— Ĉu tio estas nova por vi? — miris la edzino.
— Ne estas novo en tio, sed kial la malbono devas daŭri eterne? Ĉu vere neniam venos la bono? Ankoraŭ tute antaŭnelonge, kiam vi estis portanta nian malpli aĝan filon[6], la faraono — konstruinto de la granda piramido[7], kondamnis nin, simplajn neĝes-ojn kaj rome-ojn[8], al malsato kaj ruiniĝo. Se ne akirus mi manĝon kaj oron en la danĝera ŝipvojaĝo en landojn de la Verda maro[9], eble, restus viva neniu el niaj gefratoj. Sed la granda piramido estas konstruita, la faraono foriris en la eternecon, sed ĉu vivi iĝis pli facile? Same oni postulas de ni neelteneblan laboron, batas kaj sklavigas pro ŝuldoj. Multegaj oficistoj observas niajn vojojn, registras ĉiun mezuron da kolektitaj fruktoj, ĉiun gruon[10] kaj ankoraŭ ne naskiĝintan antilopidon…
— Vi estis en diversaj landoj. Ĉu ankaŭ tie same malfacila estas la vivo?
— Malbone estas ĉie, kie estas malriĉeco. Mi ne vidis landon, en kiu ne estus malriĉuloj, turmentataj de timo, malsanoj kaj malsato. Kaj mi ne vidis landon pli bonan ol nia Kemt. Nur ĉi tie la grundo estas tiel fekunda, nur ĉi tie ne ferocas ventoj, detruaj pluvegoj. La lando estas defendita per dezertoj kontraŭ atakoj de rabaj najbaroj. Belega estas nia eterne hela ĉielo, la potenca rivero — la fonto de la vivo, riĉaj ĝardenoj kaj kampoj. Ni amas nian Kemt-on, kaj al ĉiuj ni estas malbone vivi ĉi tie!
— Ekde la infaneco mi ŝatis fabelojn pri la Lando de Spiritoj — la sorĉa Punt[11]. Jen tie estas bona vivo, tie homoj, similaj al ni, rome-oj, vivas simile al spiritoj de la kampoj de Ialu[12].
— Neniu vidis Punt-on, senmezure malproksima ĝi estas de ni kaj neatingebla por mortemulo, — sendezire respondis Ŭaĥeneb. — Estas malbone, ke ne ekzistas defendo por ni en nia gepatra Nigra Tero. Necesas savi la amikojn, kaj ili savos nin… tiel, — firme decidis la direktilisto. — Aŭskultu, vi ankoraŭ ne scias ĉion pri la malfeliĉo de Antef. Li grave vundis sin per adzo kaj ne povis labori dum kvin sezonoj[13]. Lia domo staras sur la tero de la templo de Ĥnumo[14]… Antef ŝuldiĝis al la majstrestro[15], ne pagis la ŝuldon, kaj la pastro deziris preni en la templon lian filinon.
— Kiel, ĉu la helokulan To-Meri-n? — ekkriis la edzino.
— Silentu. Jes, ŝin. Ŝi estas bela, kaj la pastro povas vendi ŝin kun profito en la templon de Nejto aŭ… lasi kiel sklavinon por si. Sklavoj de la templo sub gvido de malsupera pastro enrompiĝis en la domon de Antef, batis lin kaj la edzinon kaj forkondukis la filinon. Antef ekkuris por diri al la heroldoj…
— Por kio? — miris la edzino.
— Nun ankaŭ mi diros: por kio? — respondis la direktilisto. — Dum unu vespero mi iĝis pli saĝa je dek jaroj…
— Antef tiel amis sian To-Meri-n!
— Kaj tial li iĝis pelata, kiel timema antilopo. Lia hejmo estas sen mastro kaj patro, la edzino kaj la infanoj priploras lin kiel mortintan. Iru al ili ĉe la mateniĝo kaj diru kaŝan konsolon. Kaj mi… — Ŭaĥeneb eksilentis.
— Mi aŭskultas vin!
— Antef faris tion, kion devis fari patro kaj viro. Li penetris en la templon de Ĥnumo por serĉi la filinon, elgvatis, ke ŝi estas ŝlosita en la tenejo de la domo de la majstrestro, kaj, penante liberigi To-Meri-n, atakis pastron…
— Kaj…
— Kaj apenaŭ saviĝis el la templo. Li revenis en sian hejmon en granda malfeliĉo kaj vane cerbumis, elpensante, kiel savi la filinon. La heroldoj deklaris lin malamiko de la urbo… La ceteron vi scias.
— Vi elpensis danĝeran aferon, sinjoro mia, — diris la edzino, kompreninte la kaŝitajn pensojn de la direktilisto.
— Ne timu, mi sukcesos plenumi tion, ne altirante atenton de oficistoj de la Granda Domo. Mi estas preskaŭ gasto ĉi tie — tiel malofte mi estas hejme, pri mi ne estas registraĵoj kaj okuloj… Se vi deziras helpi al mi, iru rapide en la domon, kie loĝas miaj lernantoj Ahaver kaj Neĥeb-ka, veku ilin. Diru, ke mi ekmalsanis kaj vokas.
— En nia ĝardeno hodiaŭ dormas tiu — la granda kaj malhelhaŭta, via majstro de velo[16]…
— Ha, ĉu la granda Neĥsi estas ĉi tie? Tio estas helpo de la dioj… Mi vekos lin!
La vekiĝintaj filoj de Ŭaĥeneb komencis petegi la patron permesi al ili same iri por la sekreta afero. Sed la direktilisto restis firma.
En mallumo kaj senbrueco la kvar homoj elglitis sur la straton kaj silente direktis sin al la templo de Ĥnumo, staranta meze de granda ĝardeno, sur alta parto de la bordo. Ŭaĥeneb havis bonan vidan memoron kaj por ĉiam memoris tiujn lokojn, en kiuj li iam estis. Nun li certe preteris la ĉefan enirejon, en kies profundo flagris malforta fajro de du lucernoj, kaj aliris malgrandan pordegon, kondukantan en la internan korton apud la domo de la ĉefpastro.
— Nun vi, Ahaver, kaj vi, Neĥeb-ka, laŭ signalo de Neĥsi komencu interbatiĝon ĉe la pordego, ĵetu ŝtonojn, kriu blasfemojn… Kiam aŭdiĝos krio de ŝakalo, forkuru, sed unue en la supran straton, por konfuzi pensojn de malamikoj, poste kuru al la rivero. Ni atendos en boato post la Cedra Varfo…
Ĉio sekva okazis rapide: krioj de Ahaver, kruda blasfemado de Neĥeb-ka, bruo de ŝtonoj kontraŭ tabuloj de la pordego, furioza bojado de hundoj de la ĉefpastro, ĵetiĝintaj al la barilo. Ekflagris torĉoj en manoj de malaltrangaj pastroj, kiuj dormis en la templo kaj nun elkuris al la bruo.
Mallumo en la interna korto ŝajnis speciale netravidebla. La granda Neĥsi, kiun tiris je la mano Ŭaĥeneb, rapide atingis fortikan pordon en malalta kuba konstruaĵo el densa argilo, malmoliĝinta sub varmega suno. La pordo rapide cedis al la grandega forto de la ŝipisto. En la sufoka mallumo de la ejo regis silento.
— To-Meri, kie vi estas? Mi estas Ŭaĥeneb, amiko de via patro, vi konas min. Eliru rapide!
En profundo de la tenejo aŭdiĝis malforta krio.
Ŭaĥeneb impetis internen, etendinte antaŭ si la manojn. Lia manplato tuŝis la ŝultron de la junulino. La direktilisto movis la manon laŭ la vizaĝo kaj la haroj de To-Meri, por trankviligi la junulinon, kaj palptrovis malmolan rimenon el hipopotama ledo, fiksitan al metala ĉirkaŭkolo, fermita sur la maldika kolo de la junulino.
— Mi estas alligita, — flustris To-Meri.
La direktilisto ektiris per la tuta forto, sed la rimeno estis fortika. Ne eblis plu prokrasti: tie, ĉe la pordego, la pastroj povis rekonsciiĝi kaj kapti Ahaver-on kun lia amiko, kaj la hundoj povis eksenti ĉeeston de fremduloj en la korto.
— Neĥsi, rapidu! — vokis Ŭaĥeneb.
La giganto ektiris, kaj la fortika ledo, dika je du fingroj, ŝiriĝis.
Neĥsi ĵetis la malpezan To-Meri-n sur sian ŝultron kaj ekkuris post Ŭaĥeneb. Ili transgrimpis la barilon tie, kie la korto limis kun la ĝardeno. Strida krio de ŝakalo traflugis la mallumon, ripetiĝis fojon, duan, trian…
Ahaver kaj Neĥeb-ka estis ruliĝantaj laŭ la grundo, insultante unu la alian kaj priŝutante per batoj. Aŭdinte la signalon, ili salte ekstaris.
Pastroj, hejmaj sklavoj kaj la ĉefpastro mem amasiĝis ĉirkaŭ ili kun torĉoj, observante la interbatiĝantojn kun malica ĝojo kaj indigno. Malantaŭ la pordego furiozis ferocaj hundoj. Subite ambaŭ junuloj turnis sin kaj ekkuris supren laŭ la strato. Ili kuris apude per tutaj fortoj, kaj la rapidaj piedoj forportis ilin malproksime de la perpleksaj pastroj. Ahaver kaj Neĥeb-ka trakuris kvar kvartalojn kaj, ne aŭdinte persekuton, turnis sin en transversan strateton. Ili longe kuris laŭlonge de la rivero, antaŭ ol kuraĝis malleviĝi al la bordo, kaj aliris la Cedran Varfon de alia flanko.
7
konstruinto de la granda piramido — nomon de faraono estis malpermesite diri pro la sama kaŭzo.
8
11
Punt — legenda lando, riĉa je oro kaj aromaĵoj, laŭ imagoj de egiptoj, situanta ĉe la fontoj de Nilo, en la Lando de Spiritoj — Ta-Nuter. Poste, kiam egiptoj komencis ŝipvojaĝi malproksime suden, la landoj, malkovritaj de ili sur la orienta bordo de Afriko, sude de Somalio, ricevis la nomon Punt.
12
kampoj de Ialu — en imagoj de egiptoj pri postmorta mondo ili estis respektivaj al nia paradizo.