— Mi ne povos, patro, — malgaje respondis Baŭrĝed, — kaj ne necesas. Vi pravas: mi ne atendas rekompencon, kaj mian koron premas malgajo.
— Ankoraŭfoje mi diras — gardu vin, filo mia! Vi jam ricevis tiom multe, vidinte tion, pri kio revis neniu reganto de Kemt. Via lando, via popolo — ĉu ili ne rekompencis vin pro la fidelo kaj pro la firma koro? Vi ankoraŭ ne aŭdis, kiaj fabeloj cirkulas pri vi en la popolo, kiel gloris la popolo en siaj kantoj vin kaj viajn kunvojaĝintojn. Via nomo en la popolo estas preskaŭ egala kun la nomo de la patro de saĝo Imhotepo. Kaj ankaŭ tial gardu vin de Ĥafra. Kiam via famo atingos la pastrojn de Rao… — La maljunulo eksilentis kaj sendezire levis sin de sur la ŝtupoj.
Malsupre preskaŭ sensone fluis rivera akvo.
— Devas ni disiĝi, — mallaŭte diris Men-Kaŭ-Tot. — Venos la tempo — kaj mi venos al vi. — Kaj la pastro kaŝiĝis inter la kolonoj.
Sur malgranda placeto apud la templo kunvenis negranda homamaso. Homoj de malsamaj aĝoj kaj profesioj ĉirkaŭis maldikan grandokulan junulon kun liro, pendanta sur la ŝultro — stratan kantiston kaj fabeliston.
Li komencis kante rakonti ion, starante kaj frapante per la piedo je la tero samtakte kun la recitativo kaj abrupta zumado de la kordoj. La homoj aŭskultis kun avida atento, de tempo al tempo subkaptante akcentojn en samsonaj silaboj.
— Maasen pet, maasen ta, maka ŝebsen er maaŭ[59], — duonkantis la junulo.
Ĝoje emociita, Baŭrĝed komprenis, ke la kanto estis gloranta lin kaj liajn kamaradojn.
— Ili vidis ĉielon kaj vidis teron, kaj kuraĝaj estis iliaj koroj, pli ol de leonoj, — mallaŭte ripetis la vojaĝinto.
La kanto-fabelo, naskita de la animo de la popolo — libera en sia amo kaj malamo, nesubaĉetebla en takso de faroj, — gloris lin. Lin, sentintan sin senhelpa elpelito, pensinta, ke la patrujo forgesis lin. Kio povis esti pli alta kaj bela ol tia rekompenco!..
Baŭrĝed ĉirkaŭiris la templon ĉe alia flanko de la placeto kaj direktis sin al la boato, atendanta lin ĉe la faraona varfo, por veturi hejmen, en la nordan randon de la urbo de Blanka Muro.
Eksidinte sur tapiŝo meze de malalta malheligita ĉambro, Baŭrĝed komencis sian rakonton. Faraono Ĥafra, ĉirkaŭita de filoj kaj proksimuloj, sidis sur fotelo apud la ĉefa edzino.
Baŭrĝed estis malbona rakontisto. Sed nun, en la palaco de Ĥafra, li ree eksentis sin homo el alia, grandega mondo, kiu etendas siajn spacojn malproksime ekster la limojn de Ta-Kem. Kaj antaŭ ĝi, tiu mondo, la tuta lukso de la palaco kaj la minaca proksimeco de la faraono ŝajnis ne pli ol majesta ludo de infanoj en malnova kaj malvasta patra domo…
Li parolis malrapide, penante transdoni per fragmentaj bildoj la tumultantajn rememorojn.
Li komencis de tio, kiel antaŭ sep jaroj lia ekspedicio trais la orientan dezerton.
La tempo de la vojaĝo ne estis favora: apenaŭ atinginte la striitan monton de Setĥ, la ekspedicio perdis pro soifo kaj varmego ducent sklavojn kaj cent kvindek azenojn. Ili iris pluen kun grandega hasto, bruligataj de varmego, ekkonintaj la guston de la morto sur siaj lipoj.
Finfine en balanciĝantaj ondoj de la varmega aero malaperis malantaŭe la lastaj rokoj, de sur la plata ebenaĵo ekbrilis antaŭe la lumanta lazura maro. La ekspedicio venis en la havenon Suu. Baldaŭ sep plej bonaj ŝipoj enprofundiĝis en nekonatan foron en la sudo.
Baŭrĝed komence intencis navigi laŭ alta maro — tie, kie logis maristojn mirakla lumanta bluo. Li esperis pri malvarmeto kaj pri pli fortaj dorsoventoj.
Tio evidentiĝs neplenumebla. Sufoka humida varmego turmentis homojn, ĉiuj aĵoj kovriĝadis per sala glueca muko, fortajn ventoblovojn anstataŭadis longa kvieto. Sperta en navigadoj direktilisto Ŭaĥeneb konsilis reveni al la bordo, de kiu ili tiel nepripensite malproksimiĝis. Je kelkaj miloj da ulnoj for de la bordo la lazura akvo estis kvazaŭ tranĉata de blanka strieto da ŝaŭmo — ondoj senĉese batiĝadis kontraŭ elstaraĵojn de subakvaj rifoj, per senfina ĉeno tiriĝantaj laŭlonge de la bordo. Post tiu ŝaŭma strio la akvo ricevis koloron de smeraldo kaj preskaŭ ne ondiĝis. La ŝipoj ekiris laŭ la smeralda akvo inter la bordo kaj la rifoj. Tiu vojo iĝis la plej bona. Ĉi tie blovis perskaŭ seninterrompe nordaj ventoj, la ŝipoj iris rapide, ne lacigante la remistojn. La dezerta bordo estis nuda kaj senviva — tre malofte arboj aŭ altaj arbustoj vidiĝis malproksime sur la plata apudborda ebenaĵo, kaj nokte aŭdiĝadis krioj de ŝakaloj. Eĉ unu spuron de estado de homo ne renkontis la vojaĝantoj dum sesdek tagoj da navigado.
Tamen en la maro ili sukcesis vidi neforgeseblajn miraklojn. Komence la ŝipojn, perdiĝintajn inter la akvo, brilanta, kiel fandita arĝento, rapide pelis fortaj ventoj, kaj la maristoj, observante malprofundaĵojn kaj insuletojn, rimarkis nenion krome. Poste ili kutimiĝis al navigado, kaj foje, kiam la vento malfortiĝis kaj la ŝipoj estis malrapide irantaj laŭ la spegula glataĵo de la kristale diafana verda akvo, unuafoje aperis antaŭ la filoj de Kemt belegaj subakvaj ĝardenoj.
En varma akvo sub la ŝipoj la mara fundo estis sur profundo je nur kvar ulnoj, kovrita per arĝenteca blanka sablo. Unue oni rimarkis flavajn kaj ruĝajn arbustetojn de iaj vegetaĵoj, evidentiĝintaj post provo per remilo malmolaj, kiel ŝtono.
Poste sub la ŝipoj ekglitis grandaj lilaj globoj, brunaj faskoj da diafanaj pokaloj, malhel-ruĝaj tuberoj, kovritaj per amaso da etegaj truoj. Buntaj konkoj kuŝis sur la fundo, inter la ŝtonaj arbustoj tumultis malgrandaj nigre-blankaj fiŝetoj. Morne bulis super la fundo nigraj, molaj kaj poraj masoj — tio estis spongoj, konataj al tiuj, kiuj estis ĉe la Verda maro. Homoj ofte ĵetadis sin en la akvon, pelante en retojn arojn da grandaj arĝentaj fiŝoj.
Tamen post kiam la vojaĝantoj konatiĝis kun danĝeroj de tiuj ĉi smeraldaj akvoj, la senzorgecon anstataŭis singardemo.
Iaj plataj aĉaj fiŝoj[60] pereigis du militistojn, distranĉinte iliajn ventrojn per siaj maldikaj vostoj.
Gigantaj nigraj marerinacoj kun pingloj, longaj je ulno, faris longe ne saniĝantajn vundojn.
Penoj kapti mirinde diafanajn, similajn al galantino animalojn[61], ŝanĝbrilantajn per miksaĵo de roza kaj ĉiel-blua koloroj, finiĝadis per kriegoj de nekompreneble kiel brulvunditaj homoj.
Sed la vera sorĉo de la ĝardenoj malfermiĝis nur post kiam la ŝipoj proksimiĝis al la blanka strio de surfo. Malprofunda smeralda akvo etendiĝis kiel larĝa kanalo laŭlonge de la bordoj. Subakvaj rokoj disigis tiun kanalon disde la blua alta maro. Kiam oftaj malprofundaĵoj bremsis pluan moviĝon, la direktilisto de la antaŭa ŝipo Ŭaĥeneb ekkondukis la ŝipojn laŭlonge de la subakvaj rokoj.
Nevola krio elŝiriĝis el la observantoj — el la blu-verda profundo subite komencis leviĝi arbustoj, fungoj, arboj, bizaraj puntoj, malklaraj, kovritaj per milde verda nebulo. Iom pli malproksime klare konturiĝis, kvazaŭ elĉizitaj, lakte blankaj kaj turkisaj ŝtonaj arbustoj. Iliaj blankaj kaj blu-violaj branĉoj interplektiĝis kiel fabela ornamaĵo, hele prilumitaj de sunaj radioj. La arbustojn anstataŭis fajnega interplektaĵo de krema koloro, alternanta kun maldikaj hele skarlataj kaj purpuraj arbustetoj.[62]
Forgesinte ĉion, la homoj fiksrigardis en la diafanan akvon, kaj tie laŭ irado de la ŝipoj la subakvaj ĝardenoj disvolviĝadis en luksa diverseco de koloroj kaj tonoj, en neelĉerpebla riĉo de nuancoj, dependaj de profundo de akvo. Jen ili apenaŭ diveneblis en duonmallumo kiel diafanaj bluaj, ruĝaj kaj smeraldaj ombroj, jen elstaradis tute proksime al la supraĵo, ricevante mirinde klaran kaj puran koloron.
62
— Estas priskribitaj koralaj rifoj de la Ruĝa maro. Estas menciitaj diversaj koraloj: madreporoj, mileporoj, turbinarioj de diversaj specioj.