Venis Januaro, denove tumulto, kurado tien kaj reen: hodiaŭ, morgaŭ devas esti kunsido, ili ĝin nomas «sovjet»; kunvenos la direktoro kun ĉiuj instruistoj de la gimnazio, kaj nur post la kunsido, t.e. post la «sovjet»; kiel ili ĝin nomas, oni scios, ĉu la knabo estas akceptita aŭ ne. Venis la ĝusta laboro; mia kunulino ne estas plu hejme; ne ekzistas tagmanĝo, ne ekzistas samovaro, nenio ekzistas: ŝi estas en la gimnazio; aŭ pli vere, ne en la gimnazio, sed apud la gimnazio; ŝi vagadas ekstere en la frosto de la plej frua mateno, kaj ŝi atendas, ĝis oni disiros de la kunsido, t.e. de la «sovjet», kiel ili diras… La frosto tranĉas, neĝvento blovas, malbonega vetero, kaj ŝi vagadas ekstere apud la gimnazio kaj atendas; virino ĉiam restas virino! Ŝi scias ja tre bone, ke se oni promesas, oni sankte plenumas, tiom pli ke… vi komprenas? sed iru, parolu kun virino! Unuvorte, ŝi atendas unu horon, ŝi atendas du horojn, ŝi atendas tri horojn; ŝi atendas kvar horojn; ĉiuj infanoj jam delonge disiris el la gimnazio hejmen, kaj ŝi ĉiam ankoraŭ atendas. Tamen kion vi volas? ŝi atendis tiel longe, ĝis ŝi fine atend-atingis sian celon: la pordo malfermiĝas, kaj el tie eliras unu el la instruistoj; ŝi tuj alsaltas al la instruisto kaj kaptas lin kaj demandas, ĉu li ne scias, per kiaj decidoj finiĝis la kunsido, t.e. la «sovjet», kiel ili diras. Kaj li respondas: «kial do mi ne scius? oni akceptis», li diras, «entute dudek kvin infanojn, dudek tri kristanajn kaj du hebreajn». «Kiun?» ŝi demandas. — «Unu nomatan Ŝapselson kaj unu nomatan Katz.» Apenaŭ ŝi aŭdis la nomon Katz, mia virino simile al sago el pafarko flugas hejmen kaj enkuras en la domon kun ĝojego: «Mi gratulas! Mi dankas vin, ho, granda Dio, mi dankas! Akceptita! akceptita!» Kaj dume ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj… Al mi, kompreneble, la afero ankaŭ certe estas agrabla, sed danci pro tio mi ne havas ja la devon, mi estas ja viro, ne virino… «Mi vidas», ŝi diras al mi, «ke por vi tio ne havas tre grandan valoron?» — «Kiakaŭze», mi dirus, «vi faras al vi tian komentarion?» — «Tiakaŭze, ke vi estas malvarma peco da viando; se vi scius», ŝi diras, «kiel la kompatinda infano tremas de emocio, vi ne sidus tiamaniere, vi jam de longe kurus mendi por li uniformeton kaj ĉapelon kaj vi rapidus», ŝi diras, «fari festenon por la amikoj.» — «Kial subite fari festenon?» mi diras; «ĉu ĝi estas bar-micvo[14] aŭ fianĉiĝo?» Tiele mi diras al ŝi tute trankvile, ĉar mi estas ja viro… Tiam ŝi ofendiĝas kaj tute ĉesas paroli kun mi; kaj se edzino ĉesas paroli, tio estas ja miloble pli malbona ol insultado, ĉar, se ŝi insultas, oni almenaŭ aŭdas homan voĉon, kaj nun… parolu al la muro!… Unuvorte, por kio mi devas multe paroli? venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar se «ŝi» ion volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?
Unuvorte, oni faris festenon. Oni kunvokis parencojn kaj amikojn, kaj la knabon oni vestis de la kapo ĝis la piedoj: tre bela uniformo kun blankaj butonoj, ĉapo kun ornamaĵeto[15] antaŭe, — plena guberniestro! Kion oni agis koncerne lin, tio efektive estis plene meritita, oni enmetis en lin kvazaŭ novan animon, oni simple lin revivigis; li brilis, mi diras al vi, kiel la suno en Julio. La gastoj trinkis pro sano, oni gratulis, oni bondeziris: «Li lernu en plena sano, li finu la gimnazion en plena sano, li sane iru el tie ĉiam pluen kaj pluen, en la universitaton…» — «He», mi diras, «tio ĉi tute ne estas tiel necesa; oni povos», mi diras, «esti kontenta ankaŭ sen tio; li nur finu la ok klasojn de la gimnazio», mi diras, «tiam mi lin edzigos kun helpo de Dio…» Tiam mia kunulino diras kun rideto kaj rigardante min per siaj okuloj: «Diru al li, sinjoroj, ke li — mi petas lian pardonon — forte eraras; li vivas ankoraŭ laŭ la malnovaj manieroj.» — « Diru al ŝi, sinjoroj, ke mi dezirus havi tiom da benoj, kiom la malnovaj manieroj estas pli bonaj ol la novaj.» — «Diru al li, sinjoroj», ŝi respondas, «ke li estas, li min pardonu…» Tiam la gastoj laŭte ekridis: «Aj, sinjoro Arono», ili diras, «vi havas edzinon — bravulinon, Dio ŝin konservu; kozako, ne edzino!» Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino, oni bone glutis, oni fariĝis viglaj; kaj oni kaptis nin ambaŭ en la rondon kaj la knabon ankaŭ en la mezon, kaj oni saltis, tute gaje, ĝis plena tagiĝo. Matene ni foriris kun li «tien». Kiam ni venis tien, estis ankoraŭ tre frue, pordoj kaj pordegoj estis ankoraŭ ŝlositaj, ne troviĝis ankoraŭ, kiel oni diras, eĉ freneza hundeto sur la strato. Longe ni staris ekstere kaj sufiĉe nin turmentis la frosto, tial ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis al ni la pordon kaj, dank’ al Dio, enlasis nin internen. Baldaŭ komencis kolektiĝi la anaro de la malgranduloj, kun la tornistretoj sur la dorsoj; fariĝis bruo, tumulto, babilado, ridado, kurado, hu, ha, tuta foiro! la blankbutonaj buboj saltadis, regaladis sin reciproke per frapoj, puŝoj, pinĉoj… Rigardante tiujn bubetojn kun la ruĝaj vangetoj, kun la ĝojaj ridantaj okuletoj, mi rememoris — pardonu la komparon — nian estintan malluman, malvastan, malgajan ĥederon de la pasinta tempo, kaj mi konvinkiĝis, ke efektive «ŝi» estas prava; ŝi estas nur virino, tamen ŝi havas sur si viran kapon!… Kaj dum mi tiamaniere meditas, alvenas al ni iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto, kun folio da papero en la mano, kaj li demandas min, kion mi bezonas. Mi montras al li mian knabon, kaj diras, ke mi alkondukis lin en la ĥederon, t.e. en la gimnazion. Tiam li demandas min: «en la kioman klason?» — «En la trian», mi diras; «li ĵus estas akceptita.» Li demandas min, kia estas lia nomo. «Katz», mi diras, «Moseo Katz, t.e. Moŝko Katz». — «Moŝko Katz?» li diras, — Moŝkon Katz li ne havas en la tria klaso! ekzistas, li diras, en lia listo iu Katz, tamen ne Moŝko, sed Morduĥ, Morduĥ Katz… «Kia Morduĥ!» mi diras; «ne Morduĥ, sed Moŝko!» — «Morduĥ», li diras, kaj li alŝovas al mi la paperon rekte al la vizaĝo. Mi ripetas al li «Moŝko», li ripetas al mi «Morduĥ!» Unuvorte, Moŝko, Morduĥ, Morduĥ, Moŝko, ni tiel longe nin reciproke moŝkadis kaj morduĥadis, ĝis ni sciiĝis tre belan historion: kion oni devis fari al mia knabo, oni faris al tiu! Vi komprenas la aventuron? Oni efektive akceptis unu Katz’on, jes, sed erare oni akceptis alian, ne nian! vi devas scii, ke en nia urbo ekzistas du Katzoj!… Kion vi diros pri tia historio? Mi pretigis la liton, kaj tiu havas la plezuron! Vi devas scii, kiu estas «tiu», t.e. tiu Katz: senvalora nulo, metiisto, ŝajnas al mi, ke li estas bindisto aŭ io simila; per si mem li eĉ estas tute kvieta hometo, sed kiu lin konas, kiu scias pri li? absoluta senhavulo! Kaj nun lia filo estas akceptita! Ĉu ne povas krevi la galo? Diru vi mem!
Vi devis vidi la korŝirantan vizaĝon de mia knabo, kiam oni ordonis al li, ke li bonvolu depreni la ornamaĵeton de sia ĉapo! «Vi jam ne estas plu asesoro!…» Fianĉino dum la edziniga ceremonio certe ne devas elverŝi tiom da larmoj, kiom mia knabo elverŝis en tiu tago! Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj. «Nu», mi diris al «ŝi», «vi vidas, kian amuzon vi aranĝis? Ĉu mi ne diris al vi, ke via gimnazio estos por li buĉejo? Dio helpu», mi diras, «ke ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, ke li — Dio gardu — ne malsaniĝu…» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «malsaniĝu, se ili volas, sed mia infano nepre devas eniri en la gimnazion! se li ne eniris nun, li eniros, se Dio permesos, post unu jaro; se li ne eniris ĉi tie, li eniros en alia urbo! Eniri li nepre devas, esceptinte nur se mi — Dio gardu — fermos miajn okulojn kaj la tero min kovros!» Vi aŭdas la parolojn? Kaj kiel vi pensas, kiu venkis? mi aŭ ŝi? Ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?