke la knabo ĉion bone scias, ke li en ĉio estas forta; por pruvo, ŝi diris, oni lin voku, oni lin ekzamenu denove, de la komenco… Kompreneble, oni ŝin atentis, kiel la pasintjaran neĝon; oni enskribis «du»-on, kaj ankoraŭ kian duon! duon kun minuso![6] kaj nun kuru kaj insultu!… Komenciĝis kriado kaj tumulto: mia Dio, denove li ne sukcesis en la ekzameno! «Nu, kio do estas?», mi diras al ŝi, «kion fari? Ĉu ĝi valoras, ke oni pro tio venenu al si la vivon? Hebreo», mi diras, «ja alkutimiĝis»… Tiam ŝi, kompreneble, ekflamas kaj komencas ĵetadi fajron, malbenojn kaj insultojn, tute laŭ ilia maniero… Sed tion ni lasu, — vere kompatinda estis li mem, la malfeliĉa knabo, kaj la koro doloris, kiam oni lin rigardis. Tia malfeliĉo! Ĉiuj ornamas sin per blankaj butonetoj[7], kaj li tion ne povos fari!… Mi diras al li: «kia malsaĝulo vi estas, simpla azeno vi estas! Ĉu estas eble, ke la tuta mondo eniru en la gimnazion? Malsaĝuleto mia», mi diras, «iu devas ja resti hejme, ĉu ne vere? kaj se vi zorgas pri la milita servo», mi diras… Tiam ŝi fariĝas kolerega kaj furioze min atakas: «bela kompatemulo», ŝi diras; «kiu vin petas», ŝi diras, «ke vi lin konsolu per tiaj saĝaj paroloj? Pli bone estus», ŝi diras, «se vi penus, ke ni ricevu por li ian taŭgan instruiston», ŝi diras, «apartan, rusan por la gramatiko».

вернуться

[1]

Mladŝij prigotovitelnij klass (ruse) = komenca prepara klaso.

вернуться

[2]

Ĥedero = hebrea lernejo (religia) por malgrandaj knaboj.

вернуться

[3]

La noto «du» ĉe la ekzameno signifas «malbone».

вернуться

[4]

Starŝij prigotovitenij klass (ruse) = pli progresinta prepara klaso.

вернуться

[5]

La sono «je» en la rusa lingvo estas skribata en multaj vortoj ne per la litero «je», sed per speciala litero «jat».

вернуться

[6]

La signo «minuso» iom malpligrandigas la valoron de la ekzamena noto.

вернуться

[7]

La gimnazianoj en Rusujo portas uniformon kun blankaj butonoj.