Выбрать главу

Vi aŭdas? jam du instruistojn mi devas teni! unu instruisto kaj unu melamedo[8] jam ne sufiĉas! Unuvorte, disputo post disputo, venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Oni prenis novan instruiston, jam rusan, ne — Dio gardu — ian hebrean, fi, sed efektivan kristanon; ĉar gramatiko, vi komprenas, por eniri en la unuan klason, estas ja pli akra ol kreno; bagatelo, la gramatiko, la litero «jat»!… Nu, se mi volus rakonti al vi pri la instruisto, kiun Dio al ni sendis, estus simple honto rakonti: ni devis suferi de li plej venenitajn lagojn, li nin ĉiujn traktadis kiel senvalorajn bestojn, li ridadis kaj mokadis nin ĝuste en la vizaĝon. Li, ekzemple, — en la infero li brulu — dum la instruado de la gramatiko ne povis trovi ian alian vorton krom «ajlo»[9], t.e. ruse «ĉesnok»: «ĉesnok, ĉesnoka, ĉesnoku, ĉesnokoju»[10]… la diablo lin prenu! Se ne estus «ŝi», tiam mi prenus lin je la kolo kaj elĵetus lin al ĉiuj diabloj kun lia bela gramatiko! Por «ŝi» ĉio estis tolerebla: ĉar la knabo ja scios, kie oni devas skribi la literon «jat», kaj kie oni ne devas ĝin skribi! Nu, prezentu al vi, dum la vintro oni lin sufiĉe elturmentis, kaj nur ĉirkaŭ Pentekosto li devis iri al la budo. Kiam pasis Pentekosto, li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne «duon» sed «kvaron» kaj «kvinon»[11]. Ĝojo, triumfo! Gratulon, gratulegon!… Sed atendu, ne tiel rapidu kun la gratulo; oni ne scias ankoraŭ tute precize, ĉu li estas akceptita; oni tion scios ne pli frue ol en Aŭgusto! Kial nur en Aŭgusto? kial ne tuj? Iru, demandu ilin! Sed kion fari? Hebreo ja alkutimiĝis…

Venis Aŭgusto; mi rigardas, — mia kunulino ne ripozas: de la direktoro ŝi kuras al la inspektoro, de la inspektoro el la direktoro… «Kial vi kuradas hodiaŭ», mi diras al ŝi, «kiel venenita muso, de Abraĉjo al Jaĉjo?»… «Kial mi kuradas?» ŝi diras; «Ĉu vi ne estas ĉitieulo! Ĉu vi ne scias do, kio fariĝas en la nuna tempo en la gimnazioj, kun la procentoj?»[12]… Nu, mia sinjoro, kio montriĝis? li ja efektive ne estis akceptita! Vi volas scii, kial? Tial ke li ne recevis du «kvinojn». Se la ambaŭ notoj, kiujn li ricevis, estus kvinoj, tiam, ili diras, li eble estus akceptita. Vi aŭdas? «eble»? kiel plaĉas al vi la «eble»? Nu, kion mi havis de ŝi, pri tio mi ne parolos; vere kompatinda estis li, la knabo: li kuŝas kun la vizaĝo kaŝita en la kuseno, kaj li ne ĉesas plori. Tio daŭris tiel longe, ĝis fine oni devis preni por li novan instruiston, ĝuste studenton de la gimnazio, kaj oni komencis preparadi lin jam por la dua klaso, en tute alia maniero, ĉar la dua klaso ne estas bagatelo: por ĝi oni bezonas jam, krom matematiko kaj gramatiko, ankaŭ geografion kun kaligrafio kaj kun mi ne scias kio ankoraŭ. Kvankam, por diri al vi la veron, mi por ĉio kune ne donus eĉ tri spesojn: peceto da talmuda komentario estas multe pli malfacila ol ĉiuj lernaĵoj, kaj eble ankaŭ pli saĝa… sed kion fari? hebreo alkutimiĝis…

Unuvorte, komenciĝis tuta seriaro da lecionoj. Li leviĝas tre frue — la lecionoj; li faris la matenan preĝon kaj matenmanĝon — la lecionoj; la tutan tagon — la lecionoj. Ĝis malfrue en la nokto oni aŭdas, kiel li tamburas: «nominativo», «akuzativo», «adicitivo», «multoblativo»… ĝi simple skrapas la orelojn. Kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? «Oni prenis malfeliĉon infanon», mi diras, «kaj oni turmentas ĝin sen kulpo kaj sen kaŭzo! Ĝi estas ja vera kompatindajo», mi diras, «la infano — Dio gardu — ja malsaniĝos!» — «Formordu al vi la langon», ŝi diras. Nu, kion vi volas? li iris ankoraŭ unu fojon al la buĉo, kaj li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn», nenion krom «kvinoj»! Ne mirinde! li havas ja tian kapon, kian vi ne trovos, se vi eĉ traveturos tutan imperion; kaj krom tio tia diligenta, tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis! Sekve estas ja bone? jes? Sed kiam venis la ĝusta tago, oni elpendigis en la gimnazio la nomaron de ĉiuj akceptitaj infanoj, — ni rigardas — nia tie ne estas! Komenciĝis kriado, ploregado… Kiarajte? tia maljustego! puraj «kvinoj» de ĉiuj objektoj! Ha, ŝi kuros, ha, ŝi kuros, ha, ŝi faros tion kaj tion… Unuvorte, ŝi iris, ŝi iros, ŝi faris tion kaj tion… tiel longe, ĝis oni ŝin petis, ke ŝi ĉesu tedi al ili la kapon, tio estas, parolante inter ni, oni ŝin simple forpelis. Jes. Kaj kiam oni ŝin fine forpelis, tiam ŝi kun granda ve-kriado enfalis en la hejman domon: «Ha», ŝi krias, «kia patro vi estas! se vi estus», ŝi diras, «sindonema patro, varma, kiel ĉiuj aliaj patroj, tiam», ŝi diras, «vi ankaŭ trovus protekton, kiel la aliaj, al la direktoro protekton, konatecon, tion, alion…». Kiel plaĉas al vi la virina ideo? «Ĉu ne sufiĉas», mi diras, «ke mi devas konstante memori pri la pagodatoj, pri la foiroj, pri la ŝuldatestoj, pri la kambioj, pri la protestoj kaj la diversaj aliaj malbenaĵoj? Eble vi volas, ke mi fariĝu bankrotulo pro via gimnazio kaj viaj klasoj, kiuj elrampis al mi jam ĝis la gorĝo?» Vi eble pensas, ke ŝi aŭdas, kion mi parolas al ŝi? Tute ne, nenia atento! Ŝi daŭrigas sian faradon: ŝi segas kaj fajlas kaj boras kaj mordetas kiel vermo, tage kaj nokte, tage kaj nokte. «Se via edzino», ŝi diras, «estus por vi edzino kaj via infano estus por vi infano, se mi havas por vi», ŝi diras, «eĉ plej malgrandan valoron, almenaŭ iometan…» — «Kion do», mi diras, «tiam estus?» — «Tiam», ŝi diras, «vi kuŝus ĉe mi profunde en la tero, mi vin enterigus trifoje ĉiutage, vi ne povus eltombiĝi eĉ en la tago de la mondfina juĝo!» Nu, kiel plaĉas al vi tia saluto? Tio estas simple, kiel oni diras, kapti edzon kaj fari al li subitan banon per sitelo da akvo, pro la ĉarma paco! Kompreneble, mi miaflanke ankaŭ ne silentas, ĉar oni estas ja, kiel oni diras, nur homo, kaj ĉiu homo havas ja galon… Forte min envii vi tamen ne bezonas, kaj venkis kompreneble ne mi, sed ŝi; ĉar se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?

Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Mi komencis serĉi protekton, konatecon, tion, alion; mi lasis min moki, mi suferis honton, ĉar ĉiu demandas tute prave: «vi estas, sinjoro Arono, estimata hebreo, vi estas domhavanto, kaj vi havas nur unu solan filon, kia do demono vin instigas, ke vi puŝiĝu kun li tien, kien oni ne devas?»… Nu, iru, rakontu al ili historion, ke mi posedas propran edzinon — cent dudek jarojn ŝi vivu, — kaj ke ŝi enprenis al si en la kapon frenezan ideon: gimnazio, gimnazio kaj gimnazio! Nu, kio estis plue? Vi devas scii, ke mi mem ankaŭ ne apartenas al tro grandaj mallertuloj, kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese, kaj mi trafis en la kabineton de la granda sinjoro mem, la gimnaziestro. Jes! Kaj mi sidiĝis kaj komencis paroli kun li tiel kaj tiel — mi kapablas, dank’ al Dio, paroli kun granda sinjoro, se mi nur volas, piki al mi la langon oni ne bezonas. «Kion vi deziras?» li min demandas kaj petas min sidiĝi. Kaj mi respondas al li mallaŭte en la orelon: «Plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» Tiam li denove demandas min: «Kion vi deziras?» Tiam mi respondas al li denove kaj mi alŝoviĝas al li ankoraŭ pli proksime: «plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volus lerni, kaj mi volas; kaj mia edzino tre volas…» kaj mi forte akcentas la «tre» por ke li min komprenu… Sed li havas ja gojan[13] kapon, tial li ne komprenas, kion mi aludas, kaj li diras al mi jam kolere: «kion do vi deziras?» Tiam mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon, nerapide elprenas kaj nerapide diras al li: «pardonu min», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» Kaj mi prenas kaj enŝovas al li kaj premas al li la manon… Unuvorte, li komprenis, kion mi pensas, kaj li elprenas notlibreton kaj li demandas min, kia estas mia nomo, kia estas la nomo de mia filo kaj en la kioman klason mi volas lin enirigi… «Nu», mi diris al mi, «tio estas ja fine la ĝusta afero!» kaj mi klarigas al li, ke mia nomo estas Katz, Arono Katz, kaj mio filo estas nomata Moseo, t.e. Moŝko, kaj mi volas, ke li eniru en la trian klason. Tiam li diras al mi, ke se mi estas nomata Katz kaj mia filo estas nomata Moseo, t.e. Moŝko, kaj li volas eniri en la trian klason, mi alkonduku lin, li diras, en Januaro, kaj li tiam certe estos akceptita. Vi komprenas? jam tute aliaj paroloj! Videble, se oni ŝmiras, oni veturas… Estas nur bedaŭrinde, ke ne tuj; sed kion fari? se oni ordonas atendi, oni devas atendi, hebreo ja alkutimigis…

вернуться

[8]

«Melamed» estas persono, kiu instruas hebrean lingvon, Biblion kaj Talmudon.

вернуться

[9]

Per ĉi tiu vorto la rusoj ofte mokas la hebreojn.

вернуться

[10]

Imitata deklinacio de la vorto «ĉesnok».

вернуться

[11]

La noto «kvar» signifas «bone», la noto «kvin» (plej alta noto) signifas «bonege».

вернуться

[12]

En Rusujo la lernado por la hebreoj en la nuna tempo estas afero tre malfacila. En la gimnaziojn kaj en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento rilate la nombron de ĉiuj aliaj lernantoj. En la pli granda parto de la lando la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj; en tiuj urboj, en kiuj la loĝantaro konsistas preskaŭ ekskluzive el hebreoj, la gimnazioj akceptas nur 10% da hebreoj, t.e. inter 10 lernantoj oni akceptas nur unu hebreon. Tiamaniere el ĉiuj hebreoj, kiuj volas eniri en gimnazion, oni povas akcepti nur tre malgrandan parton, kaj dum por ĉiu ekzameniĝanto sufiĉas, se li ricevas la notojn «3», el la hebreoj oni akceptas nur tiujn, kiuj ricevis notojn la plej altajn («5»), kaj eĉ inter tiuj perfekteguloj oni ankoraŭ faras elekton.

вернуться

[13]

«Goj» = ne-hebreo.