Kaj la ŝipoj, obeante al la ĉiopova forto, en kies potencon ili tiel subite kaj nerimarkite eniris, ree turnis sin for de la sava firmaĵo al la minaca vizaĝo de la Granda Arko.
Ĉirkaŭe la akvo estis neordinare malvarma kaj malhela. Putra, malagrabla odoro batis en la vizaĝon kune kun gutoj de ŝaŭmo. La ŝipoj iris malrapide, senhelpe ŝanceliĝante en grandegaj ondoj. La direktilistoj penis konservi la kurson laŭlonge de la bordo, apenaŭ rimarkebla dekstre.
En sia kuna persisto la homoj ne rompiĝis, sed daŭrigis la lukton eĉ pli abnegacie. Poiomete la maristoj kutimiĝis al la ondado, la remistoj eklaboris pli certe kaj kuraĝe, ofte anstataŭante unu la alian. Post la tagmezo vento el la maro ekportis la ŝipojn pli rapide kaj rekte suden, kaj ĝis la vespero la ŝipoj trairis grandan distancon, aliris la bordon, kaj la maristoj ree konvinkiĝis pri neeblo albordiĝi.
La vento estis iĝanta pli forta, kun bruo ŝiradis la velojn; ilin oni devis malhisi.
Kun mallevita kapo Baŭrĝed staris sur la antaŭa ŝipo, pririgardante la ceterajn ses, plonĝantajn kaj ŝanceliĝantajn kiel ludaj lignaj anasoj, kiajn li, estinte knabo, ŝatis irigi laŭ la ĝardena baseno. En la memoro glitis varmaj, helaj koloroj de la gepatraj ĝardenoj, kvieto kaj silento de la patra domo.
Kun sento de kaptita besto Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis.
Plu egalmezure leviĝadis grandegaj ondoj, nur la ritmo de ilia spirado rimarkeble plirapidiĝis. La lastaj radioj de la suno estis estingiĝantaj malproksime, post la blanka strio de la surfo, kaj en la ĉielo pendis sinistra densa nuba maso, prilumata demalsupre de oftaj ekbriloj de fulmoj.
Peza antaŭsento de malbonaĵo, atendanta lin kaj liajn kunulojn, premis Baŭrĝed-on. La etaj, antaŭnelonge ŝajnintaj tiaj komfortaj kaj fidindaj ŝipoj amasiĝis ĉirkaŭ la antaŭa — la ŝipestroj atendis ordonon, malakceptitaj de la tero, perditaj en la maro ĉe rando de la mondo.
Ĉe Baŭrĝed estis ĉiam pli firmiĝanta la konscio, ke la ŝipoj de Ta-Kem ne taŭgas por navigado laŭ la Granda Arko.
Sed nenion eblis fari. Li — la plena reganto de la animoj kaj la korpoj de siaj kunuloj, la estro de militistoj, la plenumanto de la volo de la ĉiopova faraono — sentis sin nun nesperta, malkuraĝa knabeto, preta kaŝi la kapon en la genuoj de la patrino, se ŝi estus ĉi tie.
Mallumo estis densiĝanta super la maro, la fajfado de la vento iĝadis pli akra kaj morna, kaj fulmoj ĉiam pli ofte briladis, prilumante ŝiritajn randojn de malhelaj nuboj.
De sur ŝipo al ŝipo oni trakriis la ordonon de Baŭrĝed — navigi dum la tuta nokto laŭ la vento, neniuokaze disiĝi, tenante sin proksime unu de la alia. Sendi konstantajn signalojn per frapoj je kupraj ŝildoj…
La obskuro disigis la ŝipojn, merginte la homojn en solecon. Ĝi estis tiel densa, ke de sur pruo ne eblis vidi, kio okazas sur la poŭpo. Nur lumoj de fulmoj ebligis observi la najbarajn ŝipojn.
Teruraj krioj, hurlo kaj suspiroj aŭdiĝadis el post la nuboj, kvazaŭ la morna Seto mem[81] aŭ la minaca Saĥmeto[82], — leonino, vorantino de homoj, kverelis tie pro ĉasaĵo. En hurlado de la vento la homoj aŭdis voĉojn, vokantajn ilin, kaj en timo retrorigardadis kun batantaj koroj. Sinistra premateco kaj tristo ekregis la homojn, kvazaŭ la voĉo, vokanta ilin, apartenis al la morto mem.
En la orelŝiran knaradon de ligno kaj en la mornan hurladon de la vento el ĉiuj flankoj estis enplektiĝantaj kupraj frapoj, similaj al neesprimeble streĉitaj ekkrioj. Al ili malofte resonadis obtuze aŭdeblaj homaj vortoj — fragmentaj, senligaj kaj pro tio ŝajnantaj timaj.
En la minacplena nokto la ŝipoj rapide iris suden, pelataj, kiel sekaj folioj dum venta vetero. Maldekstre kaj antaŭe parto de la horizonto senĉese lumadis, kvazaŭ tie kolektiĝis el la tuta mondo aŭroroj kaj fulmoj.
Suspiro, elŝiriĝinta el la brusto de Baŭrĝed, dronis en tondra muĝo de subite alfluginta vento. La ŝipo ege kliniĝis flanken, kaj Baŭrĝed falis sur la genuojn, forte batiĝinte per la kapo. La konscio forlasis lin, kaj li neeviteble flugus ekster la ŝipon, se kuraĝa maristo, nomita Antef, ne retenus lin, kovrinte per la propra korpo en angulo inter la ŝiprando kaj la ferdeko.
Kiam Baŭrĝed ree malfermis la okulojn kaj la konscio revenis al li, li dum longa tempo ne povis kompreni, kie li troviĝas. Lin ĉirkaŭis io gigante grandega, kuranta, premanta. Li plu sentis sub si la firman ferdekon de la ŝipo, sed ĝi estis malaperanta sub turniĝanta ŝaŭmo. Svingiĝoj de la ŝipo iĝis rapida ŝanĝo de ekflugoj kaj faloj, simila al galopo de vundita antilopo. Poiomete Baŭrĝed devigis sin pensi, despere kunpremante la kapon en la manplatoj.
La kolerplena muĝado de la vento, sufokanta lin, malhelpis al li rekonsciiĝi.
Tondro de la baŭmanta maro mortigis ĉiujn sonojn. Nur la muĝado de la vento estis furioze disputanta kun la bruo de akvaj montoj.
Sur la ferdeko de la ŝipo, sub rompaĵoj de la rompiĝinta masto, kuŝis remistoj, alkroĉiĝinte al remiloj, eltrenitaj sur la ferdekon. Parto de la homoj, ĉirkaŭliginte sin per ŝnuroj, tenis direktoremilojn. Grupo da militistoj sterniĝis sur la ferdeko, tenante per siaj korpoj kovrilojn de holdaj aperturoj, haste faritajn el veloj.
Pale griza senviva lumo malforte prilumis ĉion okazantan. Fojfoje ĝi subite desegniĝadis kun terura klareco en blindiga ekbrilo de fulmo, simile al delira bildo.
Baŭrĝed en morta maltrankvilo penis ekvidi la aliajn ŝipojn, kaŝitajn per ondokavoj kaj strioj de ŝaŭmo. Ekvidinte tiujn ŝeletojn, priverŝatajn de akvo, li komprenis ĝisfine la tutan teruron de sia stato.
Du ŝipoj iomete antaŭis la ŝipon de Baŭrĝed, tenante sin dekstre de ĝi. Tra sovaĝa danco de ondaj eĝoj kaj svingoj de ŝaŭmaj vostoj li distingis sur ili maldikajn triangulojn de restintaj mastoj. Maldekstre kaj malantaŭe iris ankoraŭ tri ŝipoj, kaj la sepa estis videbla nenie. La granda miraklo estis en tio, ke la ses ŝipoj ankoraŭ plu iris, kaj eĉ pli granda miraklo estis, ke la furioza forto de la tempesto ne disĵetis ilin laŭ la malhela bolanta maro.
Subite unu el la ŝipoj, irantaj maldekstre, abrupte kliniĝis; glitis homaj manoj, levitaj remiloj. Post momento la fundo de la renversiĝinta ŝipo montriĝis en hirtita kresto de giganta ondego kaj malaperis. Rigidiĝinte pro teruro, Baŭrĝed kaj la tenanta lin militisto rigardis al la pereo de la kunvojaĝantoj. En la ondoj apenaŭ videblis kapoj de kelkaj homoj.
Batala fajro de indigno ekbrulis en premita Baŭrĝed. Li devis ion fari, batali kontraŭ tiu pereiga forto, eĉ se ĝi estas nevenkebla. Alkroĉiĝante al ĉio ajn, li ekrampis al la poŭpa parto de la ŝipo, kie pordo en la malantaŭan, tegmentitan ejon jam estis cedanta al premo de la akvo, surverŝanta la ŝipon. Ĉion postan Baŭrĝed memoris kiel malklarajn, miksitajn fragmentojn. Li memoris, kiel oni hakis ŝipflankojn, por plifaciligi defluon de akvo de sur la ferdeko, kiel li mem kaj la nobelaj oficistoj de lia sekvantaro kune kun sklavoj estis freneze ĉerpantaj akvon en nigra mallumo interne de la ŝipo, batataj per frapoj de ondoj, kiel ili furioze penis fermi ĉiujn truojn en la ferdeko, nepripensite tratranĉitajn de la ŝipkonstruistoj, neniam sciintaj ion ajn pri la Granda Arko. Baŭrĝed memoris misformitajn, malsekajn nerekoneblajn vizaĝojn, aperantajn ĉirkaŭ li en ekbriloj de fulmoj. Filoj de Kemt kaj sklavoj — nigruloj, libianoj, azianoj — batalis kontraŭ la naturo por la vivo.
81
la morna Seto mem — Seto, aŭ Seth — la dio de la subtera regno, la estro de malhelaj fortoj.