Выбрать главу

Ĉu li, vidinta senfinajn vastaĵojn de la mondo, venkinta la Grandan Arkon, finu siajn tagojn en malvastaj subteraĵoj?

Neniam li povos vivi sen siaj fidelaj kunuloj, kuraĝaj kaj kapablaj al ajna afero. Nun, vivinte preskaŭ jaron sen ili, li sentas, kiel li parenciĝis kun ili dum la sep jaroj de la granda vojaĝo. Kun miro Baŭrĝed komprenis, ke eĉ sklavoj, akompanantaj dum vojaĝo, estas pli proksimaj kaj karaj por li, ol gravmienaj pastroj de Toto. Kaj, kompreninte tion, li decidis iri renkonten al la sorto, kiel multfoje iradis antaŭe, en muĝo de maro kaj vento, en varmego de la suno kaj brilo de fulmoj.

Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Men-Kaŭ-Tot, la vojaĝinto forlasis la sekretan templon, kaj jen — li estas sur la rivero, sur la vojo al la homoj kaj la mondo!

Baŭrĝed havis neniajn klarajn planojn. Li sciis, ke li ne povas forlasi sian landon, kvankam tio estus facile por li, koninta kaj la Verdan Maron, kaj la orientajn landojn, kaj la forojn de la sudo. Ne, dum vojaĝoj li komprenis, kiel kara estas por li la patrujo.

Li ne forlasos la Nigran Teron, ne disiĝos de la parencoj, ne forlasos la kamaradojn-kunulojn. Antaŭ ĉio li devas trovi ilin, almenaŭ Ŭaĥeneb-on, tiun trankvilan kuraĝulon, sukcesintan reveni el tiaj ekstremaj limoj de la tero, kiuj eĉ por Baŭrĝed mem ŝajnis neatingeblaj. Li trovos Ŭaĥeneb-on, kune ili kolektos la kamaradojn kaj petos sendi ilin al servo en la malsupran Delton, en bordan gardistaron de la Verda maro, aŭ kondukados ŝipojn al insuloj, kuŝantaj malantaŭe[93], kaj oriente, post la arbaro. La faraono ne persekutos ilin, ne okupantajn altan staton, forigitajn de la urbo kaj vilaĝoj al la limo de la lando…

Baŭrĝed prenis la remilon, rektigis la boaton kaj certe ekpelis ĝin malsupren laŭ la fluo. Antaŭe estas ankoraŭ kelkaj tagoj da vojo, kaj necesos zorgi pri nutrado. Sed ĉu ne brilas sur lia fingro la peza ringo kun la nomo de faraono Ĥafra? Kaj sur la maldekstra mano estas du ringoj da oro, antaŭzorge surmetitaj, kiel braceletoj.

Nebulo de blanka polvo estis pleniganta gigantan kavaĵon de ŝtonminejo. Bruego de marteloj, knarado de lignaj glitiloj por trenado de ŝtonpecegoj, krioj de sklavpelistoj estis kuniĝantaj en senĉesan obtuzan muĝon. En la ŝtonminejo ne estis eĉ venteto, kaj la bruliganta varmego ŝajnis speciale netolerebla. Baŭrĝed viŝis ŝviton de sur la frunto kaj ekiris laŭ vojo, metita al la rivero, atente rigardante al ĉiuj renkontatoj.

Sklavpelistoj rigidiĝadis pro miro, vidante Baŭrĝed-on — la promenado de tiu ĉi, evidente, nobela homo laŭ la ŝtonminejo estis senekzempla evento. Renkonten al la vojaĝinto grupo da homoj trenis pezan pecegon de kalkoŝtono, ĉirkaŭvolvitan per ŝnuroj kaj fiksitan sur lignaj glitiloj. Laboristoj premadis jen per la brustoj, jen per la dorsoj al kanabaj rimenoj, aliaj helpadis al ili per stangoj malantaŭe. La glitilojn estis malpermesite haltigi — ilin estis tre malfacile ekmovi. La homoj, malsekaj pro ŝvito, penegis per tutaj fortoj, suspiro elŝiriĝadis samtempe el kelkaj brustoj.

Unu el la antaŭaj tirantoj, irinta kun la dorso al Baŭrĝed, subite turniĝis en la rimeno, submetinte al ĝi la bruston anstataŭ la doloranta dorso. La vojaĝinto ne retenis ekkrion — li rekonis Ŭaĥeneb-on…

La eksa direktilisto rigardis al sia estro, morne forturnis la okulojn kaj pli forte ekpremis la rimenon. Sed Baŭrĝed jam hastis renkonten kun la levita mano. La ŝtonpecego haltis, du sklavpelistoj, alkurintaj kun blasfemoj, timigite kliniĝis kaj retiriĝis, kiam Baŭrĝed ŝovis al unu el ili rekte en la vizaĝon la ringon kun la nomo de la faraono.

Ŭaĥeneb, anhelante, alproksimiĝis al Baŭrĝed, malpura, ŝvita kaj perpleksa.

— Kiom ankoraŭ estas ĉi tie da viaj kamaradoj, Ŭaĥeneb? — demandis Baŭrĝed, ne perdante tempon por klarigoj.

— Ĉi tie estas Neĥeb-ka kaj Antef, Ahaver kaj la granda Neĥsi, kaj aliaj, konataj al vi, entute deksep homoj, — haste raŭkis Ŭaĥeneb.

Baŭrĝed per gesto vokis la malkuraĝiĝintan sklavpeliston, sur kies frunto restis ruĝa premspuro de la nomo de la faraono.

Post kelkaj minutoj ĉirkaŭ Baŭrĝed amasiĝis liaj eksaj kunuloj el simplaj neĝes-oj. La elturmentitaj vizaĝoj eklumis per ĝojo, la homoj salutis sian estron.

— Ni iru, sur la rivero atendas granda boato! — malpacience kriis Baŭrĝed kaj ekpaŝis reen laŭ la larĝa vojo al la bordo.

La homoj ekhastis post la vojaĝinto, obeante al li plene, kiel dum la pasintaj tagoj.

Ŭaĥeneb atingis Baŭrĝed-on:

— Kiel sukcesis vi liberigi nin, sinjoro? Ĉu la Granda Domo…

— Tute ne, — interrompis la direktiliston Baŭrĝed, retrorigardis kaj daŭrigis duonvoĉe: — Mi same estas en malfavoro kaj iras sub minaco de puno!

— Sed kiel do?..

— Ĝuste tial mi hastas. Ĉi tie oni ne konas min, kaj la ringo de lia reĝa moŝto donas al mi potencon… dume. Mi trovis vian hejmon, Ŭaĥeneb, kaj tie eksciis, ke oni vin kaptis pro rakontoj pri la lando Punt, kie ne troviĝis spiritoj, kaj sendis ĉi tien por mini ŝtonojn por la granda piramido. Kaj kune kun vi estis kaptitaj ankaŭ aliaj miaj homoj. Mi trovis boaton kaj venis ĉi tien… Tie ĉe la remiloj estas viaj amikoj — jen, rigardu!

La remistoj estis mansvingantaj al ili de sur la rivero.

La liberigitaj ŝtonministoj deziris bani sin, sed Baŭrĝed ne permesis kaj ordonis eksidi en la boaton. Nur kiam ili debordiĝis, Baŭrĝed faciligite suspiris.

— Kion deziras vi fari plu, sinjoro? — singarde demandis Ŭaĥeneb. — Ĝis la Blanka Muro ni navigos supren nur tridek mil ulnojn, sed tie oni baldaŭ ekscios…

— Ni ne iros al la urbo, sed navigos malsupren, en la Delton, okcidenten, al la monto de Teraj Kornoj. Tie kaŝiĝos vi ĉiuj ie ĝis la tempo, kaj mi revenos en la urbon por peti favoron de la Granda Domo — permeson al ni esti en borda gardistaro aŭ sur ŝipoj de la Verda maro: la Nigra Tero bezonas multan lignon por konstruaĵoj!

— Mi timas pri vi kaj pri ni ĉiuj, sinjoro, — morne grumblis Ŭaĥeneb. — Laŭ mi mem mi eksciis, kiel malmilda estas la koro de la Granda Domo kaj de liaj korteganoj. Estas malbone esperi pri ilia favoro, kaj speciale por ni, malriĉuloj, al kiuj ĉiuj grandaj homoj rigardas kiel al malamikoj.

— Vane vi tiel diras, Ŭaĥeneb, — kuntiris la brovojn Baŭrĝed, — mi estas certa, ke…

La vojaĝinto interrompis la parolon, fiksrigardante al la bordo. Malklara bruo aŭdiĝis el la ŝtonminejo, granda homamaso kuris al la rivero, kaj antaŭe impetis, implikiĝante en faldoj de siaj longaj ĉemizoj, kelkaj sklavpelistoj kaj du oficistoj, estrantaj la laborojn.

— Persekuto post ni! — emociite kriis Baŭrĝed.

Ŭaĥeneb nege balancis la kapon; liaj okuloj eklumis, li etendis la kolon, kvazaŭ penante proksimigi la kapon al la bordo. Liaj kamaradoj ekscitite ekstaris, la remistoj levis la remilojn.

La bruo kreskis, eĥe disirante laŭ la rivero. En polvo sur la bordo videblis malklaraj figuroj de kurantoj, iuloke militistoj svingadis lancojn kaj, ĉirkaŭigitaj de ĉiu flanko, faladis.

Amasetoj de interbatiĝantoj degeladis, kaj disŝutadis, kaj ree aperadis en alia loko.

— Tio estas ribelo, sinjoro! — ekkriis Ŭaĥeneb. — Neestingeble brulas flamo de kolero en homoj, fleksitaj de malfacila laboro, ne sciantaj aĵojn, juĝitaj kruele kaj senkulpe… Ili estas premitaj per forto, bastonoj kaj minacoj, sed soifo de justo kaj libero ne mortas! Vidu, malgranda kaŭzo sufiĉas, por ribeligi la amason. Ĉi tie, al ni, venis vi kaj liberigis nin, konfuzis la pelistojn kaj militistojn, kolerigis ĉiujn laboristojn. Kaj jen, vidu, ili same deziras liberiĝon. — La direktilisto ekstaris sur la genuojn sur la fundon de la boato kaj levis petegan rigardon al Baŭrĝed. — Sinjoro, vi estas kuraĝa kaj justa, ni konas vin dum multaj jaroj… Tie estas niaj kamaradoj, ni parenciĝis kun ili. Same, kiel ili, ni ne atendas liberon kaj feliĉon de nobelaj regantoj kaj senkompataj juĝistoj. Vi eksciis, ke en malproksima vojaĝo sklavoj montris sin samaj homoj, kiel ni, kuraĝaj kaj fortaj, niaj kamaradoj. Tiel estis ankaŭ ĉi tie por ni, perdintaj vin, sendefendaj kaj kondamnitaj. Kaj ni ĉiuj petas vin, sinjoro: turnu la boaton, prenu regon super la amaso. Pli proksime al la Blanka Muro estas ankoraŭ unu ŝtonminejo kaj labordomoj. Ni iros tien, malfermos ilin, nia nombro multobliĝos, kaj ni venos en la urbon, kie nun malmultas militistaro…

вернуться

93

malantaŭe — tio estas norde, antaŭe — sude. Tiel signis la antikvaj egiptoj la du ĉefajn direktojn.