Выбрать главу

La pastro riverencis kaj eksilentis.

— Vi ankoraŭ ne diris al mi, kion oni diras en la ĉefurbo, kiom granda estas forto de oniaj paroloj.

— Estas vere dirite: «Malamiko por urbo estas parolanto…» — La pastro hipokrite mallevis la okulojn, rimarkinte, kiel brileris la okuloj de la granda klarvidulo. — Multe da malkontentaj estas inter nobeloj. Ĉiam pli kuraĝe parolas iliaj langoj en hejmoj. Ili malkontentas pri tio, ke komenciĝas leviĝo de provincestroj, al kiuj la faraono malfermas la trezorejon, sendas homojn por milito kaj konstruado. Ili timas, ke amaso de malgrandaj homoj ekfuriozos, ĉar la popolo komencis nun revi pri la lando Punt, kie ĉiuj vivas en kontento, kiel antikve estis dirite en fabeloj. Pieco malkreskas… Antaŭnelonge militestro Ŭaĥkart aŭdacis diri, ke estas pli bone konkeri malproksimajn landojn, kiel tion faris Snofru, ol konstrui piramidojn!

La ĉefpastro de Rao kolere ekkaptis sian barbon.

— Mi estis en Ŝmun kiel okuloj de la majstrestro de Ptaho[55], — malkuraĝe ekparolis la pli juna pastro. — La estro de la Antilopa provinco Sennoĝem skribis al la estro de la Sudo. Sennoĝem estas bona por siaj regatoj, li kolektas taĉmentojn de militistoj, li fanfaronas pri sia grandeco, devenanta de la antikvaj reĝoj — idoj de Horuso. La pastroj de Toto levas lin, ili faris aliancon kun la pastroj de Ĥnumo, riĉigitaj fare de Ĥufu kaj nun kolerantaj kontraŭ la pastroj de Rao kaj Ptaho… Sed la ĉefa malamiko nia estas Men-Kaŭ-Tot. Li diris al la majstrestro de Ĥnumo, ke baldaŭ riĉo de la tri ĉefaj temploj de Rao transiros al la temploj de Ĥnumo, kaj… kaj… pardonu min, ho granda klarvidulo!.. Ke li, Men-Kaŭ-Tot, malrangigos vin al simpla pastro en kaduka templo de la Delto!..

La ĉefpastro subite ekstaris:

— Vi komprenis ĝuste. Jen malamiko mia kaj via, infanoj miaj! Sed vane penas li forpreni nian gloron kaj nian riĉon — baldaŭ ekkonos li la tutan grandecon de la dio Rao sur aroga kolo sia! Mi laŭdas viajn okulojn kaj orelojn, vi ambaŭ estos rekompencitaj kaj levitaj en la konsilio.

Ĝedefra ekmalsanis.

Dum tutaj tagoj la juna faraono morne kuŝis en la supra ĉambro de sia eksterurba palaco, rigardante en fenestrojn al la larĝa rivero kaj al sia malgranda piramido — la estonta fortikaĵo en la posttomba eterneco. Jam finita, ĝi apenaŭ superis palmojn de la ĉirkaŭanta ĝardeno… Jam antaŭ pli ol du jaroj ekiris Baŭrĝed en nekonatajn forojn de la Sudo. Ekde tiam neniaj sciigoj estis pri la sorto de la senditoj, kaj ne povis esti. Ili aŭ pereis, aŭ ankoraŭ vojaĝas tie ie, aŭ revenas kun bona akiraĵo. Tiel malrapide plenumiĝas grandaj aferoj… La konstruado de la granda kanalo estas prokrastita laŭ konsilo de la ĉati ĝis reveno de la militistaro el la lando Nub kun oro kaj cetera predo. Estas bone almenaŭ tio, ke la granda klarvidulo ĉesis tedi al li pri konstruado de granda piramido kaj de templo de Rao ĉe ĝi. Nun, kiam la faraono estas malsana kaj malfortiĝis spirite, al li estus malfacile kontraŭstari al insisto de la ĉefpastro…

La faraono suspiris, kiam, kvazaŭ responde al liaj pensoj, en la pordo aperis la alta figuro de la ĉefpastro. Ĝemetante, li sterniĝis antaŭ la faraono.

— Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas malsana, ostoj liaj iĝis arĝento, — karese ekparolis la pastro. — Granda kulpo estas sur mi — delonge mi ne estis en la urbo, kaj ne aŭdis miaj maljunaj oreloj vokon de dia neceso. Nun venis mi por rebati la malsanon, renaskigi la forton de la dio!

Kaj la pastro, leviĝinta laŭ ordono de la faraono, sciigis al Ĝedefra pri terura magia forto de antikva rito, skribita en sekreta libro, konata nur al ĉefpastroj de Rao. Nur en la plej ekstremaj okazoj estis permesite uzi tiun riton, diskonigo de ĝia sekreto estas punata per tuja morto. Nun la malsano de la viva dio, certe, permesas uzi la grandan forton de la rito por tuja kuraco de la reĝo. Sed plenumi ĝin necesas en plena sekreto, nokte, en izolita loko, en ĉeesto de la granda klarvidulo mem kaj de tri ĉefaj kaj fidataj pastroj. Ĉu trovos lia reĝa moŝto fortojn, por jam hodiaŭ nokte sekrete foriri el la urbo? La riton eblas fari proksime, en la piramido de Ĝedefra mem. Ĝia konstruado estas ĵus finita, kaj tie estas neniu, krom ĝardenistoj, kiuj nokte kviete dormos. Se la viva dio malfortiĝis, do pastroj portos lin. Nur li devos malleviĝi sola, altirante nenies atenton, en la ĝardenon, al la flanka pordo en la barilo.

Ĝedefra aŭskultis la karesan kaj sinceran parolon de la pastro, kaj la antaŭa kredo je povo de Rao, la kredo, ekde la infaneco enradikigata en lin, estis renaskiĝanta en la malfortiĝinta animo de la faraono. La malsano senfortigis lin, kuraciloj helpis malmulte, kaj li bezonis, tre bezonis rapide ree iĝi potenca kaj firma.

— Ĉu la servantoj de Rao scias pli, ol la servantoj de Nazulo, posendantaj ĉiujn sekretojn de temploj de Toto? — demandis Ĝedefra.

— La Granda Domo jam hodiaŭ nokte konvinkiĝos pri sentaŭgeco de la pastroj de Toto! — ekkriis la granda klarvidulo, kaj liaj okuloj ekbrilis.

La faraono konsentis plenumi ĉion, kiel diris la ĉefpastro, kaj la alta maljunulo haste foriris. Malleviĝinte en la ĝardenon, li kaŝiĝis en ombro de arboj kaj eliris tra la flanka pordeto, lasinte ĝin neŝlosita.

Ĝedefra, vigligita per la eblo de baldaŭa kuraciĝo, malpacience atendis la nokton. Vespere li forpermesis ĉiujn proksimulojn kaj servistojn, deklarinte, ke li sola konversacios kun dioj kaj ke neniu aŭdacu proksimiĝi al liaj ĉambroj.

La ĉefpastro sukcese elektis la tempon. Karbe-nigra mallumo de la senluna nokto ĉirkaŭis la dormantan palacon, estingis brilon de la rivero. En dometo de gardistaro ĉe la ĉefa pordego lumis malforta fajreto.

La faraono, senbrue paŝante per la nudaj piedoj, ŝanceliĝante kaj viŝante ŝviton pro malforteco, malleviĝis laŭ ŝtupareto rekte el la balkono. Ĝedefra estis emociita per mistero de la estonta rito, sed neniom timis. Kion povis timi la viva dio de Ta-Kem en la lando, regata de li, kie ĉio viva obeeme sterniĝas en polvo, kisante spurojn de la reganto!

Tuj kiam la faraono aliris la flankan vojeton, kvar ombroj aperis antaŭ li, kliniĝante ĝis la tero. Subkaptita de fortikaj respektaj manoj, Ĝedefra kun faciligita suspiro malleviĝis sur portilon. Lin oni rapide ekportis al la rivero. Sub kovro de la mallumo ili trairis larĝan placeton ĉe la rivera flanko de la palaco kaj malleviĝis al malgranda varfo. Sur la malhela rivero la faraono distingis konturojn de negranda boato. Ĉio estis, evidente, preparita anticipe.

La pastroj metis la portilon kun la faraono en la boaton. La piramido situis sur la maldekstra bordo iomete malpli alte, ol la palaco, kaj la boato malsupreniĝis laŭ la fluo. La akompanantoj de la faraono nur kelkfoje remis.

Sur la maldekstra bordo ripetiĝis la samo. La portilon oni ekportis ne al la ĉefa enirejo, sed maldekstren, post angulon de la suda barilo. En malbonaŭgura silento facile ekknaretis negranda pordo de la suda enirejo, fermiĝis ree, kaj paŝoj de la portantoj iĝis tute senbruaj sur platoj de vojeto. Steloj malaperis, la mallumo ĉirkaŭe iĝis tute netravidebla, blovis odoro de humida ŝtono. Ĝedefra divenis, ke lin oni enportis internen de la piramido aŭ de la postmorta templo, enfosita en la grundon ĉe ĝia orienta flanko. La portilo malleviĝis sur glatajn platojn de la planko. La pastroj helpis al la faraono ekstari kaj bruligis torĉon. Ĝedefra ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis en la postmorta templo, konstruita por tiu momento, kiam li, Ĝedefra, foriros en la eternecon, kiam por li, unuiĝinta kun la dioj, ĉi tie estos farataj diservoj, kaj lia balzamita kadavro estos ŝlosita profunde sub la ŝtona dikaĵo de la piramido.

вернуться

55

Ptaho — unu el la ok ĉefaj dioj de Egiptujo.