Laŭ tiu vojo oni iradis tre malofte, unufoje dum dekoj da jaroj, nur per grandaj militaj karavanoj. Malfacilaĵoj de vojo tra dezerto estis tre grandaj.
Nur plej senprokrasta neceso devigadis filojn de Ta-Kem iri en tiun ardigitan inferon. Eĉ la granda Ĝoser ne sukcesis en peno elfosi putojn sur la terura vojo, kvankam en tiuj laboroj pereis multaj homoj.
La lastaj preparoj okupis kvar tagojn. Ŝarĝa karavano el tricent azenoj, ŝarĝitaj plejparte per felsakoj kun akvo, jam ekiris antaŭen. Ekiro de la ĉefa taĉmento kun Baŭrĝed mem estis difinita por la noktomezo.
Vespera lumo, diafana kaj milda, kuŝiĝis sur la benitan teron de Kemt. Baŭrĝed, forsendinte ĉiujn, eliris sola sur la platan bordon. Vento kvietiĝis, vilaĝoj de la kontraŭa bordo ŝajnis tute proksimaj — tiel kvieta estis la rivero.
Liberaj terkultivistoj per grupoj kaj sole hastis al siaj dometoj, sub ombron de sikomoroj kaj palmoj. Sklavoj, kondukataj de sklavpelistoj, amase iris en sian vilaĝeton, ŝirmitan per alta barilo. Sur nealta monteto, en verdo de vinberĝardenoj, tumultis homoj, sonis rido kaj monotona kantado. Nudaj sklavoj portis en plektaĵoj, balanciĝantaj sur longaj bastonoj, altajn, ĵus sigelitajn kruĉojn kun vino.
Malproksime leviĝis rozkoloriĝanta polvo, disiris, en ĝi ekglitis glataj flav-grizaj flankoj kaj dorsoj, elŝoviĝis longegaj kornoj: paŝtistoj pelis gregon da grandaj antilopoj-oriksoj[51]. Du paŝtistoj malantaŭe portis sur vektoj en korboj malgrandajn ĵus naskitajn antilopojn; iliaj patrinoj fideme iris apude kaj strabis per la nigraj humidaj okuloj al la malrapide paŝantaj homoj.
Knaboj pelis en barilojn de birdaj kortoj gregojn da gruoj, kiujn ili paŝtis sur la bordo de la rivero.
Kun rido kaj ŝercoj ĉasistoj kondukis sur ŝnuroj grandajn hienojn. Grizaj akre-orelaj makulaj hundoj en larĝaj ĉirkaŭkoloj kuris antaŭe.
Kelkaj boatoj iris trans la riveron al la dekstra bordo. En ili oni transportis el paŝtejoj antilopojn kaj kaprojn. La animaloj trankvile kuŝis sur fundoj de la boatoj.
La paca vespera vigliĝo nur plufortigis la sopiron de Baŭrĝed. Li sciis, ke li vidas sian patrujon lastfoje antaŭ nesciate longa, danĝera vojo tien, kie ankoraŭ ne paŝis piedo de loĝanto de Kemt. Al landoj, loĝataj de neviditaj homoj kaj bestoj… Senekzempla estas la ordono de la faraono, sed li devas plenumi ĝin. Morti aŭ vivi, sed iri foren, suden. Ne ekzistas alia vojo, kaj ne havas li nun alian vivon…
Sur la nudan dorson de Baŭrĝed blovis varmego. Li retroturniĝis, kaj lia rigardo, ĵus ripozinta sur la vidaĵo de kultivitaj ĝardenoj kaj kampoj, transflugis al ruĝaj rokaj deklivoj, sulkigitaj per nigraj akvospuroj kaj fendoj. Du ruĝaj muroj estis disirantaj al la rivero, kreante ion similan al pordego, kaj malproksimen, orienten, iris kvazaŭ koridoro el nudaj, senfruktaj rokoj, malaperanta en nebula tremado de ardigita aero. Neniu sono venis el tie, neniu arbeto vivigis la krutajn deklivojn, borderitajn ĉe la piedo per montetoj da granda gruzo kaj per glataj ondoj da sablo. Post kelkaj horoj Baŭrĝed kun sia karavano malaperos en tiu ĉi ardigita valo, trairanta montojn de la orienta dezerto…
Sonora abrupta kanto traflugis super la rivero, aŭdiĝis plaŭdo kaj tumulto. Junularo eliris por bani sin en la rivero, uzante lastajn radiojn de la suno.
Baŭrĝed ree turniĝis al la rivero kaj ekvidis la respekte starantajn malproksime oficistojn de sia ekspedicio. Ili venis kun raportoj, sed ne aŭdacis rompi la mediton de la estro. Baŭrĝed profunde enspiris la malvarmetan vivigan aeron kaj malrapide ekiris al siaj subuloj…
La lasta gluto da akvo el la amata potenca rivero. Ne el riĉa, ornamita kaliko — ne, simile al simpla terkultivisto, merginte la genuojn en humidan riveran sablon, malalte kliniĝinte super arĝentantaj etaj ondoj.
Kiel fantomoj, kiel jam foririntaj en la okcidentan landon, silente moviĝis la homoj en hela luna lumo. La mornaj rokaj muroj — malfermita faŭko de la nekonata — akceptis ilin, kuniĝis malantaŭe, fermiĝis, disiginte de la ĝojaj ĝardenoj de Ta-Kem. La gepatra tero forturniĝis disde la vojaĝantoj, la pasinteco kaŝiĝis malantaŭe, la estonteco estis nekonata, restis nur la nuno — la malfacila, malproksima vojo. Sur ĝi altaj rokoj spiris per kolera ardo, iliaj deklivoj, eroziitaj de varmegaj ventoj, estis alŝoviĝantaj, kiel minacaj spiritoj de dezerto, sablaj buloj susuradis, fumante per subtilega purpura sablo, blovanta morton super la mallevitaj kapoj de la irantoj…
Du pastroj nehaste iris laŭ la interna korto de la templo de Rao. La suno estis blindiganta, reflektiĝante de muroj kaj rektangulaj fostoj el blankega kalkoŝtono. Ambaŭ pastroj, kiel laŭ ordono, rapide retrorigardis kaj turnis sin dekstren, en altan portikon.
En ombro, sub dikaj platoj da ŝtono, peze premanta sur pintojn de la kolonoj, tuj ekblovis malvarmeto. Pli profunde en la templo la duonmallumo estis pli densiĝanta, kaj la pastroj, blindigitaj per la transiro de la brilanta ekstere tago al la mallumo de la templo, ekiris pli singarde, etendante antaŭen la manojn. Ili haltis ĉe nigra aperturo de nealta enirejo.
— Ĉu tio estas vi, Kaameses, kaj vi, Ĥoriaĥuti? — Forta voĉo, aŭdiĝinta el la mallumo, tremerigis ambaŭ pastrojn.
— Jes, tio estas ni, ho granda klarvidulo, koro kaj lango de la dio sur la tero! — ĥore respondis la nomitaj.
— Eniru, dirinte la magiajn vortojn por purigo de la okuloj kaj de la koro!
La pastroj, balbutante sorĉformulojn, eniris en la malhelan pasejon. Antaŭe lumis eta lucerno, kaj ĝia fajreto montris al la enirintoj la direkton. Tuj kiam la pastroj atingis la lucernon, ĝi momente estingiĝis, kaj antaŭe kaj maldekstre eklumis la alia.
La venintoj atingis pezan ledan kurtenon. Tiam la dua lucerno same estingiĝis, kaj ili haltis en obskuro.
La pli aĝa pastro laŭte diris sanktan formulon de rebato al malbono[52]. La sama voĉo ree permesis al ili eniri. Post la kurteno troviĝis negranda kvadrata ĉambro, en la profundo mem de la masivaj muroj de la templo. Molaj feloj sur la planko mallaŭtigis paŝojn.
Ĉe la malantaŭa muro sur luksa fotelo el nigra ligno sidis la granda klarvidulo — la ĉefpastro de la dio Rao. Naŭ oraj lucernoj sur altaj postamentoj donis sufiĉe da lumo, por vidi la ordoneman vizaĝon de la sidanto kaj akran brilon de liaj malmildaj, trankvilaj okuloj. Ambaŭ venintoj falis sur la genuojn antaŭ la fotelo de la ĉefpastro. Tiu almontris al ili leonan felon antaŭ si.
— Ne necesas respektaĵoj, ni estas solaj. Eksidu kaj parolu simple, ne kaŝante malbonajn novaĵojn. Kaj timu nenion, mi delonge konas vin.
La pastroj interrigardis, kaj la pli aĝa el ili ekparolis:
— Permesu unue sciigi vin. Poste Ĥoriaĥuti rakontos al vi novaĵojn el la Sudo. Li ĵus venis el Ŝmun — la urbo de ok dioj[53].
La ĉefpastro de Rao silente kapjesis.
— Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, — daŭrigis la pli aĝa pastro, — kiel tion scias vi, ricevis el la haveno Suu sciigon pri tio, ke la trezoristo de la dio sur sep ŝipoj bonorde ekvojaĝis, kaj poste dum pli ol tri monatoj estis neniaj mesaĝoj pri la ŝipoj. El tio la Granda Domo konkludis, ke la vojaĝo komenciĝis bone, kaj Baŭrĝed jam pasis malproksime suden. Tiam lia reĝa moŝto donis cent ringojn al la templo de Toto en la Blanka Muro, kaj al la antikva templo de Toto en Ŝmun donacis teron, sklavojn kaj brutaron. Majstrestro Men-Kaŭ-Tot ofte vizitadas la faraonon, vigligante lin en novaj aranĝoj. Antaŭ du tagoj la ĉati ekveturis suden, por pririgardi lokon de fosado de granda kanalo apud la piramidoj de Snofru. Kune kun li estis sendita militistaro por la princo de la Sudo, kiu promesis al la Granda Domo militiron en la landon Nub[54]…