Выбрать главу

En timo la taĉmento haste trairis la montojn kaj aliris grandan riveron[89], egalan al la sankta Ĥapi mem. Ĉi tie loĝis homoj kun stranga griza haŭtkoloro, lertaj en bestobredado kaj en elfarado de armiloj.

La senditoj de Baŭrĝed longe vivis ĉi tie, konatiĝis kun la lingvo de la grizaj homoj kaj sukcesis ekscii pri vojo pluen al la sudo.

Evidentiĝis, ke la rando de la firmaĵo estas neimageble malproksima, neniu konas ĝiajn limojn. La lokaj loĝantoj kredigis, ke pli sude, post montoj kaj arbaroj, iras vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj[90]. Tie, sude, estas pli malvarme, ol ĉi tie, kaj loĝas militemaj triboj. Iliaj batalistoj kuras pli rapide ol antilopoj kaj ĵetas lancojn pli malproksimen, ol flugas sago.

Malgraŭ la avertoj pri danĝero, Imtour kaj Ŭaĥeneb direktis sin suden for de la rivero, strebante iel ajn plenumi la volon de la faraono.

En sangaj bataloj la taĉmento rapide perdis la plej bonajn, elprovitajn, fortajn batalantojn kaj haste retiriĝis, ne plenuminte la intencon. Pereis la estro Imtour mem, estis vundita Ŭaĥeneb, el la sepdek homoj al la granda rivero revenis nur dek kvar.

Baŭrĝed parolis, kiel longe li suferis en la fremda lando, atendante revenon de la taĉmentoj, senditaj de li. Cent tri homoj, harditaj per jaroj da malfacila vojo, timintaj nek senfinan maron, nek bestojn, nek homojn, malaperis, dissolviĝis en vasto de la grandega, vere senfina mondo.

Tuj post la resaniĝo, Baŭrĝed ekiris por serĉo de la suda taĉmento, kolektinte ĉiujn homojn, kapablajn al longa iro.

Pro volo de la dioj ili sukcesis renkonti malgrandan grupon da filoj de Kemt, trabatiĝantaj norden, al Punt. Apenaŭ vivaj, ili rakontis al la estro, ke la limoj de la mondo plu restas neekkonitaj. Iĝis klara nur unu afero — la tero etendiĝas suden je tiom granda distanco, antaŭ kiu la tuta lando Kemt estas ne pli ol malgranda insuleto en la delto de Ĥapi. Pasi ĝis la fino de la firmaĵo eblas nur kun miloj da militistoj, kaj por tio necesos jardekoj…

La ŝipkonstruistoj, restintaj sur la bordo, preparis tri ŝipojn, jam delonge zorgeme konservatajn en kana ŝedo, sur ŝtupego de la bordo. Tiuj ŝipoj estis konstruitaj novmaniere — la lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko ne pasis vane. La altajn kaj rektajn pruojn oni kovris per tabuloj el malmola ligno, la fortika ferdeko havis neniun aperturon, ne fermatan per densaj kovriloj. La direktilojn oni metis sur alta soklo, defendita kontraŭ ondoj, la fundoj de la ŝipoj estis tegitaj per maldikaj oraj lamenoj, por eviti detruon de la ligno pro la maraj vermoj.

Sed ĉiuj restintaj kunvojaĝantoj de Baŭrĝed lokiĝis sur unu ŝipo. Por du aliaj ne estis ŝipanoj. Vane penis Baŭrĝed persvadi la estrojn de Punt doni al li remistojn, vanaj estis ankaŭ penoj tenti iun per malavaraj promesoj. Ĉiuj loĝantoj de Punt kategorie rifuzis forlasi la patrujon.

Do, oni devis iri sur unu ŝipo, malgraŭ la tuta danĝereco de tia navigado. Post pli ol kvar jaroj da estado sur sekaĵo la homoj de Baŭrĝed kun ĝojaj ekkrioj lanĉis la ŝipon en brakumojn de la Granda Arko. Nun ĝiaj ondoj estis malpezaj, gaje kaj karese kuris ili el senlima foro de la nekonataĵo. La ŝipon oni ŝarĝis per mil grandaj ringoj[91] da oro kaj arĝento, metis dudek dikajn trunkojn da nigra ligno, kvindek grandegajn elefantajn dentegojn, kvincent mezurojn da valoregaj aromaĵoj, felojn kaj kornojn de neordinaraj bestoj, plumojn de antaŭe neviditaj birdoj. Ĉio ĉi venis bonorde kaj kuŝas nun en la trezorejoj de ambaŭ landoj, ĉe la trezoristo de la dio.

Malfacila kaj longa estis la revena vojo, dum pluraj monatoj oni devis staradi, atendante favorajn ventojn. Sed ili trabatiĝis tra tempestoj kaj pluvoj, tra teruraj dentoj de subakvaj rokoj, saviĝis de grandegaj ondoj, estis indulgitaj de sablaj uraganoj, por meti al la piedoj de lia reĝa moŝto ĉion akiritan en malfacilaj suferoj, por sciigi la ekkonitan pri la granda kaj mirakla mondo, etendiĝanta suden de la kara Kemt…

Laŭ signo de la faraono ĉiuj ĉeestantoj forlasis la balkonon. Restis nur la ĉati kaj la ĉefpastro de Rao.

— Vi faris senekzemplajn heroaĵojn, — malrapide ekparolis Ĥafra, — trairis senfinajn spacojn, kaj koro via estas pli fortika, ol la ruĝa ŝtono de la Pordego de la Sudo.

Baŭrĝed kliniĝis kun la frunto al la planko, respekte atentante la vortojn de la faraono.

— Sed vi revenis kun malgranda akiraĵo, perdis multajn kuraĝajn militistojn kaj lertajn sklavojn, — daŭrigis la faraono. — Per kio do gloris vi la dian nomon de reĝoj de Kemt en la foraj landoj, vizititaj de vi?

Baŭrĝed silentis — li ne havis, kion respondi.

Ĥafra paŭzis, dum la ĉati kaj la ĉefpastro aprobe ekbalancis la kapojn.

— Mi ne mallaŭdas vin, — la vortoj de la faraono estis peze falantaj sur la koron de la vojaĝinto, — vi plenumis la volon de mia dia frato kaj nenion povis scii pri la ŝanĝoj en la Nigra Tero. Alie vi revenus, ĵus atinginte Punt-on, kun granda akiraĵo, kaj ne submetus vin mem al suferoj en penoj atingi neatingeblan. Mi bezonas scii, ĉu multe da militistoj necesos, por frakasi tiujn sudajn landojn, ĉu bonaj estos sklavoj de tiuj triboj, ĉu multe da juvelŝtonoj eblas preni de tie por ornamo de mia templo. Vi ankoraŭ nenion diris pri tio.

Indigno ekpremis la bruston de Baŭrĝed. Li ĵus ree travivis la tutan grandecon de la vasta mondo, kaj la orgojla memamo de la reganto vokis en li preskaŭ abomenon.

— Granda Domo, filo de Horuso, — mallaŭte respondis la vojaĝinto, — tie estas multe da diversaj triboj, ne unuigitaj per amikeco, kaj neniu el ili aparte povus kontraŭstari al la granda militistaro de Ta-Kem. Sed la suda tero estas granda, kaj da homoj tie estas, kiel da sablo en la okcidenta dezerto, — la tuta militistaro, la tuta popolo de la Nigra Tero solviĝus tie simile al manpleno da salo, ĵetita en akvon. Ni ne povus reteni la konkeritan, ĉar nia forto estas granda, dum ni estas kune sur nia tero, kiel formikoj en formikejo…

— Ĉu vi deziras diri, — kolere interrompis la faraono, — ke mi kaj mia popolo, elektita de la dioj, ne povas obeigi landojn de mizeraj nigrulaĉoj? Jen kiel vi firmigis grandecon de la faraono en la fora Punt!

— Filo de Horuso, vivo, sano, forto, — haste respondis Baŭrĝed, — mi nur deziris diri, ke la mondo estas tiel granda…

— Ke la tuta lando Kemt antaŭ ĝi estas ne pli ol insuleto en vastaĵoj de la Delto? — rapide demandis Ĥafra.

Baŭrĝed jese klinis la kapon.

— Eble, eĉ mia altaĵo, kiu iĝos pli granda ol ĉio, kio estis kaj estos farita de la homoj, ŝajnos al vi nur sensignifa monteto? Aŭ eble, vi aŭdacis min, dion kaj reganton de la mondo, kompari kun malestimindaj estroj de malestimindaj foraj triboj? — sekvis la rapidaj demandoj de la faraono.

Konsterniĝinta Baŭrĝed alpremiĝis per la frunto al la planko.

La faraono divenis liajn pensojn, ankoraŭ malklarajn kaj nebulajn, naskitajn de sopiro pri libero kaj vasteco de la pasintaj jaroj de la vojaĝo.

Ĥafra eksilentis kaj celis la senmovan rigardon super la kapo de Baŭrĝed, levinte kaj kunpreminte la makzelojn.

Retenante la spiron, Baŭrĝed estis prepariĝanta renkonti novan baton de la sorto. Pasis kelkaj turmentaj minutoj.

— Iru hejmen, — finfine ekparolis Ĥafra. — Morgaŭ matene vi kunvokos viajn kunvojaĝintojn kaj transdonos al ili mian malpermeson rakonti fabelojn pri via vojaĝo. Ĉiun, kiu malobeos la ordonon, atingos puno. Kaj vi mem memoru miajn vortojn…

вернуться

89

granda rivero — Zambezo.

вернуться

90

vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj — Stepoj de Suda Afriko.

вернуться

91

ringoj — monunuo.