Выбрать главу

Kutimiĝinte al la antaŭe nevidita spektaĵo kaj kompreninte, ke al ili ne minacas danĝero, la homoj komencis rimarki en la akvo animalojn de nekredebla aspekto. Similaj al diafanaj rubandoj, kombiloj, ombreloj[68], kvazaŭ faritaj el sorĉa fleksebla vitro, tiuj animaloj estis balanciĝantaj en la brulantaj ondoj, mem eligante eĉ pli fortan bluan aŭ oran lumon. Kelkaj el ili estis grandegaj — iliaj diafanaj kupoloj estis atingantaj dudek ulnojn diametre, videblaj de malproksime, kiel brilantaj insuletoj[69].

Kuraĝa remisto — aziano, ĵetinta sin en la maron por kapti unu el tiuj estaĵoj, — preskaŭ momente pereis. Kamaradoj, hastintaj al li por savo, kovriĝis per kontinuaj brulvundoj, kiujn kaŭzis maldikaj fadenoj, pendantaj de randoj de la ombrelo kaj atingantaj multajn ulnojn da longo.

Longe iris la ŝipoj laŭ la lumanta maro, kaj la afekciitaj homoj forgesis pri siaj malfeliĉoj. Sed, kiam la ondoj subite estingiĝis, la soifo ree ekturmentis la homojn.

Ĉe la sunleviĝo la vento kvietiĝis, ĉe la hela suno la ŝipoj ankoraŭ moviĝis al la bordo per remiloj.

La brilantan bluon de la maro ĉi tie trais mallarĝaj strioj de sanga koloro[70], etendiĝantaj antaŭen kaj malantaŭen ĝis la horizonto. Kiel ruĝaj serpentoj, sinuis tiuj strangaj strioj, kun mirinda klareco distingiĝantaj sur diafana blua akvo. Laŭ ordono de Ŭaĥeneb, kiam la ŝipo situis sur unu el la ruĝaj strioj, oni ĉerpis akvon. La akvo en la vazo estis skarlata, perdinte diafanecon, kaj vere similis al likva sango, sed sen odoro. De kie aperis en la maro tiuj kolosaj fluoj da akvo, kiaj animaloj, spiritoj aŭ dioj povis verŝi tioman kvanton da ĝi? Aŭ tio estis sango de la maro mem?

Timo antaŭ la nekomprenebla same regis Baŭrĝed-on, kiel ĉiujn liajn subulojn.

Sed lin subtenis kuraĝo de la kunvojaĝantoj — spertaj militistoj kaj ŝipistoj: direktilisto Ŭaĥeneb, lia helpanto Ahaver, vela majstro Neĥsi, estro de la militistoj Imtour. Ili per sia kuraĝo fojfoje igadis Baŭrĝed-on — la estron de centoj da homoj — perpleksiĝi kaj miri: de kie, el kiuj profundoj de la animo ĉerpas ili trankvilan kuraĝon, gajan viglon kaj nelacigeblon, kiam, ŝajne, iliaj lacaj korpoj devus senhelpe sterniĝi sur la ferdeko? Kuraĝo de la homoj, konstante, dum multaj tagoj troviĝantaj apud li, venkadis timon antaŭ supernaturaĵoj, antaŭ manifestiĝoj de nekonataj fortoj, sub kies potenco li troviĝis…

Streĉante lastajn fortojn, la remistoj elirigis la ŝipojn el la sangaj strioj. Baldaŭ eksonis bruo de surfo, kaj finfine la ŝipoj trovis sin post la ŝaŭma limo, ĉe la bordo. Jam el malproksime estis videbla larĝa buŝo de interkrutejo, tra kiu estis dekurantaj al la maro densejoj de altaj arboj — unuaj boskoj, renkontitaj de la ekspedicio. Ankoraŭ neniam remiloj moviĝis kun tia rapido, neniam albordiĝo de ŝipoj estis plenumita tiel rapide. Kaj poste, post sablaj montetoj estis akvo, freŝa kaj pura, de admirinda gusto, elfluanta per abunda rojo en malvarmeta ombro de palmoj, en densejo de hundaj ŝuoj[71]

En tiu loko Baŭrĝed rompis sian rakonton kaj, mallarĝiginte la okulojn, kvazaŭ laciĝinta pro brilo de la varmega maro, rigardis al la faraono.

Tiu sidis rigidiĝinte; la buŝo de la minaca reganto duonmalfermiĝis, la okuloj, fermitaj per pezaj palpebroj, estis celitaj malproksimen, tien, kie en aperturo de fenestro videblis longa altebenaĵo kun la konstruata piramido.

Ĥafra malrapide rektigis sin, akceptante denove la aspekton de dieca reganto, kaj ordonis alporti regalaĵon.

Sed tuj kiam la ĉeestantoj ekparolis, interŝanĝante impresojn, redemandante Baŭrĝed-on, la faraono interrompis ilin per malpacienca gesto.

En silento ili refortiĝis per manĝo kaj vino, kaj Baŭrĝed ree daŭrigis la rakonton.

En la boskoj ĉe pura akvo la ekspedicio ripozis dum kelkaj tagoj, entombiginte dek kvar kunulojn, pereintajn dum la navigado sen akvo. La ĉirkaŭaĵo abundis per ĉasaĵo, kaj la vojaĝantoj ĝuis freŝan viandon de antilopoj kaj sovaĝaj porkoj. Lertaj majstroj ŝanĝis ujojn por akvo, por eviti ripeton de la spertita malfeliĉo.

Turninte post la kabon, finiĝantan per monteto de mirinde ronda formo[72], la ŝipoj longe iris laŭlonge de senviva plata ebenaĵo, kovrita de salo kaj blindige brilanta sub la suno. Sur hela lazuro de la maro estis disĵetitaj sovaĝaj rokaj insuloj. Ilia nombro estis ĉiam pligrandiĝanta, kreskis ankaŭ ampleksoj. Troviĝadis insuloj kun bona dolĉa akvo, ĉirkaŭkreskitaj de arbaro aŭ arbustaro aŭ kronitaj de altaj montetoj, altaj je kvincent ulnoj.

Sur la bordo per longa strio etendiĝis sabla ebenaĵo kun sablaj buloj, fumantaj sub vento, kaj post ĝi, el seka mallumo, komencis emerĝi apartaj montoj de tia alto, pri kiu la vojaĝantoj havis nenian koncepton. La unua grandega pinto per larĝa kupolo leviĝis en transnuban alton, post ĝi malproksime la alia, malpli alta, estis kovrita de arbaro. Akraj vicoj da nigraj ŝtonoj trais la ebenaĵon, alrampante al la maro mem, la bordaj deklivoj estis distranĉitaj de mallarĝaj, sinistraj ravinoj.

La navigado iris sen specialaj aventuroj. Post la blankaj rokoj sur la bordo komenciĝis vastaj marĉoj, ĉirkaŭkreskitaj de arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj[73]. La marĉojn gardis tri gardistoj — apud la maro altis tri akraj nigraj konusoj, altaj je ne malpli ol kvarcent ulnoj.

Tuj kiam la ŝipoj preteris la marĉojn kun iliaj malsanigaj vaporoj, en la klariĝinta malproksimo de la bordo aperis vicon post vico majestaj akrepintaj montoj[74]. Ili aperadis malproksime, kvazaŭ naĝante en blueta nebulo. Tuj senteblis, ke ili devas havi nekredeblan alton. Baŭrĝed kaj liaj kunuloj estis certaj, ke tiuj montoj estas ĝuste tiuj, kiuj apartigas la Landon de Spiritoj disde la komenco de Ĥapi, kaj ĝojo penetris en iliajn korojn. Ĉi tie ili unuafoje rimarkis homojn sur la bordo — nigrajn nudajn sovaĝulojn, rapide kaŝiĝintajn en densejo. Nur tiam la fieraj filoj de la Nigra Tero, malestimantaj aliajn, ne similajn al ili homojn, komprenis ĝojon de renkontiĝo kun homo.

Senlimaj malplenaj spacoj dum centoj da tagoj etendiĝadis antaŭ ili, kaj teruro de soleco en grandega kaj malplena mondo, sento de senhelpeco antaŭ la senfina naturo regis la vojaĝantojn. Nun evidentiĝis, ke ili estas ne solaj; ĉi tie loĝas, kvankam nigraj kaj nudaj, sed veraj, similaj al ĉiuj aliaj homoj. Ĉiuj maristoj kun sopiro rigardis post ili, malaperintaj, kiel fantomoj.

Baldaŭ la vojaĝantoj suferis pro nova malfeliĉo. La ĉielo malheliĝis pro pezaj nuboj, kaj en furioza brilado de fulmoj kaj frakasa bruo de tondro sur la filojn de Ta-Kem verŝiĝis tia pluvo, pri kiu oni neniam aŭdis en ilia patrujo, kie pluvo estas evento, okazanta unufoje dum kelkaj jaroj. Malhelaj nuboj serpentumis super la ŝipoj, similante al la bildo de vokanta tempeston malica serpento Apop[75], ekbriloj de fulmoj prilumadis malfermitajn faŭkojn kaj rabajn manegojn.

Kontinuaj torentoj de muĝanta akvo faladis de la ĉielo, surverŝante la ŝipojn; la homoj sufokiĝadis, apenaŭ restarigante la spiradon; ĉio momente sorbis akvon. Timigitaj de furioza tondro kaj blindigitaj de senĉesaj ekbriloj de fulmoj, la sufokiĝantaj maristoj estis despere elĉerpantaj akvon, kiu plenigis la ŝipojn.

La pluvego baldaŭ ĉesis; ĉio kvietiĝis, ekbrilis la varmega suno, kaj nur sur la fumantaj bordoj plu longe lirlis torentoj, defluantaj en la maron.

Estis finiĝanta la dua monato de la navigado. La vojaĝantoj lernis ne timi mornajn rokojn, furiozon de surfo, neteran belon de subakvaj ĝardenoj. Eĉ en purpura mallumo de sabla tempesto aŭ en torentoj de furiozaj pluvegoj la ŝipoj iris antaŭen, plonĝante per la nigre-ruĝaj pruoj, obeante al la volo de la granda faraono Ĝedefra, pelataj de persisto de la homoj, hardiĝintaj en lukto kontraŭ nekonataĵoj. Kvazaŭ serpentoj, drakoj kaj ceteraj fabelaj estaĵoj, senfine elrampadis en la maron rokaj kaboj, foriradis malantaŭen post la poŭpon golfetoj, brulantaj sub la suno.

вернуться

68

Similaj al diafanaj rubandoj, kombiloj, ombreloj — salpoj, ktenoforoj, meduzoj.

вернуться

69

brilantaj insuletoj — gigantaj tropikaj meduzoj ĝis 11 metroj diametre.

вернуться

70

mallarĝaj strioj de sanga koloro — amasiĝoj de mikroskopaj algoj, ĝuste pro kiuj la Ruĝa maro ricevis sian nomon.

вернуться

71

hundaj ŝuoj — antikv-egipta nomo de dornaj arbustoj.

вернуться

72

monteto de mirinde ronda formo — ĉe la kabo Theraŭba (vd. maristan gvidlibron de la Ruĝa maro).

вернуться

73

arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj — manglaro.

вернуться

74

majestaj akrepintaj montoj — montoj de Abisenujo.

вернуться

75

Apop — la enkorpiĝo de tempesto, obskuro kaj teruro en la egipta panteono.