Pli proksime al la rando mem de la rifoj estis per ŝtupetoj forkurantaj en profundon blankaj kaj violaj ombreloj kaj tasoj, pladoj, kvazaŭ faritaj el eburo; altaj diafanaj rozkoloraj pokaloj, sinuoj de tralumantaj per blua fajro platoj kaj kombiloj.
Super deklivoj en balanciĝantaj sunaj rebriloj pendis sur elstaraĵoj rondaj kupoloj kvazaŭ el purega neĝblanka porcelano, prisemita per turkisaj makuloj kaj steloj.
Senfina diverseco de formoj kaj koloroj blindigadis la perpleksajn observantojn. Longe iris la ŝipoj super la subakvaj ĝardenoj de la Lazuraj Akvoj. Ĉiuj anoj de la ekspedicio, kaj Baŭrĝed mem, pasigis multajn horojn, kuŝante sur randoj de la ŝipoj kaj senlace observante preternaĝantajn bildojn.
Beleco de subakvaj ĝardenoj estis sorĉa. Dekojn da fojoj homoj, ĉarmitaj de ĉielblua arbusto aŭ de skarlata punto, ĵetadis sin en la akvon kaj rompadis ŝtone malmolajn branĉojn aŭ festonojn, brulvundantajn per mistera fajro. Sed, eltiritaj el la akvo, ili en la aero tuj iĝadis grizaj aŭ malpuraj rompaĵoj, perdante tutan sian belon. Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj[63], movetantaj longajn tentaklojn inter sorĉaj arbustoj, tuj kiam oni levadis ilin sur ŝipon, iĝadis senformaj buloj da abomena muko.
La subakva belo ne donis sin en la homajn manojn, senrevene perdiĝis, tuj kiam homoj deziris kapti ĝin, reteni por si. Superstiĉa timo ekregis la filojn de Kemt ĉe vido de la neklarigeblaj metamorfozoj.
Tiujn la plej pasiajn, kiuj deziris, plonĝinte, ĝui pri ĉarmo de la sorĉaj ĝardenoj subakve, embuskis teruraj venenaj fiŝoj[64]. Similaj al dikaj serpentoj, je sep ulnoj longaj, tiuj fiŝoj estis de bruna kaj ŝtalgriza koloroj, kovritaj sur la dorso per etaj nigraj makuloj. Ili havis faŭkon kun neordinaraj, akraj kaj longaj dentoj. Kaŝiĝante en malhelaj pasejoj inter la miraklaj arbustoj, ili levadis supren la kapojn kaj per la teruraj elstaraj okuloj observadis la naĝantojn, malfermante la faŭkojn.
Randoj de la rifoj, turnitaj al la alta maro, estis rompiĝantaj abrupte en nekonatan malhelan profundon. Tie estis malaperantaj, dissolviĝante en mallumo, lastaj siluetoj de arbustoj kaj elstaraĵoj sur kruta deklivo, kaj la profunda mistera abismo estis senviva kaj malhela.
Fojfoje el tie leviĝadis gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo[65], provizita per segilo de akregaj dentoj. Ili senkompate kaptadis nesingardajn baniĝantojn, momente formordante brakojn aŭ krurojn. La kvieta brilanta maro estis bruigata per malesperaj krioj, farbata per sango. Spertiĝinte, la vojaĝantoj banis sin nur en malprofunda verda akvo post la rifoj. Kiam sur la supraĵo de la maro aperadis triangulaj dorsaj naĝiloj de la fiaj fiŝoj, timo kaj abomeno plenigadis la marvojaĝantojn.
En la unua monato de la navigado la ekspedicio sentis mankon nek pri provianto, nek pri dolĉa akvo. Sur la bordo troviĝadis fontoj, fiŝkaptado aŭ ĉasado al birdoj liveradis bongustan manĝon dum noktadoj. La maristoj kondukadis la ŝipojn laŭlonge de la bordo, pretaj ĉe unuaj signoj de tempesto savi la ŝipojn sur la sekaĵo.
Fine de la unua monato la ŝipoj ĉirkaŭiris obtuzan ruĝan kabon[66], post kiu la bordo per grandega malkruta arko entranĉiĝis en la kontinenton. Stranga blanka akvo ĉirkaŭis la ŝipojn. La vojaĝantoj komence ektimis, sed poste distingis, ke la blankeco de la akvo devenas de subtilega blanka sablo[67], kirlita de surfo, surkuranta sur la platan fundon. Sur la bordo leviĝis alta monto kun rondigita pinto, sur kiu brilis grandega ronda okulo, blindiganta per speguliĝo de la suno. Kvazaŭ okulo de nekonata dio severe rigardis al la nevokitaj venintoj, semante konfuzon en la superstiĉemaj koroj de la filoj de la Nigra Tero. Baŭrĝed sukcesis trankviligi la kunulojn, klariginte, ke tiajn brilantajn makulojn li renkontis ankaŭ pli frue sur deklivoj de montoj, kie estas nudigitaj rokoj el kvarco aŭ gipso.
Tamen la severa okulo de la monto altiris al la ekspedicio tutan ĉenon da malfeliĉoj.
Jam ekde la mateno la maristoj rimarkis foreston de birdoj. Ĝis nun pelikanoj, kormoranoj kaj mevoj en granda kvanto amasiĝadis sur rokaj insuletoj, elstarantaj ĉe rando de la rifaj vicoj, ĉe la surfa strio. Ĉi tie ili manĝadis kaptitan fiŝon kaj fideme allasadis ĉasistojn. En tiu ĉi tago la birdoj malaperis, kaj kvankam la rifoj plu iris per senfina vico al la sudo, ĝis la horizonta rando eĉ unu birdo ne estis videbla. Eksentinte malbonaĵon, spertaj gvidistoj kaj direktilistoj decidis singarde albordiĝi.
Ĉirkaŭ la tagmezo la ĉiam helan ĉielon antaŭe fermis sinua vico da nigre-ruĝaj nuboj, similaj al grego da grandegaj bovoj. Baldaŭ je tuta alto de la ĉielo ekstaris torditaj fostoj de malhelaj nuboj, la vento kvietiĝis, sufoka mallumo kaŝis la ŝipojn unu de la alia. Super la maro ekpendis terura obskuro de sanga koloro, kaj la akvo same ŝajnis lago da malhela sango.
La vojaĝantoj en teruro falis malsupren. Varmega vento subite falegis sur la ŝipojn kun strida fajfo. La aero pleniĝis per subtila sabla polvo, forte doloriganta la okulojn, la nazon kaj la gorĝon. Plendaj ĝemoj aŭdiĝis sur la ŝipoj, rapide silentigataj de maso da varmega sablo, fluganta en la maron el la dezerto.
La sanga venta obskuro disigis la homojn, ĉiu iĝis izola, sola antaŭ la vizaĝo de la senekzempla plago. Baŭrĝed, adiaŭante la vivon, ĉirkaŭvolvis la vizaĝon per la mantelo kaj falis sur la saman lokon, kie li staris, kaj sur lin falis ĉirkaŭantaj lin homoj. La turniĝanta sablo furiozis dum ne pli ol du horoj. Same subite ĉio finiĝis, hela pura ĉielo ekstaris super la ŝipoj, arĝenta brilo de la maro ree disverŝiĝis ĝis la horizonto mem. Kelkaj homoj pro timo elsaltis sur la bordon, aliaj, falinte en la akvon, ne sukcesis eliri, sufokiĝinte en sablaj nuboj.
La homoj, ŝokitaj de la travivaĵo, pensis nur pri akvo, sed, je ilia malfeliĉo, la akvo, rezervita sur la ŝipoj, preskaŭ tute sekiĝis, kaj sur la bordo oni nenie sukcesis trovi fontojn. Baŭrĝed ordonis haste navigi pluen, haltante nur por serĉado de akvo. Feliĉe, dorsa vento firmiĝis kaj ekpelis la ŝipojn, alie la soifegantaj remistoj ne povus longe movi la ŝipojn. Ĝis la sunsubiro oni ne sukcesis trovi akvon en ĉebordaj ravinoj.
Oni devis navigi nokte. Ĝis nun ĉe noktiĝo la ŝipoj albordiĝadis, kaj la vojaĝantoj starigadis tendaron sur la bordo, ne kuraĝante konfidi sian noktadon al la ŝanĝiĝema maro. Same ĉe unuaj signoj de tempesto ili rapide eltrenadis siajn ŝipojn sur la bordon kaj, neatingeblaj por furiozo de la maro, trankvile atendadis forpason de malbona vetero. Nun, unuafoje, la ŝipoj ĉe lumo de vesperruĝo, malheliĝanta en la dezerto, forlasis la bordan kanalon kaj eliris ekster la rifajn vicojn, en bluan maran foron. Profundega nigreco de nokto jam ne mirigis Baŭrĝed-on. La ĉielo estis tiom nigra, ke la steloj ŝajnis arĝentaj kaj iliaj helaj rebriloj balanciĝadis en malhelaj ondoj. Suferoj de la homoj estis plifortiĝantaj — raŭka spirado apenaŭ pasis tra la sekiĝinta gorĝo, la fendiĝintaj lipoj kramfis, al ili ŝajnis fojfoje, ke la steloj turniĝas en deliro antaŭ la inflamantaj okuloj.
Subite Baŭrĝed ekvidis, ke la konturoj de la ŝipo klare desegniĝis sur la akvo, la vizaĝoj de la kunuloj elstaris el la mallumo. Li nevole kaptis la ŝiprandon per la mano — ŝajnis, ke la ŝipo leviĝas en la aeron en ondoj da nekomprenebla lumo. Ĥoro de timigitaj voĉoj montris al Baŭrĝed, ke li ne sonĝas. Venkinte la kapturniĝon, li ĉirkaŭrigardis. La tuta maro ĉirkaŭe estis kaptita de flamo, ondoj estis turnantaj kaj ĵetantaj bluajn ekbrilojn, kaj ŝaŭmaj plaŭdoj ĉe la pruoj de la ŝipoj disŝutadis milionojn da oraj fajretoj. Ĉiu remilo, malleviĝante sur la akvon, estis naskanta luman ekbrilon, kaj fajra strio estis foriranta malproksimen post la poŭpo de la ŝipo.
La akvo, penetrita de lumo, iĝis diafana kaj malpeza, la ŝipo balanciĝis en ĝi, kvazaŭ ĵetita en nekonatan mondon inter la akvo kaj la ĉielo.