— Ĉu vi ne eraris? — redemandadis li la militiston, hastante al la observa turo.
— Ne, mi bone vidis: la ŝipo ne similas al nia, sed la velo estas kiel blanka muro, tre larĝa.
— Nia ŝipo, de tie — tio povas esti nur li, — anhelante, diris la estro.
— Mi kuraĝas demandi — kiu «li»? — nelaŭte diris unu el la oficistoj, akompanantaj la estron, sed tiu malkontente kuntiris la brovojn kaj silentis.
La soleca velo estis proksimiĝanta, kreskante; jam estis videblaj ŝipaj flankoj, farbitaj nigre kaj ruĝe, stranga alta pruo kaj nekutima konstruaĵo super la poŭpo. Malfortaj krioj aŭdiĝis en obtuza plaŭdo de ondoj, frakasiĝantaj kontraŭ ĉeborda rifo.
La pruo de la ŝipo impetis en pasejon inter la rifoj; frapinte, falis peza velstango, remiloj kirlis ŝaŭmon, kaj la kilo eksusuris laŭ ĉeborda sablo. Nigruloj ĝiszone en la akvo ektrenis ŝnuregon, aliaj deĵetis kadukan ŝtupetaron. Aŭdiĝis klaraj batoj — en la sablon oni estis enbatantaj albordigan foston.
Du homoj en ĉifitaj koloraj kolumoj kondukis sub la brakoj maldikegan homon en longa vesto.
Ora signo de faraono Ĝedefra blindige brilis sur lia brusto. Paŝinte sur la bordon, la veninto ŝanceliĝis kaj malleviĝis sur la genuojn, kunpreminte la manojn kaj klininte la kapon. La akompanantoj ĉirkaŭis lin, kelkaj sekvis lian ekzemplon, aliaj staris en silento. La estro de la fortreso, hastinta renkonten kun sia akompanantaro, haltis, eksentinte, ke por tiuj homoj nun ne konvenas salutaj vortoj.
Finfine la veninto leviĝis kaj raŭke ekparolis, turnante sin al siaj kunuloj:
— Jen, atingis ni la patrujon; estas prenita la marteleto, estas enbatita la fosto, la prua ŝnurego estas ĵetita. Baldaŭ, ho, baldaŭ ekvidos ni vin, benita rivero Ĥapi![57]
Li ekiris renkonten al la estro de la fortreso, etendante la manojn. Maloftaj larmoj ruliĝis laŭ la maldikegaj faltiĝintaj vangoj.
La dika, ŝvelinta pro nenifarado fortresestro konfuziĝis. La grandaj emocioj de tiuj filoj de Ta-Kem, tiom longe estintaj foraj de la patrujo, trovis respondon en lia animo. Liaj okuloj larĝe malfermiĝis; li, afekciita, ekploris en brakumoj de la altranga kortegano.
En sia palaco, apud la konstruata giganta piramido, faraono Ĥafra atendis la heroldon de malproksimaj landoj, mirakle revenintan Baŭrĝed-on.
Ŝtone senmova sidis Ĥafra sur masiva ora trono en fino de mallarĝa halo, borderita per du vicoj da lignaj kolonoj el palmaj trunkoj. Post la dorso de la faraono rigidiĝis du servistoj kun ventumilegoj.
Baŭrĝed haltis ĉe la enirejo, tegita per blankaj fajencaj platetoj, atendante la ceremoniestron, kiu regis la aŭdiencon. Baŭrĝed venis ĉi tien kun stranga sento, ne forlasanta lin ekde tiam, kiam li revenis en la longe sopiratan patrujon. Li kvazaŭ kreskis en la suferoj dum la longa vojo, kvazaŭ vizitis ĉielan alton, de kie unuafoje disvolviĝis antaŭ li tuta senfineco de la mondo, senmezura senlimeco de la Granda Arko, nekredebla etenditeco de la firmaĵo.
Kaj la arde amata patrujo ŝajnis al li nun strieto da ĝardenoj antaŭ vastaĵoj de montoj, stepoj kaj arbaroj de la fora sudo. Kaj la gigantaj piramidoj! Nur li kaj liaj kunvojaĝintoj, vidintaj grandecon de gigantaj montoj de Punt, vidas mizerecon de konstruaĵo, plenumita laŭ ordono de faraono. Tie, en vicoj da akrepintaj montoĉenoj, la piramidoj perdiĝus kiel etaj buloj…
Baŭrĝed kaŝe rigardis al Ĥafra, kiu rigidiĝis, metinte la manojn sur la genuojn, antaŭ kiu sterniĝis la plej nobelaj homoj de la lando, ne kuraĝante levi la kapon kaj rigardi super la altaĵo, sur kiu staris la trono de la faraono.
La granda reganto, la viva dio — faraono. Tiu, kiu sendis lin, jam mortinta, tiu, kiu antaŭ sep jaroj ŝajnis al li la plena mastro de ĉiuj liaj pensoj kaj agoj… Kaj tiu ĉi, eĉ pli majesta kaj ordonema, obeiginta ĉiujn al sia deziro…
Antaŭ mensa rigardo de Baŭrĝed traflugis landoj, pasitaj de li, senfina maro, multegaj viditaj de li homoj de diversa haŭtkoloro, de diversa vivo, dioj kaj moroj, rememoriĝis rakontoj pri novaj landoj kaj loĝlokoj tie, post la atingitaj limoj.
La grandeco de la faraono malheliĝis, la faraono ne plu estis dio; unuafoje Baŭrĝed perceptis lin nur nelimigita mortema reganto de sia riĉa kaj potenca, sed tamen negranda lando. Unuafoje eksentis Baŭrĝed, kiel malmulte povis signifi la faraono en la tuta granda mondo, kiel mizera estas volo de la reganto antaŭ la iro de vivo de tiu ĉi senfina mondo. Fundamentoj de la kutimaj konceptoj estis falantaj, eĥante per timo en la animo de la vojaĝinto.
Li tremeris, kiam la ceremoniestro senbrue aliris lin kaj tuŝis lian ŝultron. La vizaĝo de la kortegano estis plena je orgojla severeco: faraono Ĥafra ne sendis siajn donacojn renkonten al Baŭrĝed kaj ankoraŭ per nenio montris sian favoron pro la granda heroaĵo, farita de la vojaĝinto. Donacoj de foraj landoj, alveturigitaj de Baŭrĝed, jam kuŝis en la reĝa trezorejo, kaj tion, certe, sciis la faraono…
La kortegano alkondukis Baŭrĝedon al la ŝtupetaro el blankega alabastro, kondukanta sur la tronan altaĵon. Ĉi tie sternis sin Baŭrĝed, kaj la faraono, iomete mallevinte la okulojn, glitis per rigardo laŭ la dorso de la vojaĝinto, kovrita per makuloj kaj cikatroj pro kuracitaj vundoj kaj ulceroj. Ne levante la kapon, Baŭrĝed rakontis per nemultaj vortoj pri sia alveno, pri la plenumita vojo, pri la celoj, por kiuj sendis lin Ĝedefra.
— Vi aspektas malsana, — malrapide diris la faraono, — iru ripozi inter viaj parencoj. Post kelkaj tagoj mi vokos vin, kaj vi rakontos al mi ĉion, kion vi vidis kaj eksciis en la lando de spiritoj.
Laŭ apenaŭ rimarkebla signo de Ĥafra sur la fingron de Baŭrĝed oni surmetis pezan oran ringon. La aŭdienco finiĝis — Baŭrĝed retroiris rampe ĝis la dua kolono, leviĝis kaj kaŝiĝis malantaŭ ĝi, kondukata de la ceremoniestro, nun iĝinta afabla.
Baŭrĝed eliris tra flanka pordo en la palacan ĝardenon, haltis kaj kun suspiro rigardis al la donaco de la faraono. Tiu malgranda peceto da oro, eĉ kun la nomo de la dia reganto, — ĉu tion bezonas li, trairinta spacojn? Kia rekompenco redonos la perditan sanon, la jarojn malproksime de la parencoj kaj proksimuloj, donos al li infanojn, kiujn li povus havi, renaskigos la belon de lia edzino?.. Kaj kion entute bezonas li, fordoninta tiom multe?..
— Ne ĉagrenu! Ne estas rekompenco, ne estos ankaŭ puno, — aŭdis li konatan firman voĉon.
Subite elirinta el post florantaj arbustoj Men-Kaŭ-Tot rigardis al Baŭrĝed kun severa kompato.
— Ni iru for de ĉi tie. Mi venis por paroli kun vi, — daŭrigis la maljuna pastro en sia antaŭa ordonema maniero.
Ili eliris el la pordego de la palaco kaj turnis sin maldekstren al la rivero. Men-Kaŭ-Tot silentis, kaj nur kiam ili soliĝis sub la bunta kolonaro de malgranda templo de Nejto[58], la maljunulo ekparolis ree.
— Mi scias, kio premas vin, — atente rigardante al Baŭrĝed, komencis la pastro. — Estu singarda kaj timu la faraonon.
Senĝoje subridis la vojaĝinto, kaj, legante liajn pensojn, Men-Kaŭ-Tot akre demandis:
— Ĉu vi pensas, ke vi estas tro sensignifa por voki koleron de Ĥafra? Tiam aŭskultu min, filo mia. Mi diros ĉion, kaj veraj estos tiuj vortoj. Dum la sep jaroj, ekde kiam vi foriris, malmulte estis en Ta-Kem da homoj, kiuj tiel atendis vin, kiel mi. Vi servis por miaj celoj, kaj nun vi kaj mi estas unu…
Mirigita Baŭrĝed deziris demandi la maljunulon, sed tiu haltigis lin.
— Tio ne gravas nun — por mi restis nelonga vivo. Sed vi devas ankoraŭ multon fari… Gardu vin de la faraono — li estas blindigita per la propra potenco. Kaj vi vidis la grandan mondon kaj tro multe scias. La faraono ne bezonas ekkonon de foraj landoj — la tuta mondo por li estas nur rimedo por propra leviĝo, por finigo de konstruado de lia altaĵo. Sed li deziras ekscii pri vojoj de facila ekposedo de trezoroj de la landoj, kuŝantaj ĉirkaŭ la Nigra Tero. Havu lian deziron en la koro, kiam vi rakontos pri via vojaĝo.