La tri altranguloj gvidis la novvenintojn ĉirkaŭ la halo en la naŭan, la lastan enirejon. La mallarĝa malplena koridoro estis firme barita per ŝtona plato. La akompanantaj pastroj frapis la muron — la plato leviĝis per meĥanismo, kaŝita interne. Ili eniris en oblongan grandan ĉambron, kadritan per kolonoj el granito. Inter la kolonoj estis fiksitaj glataj platoj de nigra diabazo, sen ajnaj skribaĵoj aŭ bildoj. Meze staris statuo de Nazulo, la dio Toto, sur alta piedestalo. Ĉe la piedoj de la statuo Baŭrĝed rimarkis platan tason.
— Ĉirkaŭrigardu, filo mia, — diris al Baŭrĝed Men-Kaŭ-Tot, — en tiu azilo vi devos resti ĝis certa tempo. Vidu, pretas platoj el ŝtono de eterneco. Sur ili neforviŝeble estos elĉizita la tuta rakonto pri via vojaĝo, kaj konserviĝos ĝi en jarcentoj. Ni laŭdu la grandan dion de saĝo, instruintan la homojn pri la lingvo kaj la skribo, levintan nin, liajn fidelajn servantojn! Via ŝtono el neatingeble foraj landoj de la sudo estu humila donaco al la dio kaj konserviĝu eterne antaŭ liaj okuloj. — Kaj Men-Kaŭ-Tot metis la brilantan kristalan pecon sur la kupran tason ĉe la piedoj de la statuo.
Ektreniĝis vico da malrapidaj tagoj, kiel gutoj de viskoza rezino, elfluanta el arboj sur varmegaj bordoj de la Lazuraj Akvoj, bruligataj de la senkompata suno. Tiel malsimila estis la nuna vivo de Baŭrĝed al la tuta pasinta vivo, ke al la vojaĝinto ĝi ŝajnis nur provizora sveno, simila al tiu, kiu venadis post grava atako de febro…
Ĉe sunsubiro pastroj iradis sin bani en la rivero, kondukataj de Men-Kaŭ-Tot. Ili paŝadis pigre kaj gravmiene, kiel tion povas fari nur homoj, kiujn la vivo neniam devigis hasti. Post facila sinlavado la procesio same nehaste revenadis, kaj la homoj, manĝinte, ekokupiĝadis pri sia afero.
Baŭrĝed-on oni sidigadis en malvarma subteraĵo, kontraŭ altaj lucernoj, apud spertaj skribistoj, sidantaj, submetinte la piedojn sub sin. Ree kaj ree estis registrataj ĉiuj detaloj de la vojaĝo, kiujn nur povis rememori Baŭrĝed. Poste oni lin sendadis ripozi, kaj konsilio de pastroj ree aŭskultadis la registritan kaj decidadis, kion indas inkludi en la eternan skribaĵon sur ŝtono.
En granda halo komenciĝis laboro. Ŝtonhakistoj etendadis vicojn da paralelaj ŝnuretoj, strekante laŭ ili la glatan supraĵon de diabazo. Sed la malrapida kaj zorgema dismarkado de platoj iĝis malgranda afero kompare kun terura laborego de elĉizado de skribaĵoj. Fulganta flamo de lucernoj varmigadis la aeron de la subteraĵo, kaj ĉizistoj priverŝiĝadis per ŝvito kaj sufokiĝadis, laborante matene, tage kaj vespere, ricevante nur mallongan tempon por dormo.
La vizaĝoj, malpurigitaj per fulgo kaj kovritaj per ŝtona polvo, estis mornaj, la homoj silente toleris malfacilecon de la laboro, obeante al minacaj krioj kaj gestoj de la pastroj, observantaj ilin. Post kiam lertaj desegnistoj desegnis per kreto skribaĵojn, akre kontrastantajn sur la nigra muro, ilian lokon sur la skafaldo okupadis sklavoj kun bronzaj ĉiziloj kaj pezaj kupraj marteloj. Ili krude elĉizadis la mezon de la desegnitaj konturoj, furioze luktante kontraŭ malmola kaj malfacile rompebla ŝtono. Malĝusta bato povis difekti la tutan laboraĵon, kaj la tutan platon necesus fari dekomence. Tial la sklavoj plenumadis sian taskon sub minaco de morto — la puno pro difekto de plato estis ĝuste tia. Malrapidege, tre singarde iris la laboro. Tempo, kvanto da homa laboro, penoj, suferoj ne gravis.
Post unua kruda prilaboro majstroj-ĉizistoj kun akraj ĉiziloj kaj lignaj marteloj finadis la elĉizadon de la konturo. Post ili ree venadis desegnistoj, kiuj sen marteloj, per sola premo de la manoj, glatigadis per ĉiziloj randojn de la kavetoj, atingadis fajnecon kaj klarecon de linioj. Finfine ĉiuj breĉetoj kaj spuroj de ĉiziloj estis forviŝataj per ledo kun subtila sablo kaj akvo, estis polurataj per okra tero — nur tiam la skribaĵo estis preta.
Baŭrĝed neniam antaŭe imagis, kiel granda estas laboro por elĉizado de surŝtonaj skribaĵoj, ĉiam ravantaj lin per sia fajneco, mirigantaj per preciza simileco de samaj signoj, egalaj en la tuta skribaĵo.
Observante dum monato post monato la monstran laboron, la vojaĝinto teruriĝis. La tempon de rikolto anstataŭis semado, inundo, ree rikolto, kaj frapado de marteloj en la morna subtera halo daŭris, interrompiĝante nur en malfrua nokto. Fojfoje de sur la skafaldo faladis unu el la laborantoj, faligita de la senfortiga laboro. En sekva tago li aŭ revenadis kaj daŭrigis la laboron, eĉ pli ĝibiĝinta, ŝanceliĝante kaj duonferminte la okulojn, aŭ malaperadis kaj estis anstataŭigata de aliulo.
Malrapide kaj senĉese, hieroglifon post hieroglifo, platon post plato, la muroj de la halo estis kovriĝantaj per la rakonto pri la vojaĝo de Baŭrĝed.
La homoj de la Nigra Tero, ne ŝparintaj penojn por eternigo de sia memoro, opiniis, ke necesas je ajna kosto fari registraĵojn, kapablajn kontraŭstari al jarmiloj da ĉion detruanta tempo. Ili ne povis suspekti, ke iliaj surskriboj, efektive konserviĝintaj por jarmiloj, kaj kun egaj mensaj streĉoj legitaj de la posteuloj, ĝisvivos tempon de tia potenco de la homo, ke la plej grandaj heroaĵoj de la filoj de Kemt sukcesos afekcii nenies fantazion.
Malgraŭ la tuta saĝo de Men-Kaŭ-Tot, malgraŭ la tuta grandeco de la heroaĵo de Baŭrĝed, ĉu povis ili scii, ke venos la tempo, kiam la vojon el la Blanka Muro en la Landon de Spiritoj iros senzorgaj junuloj laŭ la aero dum tempo, ne sufiĉa, por plenumi la riton de matena sinlavo, kiam elĉerpiĝos limoj de la mondo sur la tuta tero kaj la homoj, multe pli potencaj, ol la teruraj bestodioj de la Nigra Tero, turnos siajn pensojn al vojoj inter steloj! Nenion tian konjektis la limigita saĝo de la antikva homo, kaj la unua malproksima iro laŭ la oceano ŝajnis neripetebla, nekredebla heroaĵo.
Baŭrĝed haste iris laŭ pado tra la roka interkrutejo. Baldaŭ li atingis la bordon de la rivero, kie en kvieta golfo, prikreskita de kano, kiel li sciis, estis kaŝitaj boatoj. La vojaĝinto longe serĉis, disŝovante kanojn kaj papirusojn, ĝis ekvidis finfine du boatojn, kaŝitajn ĉe la bordo inter densejo de dornaj arbustoj sur la bordo kaj muro da verdaĵo en la akvo.
Baŭrĝed elektis la malgrandan kaj malpezan boaton.
La verda muro disŝoviĝis sub premo de la kurba pruo de la boato kaj malfermis brilantan vaston de la larĝa rivero. Norda vento, egala kaj malvarmeta, faldetigis la supraĵon de la akvo. Energie remante per remilo, Baŭrĝed eliris sur la mezon de la rivero. La boato turniĝis per la pruo norden kaj rapide ekkuris malsupren, al la malproksima ĉefurbo de la Nigra Tero.
Malantaŭe restis la sekreta templo en la rokoj, kie Baŭrĝed pasigis kelkajn turmentajn monatojn.
Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis kun sento de liberigito el morna karcero, lia brusto larĝiĝis, enprenante vigligan venton, la mallarĝigitaj okuloj fiksrigardis al la malproksima horizonto de la dezerta ebenaĵo de la maldekstra bordo.
La vojaĝinto kuŝigis la remilon, lasinte la boaton, malrapide turniĝante, iri laŭ la fluo, kaj enpensiĝis.
Bonon ne atendis li antaŭ si, minaca nedifiniteco de la estonteco venenis lian ĝojon pri la reveno en la mondon.
Sed kio ajn estu preparita por li fare de la sorto, Baŭrĝed sciis, ke li ne plu povas kaŝiĝi en la templo de Toto. Lin premis la monatoj, pasigitaj en la silentaj kaj malvarmaj subteraĵoj, solecaj promenoj laŭ la malgranda valo inter rokaj krutaĵoj, la fremda al li socio de la pastroj kun iliaj ĉiamaj sekretoj, misteraj duonvoĉaj konversacioj, forveturoj ne sciate kien… De la pastroj, penantaj eĉ simplajn ĉiutagajn aferojn kovri per sekreteco.
Baŭrĝed dum sia malfacila vivo de vaganto ellernis ĝuste taksi homajn agojn kaj aĵojn, ellernis tiun komprenon de la mondo, kiun donas la viva sperto. Kaj tuta tiu mistereco ne plu ŝajnis al li saturita de sankta kaj senpeka saĝo. Fojfoje ĝi jen ridigis, jen incitis lin.
Baŭrĝed sentis profundan estimon al la saĝa, maljuna Men-Kaŭ-Tot, sed estis ĉiam pli klare komprenanta, ke li neniam sukcesos aliĝi al la vivo de pastroj.