La unusola firma ponteto, liganta ilin kun la malproksima patrujo, estis la ŝipoj — la garantio de reveno. Sen la ŝipoj sur fremdaj bordoj de la rando de la tero en la senmezura foro disde la Nigra Tero — kiel povos ili reveni, kiel trovos trankvilon de morto en Kemt?
Riparante la disfalantajn ŝipojn, la ekspedicio daŭrigis la vojaĝon.
Kaj jen finfine gigantaj arboj de senekzempla, neimagebla alto alvenis proksime al la maro. Enfluejo de granda rivero signiĝis per makulo da malhela akvo, enŝiriĝinta en la blu-verdajn ondojn de la Granda Arko. Miloj da bluaj birdoj kun longaj bekoj estis kovrantaj la akvon ĉe la bordoj, rozkoloraj nuboj da flamingoj[84] brilis sub la suno, blankaj ardeoj tumultis ĉie, kaj gravaspektaj pelikanoj estis ripozantaj, balanciĝante sur glataĵo de vasta malfermita golfeto.
La ŝipoj ĉirkaŭiris negrandan platan kabon, kaj tiam antaŭ la okuloj de la vojaĝantoj ekstaris ĉio, pri kio ili revis en tempestaj ondoj de la maro aŭ sur senvivaj bordoj sub silentaj steloj dum la tutaj longaj tagoj de la nekredebla vojo.
Granda vilaĝo etendiĝis sur la plata marbordo. Rondaj domoj kun konusaj tegmentoj el kano staris sur altaj palisegoj, en ombro de arboj, pezigitaj de fruktoj. Malproksime, sur deklivoj de montetoj, videblis prisemitaj kampoj. Grandega grego da kaproj kaj bovoj kun nekredeble longaj kornoj estis ripozanta en ombro de larĝfoliaj dikaj arboj. Flavaj pendorelaj hundoj estis kurantaj laŭ la bordo kaj bojis al la proksimiĝantaj ŝipoj.
Renkonten amase hastis fortikaj, sveltaj viroj en blankaj zontukoj kaj virinoj en mallongaj blankaj roboj kun samaj mallarĝaj blankaj rubandoj super longaj krispaj haroj. La koloro de la haŭto de la nekonatoj estis sama, kiel ĉe la filoj de Kemt.
Retenante la spiron, ili observis, kiel unu post la alia estis alproksimiĝantaj kaj albordiĝantaj la neniam viditaj ŝipoj.
Malrapide aliris barba estro kun ponardo sub la zono, kun multaj oraj braceletoj sur la dekstra kruro.
Obeante al lia signo, renkonten al Baŭrĝed oni portis platajn korbojn kun amasoj da helflavaj kaj verdaj skvamaj fruktoj.
Tiel efektiviĝis la revo de la popolo de la Nigra Tero, la antaŭvido de Ĝoser, la volo de Ĝedefra, — la ekspedicio atingis la fabelan Ta-Nuter-on, aŭ Punt-on, post jaro kaj duono da senekzempla navigado. La lando estis vasta, riĉa je aromaĵoj kaj oro; neordinare bongustaj fruktoj liveradis abundan kaj diversan manĝon.
La loĝantoj de Punt vere similis al la filoj de Kemt, kaj, malgraŭ tio, ke ili ne komprenis ties lingvon, gasteme akceptis la vojaĝantojn, al kiuj ŝajnis, ke ili venis en la fabelan landon de spiritoj de feliĉo. Sed tio estis nur la unua impreso post multaj monatoj da lukto kontraŭ la maro kaj la dezertoj, kontraŭ teruraj fortoj de la Granda Arko.
Baŭrĝed bone enmemorigis, kiel foje responde al lia admiro pri la lando direktilisto Ŭaĥeneb kolere diris, ke altranguloj en Ta-Kem kaj ĉi tie, en Punt, ne deziras vidi suferojn de simplaj neĝes-oj — malriĉuloj. Kaj Punt, laŭ la opinio de Ŭaĥeneb, nur per tio diferencas disde la Nigra Tero, ke ĉi tie ne estas armeo da oficistoj, sed anstataŭe super ĉiu gento staras propra estro, premanta siajn regatojn laŭ siaj propraj leĝoj — alivorte, sen ajna leĝo.
Baldaŭ Baŭrĝed mem konvinkiĝis pri tio. La legendo pri la feliĉa lando disbloviĝis kiel fumo de lignofajro sur mara bordo. Li ne deziris reveni kun tia scio en la patrujon, kiu ĉiam, ekde tre antikvaj tempoj, vidis en Punt la landon de la revo, la landon de esperoj de la popolo pri bona vivo.
Restis ekkoni la randon de la tero sur la Granda Arko, kaj tiu tasko ŝajnis facila: tiel malproksime foriris la ŝipoj de Baŭrĝed, ke neniu dubis pri proksimeco de Punt al la rando de la mondo. Nun ili atingos ĝin eĉ laŭ la sekaĵo, sen siaj ŝipoj, prironĝitaj de vermoj.
Dum duonjaro la ekspedicio estis konatiĝanta kun la lando de la imagitaj spiritoj; ĝi lernadis morojn kaj la lingvon, eksciadis vojojn, faradis komercon, interŝanĝante armilaron, ŝtofojn kaj ornamaĵojn kontraŭ oro kaj aromaj rezinoj de arboj de Punt. Poste venis la tempo iri por serĉi la randon de la sekaĵo. Nur post plenumo de tio oni devis pensi pri reveno.
Sed pli ol tri jarojn ili devis pasigi en la fora lando, kaj la limoj de la sekaĵo plu ne estis atingitaj.
Lasinte la plej lertajn homojn sur la bordo por konstruado de novaj ŝipoj, Baŭrĝed sendis taĉmenton okcidenten, kaj mem ekiris suden kun ĉefa aro da restintaj militistoj, uzante kiel ŝarĝobrutojn malgrandajn buntajn bovojn kun longaj kornoj. En la oka tago de la vojo forta febro faligis Baŭrĝed-on. Lin oni forportis reen en la apudbordan urbeton, kaj la ekspedicion anstataŭ li ekkondukis la estro de militistoj Imtour kaj direktilisto Ŭaĥeneb.
Baŭrĝed mallevis la kapon kaj malgaje rigardis al la faraono. Radioj de la subiranta suno prilumis lian vizaĝon kun kaviĝintaj vangoj, profundaj ombroj ekkuŝis ĉirkaŭ la okuloj kaj la buŝo, kiel sigelo de senfina laco. La longa rakonto, la afekciaj rememoroj elturmentis la vojaĝinton. Baŭrĝed levetis sin kaj elprenis el la skatolo, alportita kun si, kelkajn rulaĵojn, kiujn li kun malalta riverenco donis al la faraono.
— Plue mia rakonto ne povas esti plena, — mallaŭte diris li. — Mi estis inter vivo kaj morto dum multaj monatoj, kaj poste iĝis pli malforta, ol ĵus naskita bebo. Jen ĉi tie la skribistoj, laŭ mia ordono, registris ĉion, kio okazis al ni dum la penoj atingi la randon de la tero. Mi kuraĝas proponi tiujn librojn al lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto…
Ĥafra malkontente kuntiris la brovojn.
— Ni aŭdis de vi tiom multe da mirakloj, — eksonis la metale klara voĉo de la faraono, — kaj dezirus ekscii pli baldaŭ la finon de la vojaĝo. Refortigu vian koron, ripozu en mia palaco kaj antaŭ la nokto daŭrigu la rakonton. Memoru, ke mi ankoraŭ ne aŭdis de vi la ĉefan…
Mirigita de la vortoj de la faraono, Baŭrĝed obeeme permesis forkonduki sin en malgrandan angulan ĉambron. Tie la vojaĝinto kuŝis sola, ĝuante malvarmeton. Antaŭ liaj fermitaj okuloj senfine naĝis vizioj el la malproksima mondo, malkvietigitaj en la memoro. Baŭrĝed ne povis ekdormi, pensante pri tio, kion do deziras de li la faraono, kaj rememorante la antaŭnelongan konversacion kun la maljuna pastro de Toto.
Venis nokto, kiam oni lin ree vokis al la faraono.
Malforta flagrado de lucernoj profunde de vasta balkono ne malhelpis al lumoj de helaj steloj. Ofte stumblante kaj konfuziĝante, Baŭrĝed hastis fini la raporton al la faraono pri sia ekspedicio.
Li rakontis pri tio, kiel la okcidenta taĉmento atingis grandegan dolĉakvan maron[85], transnaĝi kiun ili ne sukcesis kaj revenis.
Dum la revena vojo la taĉmento iris preter giganta monto[86], foririnta en la profundon de la ĉielo per sia dukapa pinto de purega brilanta blanko. De sur la deklivoj de la monto rampis malsupren, en la valojn, tavoloj da neordinare malvarma lazura ŝtono. Tiu ŝtono estis diafana kaj en la manoj transformiĝis en akvon, malaperinte senspure.
Baŭrĝed parolis pri arboj de monstra alto, tuŝantaj stelojn per siaj pintoj, pri aliaj arboj, pli malaltaj, sed per la diko superantaj ajnan fantazion.
Milionoj da malicaj muŝoj kaj diverskoloraj formikoj turmentis la vojaĝantojn.
Senfinaj gregoj da antilopoj, ferocaj bovoj, elefantoj, ĝirafoj tumultis sur vastaĵoj de stepoj, sur randoj de malhelaj arbaroj… Miloj da bestoj, similaj al grandaj azenoj, sovaĝe farbitaj per nigraj kaj blankaj strioj, freneze trakuradis antaŭ la vojaĝantoj; nigraj monstroj kun kornoj sur la nazo kaj sur la frunto ĵetadis sin el post arbustoj kun teruranta feroco.
Diversajn popolojn renkontis la vojaĝantoj, diversajn kolorojn de haŭto, diversajn sonojn de nekompreneblaj lingvoj, diversajn specojn de armiloj — ĉio miksiĝis en ilia memoro.
La taĉmento, sendita suden, iris senfine longe, ĝis atingis altajn montojn. Sur tiuj montoj kreskis mornaj arbaroj el arboj kun pingloj anstataŭ folioj[87]. Dum noktoj ĉiuj arboj lumis per timiga blueta lumo. Samtie oni vidis lumantajn bestojn, kaj — estas terure diri! — la homoj komencis lumi mem, kovriĝante kvazaŭ per vesto el malvarma fajro. Tiu lumo[88] aŭguris terurajn fulmotondrojn, senkompate detruantajn ĉion ĉirkaŭe, batante homojn, rompante arbojn kaj fajrigante arbarojn.
84
flamingoj — Flamingo — marĉa birdo de bela roza koloro, kun longa kolo, longaj kruroj kaj granda, krute malsupren fleksita beko.