Ĉiuj starintaj ĉe la haveno en apartaj amasetoj: altranguloj kaj pastroj, militistoj, dense plenigintaj la placon kaj la bordon amasoj da simpla popolo kaj da sklavoj, ĵus finintaj ŝarĝadon — ĉiuj estis diversmaniere emociitaj per la ekvojaĝo de la senekzempla ekspedicio. La multevoĉa bruo de la homamaso jen mallaŭtiĝadis, jen denove fortiĝadis, igante malkontente sulkiĝi grupon da altranguloj kaj pastroj, starantaj ĉe la norda rando de la haveno.
Multaj rigardis al la forveturantoj kun maltrankvilo kaj bedaŭro, kvazaŭ ne dubante pri neevitebla pereo de la kuraĝuloj. Aliaj vigle interparolis, esprimante kuraĝajn esperojn. Troviĝis ankaŭ tiuj, kiuj enviis al la ekvojaĝantoj kaj dezirus esti inter ili. Plej multe da tiaj estis inter malriĉaj metiistoj kaj ĝardenistoj de la ĉefurbo, speciale inter la junaj, kiuj ankoraŭ ne rezignaciis pri monotoneco de sia malfacila ĉiutaga laboro.
Postsekve al la ŝipoj, forirantaj ekster la limojn de la lando, silente kaj malgaje rigardis sklavoj, kiuj estis kondamnitaj ĉi tie fini siajn tagojn, kaptitaj kaj humiligitaj.
Plurfoje tro kuraĝaj ekkrioj, aŭdiĝantaj en la homamaso, igadis homojn timigite retrorigardi malantaŭen. Tie, malproksime, sur balkono de la palaco, apogita per altaj fostoj, nevidebla en profunda ombro de markezo, ĉeestis la viva dio mem, la faraono, eĉ kies nomon ne rajtis prononci loĝanto de Kemt…
Sur ĉiu masto, kunmetita el du altaj trunkoj, kuniĝantaj supre, leviĝis grandegaj kvadrataj veloj. La majstro de velo, la granda Neĥsi, sidanta alte sur la poŭpo, ektiris ŝnurojn — la larĝa velstango turniĝis, kaj la velo ŝvelis. Direktilistoj-nigruloj ekpremis postremilojn, alligitajn po du ĉe ĉiu flanko de la alta poŭpo. La ŝipoj komencis rapide malproksimiĝi de la urbo de Blankaj Muroj.
Baŭrĝed de sur la poŭpo de la antaŭa ŝipo avide rigardis la bordon. La urbaj konstruaĵoj estis malrapide ricevantaj nebulajn, malklarajn konturojn.
Jam dum ĉirkaŭ horo iris la ŝipoj supren laŭ la rivero, sed malantaŭe, sur la maldekstra bordo, plu eblis distingi malproksiman verdon de palmoj kaj super ĝi apenaŭ rimarkeblan blankan strieton. Sed jen la valo turniĝis rekte al la sudo, ruĝetaj krutaj rokoj elŝoviĝis dekstre kaj ŝirmis la foran malaltan bordon…
Tagon post tago iris la ŝipoj preter vilaĝoj kaj urboj. Malaltaĵojn ŝanĝadis rokoj. Nenio rompadis tagan kvieton de senhomaj marĉoj, dormetantaj sub la varmega suno. La norda vento — la amiko de la Nigra Tero — blovis preskaŭ senĉese, malfortiĝante nur antaŭ mateniĝo, kaj tage ree komencadis sian benitan agadon.
Ĝis vintra malvarmo estis ankoraŭ malproksime, kaj birdoj ne amasiĝadis sur la rivero en tia sennombra kvanto, kiel dum inundo.
Belegaj ardeoj levadis supren siajn fleksiĝemajn kolojn kaj rigardadis al la pasantaj ŝipoj per penetremaj, klaraj okuloj. Sanktaj birdoj de Toto[49] fojfoje traflugadis super la ŝipoj por ĝojo de ĉiuj, kredantaj, ke ilia peza, anguleca flugo promesas sukceson kaj bonan ŝancon. De tempo al tempo renkontaj ŝipoj sciigadis novaĵojn el la provinco de la Sudo, kaj streĉegitaj voĉoj disflugadis laŭ la rivero, ĝis malaperadis malproksime. Dek el la kvardek du provincoj de ambaŭ landoj[50] jam estis pasitaj de Baŭrĝed sur la vojo for de la ĉefurbo de la ŝtato.
Pli alte laŭ la rivero la valo ree larĝiĝis, flankeniĝante orienten, — komenciĝis la provinco de Antilopoj. Ekde antikvaj tempoj ĉi tie inter hejma brutaro dominis antilopoj de diversaj specoj.
La ŝipoj pasadis proksime de ŝtonminejoj, en kiuj laboris multegaj sklavoj. Ĉe la akvo mem homoj segis ŝtonojn, transformante krude tajlitajn ŝtonpecojn en glatajn, regulajn platojn kaj blokojn.
Longaj kupraj segiloj briladis sub la suno, kun ŝriko kaj grinco entranĉiĝante en ŝtonon helpe de senĉese alŝutata malseka sablo. Nigraj kaj bronzaj korpoj de nudaj sklavoj brilis pro ŝvito.
Unu sklavon oni batis per bastonoj, sterninte sur varmega ĉeborda sablo.
La kunvojaĝantoj de Baŭrĝed indiferente rigardis al la kutima vidaĵo: sklavo, militkaptito, nomiĝis en la lando Kemt «viva mortigito» — inter li kaj la veraj homoj kuŝis ombro de morto, ne donanta al li tiun rajton je vivo, kiun posedis rome-oj, la veraj filoj de la Nigra Tero.
La ŝipoj de la ekspedicio turniĝis al la maldekstra bordo, en kvietan akvon, trastrekitan per longaj elstaraĵoj de kanaj kaj papirusaj veproj. La akvo de la rivero jam iĝis diafana, papirusoj balancis siajn ventumilojn, nebule speguliĝante sur ĝia flaveta supraĵo. Subite el post sinuo de la ŝanceliĝanta verda muro aperis du boatoj el faskoj da papirusaj tigoj, kun poŭpoj, fleksitaj, kiel anseraj koloj, kaj longaj pruoj. Sur tiu, kiu estis pli proksima al la ŝipoj, impona barba viro kun lanco en la mano estis fiksrigardanta en la kanan densejon.
En la dua boato svelta junulo tenis preta krute fleksitan pafarkon, kaj maljuna nubiano staris sur la genuoj sur la poŭpo, enpikinte longan stangon en la fundon de la rivero.
La viro, turninte la vizaĝon, komencis rigardi al la ŝipoj, kaj Baŭrĝed rekonis Sennoĝem-on — la estron mem de la Antilopa provinco.
La boatoj rapide aliris la ŝipojn. Tiutempe el la kontraŭa bordo aŭdiĝis krioj. Tie, kie laboris la sklavoj, segantaj ŝtonojn, ekkuris sklavpelistoj en longaj buntaj vestoj, kun apogbastonoj en la manoj. La homo, punata per bastonoj, elŝiriĝis el la fortikaj manoj de siaj turmentantoj kaj momente ĵetis sin en la riveron. Li estis, evidente, neordinara naĝisto — tiel facile kaj rapide tranĉis li la kvietan flavan glataĵon de la rivero, kuŝante sur la flanko, per la vango al la akvo. Krokodiloj ne aperis — ili aŭ ankoraŭ ne rimarkis la naĝanton, aŭ estis malmultaj en tiu ĉi regiono. La naĝanto rapide atingis la mezon de la rivero kaj jam alproksimiĝis al la maldekstra bordo. Li naĝis proksime de la ŝipoj, kaj Baŭrĝed povis bone vidi la fuĝanton. Tio estis libiano — helhaŭta junulo, kun grandaj bluaj okuloj, bela per tiu ĉarma, meditema, preskaŭ knabina belo, kiu estas tipa por libianoj en juna aĝo.
Ambaŭ boatoj, starantaj apude, iĝis inter la fuĝanto kaj la bordo. La junulo, evidente la filo de Sennoĝem, rapide streĉis la pafarkon, kaj sago, sendita per la lerta kaj senkompata mano, profunde enpikiĝis en la flankon de la libiano. La fuĝanto malforte ekkriis, turninte la blankiĝintan vizaĝon kun grandegaj, larĝe malfermitaj okuloj al la boatoj. Kelkaj spasmaj moviĝoj — kaj la bela sklavo malaperis sub la akvo.
La filo de la provincestro ridetis kaj fiere levis la kapon, sed la patro, malkontente kuntirinte la brovojn, turnis sin al li kun riproĉo:
— Vane vi faris tion! Nia tero kaj niaj konstruaĵoj postulas multajn laborajn manojn. Tio estas ne saĝa, kaj ne konvenas al viro tia impetemo.
— Ho inda patro, ja se mi malfruus kun la pafo, la sklavo jam kaŝiĝus en la kanejo, — penis pravigi sin la filo.
Sennoĝem kaŝis en la barbo severan subridon:
— Knabo, vi ne scias, ke el nia lando ne eblas fuĝi. Teruraj sablaj montoj gardas la limon okcidente — tiu frenezulo ne travivus eĉ tagon en flama varmego. Niajn akvojn gardas krokodiloj, veprojn — hienoj kaj leonoj. Ne pasus eĉ du tagoj, kiam la fuĝinto pereus aŭ, kio estas pli probabla, alrampus reen en sklavecon, fleksita de timo kaj malsato.
La junulo kulpe mallevis la kapon, sed la patro daŭrigis:
— Vi eraris, sed tio estas leciono. Kaj nun ne estu malgaja kaj ni iru renkonti altan oficiston — la trezoriston de Horuso mem, de la faraono…
Kaj la provincestro la unua surgrimpis la ŝipon de Baŭrĝed, subkaptita per dekoj da servilaj manoj.
Baŭrĝed haltis por unu tago por ripozo en la domo de Sennoĝem, ĉirkaŭigita per miraklaj ĝardenoj.
La vojo laŭ la gepatra lando estis jam nelonga — nur kvin tagoj da navigado restis ĝis la ĉefurbo de la antikvaj reĝoj de Ta-Kem. Tie la valo de la rivero faris krutan arkon kaj iris rekte orienten je tri mil ulnoj. La vivdona Ĥapi profunde entranĉiĝis en la dezerton, apartigantan la Lazurajn Akvojn disde la Nigra Tero. De la mezo de tiu sinuo ĝis la maro estis ne pli ol kvarcent mil ulnoj, kaj ĉi tie kuŝis la sola vojo al la Lazuraj Akvoj kaj pluen — en antikvajn kuprajn minejojn nord-oriente, en la lando Retenu.
50
ambaŭ landoj — Komenca disa ekzisto de Supra kaj Malsupra Egiptujoj tre longe estis spegulata en ŝtataj nomoj.