Kun sento de dankemo kaj admiro Baŭrĝed observis la fortikan figuron de Ŭaĥeneb, konturiĝantan sur la poŭpo tra kurteno de fluganta ŝaŭmo. Foje speciale helaj ekbriloj de fulmoj elŝiradis el la mallumo lian firman vizaĝon kun la vangoj, kaviĝintaj pro nekredebla streĉo. La direktilisto kun tri helpantoj estis senfortiĝanta, tenante la direktan remilon — la solan esperon de la ŝipo.
Ŭaĥeneb per krioj estis vigliganta la kamaradojn ĉe la alia flanko de la poŭpo, liaj akraj komandoj traŝiriĝadis tra surdiga furiozo de la tempesto. Kaj la homoj, forgesante timon de morto, estis sen kontraŭdiroj obeantaj al la direktilisto, sukcesanta teni la ŝipon kontraŭ la senekzempla forto de la Granda Arko, meti esperon en iliajn afekciitajn korojn, helpi trovi forton en la lacaj korpoj. Kaj ili laboris kun superhoma streĉo.
Baŭrĝed memoris ankoraŭ unu teruran vidaĵon, por ĉiam lasintan spuron en lia animo. Al lia ŝipo alproksimiĝis du aliaj. Unu — kun la pruo, ornamita per kupro, kie estris la favorato de Baŭrĝed, la gaja Simeĥet, — subite komencis mergiĝi per la poŭpo. Dekoj da homoj ekŝutiĝis ekster la ŝiprandon, en la pereigajn ondojn, strebante al la apude iranta ŝipo de Merir. Etenditaj manoj estis konvulsie alkroĉiĝantaj al ĝiaj flankoj, la savo de la naĝantoj ŝajnis tute proksima.
Sed tiam, ŝirmante duonon de la ĉielo kaj tuŝante per la pinto malaltajn nubojn, leviĝis ondego alta je dudek ulnoj. La ŝipo de Merir, pezigita per la saviĝantoj, ne sukcesis ĝustatempe turniĝi kaj forgliti de la monstro. La hirtita pinto de la giganta ondo rabobeste fleksiĝis antaŭen, kaj peza maso da akvo falis sur la ŝipon, forĵetinte flanken la ŝipon de Baŭrĝed. Neniu elnaĝis sur la loko de la pereo de ambaŭ ŝipoj, nur iaj rompaĵoj fojfoje glitis inter ondoj.
La morto estis neevitebla, sed tamen la homoj sur la ŝipoj daŭrigis la lukton, ĉesinte konscii ĉion, krom neceso de konservo de la ŝipo.
La maristoj ne rimarkis, ke la lukto iĝas pli facila, ke raŭkaj, abruptaj ekkrioj jam estas aŭdeblaj tra la tempesto, ke la griza duonmallumo bluiĝas kaj la svingiĝoj de la ŝipo malrapidiĝas. Sed nur kiam hela suna lumo priverŝis ĉion ĉirkaŭe, ili komprenis, ke elŝiriĝis el la manegoj de la muĝanta senkompata morto, ke ili vivos.
La suno jam estis subironta — tiom longe portis la ŝipojn la terura tempesto. El restintaj rompaĵoj oni longe muntis maston; oni levis ĝin, hisis grandan bluan flagon — Baŭrĝed donis signalon al tiuj ŝipoj, kiuj saviĝis. Se saviĝis… Sed baldaŭ alvenis unu ŝipo, poste alia. Neesprimeble granda estis la ĝojo ree ekvidi la kamaradojn. La tri ŝipoj direktis sin al la subiranta suno kaj tiam rimarkis antaŭe, en malproksime furiozantaj ondoj, ankoraŭ unu nigran punkton. Tio estis la kvara ŝipo…
Baŭrĝed eksilentis kaj movis la manon laŭ la ŝanĝiĝinta, emociita vizaĝo. La afekciita faraono ordonis alporti vinon kaj fortan bieron.
Ripozinte iomete, Baŭrĝed daŭrigis la rakonton.
Ĉiu el la vojaĝantoj post la tempesto iĝis «simila al homo, kaptita en mallumo. Iliaj korpoj tremis, la koroj malestis en ili, kaj ili ne povis distingi la vivon disde la morto»[83].
Rompitaj, plenigitaj de akvo ŝipoj peze ruliĝadis sur altaj ondoj, krakante kaj tremante, kvazaŭ rememorante la travivaĵon. Ĉiuj pensoj de la homoj estis strebantaj al la bordo. Se la tero ree malakceptos ilin, renkontinte per bruego kaj surfa ŝaŭmo, do la morto estos neevitebla. Al ili ne sufiĉos fortoj por pasigi ankoraŭ unu nokton en brakumoj de la Granda Arko, ne eblas savi la damaĝitajn ŝipojn…
Malrapide iradis la ŝipoj al la bordo — la malproksima nebula strieto kontraŭ la suno restadis sama, ne donante respondon al la demando, turmentanta la maristojn.
La ŝipo de Baŭrĝed, sur kiu restis plej multe da remiloj, ree iris antaŭe. Nerimarkite la maro heliĝis, la ondiĝo malfortiĝis — la ŝipoj estis malrapide ekflugantaj supren kaj glate malleviĝantaj sur maloftaj longaj ondoj. Dum ekflugo el alto de granda ondo el la ŝipo oni subite ekvidis la bordon, evidentiĝintan tute proksime. Malalta kaj sabla, ĝi estis malkrute subiranta sub larĝajn disfluojn kaj plaŭdojn de alruliĝantaj ondoj. La ondoj estis malrapide ekstarantaj per longaj muroj, iliaj pintoj ĝibiĝis, brilante sub la suno, kiel dorsoj de grandegaj animaloj. Nerimarkeble rapide la krestoj de la ondoj volviĝadis antaŭen kaj kun obtuza bruo etendiĝadis sur glata sablo.
La vojaĝantoj ne sukcesis rimarki, kiel la ŝipoj trafis sur sablan malprofundaĵon, priverŝataj de akvo.
Ĝis la gorĝo en la akvo, sub potencaj kaj pigraj batoj de ondoj la maristoj per desperaj penoj eltrenis siajn ŝipojn pluen sur la bordon.
Kelkaj palmoj, obeeme klinintaj siajn sveltajn ringecajn trunkojn antaŭ la vizaĝo de la Granda Arko, atestis pri ĉeesto de dolĉa akvo.
Sub ilia foliaro, taŭzita de mara vento, sento de trankvilo kaj sekureco plenigis la korojn de la elturmentitaj homoj. Tre baldaŭ ĉiuj forgesiĝis per malfacila dormo, ne pensante pri estonteco, plu travivante la okazintaĵon.
Ĉi tie, sur tiu dezerta bordo, al Baŭrĝed kun plena klareco venis konscio pri neĉirkaŭprenebleco de la mondo, pri kolosa grandeco de la naturo, ankoraŭ ne konkerita de la homo, kaj sento de senfina deŝiriteco disde la kara patrujo.
Matene la ŝipoj situis malproksime de la maro, sur nuda sablo. La vojaĝantoj jam sciis, ke la maro kun regulaj tempaj intervaloj jen alvenas al sekaĵo, jen foriras de ĝi, kaj tial ne miris. Esploro de la ŝipoj montris vicon da gravaj damaĝoj.
Oni denove konstruis tendaron sur la nekonata bordo, denove al diversaj direktoj disiris taĉmentoj por serĉi necesan lignon, rezinon kaj manĝon.
La lando estis varmega, dezerta kaj malafabla, sed pasis multa tempo, antaŭ ol oni sukcesis forlasi ĝin. La vojo suden daŭriĝis. Restis jam malpli ol duono de la homoj, eknavigintaj el la haveno Suu, eluziĝis la vestoj, finiĝis la rezervoj, prenitaj el la patrujo.
La ŝipoj iris kaj iris laŭlonge de la bordo, evitante fortan ondadon, persiste strebante suden, en malpacienca atendo de la definitiva turniĝo okcidenten.
Dum noktoj sur la bordo malfermiĝadis super ili la neordinare nigra ĉielo, sur kiu leviĝadis de la sudo novaj stelfiguroj, fremdaj laŭ la konturoj, kaj la konataj, karaj steloj ĉiutage malleviĝadis ĉiam pli malalten, al la norda horizonto.
La fremda ĉielo timigis la homojn, ĝia eterna neŝanĝeblo, ekkonita per la sperto de multaj jarcentoj en Ta-Kem, estis detruiĝanta, nekonataĵo ree ekstaris antaŭ la homa menso, kiu perpleksiĝis en penoj kompreni.
Kaj eĉ la suno kvazaŭ estis grimpanta ĉiam pli alten sur la ĉielon; tagmeze ĝi staris rekte super la kapo, faligante kaskadojn da rektaj, kiel sagoj, ĉion penetrantaj radioj.
Ventoj, blovantaj de sur la firmaĵo, alportadis strangajn odorojn. En ili sentiĝis aromoj de nekonataj floroj, sufokaj vaporoj de grandegaj marĉoj, seka kaj amara blovo de forbruligitaj stepoj. Tie, post malaltaj montoj, okcidenten iris mistera, enigmoplena lando, sendube abunda je ĉiaspecaj mirakloj. Sed la bordo restis dezerta dum dudek tagoj da navigado, ĝis la apudbordaj montoj iĝis altaj kaj rondpintaj kaj vestiĝis en verdan tapiŝon da densegaj arbaroj. Dum varmegaj tagaj horoj de ili venadis ebriiga odoro, kaŭzanta kapturniĝon. Kvazaŭ ĉiuj altvaloraj aromoj miksiĝis kaj ensorbiĝis en la pezan aeron. La arbaroj alrampis al la bordo, raregaj simioj guf kaj kiu multope saltadis laŭ branĉoj kaj malleviĝadis sur la teron, altiritaj de la aspekto de la ŝipoj.
Tiam evidentiĝis nova malfeliĉo — en la fundoj de la ŝipoj kreiĝis grandaj truoj. Iaj maraj vermoj prironĝis la fortikan lignon, kaj ĝi komencis disfali ĉe batoj de ondoj aŭ ĉe frotado je sablo dum albordiĝoj.
Elprovitaj en ĉiuj danĝeroj, evitintaj tiom da mortoj, la vojaĝantoj trafis en seneliran malesperon.