Выбрать главу

Unuvorte, por ne paroli tro longe, — multe mi devis klopodi kaj suferi kun li. Mi estis kun li ĉie, kie nur ekzistas urbo, kie nur ekzistas gimnazio, ni estis, ni prezentiĝis, ekzameniĝis, kaj efektive sukcese ekzameniĝis, kaj efektive ricevis la plej altajn notojn, kaj tamen efektive ne estis akceptitaj! Kial? ĉiam pro la «procentoj»! Vi povas kredi al mi, mi tiam mem rigardis min kiel frenezulon: «malsaĝulo», mi diradis al mi, «kio? por kio vi kuradas el unu urbo al alia? por kia diablo vi tion bezonas? nu, kaj se li eĉ jam estos akceptita, kio estos tiam?» Ne, diru, kion vi volas, obstineco estas granda afero; ĝi jam ĉe mi mem fariĝis afero de necedema ambicio. Fine Dio min kompatis, kaj mi trovis en Polujo tian specon de gimnazio, «komercan» gimnazion, en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t.e. oni akceptas kvindek procentojn. Sed kio estas la esenco? Ĉiu hebreo, kiu deziras, ke lia infano estu akceptita, devas veni kun sia kristano, kaj se li, t.e. la kristano, sukcese faras la ekzamenon kaj vi enportas por li la lernejan pagon, tiam vi havas iom da espero… Sekve anstataŭ unu ŝarĝo oni tiam havas sur si du ŝarĝojn, vi komprenas? Ne sufiĉas, ke mia cerbo turmentiĝas pri mia propra infano, ĝi devas turmentiĝi ankoraŭ pri tiu alia; ĉar se — Dio gardu — Esav[16] ne sukcesas, tiam Jakobo pereas… Nu, mi devas diri al vi, antaŭ ol mi trovis tian kristanon, ian botiston — lia nomo estis Ĥoljava, — mi devis multajn fojojn malbeni mian vivon; fine, kiam venis la ĝusta akto, nu, mia botistido ĉe la ekzameno falis en la teron kiel Koraĥ![17] Kaj la objekto, en kiu li montris plenan nesciadon, estis ĝuste… la «Religio!» Nu, kion mi rakontu al vi? mia knabo devis mem proprapersone sidiĝi kun li kaj ripetadi kun li la «Religion»… vi demandos ja sendube, kiamaniere mia knabo scias la kristanan religion? Tion ne demandu, ĉar li scias ĉion kaj estas kompetenta en ĉio kaj komprenas ĉion; se oni diras al vi, ke li havas bonan kapon, vi nenion devas demandi. Unuvorte, Dio helpis, venis la bona horo, la feliĉa horo, ili ambaŭ estis akceptitaj. Vi pensas, ke jam ĉio estas finita? Kiam venis la tempo, por enskribi en la librojn kaj preni kvitancon, mia kristano ne aperis! Kia estas la kaŭzo? Li ne volas, ke lia filo troviĝu inter tiom multe de hebreoj! Faru kun li, kion vi deziras, — li ne volas! Li diras, ke li tion ne bezonas, ĉar por li, kiel por kristano, ĉiuj pordoj ja sen tio estas malfermitaj kaj li povas eniri, kien li volas! Kaj efektive, ĉu li ne estas prava! — Kion do vi deziras, sinjoro Ĥoljava», mi diras al li. — «Nenion», li respondas. Unuvorte, diskuto post diskuto, helpo de komplezemaj homoj… oni iris kun li en restoracion, oni trinkis unu glason, duan, trian… Antaŭ ol mi atingis, ke li fine prenis la gimnazian kvitancon, mi perdis ĉiujn miajn fortojn. Fine, kun helpo de Dio, la celo estis atingita, kaj mi dankis la Plejpotencan, ke Li donis al mi ripozon.

Mi venis hejmen, — nova aventuro! Kio estas denove? Mia kunulino primeditis kaj decidis jenon: «Kiel! ni havas ja nur unu solan filon, unu okulon en la kapo, kaj nun li estas tie kaj ni estos ĉie tie? «Se estos tiele», ŝi diras, «por kio mi bezonas mian tutan vivon?» — «Kion do vi deziras, ekzemple», mi diras. — «Kion mi povas deziri? Vi ne scias, kion mi deziras? Mi deziras», ŝi diras, «esti kune kun li.» — «Nu, kaj la domo?» mi diras, «kio estos kun la domo?» — «La domo», ŝi diras, «estos domo»… Nu, kion vi povas diri al ŝi? Por ne rakonti longe, mi simple diros al vi, ke ŝi enkaleŝiĝis kaj forveturis kun li tien, kaj mi restis tute sola en la tuta domo. Prezentu al vi, kian aspekton la domo ricevis! Al miaj malamikoj mi deziras tian domon. La vivo ĉesis esti vivo, la negoco ĉesis esti negoco, ĉio ruiniĝis, kaj nia tuta okupigo fariĝis skribado de leteroj; mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al mi! leteroj tien, leteroj reen: «pacon kaj sanon al mia kara edzino»… «pacon kaj sanon al mia kara edzo»… «Pro Dio», mi skribas al ŝi, «al kio tio kondukos? oni estas ja nur homo! sen mastrino kia povas esti la ordo!…» Unuvorte, ĉio helpis kiel la pasintjara neĝo; venkis, kompreneblo ŝi, ne mi: ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» ion volas, ĉu tiam oni povas ion kontraŭfari?

Nu, mi finos la rakonton. Mi min rompis, mi min detruis, mi ruinigis mian tutan negocon, disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj, kaj mi transpakis min al ili. Kiam mi venis al ili, mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis serĉi kaj flari. Kun granda malfacileco kaj post longaj klopodoj mi sukcesis trovi ian vojeton, mi faris kompanion kun ia komercisto. Laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo, jes… solida mastro kaj apartenas eĉ al la administrantaro de la sinagogo… sed esence li estis ruzulo, trompisto, ŝtelisto, li preskaŭ tute malfeliĉigis min! Vi sekve komprenas, en kia stato tiam estis mia kapo…

Kaj jen unu fojon mi venas hejmen, kaj mi vidas, mia knabo venas al mi renkonte iel strange, kun ruĝeta vizaĝo kaj sen ornamaĵeto sur la ĉapo[18]. «Aŭskultu, Moĉjo», mi diras al li, «kien perdiĝis via ornamaĵeto?» Kaj li diras: «kia ornamaĵeto?» — Mi diras «la butono». Li diras: «kia butono?» Mi diras: «la butono, kiu estis sur la ĉapo; ankoraŭ antaŭ la festoj mi aĉetis ja al vi novan ĉapon kun nova ornamaĵeto!»… Tiam li ruĝiĝis ankoraŭ pli kaj diris al mi: «mi deprenis»… Mi diras: «kion signifas, ke vi deprenis?» Li diras: «mi estas libera»… Mi diras: «kion signifas, vi estas libera?» — Li diras: «ni ĉiuj estas liberaj»… Mi diras: «kion signifas, vi ĉiuj estas liberaj?» Li diras: «ni ne iras plu en la gimnazion»… Mi diras: «kion signifas, vi ne iras plu en la gimnazion?» Li diras: «ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru»… Mi diras: «kion signifas, vi faris interkonsenton? kiaj faristoj? kiaj interkonsentistoj? Nu, bela ĝojo al mi venis», mi diras; «por tio mi min ruinigis, por tio mi min elmetis al ĉiaspecaj suferoj kaj humiligoj, por ke vi poste povu fari komunan interkonsenton? Ho ve, ho ve», mi diras, «al vi, al mi kaj al ni ĉiuj! Dio volu almenaŭ, ke tio ne alportu ian grandan malfeliĉon al la hebrea popolo, ĉar ĉie la hebreo estas ja la propeka kapro!»… Tiel mi parolas al li, kaj mi komencas flamiĝi, moralinstrui, kiel ordinara patro parolas kun infano… Sed mi havas ja edzinon, longe ŝi vivu; ŝi alkuras kaj komencas tamburi per sia lango, ke estas tiel kaj tiel, ke mi jam tute sensukiĝis, ke mi ne havas eĉ plej malgrandan scion pri tio, kio fariĝas en la mondo, ke nun fariĝis tute alia mondo, saĝa mondo, sincera mondo, libera mondo, mondo, en kiu ĉiuj estas egalaj, en kiu ne ekzistas riĉa kaj malriĉa, ne ekzistas sinjoro kaj sklavo, ne ekzistas ŝafo tondata, ne ekzistas hundo bojanta, ne ekzistas kato gratanta, ne ekzistas muso mordetanta…» — «Ta, ta, ta,» mi diras, «kie vi prenis tian strangan lingvon? ĝi estas ia nova lingvo», mi diras, «novaj vortoj; eble estus bone, ke vi samtempe jam ellasu la kokinojn el la kaĝo: iru, kokinoj, fariĝu mastrinoj?…» Tiam ŝi ekflamas, kvazaŭ mi elverŝus sur ŝin dek sitelojn da bolanta akvo, kaj komenciĝas tra ra, ra, laŭ «ilia» maniero… Nu, oni devas jam aŭskulti la predikon ĝis la fino, sed la malfeliĉo konsistas en tio, ke tiu prediko ne havis finon. «Nu», mi diras al ŝi, «bone, sed nur faru finon; mi batas al mi la bruston, mi konfesas, ke mi pekis, mi krimis, nur faru finon, nur lasu al mi pacon!» Sed ŝi ne volas aŭdi nek vidi… «Ne», ŝi diras, ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, kaj precize, kaj kontraŭe, kaj kiel la konscienco permesas, kaj kiel konvenas, kaj denove, kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!…»

вернуться

[16]

Frato de la Biblia Jakobo.

вернуться

[17]

Homo, pri kiu la Biblio rakontas, ke lin englutis la tero.

вернуться

[18]

La aŭtoro rakontas ĉi tie pri la striko, kiun dum la rusa-japana milito faris la gimnazianoj en preskaŭ ĉiuj gimnazioj de Polujo. Tiu ĉi striko malfeliĉigis tre grandan nombron da infanoj.