Ivan Efremov
LA GRANDA ARKO
(ĈE LA RANDO DE LA EKUMENO)
Parto unua
Vojaĝo de Baŭrĝed
Ĉapitro 1
Testamento de Ĝoser
Super malaltaj argil-vergaj bariloj leviĝis polvaj nuboj, aŭdiĝis akutaj krioj. Io okazis en labirinto de mallarĝaj stratoj, ĉe la haveno mem de la urbo de Blankaj Muroj[1] — de la ĉefurbo de la Nigra Tero, de la lando Ta-Kem[2].
Ŭaĥeneb — la direktilisto de la reĝa trezoristo — rapidege leviĝis kaj komencis fiksrigardi al la urbo, de kie venis la maltrankvila bruo. La gastoj, sidintaj apude, ne moviĝis, eĉ ne retrorigardis al tio, kio estis okazanta malantaŭ la muroj de la malgranda ĝardeno.
— Kio okazas tie? — malpacience demandis la direktilisto, penante rigardi al la mallevitaj vizaĝoj de la amikoj.
— Heroldoj de la Granda Domo[3] kaptas krimulon… — sendezire respondis la grizhara bopatro de Ŭaĥeneb.
— Sed la bruo estas apud la domo de Antef, la amiko de mi kaj de miaj infanoj! — kun maltrankvilo ekkriis la direktilisto.
— Oni kaptas Antef-on mem, — enmiksiĝis juna najbaro. — Ni scias, ke por preni lin, venis heroldoj de nia urborando.
— Kiel! Oni kaptas Antef-on, kaj vi sidas, kvazaŭ oni ĉasas antilopon? — indigne ekkriis Ŭaĥeneb. — Tiu homo ne povas esti krimulo! Kiu ne konas la ŝipan ĉarpentiston Antef-on!
La direktilisto indigne retrorigardis al la senmovaj figuroj de siaj gastoj kaj elkuris sur la straton, kaj post li — ambaŭ liaj junaj filoj, same altaj kaj larĝŝultraj, kiel ilia patro. Al ili aliĝis ankaŭ ŝipaj lernantoj de Ŭaĥeneb, kiuj estis inter la gastoj.
— Ŭaĥeneb tro multan tempon pasigas en ŝipvojaĝoj kaj ankoraŭ ne scias, kiel ferocas nun senditoj de la faraono… — mallaŭte diris la bopatro de la direktilisto.
— Se li ne lernos esti obeema, do baldaŭ oni trenos lin, katenitan, en la ŝtonminejojn! — morne grumblis la maldika forĝisto.
— Honton al vi, diranta malbonon, — enmiksiĝis la edzino de la direktilisto. — Mia Ŭaĥeneb estas saĝa kaj elprovita en danĝeroj. Lin ŝatas eĉ la trezoristo mem de la dio — Baŭrĝed…
— Ŝatas kiel krokodilo antilopon, — plu grumblis la obstina forĝisto, — dum ĉe lia plej bona direktilisto ĉio estas bona. Sed sufiĉas al Ŭaĥeneb nur mispaŝi — kiu defendos lin? Kiu kuraĝos iri kontraŭ ordono de la Granda Domo?…
La krioj proksimiĝis al la pordego de la ĝardeno, kaj la edzino de la direktilisto maltrankvile elrigardis sur la straton.
Maldekstre, en fino de mallarĝa pasejo inter monotonaj bariloj el griza rivera ŝlimo, aperis soleca fuĝanto. Li antaŭis je du dekoj da ulnoj[4] siajn persekutantojn, kiujn gvidante kuris, kiel ĉashundoj, du duonnudaj homoj en buntaj zonoj de heroldoj de la faraono, armitaj per ponardoj kaj pezaj bastonoj. Post la heroldoj kuris ĉiaj ulaĉoj: nenifaruloj — filoj de havenaj oficistoj, pelistoj de azenoj kaj hazardaj preterpasantoj, ĝojintaj al la ŝanĝo en monotoneco de malrapida vivo. Ĉiuj kriegis kaj stridis, kvazaŭ ekvidis «la forturnantan la vizaĝon» — malbonan spiriton de dezerto, aŭ subteran monstron de antikvaj legendoj.
La fuĝanto similis nek al maliculo, nek al monstro. Lia elturmentita vizaĝo en spuroj de koto, la okuloj, larĝigitaj kaj plenaj de malespero, povis kaŭzi nur kompaton kaj indignon en ĉiu, kiu konis tiun homon.
La fuĝanto proksimiĝis al Ŭaĥeneb.
— Antef! — nelaŭte vokis lin la direktilisto kaj daŭrigis rapide: — Kuru laŭ la strato de Remistoj maldekstren, turnu ĉe la ĝardeno de la diino al la tenejo de varoj, liveritaj de ni… Diru al la gardisto, ke mi ordonis, kaj li kaŝos vin inter pakaĵoj. Tie atendu la nokton… Kuru kaj ne retrorigardu.
Antef alkuris Ŭaĥeneb-on. La persekutantoj preskaŭ atingis sian viktimon. La direktilisto ekkriegis kaj ĵetis sin rekte al Antef.
La virino, observanta el la ĝardeno, ekkriis pro indigno. Sed, kiam ŝiaj filoj kaj tri el la lernantoj de la edzo amase ĵetiĝis post Ŭaĥeneb, kunpuŝiĝis kun la persekutantoj kaj falegis en densan polvon, ŝi komprenis, ke Ŭaĥeneb kaj la junularo agas laŭ interkonsento.
Antef malaperis post angulo, kaj la junuloj plu tenis la persekutantojn kun krioj: «Kaptis, kaptis!..»
La homamaso, kurinta post la heroldoj, haltis en nekompreno. La plej pasiaj partoprenis la falamasiĝon, kaj polvo tute ŝirmis ĉion, okazantan sur la strato. La heroldoj de la faraono ne baldaŭ sukcesis malimplikiĝi el la tumulto kaj liberiĝi disde manoj de siaj fervoraj helpantoj. Sed kiam evidentiĝis, ke la fuĝanto evitis kapton, tiam la supera heroldo alsaltis al Ŭaĥeneb kun minacoj:
— Kiel aŭdacis vi, maljunaĉa hipopotamo, enmiksiĝi en la aferon de la Granda Domo? Via stulta fervoro kaj mallerto de viaj hundidoj kaŭzis tion, ke la krima Antef fuĝis de la leĝa puno. Sed la puno ne preteros la maliculon, kaj vi devos respondi antaŭ la estro. Iru kun ni. — Kaj la heroldo metis la malpuran, gratitan manon sur la ŝultron de Ŭaĥeneb.
Tiu per abrupta movo deĵetis la manon de la reprezentanto de la potenco.
— Mi ne kulpas… mi penis helpi al vi kaj mi mem ne scias, kiel okazis, ke la krimulo forkuris. Sed mi ne povas iri kun vi — la trezoristo de la dio ordonis al mi veni hodiaŭ vespere, mi ne povas malobei la ordonon… Kie mi loĝas, vi scias, — trankvile aldonis Ŭaĥeneb.
La direktilisto mensogis, sed lia kalkulo montriĝis prava.
La heroldo sulkigis la brovojn kaj ĉirkaŭrigardis, pensante. Ŝultron al ŝultro kun la direktilisto staris fortaj junuloj, sur kies vizaĝoj legiĝis firma decido cedi al neniu. La homamaso, ĵus unuigita per la furioza persekuto, disiĝis je grupoj. La homoj atendis en silento, montrante nenian kunsenton al la heroldoj, kiuj estis evidente malvenkantaj.
Balbutante blasfemojn, la heroldoj foriris post kaŝiĝinta Antef. La direktilisto kun la helpantoj revenis en la ĝardenon. La junularo donis liberon al rido, pasie diskutante la okazintaĵon kaj rememorante, kiel falegis sub la piedojn de la faraonaj heroldoj la plej aĝa filo de Ŭaĥeneb. La maltrankviligitaj gastoj baldaŭ disiris; la partoprenintoj de la batalo ekiris al la rivero por forlavi la polvon.
Ŭaĥeneb sidis, enpensiĝinte, ĝis la noktiĝo, poste ekstaris, kunprenis sakon kun manĝaĵo, preparitan de la edzino, kaj eliris en la netravideblan mallumon.
Eĉ unu lumeto ne estis videbla en dometoj de la havena urborando. Bruligi oleon aŭ grason en lucernoj estis multekoste, kaj tago, pasigata en laboro, estis tro longa, por ke homoj sidu en siaj domoj post veno de mallumo. Nur nelacigebla junularo, kaŝiĝante disde pliaĝuloj, estis kunvenanta ĉe la malgranda templo. El la mallumo flugis mallaŭtaj paroloj, facilaj paŝoj de nudaj piedoj…
La direktilisto rapide atingis la vartenejon, konversaciis kun Antef, revenis hejmen kaj silente grimpis sur la platan tegmenton de la domo, kie tuta lia familio estis saviĝanta de varmego kaj insektoj kaj kuŝis vice sur malmolaj matoj el papiruso.
— Ĉu vi sukcesis? — flustris la edzino, kiam la direktilisto kuŝiĝis kun peza suspiro de laca homo.
— Antef estas sekura, — silentinte iom, respondis Ŭaĥeneb. — Li scias sekretan lokon sur rando de la okcidenta dezerto, en la urbo de mortintoj. Tie kaŝiĝos li… ĝis debordiĝos denove mia ŝipo. Sed tio estas malgranda afero… — La direktilisto morne eksilentis.
— Kio do ankoraŭ estas malbona, pro la sankta naŭopo[5]? — kun maltrankvilo demandis la edzino.
— Malbona estas ĉio… malbona estas nia vivo, tremanta antaŭ homoj de la Granda Domo, antaŭ senditoj de la pastroj. Ili fleksas ĝin, kiel vento de dezerto fleksas maldikan tigon de kano, kiel fleksas sklavon knuto de sklavpelisto!
2
Ta-Kem — Ta-Kem — Nigra Tero. En popola lingvaĵo «kem» aŭ «kemt» signifis «nigra». Tiel nomis la antikvaj egiptoj sian landon.