La perpleksa vojaĝinto malleviĝis de sur la balkono, akompanata per silentaj rigardoj de la du unuaj konsilantoj de la reganto de Kemt. Nokta mallumo fermiĝis ĉirkaŭ Baŭrĝed, kaj same mallume iĝis en lia animo; la nuno kaj la estonteco de lia vivo perdiĝis en obskuro.
La venkinto de la senfinaj spacoj ektrenis sin, stumblante, laŭ rekta palma aleo al la pordego de la palaco…
Fortaj batoj de remiloj estis diserigantaj la malklaran akvon de Ĥapi.
Tri potencaj nigruloj-remistoj rapide pelis supren kontraŭ la fluo malpezan boaton. Sub plektita markezo sidis duopo. Tio estis Baŭrĝed kaj la maljuna Men-Kaŭ-Tot.
La severa vizaĝo de la pastro estis malgaja; li parolis, ne mallevante la okulojn disde Baŭrĝed, avide atentanta lin:
— Pezaj estas ŝtonoj de la sorto, kaj ve al tiu, kiu iĝis sub ili. Sed en malhela nokto saĝulo ekkonas sian parencecon kun abismoj de la nekonataĵo. Koro lia tremas, kaj la pensoj vastiĝas… Grandan aferon plenumis vi, sed ĝia sorto estas resti senutila por la patrujo, malaperi por la tempo en la trezorejo de la sekreta saĝo. Mi antaŭvidas falon de la pastroj de Toto, antaŭvidas pli malbonajn plagojn kaj falon de la potenco de Kemt, se ĝiaj regantoj iros laŭ la vojo de Ĥufu kaj Ĥafra. Estas amare, ke ne ekzistas nun homo, simila al la saĝega Imhotepo, ĉar la forto de la faraono kreskis grandege. La popolo de la Nigra Tero iĝis herbeto, dispremita sub hufo de bovo…
Men-Kaŭ-Tot malfacile suspiris, mezurante per la okuloj la malproksimen forirantan valon, kvazaŭ penante ekvidi la estontecon.
— Sciu do, — silentinte, ree ekparolis la pastro, — ke la faraono ordonis forbruligi ĉion, registritan de viaj skribistoj pri la vojaĝo. Eĉ pli, en la templo de Ĝedefra estis tabulo de nigra granito kun listo de la aferoj de la forpasinta faraono. Tie estis skribite ankaŭ pri tio, ke li sendis vin serĉi Punt-on kaj la randon de la Granda Arko. Laŭ ordono de Ĥafra la skribaĵo estas forviŝita, via nomo neniigita, kaj nun nenio transdonos al jarcentoj la heroaĵon, plenumitan de vi. Viaj remistoj kaj militistoj estas por longe forsenditaj al la lagoj de Serpento. Ŭaĥeneb malaperis.
Sed la popolo — ĝi ne forgesis vin kaj plu gloras vin en kantoj, novaj fabeloj pri vi estas transdonataj el buŝo al buŝo en urboj kaj vilaĝoj. Jen kial, antaŭ ol la kolero de Ĥafra falis sur vin per la tuta forto, mi konsilis al vi kaŝiĝi en la palacoj de Toto. Jam delonge la faraono serĉas ilin, sed neniam trovos, ĉar fidelaj estas la servantoj de la dio de saĝo. Tie lertaj ĉizistoj povos eternigi sur malmola ŝtono priskribon de via vojaĝo, kaj kleraj pastroj registros ĉion, kion ekkonis vi dum la vojaĝado laŭ la malproksima sudo. Tiel en homaj generacioj konserviĝos memoro pri potenco kaj scioj de la pastroj de Toto. Kaŝiĝu de la vivo provizore, ĝis forgesiĝos la konfuzo, enportita de vi, sub piedo de la granda piramido. Kaj la tombo via konserviĝos por vi, kaj la danco Muu[92] estos plenumita antaŭ ĝia pordo. Tiuj viaj kunuloj, kiuj atentis al la voĉo de la saĝo, same estos nedamaĝitaj…
— Kiel mi danku vin, patro mia! — emociite diris Baŭrĝed. — Kiom da fojoj mi jam iris laŭ vojoj de via saĝo, kaj ĉio plenumiĝis, kiel vi diris… Akceptu do donace la belan memoraĵon de la fora mondo, kiun konservis mi por mi mem dum ĉiuj travivaĵoj…
Baŭrĝed fosis en faldoj de la vesto kaj elprenis el tie platan rompopecon de ŝtono, grandan je pinto de lanco, kun rondaj randoj. La ŝtono estis malmola, ege pura kaj diafana, kaj ĝia blu-verda koloro estis nepriskribeble ĝoja, hela kaj profunda, kun varma tono de diafana vino. La spegula supraĵo de la ŝtono estis polurita, verŝajne, fare de homa mano.
— Ĝin liveris Ŭaĥeneb, — daŭrigis Baŭrĝed, etendante la brilantan ŝtonon al la pastro, — de bordoj de granda suda rivero. Tiajn ŝtonojn akiradas malproksime sude tiuj, kiuj sukcesas pasi preter ferocaj triboj. Por mi ĝi enkorpigas la brilantan foron de la Granda Arko, vidinte kiun almenaŭ fojon, ne eblas jam forgesi…
Men-Kaŭ-Tot prenis la ŝtonon kun apenaŭ rimarkebla rideto:
— Mi, servanto de Toto, bezonas nenion. Sed ni kaŝos la ŝtonon en la trezorejo de Toto, inter aliaj aĵoj, ĉar nun por ĝi estas pli bone konserviĝi ne ĉe vi.
Baŭrĝed konsente klinis la kapon kaj direktis trankvilan rigardon al la spegula glataĵo de la rivero.
Post la poŭpo de la boato estis forkuranta malantaŭen, al la malproksima urbo de Blankaj Muroj, stria mallarĝa spuro. Ĝi vigle rememorigis al Baŭrĝed larĝajn striojn, plugitajn de liaj ŝipoj en vastaĵoj de nekonataj maroj. Kiomfoje, sopirante pri la patrujo, li dum horoj observadis disvolviĝantan fadenon de ŝaŭma spuro, dissolviĝanta en la foro, disiganta lin de la Nigra Tero…
Kaj nun sur la gepatra rivero tiu spuro de la malgranda boato rapide malaperas sur la glata akvo. Tio estas ĉio, per kio finiĝis liaj revoj kaj streboj, pensoj, kovitaj ekster limoj de la konata mondo, esperoj, zorgeme flegitaj en minacaj danĝeroj…
En nehastaj konversacioj kun Men-Kaŭ-Tot estis pasanta la tempo de la navigado supren laŭ Ĥapi. La vojaĝantoj hastis. Haltojn en vilaĝoj ili evitadis, kaj nur malofte la boato albordiĝadis al ŝtupo de iu soleca, malriĉa templo, staranta sur la bordo. Tie ili prenadis provianton kaj refortiĝadis per vino.
En la kvara tago de la vojo, ĉe sunleviĝo, la boato eniris en labirinton de verdaj insuletoj, disigitaj per mallarĝaj strioj da pura akvo. En duonmallumo, inter altaj papirusoj, la boato, turniĝante jen dekstren, jen maldekstren, enprofundiĝis en nepenetreblan muron de marĉaj kreskaĵoj. Post ĝi montriĝis kvieta golfo kun pura sabla fundo. La boato albordiĝis. Men-Kaŭ-Tot, akompanata de Baŭrĝed, eliris kaj direktis sin laŭ apenaŭ rimarkebla pado, leviĝanta al ĉebordaj rokoj.
Sunaj radioj, ekbrilinte, prilumis la supran randon de la deklivo, ĉe kies piedo ankoraŭ kuŝis duonmallumo. Por momento en tiu duonmallumo aperis du figuroj en blankaj vestoj kaj malaperis…
Transe de la mallarĝa kaj longa interkrutejo en rokoj, per nenio diferencantaj de miloj da similaj al ĝi, montriĝis valo, fermita en nudaj, bruligitaj klifoj. En ĝia centro altis plata monteto, borderita de verdaj arbustoj. Duobla ringo de irigaciaj fosaĵoj, plenigitaj per akvo, ĉirkaŭis la monteton.
En la valo estis sufoka kaj senventa aero, malklara nebulo estis leviĝanta de la nigraj brilantaj rokoj.
En la kontraŭa flanko de la valo videblis negranda montfendeto. Men-Kaŭ-Tot certe direktis sin al la maldekstra flanko de la monteto, disŝovis densan kreskaĵaron kaj grimpis sur la pinton. Baŭrĝed sekvis la maljunulon.
Akra krio de sankta birdo de Toto traflugis la valon. Antaŭ la venintoj elkreskis nesciate de kie aperintaj kvar grandegaj nigruloj, armitaj ĝisdente. Ili respekte salutis la maljunan pastron kaj helpis malleviĝi al la piedo de la monteto sur ĝian kontraŭan flankon. Kelkaj maljunaj sikomoroj kreskis ĉi tie, ĵetante densan ombron sur la deklivon, en kiu Baŭrĝed rimarkis pasejon, eltranĉitan rekte en la roko.
En malvarma mallumo laŭ la longa kaj alta koridoro la pastro kaj Baŭrĝed penetris en rondan subteraĵon. Ĉirkaŭe en la muroj, dividite per egalaj spacoj, videblis mallarĝaj, kiel fendoj, naŭ enirejoj. Milda lumo estis falanta de ie supre — evidente, la subteraĵo komunikiĝis kun la supraĵo de la monteto.
Pli ol dudek pastroj, malalte riverencante, eliris por renkonti Men-Kaŭ-Tot-on kaj la vojaĝinton. Tri el ili, evidente pli altrangaj, elpaŝis antaŭen.
— Ni salutas vin, patro de saĝo! — ekparolis unu, la malalta. — Delonge ni atendas vin, kaj ĉio estas preparita laŭ la ricevitaj ordonoj! — La pastro turniĝis kaj per gesto forpermesis la ceterajn.