Выбрать главу

Stranga, neklarigebla, simila al timo sento kunpremis la koron de la faraono. Sed la severaj vizaĝoj de la pastroj estis trankvilaj. Ili kondukis la faraonon en la sanktejon de la malgranda templo. Kvar statuoj de Ĝedefra mem okupis tutan larĝan flankon de la sanktejo. La faraono en kvar similaj aspektoj sidis kun morna kaj majesta senmoveco, celante rigardojn el la postmorta mondo al la sentaŭgaj kaj aŭdacaj venintoj. Kaj ree la bruston de la juna faraono kunpremis maltrankvila angoro.

La granda klarvidulo, respekte fleksiĝinte, petis Ĝedefra-n ekstari ĉe la altaro — granda peco da polurita granito, — rekte kontraŭ la kvar statuoj.

Ĝedefra tuŝis per la genuoj kaj la manoj la malvarman ŝtonon kaj tremeris. Subite la torĉo estingiĝis, en la obskuro Ĝedefra aŭdis nur malfacilan spiradon de la pastroj, evidente, emociitaj pro la estonta terura rito.

La faraono malfermis la buŝon, por demandi pri io, sed en tiu ĉi momento malforta lumo aperis malantaŭe, brilinte sur la supraĵo de la altaro.

La ĉefpastro de Rao, staranta apud la faraono, subite svingis pezan klabon, ĉirkaŭvolvitan per ŝtofo, kaj faligis teruran baton sur la nukon de Ĝedefra. En la cerbo de la faraono eksplodis blindiga lumo kaj tuj estingiĝis. Sen sono Ĝedefra falegis sur la plankon, ĉesinte esti la reganto, la viva dio de la Nigra Tero. La pastro forŝoviĝis de la falanta korpo, kvazaŭ mem teruriĝinte pri la faritaĵo. Dum longa tempo obskuro kaj silento regis en la ŝajne malplena templo. Finfine, mallaŭta kaj raŭka, eksonis la voĉo de la granda klarvidulo:

— Bruligu la fajron, ĉio estas finita!

La pastro aliris la sterniĝintan faraonon, alpremiĝis per la orelo al la koro kaj palpis la nukon. Firmeco de la mano ne perfidis la pastron — la bato estis preciza. La osto estis frakasita, sed ekstere, sub la haroj kaj la peruko, estis nenio rimarkebla.

La pastroj levis la mortinton kaj kuŝigis sur la pecon da granito.

— Faru, kiel mi diris, — ree turnis sin al siaj kunuloj la granda klarvidulo. — Necesas hasti!

Du pastroj de potenca kompleksio prenis kuprajn martelojn, la tria alte levis la torĉon. Fleksiĝinte kaj maltrankvile retrorigardante, turmentataj de timo, la pastroj samtempe batis la statuojn de Ĝedefra. Bruego aŭdiĝis en la templo, ekŝutiĝis pecoj de kapoj, ŝultroj, manoj, malfermante blankan rompaĵon de kalkoŝtono sub malhela farbo.

— Ne timu, batu kuraĝe! — ekkriis per la refortiĝinta voĉo la granda klarvidulo. — Ekstere neniu aŭdos. Kaj eĉ se aŭdos — kiu kuraĝos eniri ĉi tien nokte, kiam regas mortintoj…

Post kelkaj minutoj ĉio eksilentis. La pastroj estingis la torĉon, forportis el la pasejo la portilon. Sub klaraj steloj estis pli hele, la timo ĉesis premi la murdintojn. La boato ekportis ilin sur la mezon de la rivero, la pastroj samtakte remis supren kontraŭ la fluo, hastante al la ĉefurbo. Longe antaŭ la mateniĝo ili albordiĝis al varfo ĉe la urbo. Unu kondukis la boaton pluen, kaj tri pastroj, rimarkitaj de neniu, kaŝiĝis en la templo de Rao.

La granda klarvidulo lace malleviĝis en fotelon.

— La frato de la mortinto — Ĥafra estos la faraono. Li jam estas sciigita, kaj ĉio estas decidita inter ni… Ni eraris, elektinte unue la alian, sed ni mem korektis la eraron! Nun la vojo de Rao pleniĝos per gloro en jarcentoj kaj donos multajn bonojn al vi, fidelaj servantoj de la dio. Via ripozo estu trankvila.

Kaj la granda klarvidulo kontentigite fermis la okulojn, por dormeti antaŭ tumulto de la venonta tago.

Kvin jaroj pasis post tiu tago, terurinta la tutan Kemt-on, kiam la faraono Ĝedefra estis trovita mortinta en sia postmorta templo, laŭ nesciataj vojoj transportita tien el la palaco kaj trafita per la mano de la dioj.

Dum kvin jaroj kuŝis Ĝedefra en sia piramido, kaj lia frato, morna, despota Ĥafra, ree kun senekzempla forto firmigis senmezuran potencon de faraono, identan al potenco de la dioj mem, kaj antaŭ ĉio de la dio de la suno Rao.

Denove ĉiuj fortoj de la Nigra Tero estis kolektitaj por konstruo de dua giganta piramido, simila al la piramido de Ĥufu. Sed eĉ tio estis ne sufiĉa por la unueca centro de la tuta povo de la ŝtato, kiun prezentis la faraono.

Konsilistoj de Ĥafra postulis novajn, senekzemplajn konstruaĵojn, por afekcii la popolon kaj krei neŝanceleblan fundamenton por la reĝa trono.

Sur la sama altebenaĵo, apud la konstruata piramido, miloj da lertegaj laboristoj estis tajlantaj grandegan elstaraĵon de roko. Ĉiam pli klare konturiĝis la giganta statuo de kuŝanta leono kun homa kapo, kun vizaĝo de la faraono Ĥafra, kronita per reĝa pŝento kaj serpento. La antaŭaj manegoj de la potenca besto, longaj je dudek kvin ulnoj, fortege etendiĝis antaŭen, al la bordo de la rivero, kvazaŭ penante ĉirkaŭpreni kaj premi la tutan landon Kemt.

La plej granda statuo — antikva simbolo de potenco de faraonoj, — nomata Ĥu[56], rigardis al la rivero, fluanta sub ĝi, kvazaŭ Ĥafra mem silente, majeste kaj minace rigardis al la sensignifa vivo de sia popolo. Apud la statuo de Ĥu oni estis konstruantaj la postmortan templon de Ĥafra — tutan el diafana alabastro kaj ruĝa granito; el sama granito estis farata tegaĵo de la piramido, afekciante la konstruantojn mem per lukso. Sep statuoj de Ĥafra kun grandega peno estis tajlataj el tre malmola nigra ŝtono — eble, la nova faraono memoris, kiel facile frakaseblas statuoj, kiujn oni antaŭe faradis el kalkoŝtono.

Dum sep jaroj estis neniaj sciigoj pri la ekspedicio de Baŭrĝed. La kuraĝaj vojaĝantoj estis forgesitaj de tiuj, kiuj sendis ilin. Aliaj interesoj regis la ŝtaton de grandaj konstruaĵoj.

Pasis onidiro pri pereo de Baŭrĝed.

Sed en la popolo oni diris alion — siajn esperojn al pli bona vivo la popolo enmetis en kantojn kaj fabelojn pri la kuraĝaj vojaĝantoj, serĉantaj la landon de spiritoj.

La ĉefpastro de Toto, Men-Kaŭ-Tot, forigita el la kortego de la faraono, izoliĝis en sia templo, morne aŭskultadis plendojn de servantoj de sia dio pri ofendoj kaj persekutoj, farataj al ili de la pastroj de Rao kaj Ptaho.

Sed tie, en la senmezura foro, la volo de la pereinta faraono plu agis.

Senfortigita de malfacilaĵoj de la vojo, turmentata de malsanoj, Baŭrĝed ĝisatendis siajn kunulojn, kiujn li sendis eĉ pli malproksimen, ol Punt, ekster limojn de la mondo. Nur malgranda amaseto da homoj revenis al Ta-Nuter el malproksimaĵoj de la sudo — ĉio, kio restis de iam tiom multenombra ekspedicio.

Sklavoj, militistoj, nobelaj oficistoj — ĉiuj egale pereadis en ondoj de furioza maro, en varmegaj febraj marĉoj, en dentoj de sovaĝaj bestoj, sub lancoj kaj sagoj de malicaj kaj batalemaj triboj.

Nur forto de la ordono de mortinta Ĝedefra tenis ĉi tie la vojaĝantojn, per ĉiuj pensoj strebantajn al la gepatra Kemt, rigidiĝantajn pro teruro, ke, simile al multaj kamaradoj, iliaj animoj por ĉiam restos en fremda lando. La sep ŝipoj, iam forlasintaj la havenon Suu, delonge jam ĉesis ekzisti, sed estis pretaj la novaj, zorgeme konservataj sur bordo en granda kana ŝedo, sur altaj fostoj.

Ĉapitro 2

Subakvaj ĝardenoj

Sub alta suno la maro, pigre balanciĝante, malklare fumis per pezaj vaporoj. Sur malkruta ĉeborda ebenaĵo amasiĝis sablaj buloj, iuloke levis siajn larĝajn ombrelojn solecaj akacioj.

Deĵora observanta militisto, frotante la okulojn, larmantajn pro la suno, ankoraŭfoje rigardis al la lazura nebula strio de la horizonto kaj rapide elkuris el sub kana markezo sur pinto de alta amaso da diligente kunmetitaj ŝtonoj. Li kure malleviĝis de sur la monteto kaj enkuris en pordegon de dikaj argilaj muroj de la fortreso Suu — la ekstrema haveno de Ta-Kem en la Lazuraj Akvoj.

La estro de la fortreso, je minuto antaŭ tio suferinta pro varmego, enuo kaj nenifarado, tuj forskuis la dorman malviglon.

вернуться

56

Ĥu — en la antikva egipta: sfinkso.